La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La vespero de Pilato

Tiun tagon Pilato vespermanĝis kun sia adjutanto; li estis juna leŭtenanto Suza, naskdevena el Kirenaiko.

Suza eĉ ne rimarkis, ke la provincestro estas iel silentema, kaj gaje babilis ĝojigita pro tio, ke la unuan fojon en la vivo li travivis tertremon.

”Kiel ĝi estis gajega,” li laŭtis ĉe la manĝo. ”Kiam post la tagmanĝo fariĝis la mallumo, mi kuris eksteren rigardi, kio okazas. Sur la ŝtuparo ŝajnis al mi, ke miaj piedoj ial stumblis aŭ deglitis aŭ io simila – nu, ridinde estis; je mia animo, ekscelenco, neniam dum mia vivo mi pensus, ke ĉio ĉi estas la tuta tertremo. Kaj antaŭ ol mi preterpasis angulon, jam kontraŭ mi galope kuris iuj civiluloj okulegantaj kaj kriantaj: ’Tomboj malfermiĝas kaj rokoj diskrevas!’ Dio helpu, mi diris al mi, ĉu eble tertremo?

Homido, mi diras al mi, vi havas bonŝancon! Tio estas ja sufiĉe rara fenomeno, ĉu?”

Pilato jesis. ”Foje mi jam vidis tertremon,” li diris.

”Estis en Cilicio, atendu, pasos jam dek sep jaroj de tiam – aŭ kiom. Tiam ĝi estis pli granda.”

”Finfine nenio okazis,” voĉis Suza senzorge. ”Apud la pordego al Hakeldam falis peco da roko – jes, kaj sur la tombejo malfermiĝis kelke da tomboj. Mi miras, ke ĉi tie oni enterigas tiel malprofunden, apenaŭ unu ulnon.

Dum somero ja fetoras el ili.”

”Kutimo,” murmuris Pilato. ”Ekzemple en Persio oni tute ne enterigas. Oni metas kadavron sub la sunon kaj prete.”

”Tio estus malpermesenda,” opiniis Suza. ”Pro higienaj kaŭzoj aŭ simile.”

”Malpermesi,” murmuris Pilato. ”Vi devus al ili senĉese ion ordonadi aŭ malpermesadi; tio estas malbona politiko, Suza. Nur ne miksiĝi en iliajn aferojn – almenaŭ estas trankvilo. Se vi volas vivi kiel brutoj, do vivu! Aĥ, Suza, mi jam vidis multajn landojn.”

”Sed tion mi ŝatus scii,” revenis Suza al sia plej granda intereso, ”kio kaŭzas la tertremon. Eble estas subtere iaj kavaĵoj, kiuj subite ŝutiĝas. Sed kial ĉe tio malheli ĝis la firmamento? Tio estas por mi nekomprenebla. Ja matene estis tia ordinara, hela tago.”

”Mi petas pardonon,” aŭdiĝis la maljuna Papadokitis, Greko el Dodekanezo, kiu estis ilin priservanta. ”Ĝi estis atendebla jam de hieraŭ, sinjoro. Hieraŭ estis tia ruĝa sunsubiro, sinjoro, kaj mi diris al la kuiristino, ’Miriam, morgaŭ estos tempesto aŭ ciklono.’ ’Kaj min,’ diras Miriam, ’doloras la lumbo.’ Io estis atendebla, sinjoro. Mi petas pardonon.”

”Io estis atendebla,” diris Pilato enpense. ”Sciu, Suza, hodiaŭ mi ankaŭ ion atendis. De la mateno, kiam mi al ili transdonis tiun viron el Nazareto – mi devis lin al ili transdoni, ĉar la politiko de Romio principe ne miksas sin en hejmajn aferojn, memoru, Suza, ju malpli la homoj devas kontakti kun ŝtata aŭtoritato, des pli facile ili ĝin toleras – ĉe Jovo, kie mi ĉesis?”

”Ĉe la viro el Nazareto,” helpis al li Suza.

”Ĉe la viro el Nazareto. Sciu, Suza, iomete mi interesi ĝis pri li, li fakte naskiĝis en Betlehemo – mi pensas, ke la ĉi tieaj indiĝenoj kulpiĝis kontraŭ li pri justica murdo, sed tio estas ilia afero; se mi ne donus lin al ili, ili certe disŝirus lin, kaj la romia administrado nur spertus fiaskon. Sed atendu, ĉi tio ne apartenas al la afero. Al mi diris Anas, ke tiu homo laŭdire estis danĝera; onidire, kiam li naskiĝis, venis paŝtistoj al Betlehemo kaj riverencis al li kiel al iu reĝo. Kaj antaŭ nelonge oni bonvenigis lin ĉi tie kiel iun triumfanton. Tion mi ne povas kompreni, Suza. Tamen nur mi estus atendinta –”

”Kion vi atendus?” memorigis lin Suza post momento.

