La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Atilo

Matene kuriero alportis el la rando de la arbaro informon, ke sudoriente flagris dum la nokto fajra inundo. Tiun tagon denove malvarme, malseke nebulis, la malsekaj ŝtipoj eĉ ne volis bruli; tri homoj el la areto kaŝita en la ravino mortis pro sanga lakso. Ĉar estis jam nenio por manĝo, du viroj ekiris al paŝtistoj en la transarbaro; ili revenis malfrue posttagmeze, tramalsekaj kaj morte lacaj; apenaŭ oni sciiĝis de ili, ke estas malbone: la ŝafoj pereas kaj la bovinoj pufiĝas; la paŝtistoj ilin atakis klabe kaj tranĉile, kiam unu el ili volis forkonduki sian propran gunon, kiun li konfidis al ili antaŭ la fuĝo en la arbarojn.

”Ni preĝu,” diris la paroĥestro, suferanta pro disenterio.

”La Eternulo kompatos nin.”

”Kriste eleison,” komencis muĝi la deprimita aro. Tiumomente eksplodis akresona kverelo inter virinoj, io pro lana ĉifono.

”Kio denove okazas, damnaj virinaĉoj,” ekkriegis la vilaĝestro kaj iris vipobati la virinojn. Per tio mildiĝis la senkonsila streĉo, la viroj komencis denove senti sin kiel viroj.

”Ĉi tien la ĉevaluloj ne venos,” opiniis iu barbulo.

”Nepre ne en ĉi tiujn ravinojn, tra ĉi tiu arbustaĵo –

Onidire ili havas ĉevalojn malgrandajn kaj malgrasegajn kiel kaprinojn.”

”Mi dirus,” oponis iu ekscitita vireto, ”ke ni devis resti en la urbo. Tiom ni pagis por la muregoj … Por tiu mono ni povis ja havi ĉieltuŝajn muregojn, ĉu?”

”Memkomprene,” mokis ftiza bakalaŭro. ”Por tiu mono povis esti muregoj el kukoj. Iru formordi peceton – multaj homoj, homido, el tio satmanĝegis; eble tie restis ankaŭ io por vi.”

La vilaĝestro averte eksnufis; la interparolo evidente ne konvenis ĉi tie.

”Mi dirus,” persistis ĉe sia ideo la incitita civitano, ”ke kavalerio kontraŭ tiaj bastionoj … Ne enlasi ilin en la urbon, kaj prete. Kaj ni povis esti ekster danĝero.”

”Do revenu en la urbon kaj rampu liten,” konsilis al li la barbulo.

”Kion mi farus tie sola,” oponis la incitita homo. ”Mi nur diras, ke ni devis resti en la urbo kaj defendi nin. Mi havas ja rajton diri, ke okazis eraro, ĉu? Tiom kostis al ni la muregoj, kaj poste oni diras al ni, ke ili taŭgas por nenio! Do, mi petas!”

”Estu tiel aŭ tiel,” diris la paroĥestro, ”ni devas fidi dian helpon. Homidoj, ja tiu Atilo estas nur pagano –”

”Dia vipo,” aŭdiĝis monaĥo tremanta pro febro. ”Dia puno.”

La viroj mishumore eksilentis. Tiu febra monaĥo nur senĉese predikus kaj li eĉ ne apartenas al la komunumo.

Por kio ni havas nian paroĥestron? pensis la viroj. Tiu estas nia, li fidas al ni kaj ne insultas tiom pro niaj pekoj.

Kvazaŭ ni estus tiom pekintaj, pensis la viroj ĉagrene.

La pluvo ĉesis, sed pezaj gutoj ankoraŭ plu susuris sub la arbovolbo. Dio, Dio, Dio, ĝemis la paroĥestro turmentata de sia malsano.

Vespere pikedo altrenis mizeriĝintan junulon; laŭdire li estas fuĝinto el oriento, el la okupita teriforio.

