La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

Pseŭdo-Lot aŭ pri patriotismo

Kaj venis du anĝeloj en Sodomon vespere, kaj Lot sidis ĉe la pordego de la urbo. Kiam Lot ilin ekvidis, li leviĝis renkonte al ili kaj kliniĝis vizaĝaltere, kaj diris: ”Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi leviĝos matene kaj iros vian vojon.” Kaj ili diris:

”Ne, ni pasigos la nokton sur la strato.”

Kaj li tre petegis ilin, ke ili envenu al li: kaj kiam ili envenis, li faris al ili festenon, kaj bakis macojn: kaj ili manĝis.

Kaj ili diris al Lot: ”Kiun vi havas ĉi tie? bofilon, aŭ viajn filojn, aŭ viajn filinojn, aŭ ĉiun ajn, kiun vi havas en la urbo, elirigu ilin el ĉi tiu loko: ĉar ni ekstermos ĉi tiun lokon, ĉar granda fariĝis ilia kriado antaŭ la Eternulo, kaj la Eternulo sendis nin, por ĝin pereigi.”

Lot embarasiĝis, aŭdinte tion kaj diris: ”Kaj kial mi devus foriri de ĉi tie?” Post tio ili respondis al li: ”Ĉar la Eternulo ne volas pereigi la virtulon.”

Lot longe silentis, sed poste li diris: ”Mi petas, sinjoroj, permesu, ke mi foriru kaj diru al miaj bofiloj kaj filinoj, ke ili preparu sin por vojaĝo.” Ili respondis al li:

”Faru tiel.”

Kaj Lot eliris, kuris tra stratoj de la urbo kaj vokis al ĉiuj homoj: ”Leviĝu, eliru el ĉi tiu loko: ĉar la Eternulo pereigos la urbon.” Sed ili rigardis lin kiel ŝercanton.

Lot revenis hejmen, sed ne ekkuŝis, kaj meditis la tutan nokton.

Kaj kiam leviĝis la matenruĝo, la anĝeloj rapidigis lin, dirante: ”Leviĝu, prenu vian edzinon kaj ambaŭ viajn filinojn, kiuj ĉi tie troviĝas: por ke ankaŭ vi ne pereu pro la krimeco de la urbo.”

”Mi ne iros,” diris Lot. ”Pardonu al mi, sed mi ne iros.

Mi pripensis tion dum la tuta nokto. Mi ne povas foriri, ĉar ankaŭ mi mem estas unu el la Sodomanoj.”

”Vi estas virtulo,” kontraŭdiris la anĝeloj, ”sed ili estas malvirtuloj, kaj la kriado de illaj agoj kolerigis la Eternulon.

Kion vi havas kun ili?”

”Mi ne scias,” diris Lot. ”Ankaŭ pri tio mi meditis, kion mi havas kun ili; dum la tuta vivo mi akuzadis miajn samurbanojn kaj juĝis ilin tiel severe, ke nun estas al mi terure rememori tion: ĉar ili pereos. Kaj kiam mi venis en la urbon Segor, ŝajnis al mi, ke ĝiaj homoj estas pli bonaj ol la Sodomaj.”

”Leviĝu,” diris la anĝeloj, ”vi iros en la urbon Segor, ĉar ĝi estos konservita.”

”Kio estas por mi Segor?” respondis Lot. ”Estas unu viro virta en Segor: kiam ajn mi parolis kun li, li estis akuzanta siajn samurbanojn, kaj mi malbenis la Sodo57 manojn pro iliaj kulpoj, sed nun mi ne povas foriri. Mi petas, lasu min.”

Kaj ekparolis anĝelo kaj diris: ”La Eternulo ordonis pereigi la Sodomanojn.”