”Ke eble venos liaj Betlehemanoj. Ke ili ne lasos lin en la manaĉoj de la ĉi tieaj intriguloj. Ke ili venos al mi kaj diros: ’Sinjoro, li estas nia homo kaj ion por ni signifas; do ni venas por diri al vi, ke ni staras ĉe li kaj ne lasos fari maljustaĵon al li.’ – Suza, mi preskaŭ antaŭĝojis je la homoj el la montoj; mi estas ĝisgorĝe sata de ĉi tieaj buŝklakuloj kaj procesemuloj – Kaj mi dirus al ili:

’Dank’ al Dio, Betlehemanoj, mi atendis vin. Pro li – kaj pro vi kaj via lando. Al ĉifonoj sur bastono oni ne povas regi; regi oni povas nur al viroj kaj ne al buŝuloj. El homoj, kiaj vi, oni faras soldatojn, kiuj ne subiĝas; el homoj, kiaj vi estas, oni faras naciojn kaj ŝtatojn. Oni diras al mi, ke tiu via samlandano vivigas mortintojn. Mi petas vin, kion kun mortintoj? Sed vi estas ĉi tie, kaj mi vidas, ke tiu viro scias vivigi ankaŭ vivantojn: ke li sugestis al vi ion kiel fidelecon kaj honoron kaj – ni Romianoj tion nomas Virtus, mi ne scias, kiel ĝi estas nomata en via lingvo, Betlehemanoj, sed ĝi estas en vi. Mi pensas, ke tiu homo ankoraŭ sukcesos. Estus domaĝe pri li!”

Pilato silentiĝis kaj distre forbalais de sur la tablo panerojn.

”Nu, ili ne venis,” li murmuris. ”Aĥ, Suza, kia vanaĵo estas la regado!”

La kredo de Pilato Respondis Jesuo: Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultus mian voĉon.

Pilato diris al li: Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj kaj diris al ili: Mi trovas en li nenian kulpon.

(Ev. de sankta Johano, 18., 37-38)

Ĉe vesperiĝo iu viro estimata en la urbo, kaj nomata Jozefo el Arimateo, kiu estis ankaŭ disĉiplo de Kristo, venis al Pilato kaj petis lin, ke tiu donu al li la korpon de Jesuo. Pilato konsentis kaj diris: ”Li estis ekzekutita senkulpa.”

”Vi mem permesis mortigi lin”, rediris Jozefo.

”Jes, permesis,” respondis Pilato, ”kaj oni cetere pensas, ke mi faris tion pro timo antaŭ la kelkaj kriuloj kun ilia Barabaso. Se mi sendus kontraŭ ilin kvin soldatojn, ili estus silentaj. Sed pri tio ne temas, Jozefo el Arimateo.”

”Pri tio ne temas,” li diris post momento. ”Sed kiam mi parolis kun li, mi vidis, ke post tempeto liaj disĉiploj krucumados aliajn; en nomo de lia nomo, en nomo de lia vero ili krucumados kaj martirigados ĉiujn aliajn, mortigados aliajn verojn kaj levados sur ŝultrojn aliajn Barabasojn. Tiu homo parolis pri la vero. Kio estas la vero?

Vi estas stranga nacio multe parolanta. Vi havas nurnurajn farizeojn, profetojn, savontojn kaj aliajn sektanojn.

Ĉiu farinto de iu vero, malpermesas ĉiujn aliajn verojn. Same, se meblisto, kiu faris novan seĝon, malpermesus sidi sur aliaj seĝoj, kiujn iu ajn faris antaŭ li.

Kvazaŭ per tio, ke nova seĝo estas farita, estus nuligitaj ĉiuj malnovaj seĝoj. Finfine estas eble, ke la nova seĝo estas pli bona, bela kaj komforta ol la ceteraj; sed kial, ĉe ĉiuj diabloj, homo laca ne povus sidigi sin sur kiu ajn aĉa anobia aŭ ŝtona seĝo? Estante laca kaj deprimita, li bezonas respiron; kaj vi lin tute perforte tiras for de la sidilo, sur kiun li sinkis, por ke li transsidiĝu sur la vian.

Mi ne komprenas vin, Jozefo.”

”La vero,” rediris Jozefo el Arimateo, ”ne estas kiel seĝo kaj ripozo; pli eble ĝi estas kvazaŭ ordono diranta:

Iru tien kaj tien, faru tion kaj tion; venku malamikon, konkeru tiun urbon, punu perfidon kaj simile. Kiu ne obeas tiun ordonon, estas perfidulo kaj malamiko. Tiel statas kun la vero.”

”Aĥ, Jozefo,” diris Pilato, ”vi scias ja, ke mi estas soldato kaj travivis plejparton de mia vivo inter soldatoj.

Ĉiam mi estis obea al ordono, sed ne tial, ĉar ĝi estus vero. Vero estis, ke mi estis laca aŭ soifa; ke mi sopiris pri la patrino aŭ gloro; ke tiu soldato ĵus pensas pri sia edzino kaj alia pri sia kampo aŭ jungitaro. Vero estis, ke se ne ekzistus ordono, neniu el la soldatoj irus mortigadi aliajn homojn same lacajn kaj malfeliĉajn. Kio do estas la vero? Mi kredas, ke mi estas pli proksima al la vero, pensante pri la soldatoj, kaj ne pri la ordono.”

