|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE APOKRIFOJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Mia granda kaj amata instruisto, kara Aristotelo!
Longe, tre longe mi ne skribis al vi; sed kiel vi scias, mi estis tro okupita pri aferoj militaj kaj kiam ni marŝis tra Hirkanio, Drangiano kaj Gadrosio, kiam ni estis konkerantaj Baktrion kaj avancis trans Hinduson, estis nek tempo nek emo preni la plumon. Nun mi estas jam kelkajn monatojn ree en Suzo; sed denove estis zorgoj pri administrado superkape, kun nomuno de oficistoj kaj kun likvido de ĉiaj intrigoj kaj ribeloj, ke ĝis hodiaŭ mi ne venis al tio skribi al vi ion pri mi. Vere, proksimume vi scias el la oficialaj raportoj, kio okazis; sed kiel mia sindono al vi, tiel mia konfido al via influo je kleraj rondoj helenaj min stimulas, ke mi denove remalfermu mian koron al vi kiel al mia respektata instruisto kaj spirita gvidanto.
Mi rememoras kiel antaŭ jaroj (kiel longe tio jam ŝajnas al mi!) mi skribis al vi stultan kaj entuziasman leteron super la tombo de Aĥilo; tio estis sur la sojlo de mia persa ekspedicio, kaj tiam mi ĵuris, ke mia modelo por la vivo estos la brava Peleido. Mi revis nur pri heroeco kaj grandeco; mi jam havis post mi la venkon en Tracio kaj pensis, ke mi marŝas frunte de miaj Makedonoj kaj Helenoj kontraŭ Darion nur, por ke ni ornamu nin per laŭro, inda de niaj antaŭuloj, kiujn prikantis la dieca Homero.
Mi povas diri, ke al mia idealo mi restis neniom ŝulda nek apud Ĥaironeja nek apud Granikos; sed hodiaŭ mi juĝas multe alie la politikan signifon de miaj tiamaj agoj. Sobra vero estas, ke nia Makedonio, iel-tiel ligita kun Greklando, estis tiam de norde konstante minacata de tiuj barbaraj Tracoj; ili povus nin ataki en malkonvena momento, kion poste la Grekoj eluzus por nuligi siajn kontraktojn kaj apartiĝi de Makedonio. Simple estis necese humiligi Tracion, por ke Makedonio havu ŝirmitan flankon en kazo de greka perfido. Ĝi estis nura politika neceso, kara Aristotelo; sed tion via lernanto tiam ankoraŭ sufiĉe ne komprenis kaj fordonadis sin al revoj pri Aĥilecaj agoj.
Per la konkero de Tracio nia situacio ŝanĝigis; ni regis la tutan okcidentan bordregionon de la Egea Maro ĝis Bosforo; sed nian regadon super la Egea Maro minacis la surmara potenco persa; ekstarinte super Helesponto kaj Bosforo, ni troviĝis en konsiderinda proksimo de la suverena sfero persa. Pli-malpli frue devis inter ni kaj Persio okazi batalo pri la Egea Maro kaj libera navigado tra la Pontiaj Markoloj. Feliĉe mi ekatakis pli frue, ol Da34 rio povis sin prepari. Mi pensis, ke mi iras en la postsignoj de Aĥilo kaj por la greka gloro estos konkeranta novan Ilionon; sed fakte, kiel mi nun vidas, temis pri nepra neceso rebati Persion for de la Egea Maro; kaj mi ĝin forpuŝis, kara instruisto, tiel funde, ke mi okupis tutan Bitinion, Frigion kaj Kapadokion, elrabis Cilicion kaj ne haltis ĝis Tarso. Malgranda Azio estis nia. Ne nur la malnova Egea marĉo, sed la tuta norda bordo de Mediteraneo, aŭ, kiel ni diras, la Egipta Maro estis en nia posedo.
Vi dirus, mia kara Aristotelo, ke nun estis plene atingita la ĉefa politika kaj strategia celo, nome la fina forigo de Persio el la helenaj akvoj. Sed post la konkero de Malgranda Azio ekestis nova situacio; niaj novaj bordoj povus esti minacataj de sude, tio estas de Fenicio aŭ
Egiptio; de tie Persio povus ricevi helptrupojn kaj materialon por plua militado kontraŭ ni. Estis do neeviteble okupi la bordojn Tirajn kaj ekregi Egiption; per tio ni iĝis mastroj de la tuta marregiono, sed samtempe kun tio elkreskis nova danĝero: ke Dario povus, apogita de sia riĉa Mezopotamio, invadi Sirion kaj tiel apartigi nian egiptan posedaĵon for de nia Malgrandazia bazo. Mi do devis frakasi Darion, estu kiel ajn; mi sukcesis tion apud Gaŭgamela; kiel vi mem scias, falis en niajn manojn Babilono kaj Suzo, Persepolo kaj Pasargadai. Per tio ni ekregis la Persan Golfon; sed por ke ni ĉi tiun novan pose35 daĵon protektu kontraŭ eblaj invadoj denorde, estis necese ekspedicii supren, kontraŭ la Medojn kaj Hirkanojn.