La vilaĝestro pufiĝis kaj komencis enketi la fuĝinton; li evidente opiniis, ke tia oficialaĵo devas okazi kiel eble plej severe. Jes, diris la junulo, la Hunnoj estas jam proksimume nur dek kvin mejlojn de ĉi tie kaj pluavancas malrapide; ili okupis lian urbon, ĉu li vidis ilin, ne, Atilon ne – sed li vidis alian generalon, tian dikan. Ĉu ili forbruligis la urbon? Ne, ne forbruligis; tiu generalo eldonis proklamon, ke al la civila loĝantaro nenio okazos, sed ke la urbo devas doni furaĝon, provianton kaj aliajn diversaĵojn. Kaj ke la loĝantaro devas sin deteni de ĉia malamika konduto kontraŭ la Hunnoj, alie oni uzos la plej severajn reprezaliojn.

”Sed tiuj paganoj ja murdas ankaŭ virinojn kaj infanojn,” asertis kun certeco la barbulo.

Laŭdire ne, diris la junulo. Ĉe ili onidire ne. Li mem estis kaŝita en pajlo, sed kiam la panjo diris al li, ke laŭdire la Hunnoj rekrutigos la junajn virojn kiel brutpelistojn, li nokte fuĝis. Jen ĉio, kion li scias.

La viroj estis malkontentaj. ”Estas ja konate,” deklaris iu, ”ke ili forhakas la manojn de beboj kaj kion ili faras al la virinoj, tio tute ne estas direbla.”

Mi ne scias pri io simila, diris la junulo, kvazaŭ senkulpige.

Almenaŭ en lia loko tio ne estis laŭdire tiel malbona.

Kaj kiom da tiuj Hunnoj estas? Laŭdire ducent, versimile ne pli.

”Vi mensogas,” ekkriis la barbulo. ”Tion ja ĉiu scias, ke ili estas pli ol kvincent mil. Kaj kien ili venas, tie ili ĉion formurdas kaj forbruligas.”

”Ili fermas la homojn en garbejojn kaj tie ilin brulmortigas,” diris alia.

”Kaj la infanojn ili alpikas sur lancojn,” rimarkigis la tria indigne.

”Kaj rostas ilin super fajro,” aldonis la kvara kun nazkataro.

”Paganoj damnaj!”

”Dio, Dio,” ĝemis la paroĥestro. ”Dio kompatu nin!”

”Vi estas iel stranga,” diris la barbulo suspekte al la junulo. ”Kiel vi povas diri, ke vi vidis la Hunnojn, se vi estis kaŝita en pajlo?”

”La panjo vidis ilin,” balbutis la junulo, ”kaj ŝi portadis al mi manĝaĵon en la subtegmenton –”

”Vi mensogas,” ektondris la barbulo. ”Ni scias ja, kien la Hunnoj venas, tie ili formanĝegas ĉion kiel lokustoj.

Eĉ foliaro sur arboj ne restas post ili, ĉu vi komprenas?”

”Dio en la ĉielo, Dio en la ĉielo,” komencis histerie ĝemi ekscitita civitano. ”Kaj kial, kial ĝi okazas? Kiu kulpas pri tio? Kiu enlasis ilin al ni? Ni estas tiom pagintaj por la armeo … Dio en la ĉielo!”

”Kiu enlasis ilin ĉi tien?” aŭdiĝis moke la bakalaŭro.

”Vi ne scias tion? Demandu la bizancan sinjoron imperiestron, kiu alvokis la flavajn simiojn ĉi tien! Homido, hodiaŭ jam ĉiu scias, kiu financas la popolmigradonl Tion oni nomas alta politiko, ĉu vi scias?”

La urbestro serioze eksnufis. ”Stultaĵoj. La afero estas tute alia. Ili versimile, tiuj Hunnoj, hejme mortaĉadis pro malsato … kanajlaro pigra … labori ĝi ne scias … neniun civilizon ĝi havas … kaj volas satmanĝegi. Tial ili iras kontraŭ nin … por elumi de ni … la fruktojn de nia laboro.

Nur ŝteli, dividi la rabaĵon … kaj plu marŝi, kanajloj!”

