La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La konfeso de Donjuano

La morto de la malfeliĉa Dona Elvira estis venĝita;

Donjuano Tenorio kuŝis kun trapikita brusto en Posada de las Reinas kaj videble estis mortanta. ”Emfizemo de pulmo,” murmuris la loka doktoro. ”Iu ankoraŭ resani ĝus el tio, sed caballero tiel kaduka kiel Donjuano –.

Estas ja malfacilaj aferoj, Leporello; por diri al vi, al mi ne plaĉas lia koro. Nu, memkompreneble: post tiaj ekscesoj in venere – klare astenia kazo, sinjoroj. Pro certeco, Leporello, mi venigus paroĥestron, eble li ankoraŭ rekonscii ĝos, kvankam laŭ la nuna stato de la scienco – mi ne scias. Mi havas la honoron adiaŭi vin, caballeros.”

Tiel okazis, ke Padre Jacinto eksidis ĉe la piedoj de Donjuano kaj atendis, ĝis la paciento rekonsciiĝos el la sveno; dume li preĝis por lia notore peka animo. Se mi sukcesus savi tiun inferan pekulon, pensis la bona pastro; li ŝajnas esti ege likvidita – eble ĝi humiligos lian arogantecon kaj alkondukos lian menson en staton de pentanta bedaŭro. Ne al ĉiu okazas ricevi en la manojn tiel faman kaj senkonscienan diboĉulon; homido, tian raran kaŭzon eble ne havis eĉ la episkopo de Burgoso.

Nu, la homoj flustros: Jen Padre Jacinto, jen, kiu savis la animon de Donjuano –.

Padre ektremis kaj krucsignis sin; unue li rekonsciiĝis el tiu diabla tentado de fierego, parte li konsciigis al si, ke lin fikse alrigardas la brulaj kaj kvazaŭ mokaj okuloj de la mortanta Donjuano.

”Kara filo,” diris la honorinda Padre tiel afable, kiel li nur sciis, ”vi mortas; post nelonge vi staros antaŭ la juĝa katedro de Dio ŝarĝita de ĉiuj pekoj, kiujn vi faris en via porkula vivo. Mi petas vin pro amo de nia Sinjoro, demetu ilin, dum vi havas tempon; ne decas, ke vi migru en la transan mondon vestita per malpura robo de viaj malvirtoj kaj makulita de malpuraĵo post viaj surteraj agoj.”

”Jes,” aŭdiĝis Donjuano. ”Ankoraŭ foje alivesti sin. Padre, ĉiam mi atentis esti vestita konforme al la cirkonstancoj.”

”Mi timas,” diris Padre Jacinto, ”ke ne sufiĉe vi komprenis.

Mi demandas vin, ĉu vi volas pente konfesi viajn malvirtojn.”

”Konfesi,” ripetis senenergie Donjuano. ”Multe nigrigi min. Aĥ, patro vi ne kredus, kiel ĝi efikas je virinoj.”

”Juano,” morniĝis la bona pastro, ”lasu jam la surterajn aferojn; memoru, ke vi estos parolonta kun via Kreinto.”

”Mi scias,” diris Donjuano ĝentile. ”Ankaŭ mi scias, ke decas morti kiel kristano. Ĉiam mi atentis, kio decas – laŭeble, patro. Per mia honoro, mi diros ĉion senceremonie; unue por longaj paroloj mi estas tro malforta kaj due ĉiam estis mia principo iri al la celo rekte kaj sen flankiroj.”

”Mi laŭdas vian rezignacion,” diris pastro Jacinto.

”Sed une, kara filo, bone preparu vin, esploru vian konsciencon kaj veku en vi humilan penton pro viaj malvirtoj.

Dume mi atendos.”

Post tio Donjuano fermis la okulojn kaj esploris sian konsciencon, dume Padre mallaŭte preĝis pri Diaj helpo kaj revelacio.

”Mi pretas, patro,” aŭdiĝis Donjuano post nelonge kaj komencis konfesi. Padre Jacinte kontente kapskuis: la konfeso ŝajnis esti sincera kaj kompleta; mankis en ĝi nek mensogo kaj blasfemo, murdo, falsĵuro, fierego, nek trompo nek perfido – Donjuano estis vere peza pekulo.

Kaj subite li eksilentis kvazaŭ laca kaj fermis la okulojn.

”Ripozu, kara filo,” stimulis lin la paroĥestro pacience, ”kaj poste daŭrigu.”

