La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

Imperiestro Diokleciano

Ĉi tiu historio estus certe pli efika, se ĝia heroino estus filino de Diokleciano aŭ iu juneca kaj virga estaĵo: sed bedaŭrinde pro kaŭzoj de historia vero estas ŝi fratino de Diokleciano, multaĝa kaj digna matrono, laŭ opinio de la imperiestro iom histeria kaj afekta, kiun la maljuna tirano certagrade timis. Tial, kiam ŝi anoncis sin al li, li interrompis la aŭdiencon kun la landestro de Cireno (al kiu li per fortaj vortoj estis montranta sian malplaĉon) kaj iris renkonte al ŝi ĝis la pordo.

”Nu, kio, Antonia?” li laŭtis familiare. ”Kion vi ŝatus?

Ĉu vi havas denove iujn bruldamaĝitojn? Aŭ mi faru ion kontraŭ la turmentado de rabobestoj en la cirko? Aŭ vi volas enkonduki moralan edukadon en la legioj? Do malkaŝu tion, rapide, kaj sidiĝu.”

Sed Antonia restis staranta. ”Diokleciano,” ŝi komencis preskaŭ solene, ”ion mi devas diri al vi.”

”Ha,” diris la imperiestro rezigne kaj frotis la nukon.

”Sed ĉe Jovo, mi havas ĝuste hodiaŭ tiom por fari! Ĉu ĝi ne povus esti prokrastita ĝis alia fojo?”

”Diokleciano,” daŭrigis necedeme lia fratino, ”mi ve102 nas diri al vi, ke vi jam devas ĉesigi la persekutadon de la kristanoj.”

”Mi petas vin,” grumblis la maljuna imperiestro, ”kial tiel subite – post preskaŭ tricent jaroj –” Li rigardis atente la emociitan matronon; ŝi aspektis patose kun siaj severaj okuloj kaj spasme interplektitaj manoj, kiujn podagro kurbigis. ”Nu bone,” li rapidis diri, ”ni povas tion priparoli; sed unue estu tiel bona kaj sidiĝu.”

Antonia senvole obeis kaj sidiĝis sur rando de seĝo; sekve de tio ŝi iom perdis la bataleman pozon, etiĝis kaj konfuziĝis; ŝiaj buŝanguloj moliĝis pro ploro. ”Tiuj homoj estas tiel sanktaj, Diokleciano,” ŝi elpuŝis el si, ”kaj tiel bele kredas – Mi scias, se vi ilin konus – Diokleciano, vi devas ilin ekkoni! Vi vidos, ke … ke poste vi havos pri ili tute alian opinion –”

”Sed mi ne havas ja pri ili malbonan opinion,” kontraŭis Diokleciano milde. ”Mi scias ja, ke tio, kion oni diras pri ili, estas babilaĉo kaj kalumnioj. Tion elpensas pri ili niaj aŭguristoj – vi scias, konkurenca envio kaj tiel plu. Mi igis tion enketi kaj aŭdas, ke tiuj kristanoj cetere estas tute bravaj homoj. Tre bonkondutaj kaj oferemaj.”

”Do kial vi tiom persekutas ilin?” demandis Antonia miregante.

Diokleciano levis iomete la brovojn. ”Kial? Mi petas vin, tia demando! De ĉiam oni tion faris, ĉu? Kaj dume ne estas videble, ke ili malpliiĝadus. La paroloj pri ilia persekutado estas terure troigitaj. Kompreneble, iamtiam mi devas kelkajn por ekzemplo puni –”

”Kial?” ripetis la matrono.

”Pro politikaj kaŭzoj,” diris la maljuna imperiestro.

”Rigardu, mia kara, mi povus citi al vi aron da kaŭzoj.

Ekzemple, ke la popolo tion deziras. Pro primo tio forturnas ĝian atenton for de aliaj aferoj. Pro secundo, tio donas al ĝi sekuran konscion, ke ĝi estas regata per forta mano. Kaj pro tertio tio estas ĉi tie kvazaŭ nacia kutimo.

Mi diras al vi, neniu prudenta kaj responsa ŝtatulo tuŝas superflue la aferojn de kutimo. Tio vekas nur senton de necerteco kaj – hm – de ia kaoso. Mia ora, dum mia regado mi jam faris pli da novaĵoj ol iu alia. Sed tio devis esti. Kio ne devas esti, tion mi ne faros.”

”Sed la justeco, Diokleciano,” diris mallaŭte Antonia, ”la justeco devas esti. Mi postulas de vi nur la justecon.”

Diokleciano skuetis la ŝultrojn. ”La persekutado de kristainoj estas justa, ĉar ĝi respondas al validaj leĝoj. Mi scias, kion vi havas sur la lango: ke mi povus la leĝojn nuligi. Mi povus, sed mi ne faros. Kara Antonjo, memoru, minima non curat praetor; mi ne povas zorgi pri tlaj bagateloj. Afable konsideru, ke sur mi pezas la tuta administrado de la regno; kaj knabino, mi ĝin refaris de la fundamento. Mi rekonstruis la konstitucion, mi reformis la senaton, centralizis la administradon, reorganizis la tutan burokrataron, nove dividis la provincojn, reguligis ilian administran sistemon – ĉio ĉi estas aferoj, kiuj devis realiĝi en la intereso de la ŝtato. Vi estas virino kaj ne komprenas tion; sed la plej gravaj taskoj de ŝtatulo estas la administraj. Diru mem, kion signifas tiuj kristanoj kompare al – ni diru kompare al fondo de regna financa kontrolo? Tio estas bagateloj.”