”Estu Lia volo,” diris Lot mallaŭte. ”Mi pripensis dum la tuta nokto; kaj mi rememoris tiom da aferoj, ke mi ploris. Ĉu vi aŭdis iam kanti la Sodomanojn? Ne, vi ilin tute ne konas, ĉar alie vi ne venus tiel. Kiam la knabinoj iras tra la strato, ili balanciĝas en la koksoj kaj inter la lipoj zumas kanton; kaj ili ridas, kiam ili ĉerpas akvon per siteloj. Neniu akvo estas pli pura ol tiu el la putoj de Sodom; kaj neniu lingvo el la lingvoj sonas pli bele. Kiam ekparolas infano, mi komprenas lin; kvazaŭ li estus mia; kaj kiam li ludas, estas la sama ludo, kiun mi mem ludis, estante ankoraŭ malgranda. Kaj kiam mi ekploris, panjo konsolis min per la sodoma lingvo. Eternulo,” ekkriis Lot, ”kvazaŭ ĝi hieraŭ estus!”

”Pekis la Sodomanoj,” diris la alia anĝelo severe, ”kaj tial –”

”Ili pekis, mi scias,” interrompis lin Lot malpacience.

”Kaj ĉu vi almenaŭ vidis niajn metiistojn? Ili aspektas, kvazaŭ ili ludas; kaj kiam ili faris kruĉon aŭ tolon, tiam la koro eksaltas pro ĝojo, kiel bele ĝi estas farita. Estas homoj tiel lertaj, ke vi rigardus ilin dum la tuta tago; kaj kiam vi vidas ilin fari la plej malbonajn aferojn, doloras vin pli, ol se tion farus homo el Segor. Ĝi turmentas vin, kvazaŭ vi mem partoprenus en ilia kulpo. Kiom helpas al mi mia virteco, se mi estas Sodomano? Juĝante Sodomon, vi juĝas min. Mi ne estas virta. Mi estas kiel ili. Mi ne foriros de ĉi tie.”

”Vi estos pereigita kun ili,” diris la anĝelo nubmiene.

”Eble; sed antaŭe mi provos, ke ili ne estu pereigitaj.

Mi ne scias, kion mi faros; sed ĝis la lasta momento mi pensos, ke mi devas helpi al ili. Ĉu mi povas nur tiel foriri?

Mi kontraŭas la Eternulon kaj tial Li ne plenumos mian peton. Se Li lasus al mi tri jarojn da tempo, aŭ tri tagojn, aŭ almenaŭ tri horojn! Kion signifus por Li tri horoj? Se Li hieraŭ estus sendinta al mi la sciigon: Foriru el ilia mezo, ĉar ili estas malvirtaj, – mi dirus al Li: Iomete indulgu, mi parolos ankoraŭ kun tiu kaj kun alia; mi juĝis ilin, anstataŭ iri inter ilin. Sed kiel mi povas foriri nun, kiam ili estas pereigotaj? Ĉu ankaŭ mi ne estas kulpa pri tio, ke ili troviĝas en tia situacio? Mi ne volas morti; sed estas por mi necese, ke ankaŭ ili ne mortu. Mi restos.”

”Vi ne savos Sodomon.”

”Mi scias, ke ne: ĉu ion mi kapablas? Sed mi provos ion, mi ankoraŭ ne scias kion; mi scias nur, ke mi devas resti. Ĉar mi juĝis ilin dum la tuta vivo tiel severe kiel neniun alian; ĉar mi portis kun ili la plej grandan pezon: iliajn erarojn. Eternulo, mi eĉ ne scias diri, kio ili estas por mi; mi povas tion montri nur per tio, ke mi restos kun ili.”

”Viaj samlandanoj,” diris la anĝelo, ”estas tiuj, kiuj estas virtaj kaj kredas la saman Eternulon kiel vi; kaj la pekaj, la malpiaj kaj idolservantoj ne estas viaj samlandanoj.”

”Kial ili ne estus, se ili estas Sodomanoj? Vi tion ne komprenas, ĉar vi ne konas la voĉon de karno kaj argilo.

Kio estas Sodom? Vi diras, ke ĝi estas urbo de malvirto.