”Mi finis, honorinda patro,” diris Donjuano. ”Se mi ion forgesis, tio estas certe nur bagateloj, kiujn Dio bonvolos pardoni al mi.”

”Kiel?” ekkriis pastro Jacinto, ”tion vi nomas bagateloj?

Kaj la malĉastado, tra kiu vi vadis dum via tuta vivo, la virinoj, kiujn vi delogadis, viaj malpuraj pasioj, kiujn vi senbride troĝuadis? Nur knabeto, bele konfesu; antaŭ

Dio, ci senmoralulo, estas sekretigita neniu el viaj malĉastaj agoj; prefere pentu viajn fiagojn kaj senpezigu vian pekan animon!”

Sur la vizaĝo de Donjuano aperis mieno dolora kaj senpacienca. ”Mi jam diris al vi, patro,” li diris obstinege, ”ke mi finis. Per mia honoro, nenio plu direndas al vi.”

Tiumomente la gastejestro de Posada de las Reinas ekaŭdis bruegan kriadon el la ĉambro de la vundito.

”Dio kun ni,” li ekvokis kaj krucsignis sin, ”ŝajnas, ke Padre Jacinto ekzorcas la diablon el la povra sinjoro.

Miadio, tiajn aferojn mi vere ne ŝatas en mia gastejo.”

La menciita kriado daŭris tre longe, tiel longe, ĝis oni kuirpretigus fabojn; de temp’ al tempo ĝi obtuziĝis en energia admonado, de temp’ al tempo ĝi ektondris en sovaĝa muĝo; subite elpafiĝis el la ĉambro de la vundita sinjoro Padre Jacinto, punca kiel meleagro, kaj vokante Madonon, fuĝis en preĝejon. Poste estis silente en la gastejo; nur la afliktita Leporello englitis en la ĉambron de sia sinjoro, kiu kuŝis kun fermitaj okuloj kaj ĝemis.

Posttagmeze alveturis en tiun lokon Padre Ildefonso de Societas Jesu, veturante sur mulo el Madrido al Burgoso; kaj ĉar tiutage estis tro varme, li descendis apud la paroĥejo kaj vizitis patron Jacinton. Li estis malgrasega pastro, sensuka kiel malnova kolbaso kaj kun brovo tiel hirta kiel akselo de maljuna kavaleriano.

Post kiam ili kune eltrinkis kazeiĝintan lakton, la jezuito fiksis rigardon al patro Jacinto, vane penanta kaŝi, ke io lin afliktas. Estis tia silento, ke la zumado de muŝoj ŝajnis preskaŭ sonego.

”Nome, tiel estas,” fine subite ekparolis la afliktita Padre Jacinto. ”Ni havas ĉi tie pezan pekulon, kuŝantan agonie. Vi devas scii, Don Ildefonso, li estas la misfama Donjuano Tenorio. Li havis ĉi tie amaferon, duelon aŭ kion – koncize mi iris konfesigi lin. Komence ĉio iris kun li tre ĝojige, tre bele li konfesis, ververe; sed kiam venis la sesa el la dekalogo – nenion mi sukcesis eligi de li, eĉ ne unu vorton. Kaj ke li havas nenion direndan al mi. Madono, tiu kanajlo! Se mi konsideras, ke li estas la plej granda diboĉulo de ambaŭ Kastilioj – nek en Valencio nek en Kadizo onidire iu povas lin egali. Oni diras, ke dum la lastaj jaroj li delogis sescent naŭdek sep knabinojn – el ili cent dek tri foriris en monaĥinejon, ĉirkaŭ kvindek mortigis iliaj patroj aŭ edzoj en justa kolero kaj al la proksimume sama nombro krevis la koro pro aflikto. Kaj nun imagu, Don Ildefonso, ke tia voluptulo asertas al mi sur la mortlito en la vizaĝon, ke li in puncto de amorado havas nenion por konfesi! Kion vi diros pri tio.”

”Nenion,” diris la patro jezuito. ”Kaj vi rifuzis al li la absolvon?”

”Memkomprene,” respondis Padre Jacinto deprimite.

”Ĉiuj paroloj estis vanaj. Mi admonis lin, ke en ŝtono mi devus veki pentofaradon, sed ĉi tiun protokanajlon nepre nenio efikas. Jes, pri fierego mi pekis, patro, li diris al mi, mi falsĵuris ĉion kion vi volas – sed en tio, pri kio vi demandas, mi havas nenion direndan. Kaj ĉu vi scias, sur kio ĝi baziĝas, Don Ildefonso?” elpuŝis subite Padre kaj haste krucsignis sin. ”Mi opinias, ke li havis kontakton kun satano. Tial li ne povis tion konfesi. Tio estis obskuraj sorĉoj. Li delogadis virinojn pere de infera potenco.”