”Sed vi, Diokleciano,” elspiris Antonia, ”vi povus tion tiel facile aranĝi –”

”Mi povus. Kaj ankaŭ ne povus,” diris la imperiestro decide. ”Mi restarigis la tutan regnon sur novaj administraj fundamentoj – kaj la homoj preskaŭ ne scias pri tio.

Ĉar mi lasis al ili iliajn kutimojn. Se mi donas al ili tiujn kelkajn kristanojn, ili havas la impreson, ke ĉio restas sama kaj ili ne ĝenas. Mia ora, ŝtatulo devas scii, ĝis kie li povas kuraĝi kun sia reformado. Jen la afero.”

”Do nur tial,” diris la matrono amare, ”nur tial, por ke vin lasu en la paco ĉi tieaj gapuloj kaj kriuloj –”

Diokleciano grimacis. ”Se vi volas, do ankaŭ tial. Sed mi diros al vi, ke mi legis librojn de tiuj viaj kristanoj kaj iome ankaŭ pri ili meditis.”

”Kaj kion malbonan vi trovis ĉe ili?” envortigis Antonia impete.

”Kion malbonan?” diris la imperiestro enpense. ”Male, ian kernon ĝi havas. La amo kaj ĉio alia – ekzemple la malrespekto al la mondana vantaĵo. – Verdire tio es105 tas tute belaj idealoj, kaj se mi ne estus imperiestro –

Sciu, Antonjo, kelkaj aferoj en ilia instruo treege plaĉis al mi; nur se mi havus pli da tempo – kaj povus pensi pri mia animo –” La maljuna imperiestro incitite frapis per manplato la tablon. ”Sed estas absurde. Politike absolute neeble. Nerealigeble. Ĉu estas eble fari Dian Regnon?

Kiel oni ĝin administru? Per la amo? Per Dia vorto?

Mi ja konas la homojn, ĉu? Politike ĝi estas instruo tiel nematura kaj nerealigebla, ke – ke – ke ĝi estas preskaŭ puninda.”

”Sed ili ja neniun politikon faras,” defendis ilin Antonia fervore. ”Kaj iliaj sanktaj libroj tuŝas politikon eĉ ne per unu vorto!”

”Por praktika ŝtatulo,” diris Diokleciano, ”ĉio estas politiko. Ĉio havas politikan signifon. Ĉiu penso devas esti taksata politike, kiel oni ĝin realigu, kion fari el ĝi, al kio ĝi kondukus. Tagojn kaj noktojn mi cerbumis super tio, kiel estus politike realigebla la kristana instruo; kaj mi vidas, ke ĝi estas neebla. Mi diras al vi, ke kristana ŝtato povus ekzisti eĉ ne unu monaton. Mi petas vin, ĉu estas kristane fondebla armeo? Ĉu estas kristane kolektebla imposto? Ĉu povus ekzisti en kristana socio iuj sklavoj? Mi havas miajn spertojn, Antonjo: eĉ ne unu jaron, eĉ ne unu monaton oni povus regi laŭ la kristanaj principoj. Tial la kristanismo neniam enradikiĝos. Ĝi povas esti kredo de metiistoj kaj sklavoj, sed neniam, ne106 niam ĝi povas esti ŝtata religio. Tio estas nepensebla.

Sciu, tiuj iliaj opinioj pri posedaĵo, pri proksimulo, pri malakcepteblo de ĉia perforto kaj tiel plu, tio estas belaj, sed praktike neeblaj aferoj. Por reala vivo, Antonjo, ili ne taŭgas. Do diru, kion kun ili?”

”Eble ne realigebla,” flustris Antonia, ”sed pro tio ja ili ne estas krimaj.”

”Krima,” diris la imperiestro, ”estas, kio malutilas al la ŝtato. Kaj la kristanismo paralizus la suveneran potencon de la ŝtato. Tio ne estas ebla. Mia ora, la plej alta potenco devas esti en ĉi tiu kaj ne en la transa mondo.

Se mi diras, ke kristana ŝtato ne estas principe ebla, tio signifas kun logika neceso, ke la ŝtato ne povas toleri la kristanismon. Responsa politikisto devas sobre stariĝi kontraŭ nesanaj kaj nerealigeblaj revoj. Cetere ili estas nur ĥimeroj de frenezuloj kaj sklavoj –”

Antonia leviĝis, peze anhelante. ”Diokleciano, volu do scii tion: mi iĝis kristanino.”

”Ĉu vere?” ekmiris milde la imperiestro. ”Nu, kial ne?

Mi diras ja, ke ĝi havas ian kernon; kaj dum ĝi restos via privata afero – Ne pensu, Antonjo, ke mi ne havas komprenon por tiaj aferoj. Ankaŭ mi volus esti ankoraŭ unufoje homa animo; mi ŝatus, Antonjo, surhokigi mian imperion kaj politikon kaj ĉion … – nome nur kiam mi finfaros la reformon de la regna administrado kaj tiajn aferojn; kaj poste, poste mi irus ien en provincon – kaj studus Platonon – Kriston – Markon Aŭrelion – kaj tiun ilian Paŭlon aŭ kiel li estas nomata – Sed nun, pardonu; mi havas iajn politikajn konferencojn.”

[1932]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.