Sed kiam la Sodomanoj batalas, ili ne batalas por siaj malvirtoj, sed por io pli bona, kio estis aŭ estos; kaj ankaŭ la plej malbona povas morti por ĉiuj. Sodom, tio estas ni ĉiuj; kaj se mi havas ian valoron antaŭ la Eternulo, Li atribuu ĝin al Sodom kaj ne al mi. Kial mi ankoraŭ parolas? Diru al la Eternulo: Lot, Via servisto, stari ĝos antaŭ la sodomajn virojn kaj defendos ilin kontraŭ

Vi, kvazaŭ Vi estus lia malamiko.”

”Haltu,” ekkriis la anĝelo, ”terura estas via peko; sed la Eternulo vin ne aŭdis. Preparu vin kaj eliru el ĉi tiu urbo: savu almenaŭ la edzinon kaj la filinojn, kiujn vi havas.”

Kaj Lot ekploris: ”Jes, mi devas ilin savi, vi pravas. Mi petas, konduku min.”

Sed ĉar li malrapidis, tial ili kaptis lian manon kaj la manon de lia edzino kaj de liaj du filinoj, pro kompato de la Eternulo al li.

(Kiam li estis elkondukata, Lot preĝis, dirante:)

”Ĉio, kion la vivo donis al mi, donis al mi per viaj manoj; faris mian karnon el via argilo kaj metis en mian buŝon vortojn, kiuj estas en la buŝo de viaj viroj kaj virinoj; kaj jen, tial mi kisis ilin per ĉiu mia vorto, eĉ se mi ilin malbenis.”

”Mi vidas vin eĉ kiam mi fermas la okulojn, ĉar pli profunde vi estas ol miaj okuloj; vi estas en mi tiel, kiel mi estis en vi.”

”Miaj manoj faras viajn kutimojn, ne sciante pri tio; kaj se mi estus en la dezerto, miaj piedoj iros en la direkton de viaj stratoj.”

”Sodom, Sodom, ĉu vi ne estas la plej bela el la urboj?

Kaj se mi nur fenestreton vidus, vualitan per tolo striita, mi ekkonos ĝin: ĉi tiu estas fenestreto de Sodom.”

”Mi estas kiel hundo, kiun oni kondukas el la domo de ĝia mastro; eĉ se ĝi mallevas la muzelon en polvon, por ne plu vidi, ĝi ekkonas la odoron de la objektoj, kiujn ĝi konas.”

”Mi kredis la Eternulon kaj Lian leĝon; vin mi ne kredis, sed vi estas; kaj aliaj landoj estas kvazaŭ ombro, kiun mi trapenetras, ne povante apogi min je muro aŭ je arbo; ili estas kvazaŭ ombro.”

”Sed vi estas, kiel nenio alia estas: kaj ĉio, kio ekzistas, ekzistas nur en komparo kun vi. Se mi vidas vin, mi vi61 das nur vin, kaj se mi vidas ion alian, mi vidas tion nur en komparado kun vi.”

”Mi kredis la Eternulon, ĉar ŝajnis al mi, ke li estis la dio de Sodom; se ne estas Sodom, ne estas la Eternulo.”

”Pordegoj, pordegoj de Sodom, kien ili min kondukas kaj en kian malplenon? Kien mi metu la piedon? Ĉar ne ekzistas sub mi la tero: kaj mi staras, kvazaŭ mi ne starus.

Iru, miaj filinoj, kaj lasu min; mi ne povas plu.”

Kaj ili irigis lin kaj metis lin ekster la urbon: kaj tie ili parolis al li, dirante: ”Savu vin pro via animo, ne rigardu malantaŭen kaj haltu nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo: por ke vi ne pereu.”

La suno leviĝis super la teron, kiam ili diris ĉi tion. Tiam la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la ĉielo.

Tiam Lot rerigardis kaj ekkriis kaj kuris returne al la urbo.

”Kion vi faras, malbenita?” vokis post li la anĝeloj.

”Mi iras helpi al la Sodomanoj,” respondis Lot, kaj eniris la urbon.

[1923]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.