”La vero ne estas ordono de komandanto,” respondis Jozefo el Arimateo, ”sed ordono de racio. Vi vidas ja, ke tiu kolono estas blanka; se mi asertus al vi, ke ĝi estas nigra, tio estus kontraŭ via racio kaj vi ne permesus tion al mi.”

”Kial ne?” diris Pilato. ”Mi dirus al mi, ke vi estas eble terure malfeliĉa kaj nubmensa, vidante blankan kolonon nigra; mi provus gajigi vin; vere, mi interesiĝus pri vi multe pli ol antaŭe. Kaj se ĝi estus nurnura eraro, mi dirus al mi, ke en via eraro estas same multe el via animo kiel en via vero.”

”Ne ekzistas mia vero,” diris Jozefo el Arimateo.

”Ekzistas nur unu sola vero por ĉiuj.”

”Kaj kiu ĝi estas?”

”Tiu, kiun mi kredas.”

”Do vidu,” parolis Pilato malrapide. ”Ĝi estas tamen nur via vero. Vi estas kiel malgrandaj infanoj, kiuj kredas, ke la tuta mondo finiĝas kun ilia horizonto, kaj ke trans ĝi ekzistas nenio. La mondo estas granda, kaj en ĝi estas loko por multaj objektoj. Mi pensas, ke ankaŭ en realeco estas loko por multaj veroj. Rigardu, mi estas fremda en ĉi tiu regiono kaj mia hejmo estas malproksime trans la horizonto; kaj tamen mi ne dirus, ke ĉi tiu regiono estas neĝusta. Egale fremda estas al mi la instruo de via Jesuo; ĉu mi do asertu, ke ĝi estas neĝusta?

Mi pensas, Jozefo, ke ĉiuj regionoj estas ĝustaj; sed la mondo devas esti ege vasta, por ke ili ĉiuj trovu lokon apud si kaj post si. Se Arabio devus esti metita sur la saman lokon, kie estas Poncio, tio ne estus memkomprene ĝusta. Kaj same estas koncerne la verojn. Oni devus fari la mondon treege granda, ampleksa kaj libera, por ke ĝi entenu ĉiujn efektivajn verojn. Kaj mi pensas, Jozefo, ke ĝi estas tia. Ascendinte tre altan monton, vi vidas, ke la aĵoj kunfandiĝas kaj iel egaliĝas al unu ebeno. De sur iu alto ankaŭ la veroj kunfandiĝas. La homo kompreneble ne vivas kaj ne povas vivi sur alta monto; al li sufiĉas, ke li vidas de proksime sian domon aŭ kampon, ambaŭ plenaj de veroj kaj aĵoj; tie estas lia ĝusta loko kaj agadejo. Sed de tempo al tempo li povas rigardi la montojn aŭ ĉielon kaj diri al si, ke de tie liaj veroj kaj aĵoj tamen ekzistas, kaj nenio estas de ili ŝtelita, sed ke ili kunfandiĝas kun io multe pli larĝa, kio jam ne estas lia posedaĵo. Korligiĝi al ĉi tiu vasta spektaklo kaj dume kulturi sian etan kampon, tio, Jozefo, estas preskaŭ io kiel diservo. Kaj mi pensas, ke la Patro ĉiela de tiu koncerna homo vere ie ekzistas, sed ke li tute bone akordiĝas kun Apolono kaj aliaj dioj. Parte ili trapenetras unu la alian kaj parte ili najbaras. Rigardu, sur la ĉielo estas ege multe da spaco. Mi ĝojas, ke tie ankaŭ estas la Patro ĉiela.”

”Vi estas nek varma nek malvarma,” diris Jozefo el Arimateo, leviĝante. ”Vi estas nur varmeta.”

”Tia mi ne estas,” respondis Pilato. ”Mi kredas, kredas, ardege kredas, ke la vero ekzistas kaj ke la homo ĝin ekkonas. Estus stulte pensi, ke la vero estas nur por tio, ke la homo ĝin ne ekkonu. Li konatiĝas kun ĝi, jes; sed kiu? Mi aŭ vi, aŭ eble ĉiu? Mi kredas, ke ĉiu havas sian parton en ĝi; ankaŭ tiu, kiu diras jes, kaj tiu diranta ne.

Se ili du kuniĝus kaj komprenus unu la alian, estiĝus per tio la tuta vero. Jes kaj ne kompreneble ne estas ligeblaj, sed la homoj povas ĉiam unuiĝi; pli da vero estas en la homoj ol en la vortoj. Mi havas pli da kompreno por homoj ol por ties veroj; sed ankaŭ en tio estas kredo, Jozefo el Arimateo, ankaŭ por tio necesas konservi sin en entuziasmo kaj ekstazo. Mi kredas. Nepre sendube mi kredas.

Sed kio estas la vero?”

[1920]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.