”Ili estas malkleraj paganoj,” diris la paroĥestro. ”Sova ĝa kaj necivilizita popolo. La Sinjoro tiel nur provas nin; ni preĝu kaj esprimu dankon kaj denove estos bone.”

”Dia plago,” komencis denove ekzalte prediki la febra monaĥo. ”Dio vin punas pro viaj pekoj, Dio gvidas la Hunnojn kaj ekstermos vin kiel Sodomanojn. Pro via amorado kaj blasfemado, pro la krudeco kaj senpieco de viaj koroj, pro via avareco kaj malsobreco, pro via peka bonstato kaj mamono Dio damnis vin kaj donis vin en la manojn de malamikoj!”

La urbestro minace gruntis: ”Atentu la buŝon, Domine: ĉi tie vi ne estas en preĝejo, ĉu vi scias? Ili venis satman ĝegi. Aviduloj ili estas, rabuloj kaj fiularo …”

”Ĉio estas politiko,” obstinis la bakalaŭro. ”En ĝi Bizanco havas siajn fingrojn.”

Kaj tiam pasie aŭdiĝis nigreta viro, laŭ profesio stanisto:

”Neniu Bizanco; tion faris la kaldronistoj kaj neniu alia! Antaŭ tri jaroj estis ĉi tie vaga kaldronisto kaj tiu havis same tian etan kaj malgrasegan ĉevalon, kiajn la Hunnoj havas.”

”Nu kaj?” demandis la urbestro.

”Ja tute memkomprene,” kriis la nigreta viro. ”La kaldronistoj iris antaŭe, por rigardi, kio kie estas … spionoj ili estis … Tion iniciatis nur la kaldronistoj! Ĉu scias iu, de kie ili venis? Kaj kion entute ili ĉi tie volis? Kial, kial … por kio, se en la urbo estas loksida stanisto? Nur malprosperigi nian metion … kaj spioni … Neniam ili iris en preĝejon … ili sorĉis … la brutaron ensorĉadis … publikulinojn kun si trenis … Ĉion la kaldronistoj!”

”Ian kernon tio havas,” meditis la barbulo. ”La kaldronistoj estas strangaj, eĉ krudan viandon ili manĝegas laŭdire.”

”Ŝtelista bando,” konfirmis la urbestro. ”Ili ŝtelas kokinojn kaj simile.”

La stanisto estis sufokiĝanta pro justa kolero. ”Jen vi vidas! Oni diras Atilo, kaj dume la kaldronistoj … Pri ĉio, pri ĉio kulpas la malbenindaj kaldronistoj! Ili ensorĉis nian brutaron … sendis al ni disenterion … Ĉion la kaldronistoj!

Vi devis ilin pendumadi, kie ajn iu montriĝis!

Ĉu vi ne scias … ne scias pri la inferaj kaldronoj? Kaj ĉu vi ne aŭdis, ke la Hunnoj dum marŝo frapas kaldronojn?

Ĉiu infano devas kompreni la koneksecon! Ili, la kaldronistoj, ŝarĝis nin per milito … la kaldronistoj estas kulpaj pri ĉio … Kaj vi,” kriis li kun ŝaŭmo ĉe la buŝo, montrante la fremdan junulon, ”vi estas ankaŭ kaldronisto, vi estas ligano kaj spiono de la kaldronistoj! Tial vi venis … kaj volis nin paroltrompi, vi kaldronisto, vi volis nin perfidi al la kaldronistoj …”

”Pendumu lin,” falsetis la ekscitita vireto.

”Atendu, najbaroj,” bruegis la urbestro kontraŭ la tumulto.

”Tion oni devas enketi … Silenton!”

”Kiajn ceremoniojn,” akrevoĉis iu.

Komencis alkuri ankaŭ virinoj.

Tiunokte ekflamis inundo nordokcidente. Maldense pluvetis. Kvin homoj el la areto mortis pro disenterio kuj tusado.

La junulon oni pendumis post iom longa torturado.

[1932]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.