Nun nia teritorio vastiĝis de la Kaspia Maro ĝis la Persa Golfo, sed ĝi restis senŝirma kontraŭ oriento; do mi marŝis kun miaj Makedonoj en la regionojn de Areia kaj Drangiane, mi dezertigis Gadrosion kaj senhomigis Araĥosion, post kio mi venke okupis Baktrion; kaj por ke mi sigelu la militan venkon per konstanta ligo, mi edzinigis al mi la Baktrian princidinon Roksana. Tio estis simpla politika neceso; mi konkeris por miaj Makedonoj kaj Grekoj tiom da orientaj landoj, ke vole-nevole mi devis akiri miajn barbarajn orientajn regatojn ankaŭ per mia reprezentado kaj pompo, sen kiuj la kompatindaj paŝtistoj ne scias prezenti al si potencan regnestron.
Estas vero, ke mia malnova makedona taĉmento tion peze toleris; al ĝi ŝajnis, ke ĝia komandanto fremdiĝas al siaj militaj kamaradoj. Bedaŭrinde mi devis tiam ekzekutigi mian maljunan Filoton kaj Kalistenon; ankaŭ mia Parmeniono perdis la vivon. Mi tion ege bedaŭris; sed tio estis neevitebla, por ke ribelo de miaj Makedonoj ne endanĝerigu mian pluan paŝon. Mi estis ja preparanta en tiu tempo militan ekspedicion en Hindion. Sciu, Gadrosio kaj Araĥosio estas fermitaj en altmontaro same kiel en bastionoj; sed por ke ili estu nekonkerebla bastiono, ili bezonas antaŭteritorion, el kiu oni povas aŭ ekataki aŭ cedi en la bastionojn. Tiu strategia antaŭkam36 po estas Hindio ĝis la rivero Hinduso. Estis strategie necese okupi ĉi tiun teritorion kaj kun ĝi la transriveran terenon sur la alia bordo de Hinduso; neniu respondeca soldato aŭ politikisto agus alie; sed kiam ni estis apud la rivero Hyfasis, miaj Makedonoj komencis rezisti, ke ili ne plu iros pro laco, malsanoj kaj sopiro pri la patrio. Mi devis reveni; estis terura vojo por miaj veteranoj, sed ankoraŭ pli malbona por mi; mi intencis ĝisiri la Golfon Bengalan, por akiri en oriento naturan limon por mia Makedonio kaj nun mi estis devigita provizore cedi de mia tasko.
Mi revenis al Suzo. Mi povis esti kontenta, konkerinte por miaj Makedonoj kaj Helenoj tian regnon. Sed por ke mi ne bezonu fidi nur je miaj elĉerpitaj homoj, mi envicigis en mian armeon tridek mil Persojn; ili estas bonaj soldatoj kaj nepre mi ilin bezonas por la defendo de la orientaj limoj. Kaj vidu, miaj malnovaj soldatoj estas per tio ekstreme indignigitaj. Ili eĉ ne scias kompreni tion, ke akirinte por mia nacio orientan teritorion, centoble pli grandan ol nia patrio, mi iĝis granda reĝo de oriento; ke mi devas nomi miajn oficistojn kaj konsilistojn el la Orientanoj kaj ĉirkaŭigi min per orienta kortego; ĉio ĉi estas evidentaj politikaj necesoj, kiujn mi plenumas en la intereso de Granda Makedonio. La cirkonstancoj postulas de mi pluajn kaj pluajn personajn oferojn; mi portas ilin sen kontraŭdiroj, ĉar mi pensas pri la grandeco kaj forto de mia amata patrio. Mi devas toleri la barbaran lukson de mia potenco kaj brilo; mi edzinigis al mi tri reĝidinojn de la orientaj regnoj; kaj nun, kara Aristotelo, mi iĝis eĉ dio.
Jes, mia kara instruisto: mi igis min proklami dio; miaj bonaj orientaj regatoj adoras min kaj alportas al mi oferdonacojn.
Tio estas politika neceso, por ke mi havu konvenan aŭtoritaton super la montaraj paŝtistoj kaj kamelpelistoj.
Kiel malproksimaj estas la tempoj, kiam vi instruis min uzi racion kaj logikon! Sed la racio mem ordonas akomodi siajn rimedojn al la homa malsaĝo.
Unuavide mia kariero povas ŝajni al iu ajn fantazia; sed dum mi ĝin nun pririgardas en nokta trankvilo de mia dia laborejo, mi vidas, ke neniam mi ion entreprenis, kio ne estus nepre kondiĉita de mia antaŭa paŝo.
Rigardu, mia kara Aristotelo, estus en la intereso de trankvilo kaj ordo, en racia intereso politika, ke ankaŭ en mia okcidenta patrio mi estu agnoskita kiel dio. Liberigus miajn manojn ĉi tie en la oriento, se mi havus la certecon, ke mia Makedonio kaj Helaso akceptis la politikan principon de mia absoluta aŭtoritato; mi povus trankvile ekmarŝi por havigi al mia greka patrio naturan limon ĝis la bordo de Ĉinio. Per tio mi por eterne sekurigus la potencon kaj sendanĝerecon de mia Makedonio.
Kiel vi vidas, ĝi estas modera kaj prudenta plano; jam delonge mi ne estas tiu fantaziulo, kiu ĵuris super la tombo de Aĥilo. Se mi nun postulas de vi, ke vi, kiel mia saĝa amiko kaj gvidanto, filozofie preparu kaj akcepteble por miaj Grekoj motivigu mian proklamon je dio, mi tion faras kiel respondeca politikisto kaj ŝtatulo; al via konsidero estu lasite, ĉu vi la taskon volas plenumi kiel aferon prudentan, patriotan kaj politike necesan.
Salutas vin, mia kara Aristotelo, via Aleksandro.
[1937]
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.