Padre Jacinto ektremis. ”Vi devus lin rigardi, Domine.

Mi dirus, ke tio vidiĝas el liaj okuloj.”

Don Ildefonso, S. J., silente meditis. ”Se vi opinias,” li diris fine, ”mi iros rigardi tiun viron.”

Donjuano dormetis, kiam Don Ildefonso silente enpaŝis la ĉambron kaj mansigne forsendis Leporellon; poste li eksidis sur seĝo ĉe la kapo de la mortanto kaj observis la magran vizaĝon de la agonianta homo.

Post ege longa tempo la vundito ekĝemis kaj malfermis la okulojn.

”Donjuano,” diris la jezuito milde, ”ŝajnas, ke estus por vi lacige paroli.”

Donjuan senenergie jesis.

”Ne gravas,” diris la jezuito. ”Via konfeso, sinjoro Donjuano, ne estis en unu punkto klara. Mi prezentos al vi demandojn, sed eble vi povus montri konsenton aŭ malkonsenton al tio, kion mi diros al vi – pri vi.”

La okuloj de la vundito preskaŭ angore fiksiĝis al la senmova vizaĝo de la pastro.

”Donjuano,” komencis Don Ildefonso preskaŭ leĝere, ”mi aŭdis pri vi jam delonge; mi pripensis, kial fakte vi ĵetas vin de virino al virino, de amo al amo; kial vi neniam povas resti, neniam halti en tiu plenumiĝo kaj trankvilo, kiun ni homoj nomas feliĉo –”

Donjuano montris dentojn en dolora grimaco.

”De amo al amo,” daŭrigis Don Ildefonso trankvile.

”Kvazaŭ vi volus senĉese kaj denove iun konvniki – versimile vin mem, ke vi indas la amon, ke vi estas viro, kian virinoj amas – kompatinda Donjuano!”

La lipoj de la vundito moviĝis; estis, kvazaŭ li ripetus la lastajn vortojn.

”Kaj dume,” parolis la pastro amike, ”neniam vi estis viro Donjuano; nur via spirito estis spirito de viro, kaj tiu hontis, sinjoro, kaj malespere penis kaŝi, ke la naturo ne donis al vi, per kio estas pridonacita ĉiu vivanta estaĵo –”

El la lito aŭdiĝis knaba plorego.

”Tial, Donjuano vi ŝajnigis viron ekde junaĝo; vi estis aŭdace kuraĝa, aventurema, fierega kaj afekta, por venki en vi mem la humiligan senton, ke la aliaj estas pli bonaj kaj pli virecaj ol vi; sed tio estis menso164 go kaj tial vi disipe akumuladis pruvon post pruvo, neniu povis vin sekvi, ĉar ĝi estis nur afektata kaj senkerna – vi delogis eĉ ne unu virinon, Donjuano. Vi neniam ekkonis la amon, vi nur febre strebis, kiun ajn dezirindan kaj noblan virinon vi renkontis, ravi ŝin per via spirito, via kavalireco, via pasieco, en kiun vi mem prezentis vin al vi – ĉion ĉi vi sciis perfekte, ĉar vi ludis tion.

Kaj kiam venis la momento, kiam sub virino sinkas la genuoj – tio certe estis por vi infero, Donjuano, ĝi nepre estis infero, ĉar en tiu momento vi estis travivanta vian damnan fieregon kaj samtempe vian plej teruran humiligon. Kaj vi devis vin elŝiri el la brakumo, kiun vi vivriske konkeris, kaj fuĝi, povra Donjuano, fuĝi el la brakoj de la venkita virino kaj krome kun iu bela mensogo sur ĉi tiuj nerezisteblaj lipoj. Ĝi nepre estis infero, sinjoro Juano.”

La vundito turnis la kapon al la muro kaj ploris.

Don Ildefonso ekstaris. ”Povrulo,” li diris, ”vi hontis tion konfesi eĉ en la sankta konfeso. Do vidu, nun ĝi jam pasis, sed mi ne rajtas senigi Padre Jacinton de lia pentanto.”

Kaj li venigis la paroĥestron; kaj kiam venis patro Jacinto, diris al li Don Ildefonso: ”Rigardu, patro, li konfesis ĉion kaj ploras. Lia pento estas ekster ĉiu dubo humila; eble ni povus lin absolvi.”

[1932]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.