La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

Benĥanan

ANAS

Vi demandas, Benĥanan, ĉu li kulpas. Jen la afero: mi ne kondamnis lin al morto, mi nur sendis lin al Kajafas.

Kajafas diru al vi, kian kulpon li trovis ĉe li, min persone la afero ne rilatas.

Mi estas maljuna praktikulo, Benĥanan, kaj diros tion al vi tute sincere. Mi pensas, ke lia instruo havis ie-tie bonan kernon. Tiu homo multe pravis, Benĥanan, kaj opiniis tion honeste; sed lia taktiko estis malĝusta. Tiel li povis neniam venki. Prefere li devis tion verki kaj libre eldoni. Oni legus la libron kaj dirus, ĝi estas malforta aŭ afekta libro, ĝi enhavas nenion novan kaj kiu scias kion, kiel jam oni tiel pri libroj parolas. Sed post iom da tempo komencus pri io aŭ tio skribi aliaj kaj post ili denove aliaj, nu, kaj almenaŭ io enradikiĝus. Ne ĉio, ne la tuta instruo, sed tion ja prudenta homo eĉ ne postulas. Sufiĉas, se li akceptigas almenaŭ unu aŭ du siajn ideojn. Tiel oni ĝin faras, kara Benĥanan, kaj alie ĝi ne estas ebla, se oni volas reformi la mondon. Kun tio oni devas agi pacience kaj delikate. Mi diras, ĝusta taktiko necesas; kia vero, se ni ne scias ĝin akceptigi?

Lia eraro estis ĝuste tio, ke li ne havis paciencon. Li volis savi la mondon tuj tuj, kaj kontraŭ ties volo. Kaj tio ne eblas, Benĥanan. Li devis agi ne tiel rekte kaj haste.

La veron oni devas kontrabandi, oni devas ĝin ŝuteti poiome, ie peceton, tie peceton, por ke la homoj kutimiĝu al ĝi. Kaj ne subite: disdonu ĉion, kion vi havas kaj tiaj paroloj. Tio estas malbona metodo. Kaj li devus pli atenti, kion li faras. Ekzemple, kiel li iris kun rimeno kontraŭ la monŝanĝistoj en la templo – ili estas ja ankaŭ bonaj Judoj, homido, kaj volas per io vivteni sin. Mi scias, ke monŝanĝejoj ne apartenas en la templon, sed ili estis tie de ĉiam, do kiaj ceremonioj? Li devis prezenti kontraŭ ili plendon ĉe la sinedrio, kaj finite. La sinedrio eble ordonus al ili, ke ili metu siajn tablojn je distanceto pli malproksimen kaj ĉio estus en ordo. Ĉiam estas grave, kiel oni ion faras. Homo, kiu volas ion en la mondo atingi, neniam devas perdi la kapon kaj devas sin regi, devas ĉiam konservi sangmalvarman kaj sobran menson.

Kaj liaj mitingoj – vi scias, Benĥanan, neniu instanco ŝatas tion vidi. Aŭ, ke li lasis sin tiel bonvenigi, kiam li venis en Jerusalemon; vi eĉ imagon ne havas, kiom da malbona sango ĝi kaŭzis. Li devus altroti piede kaj saluti ie, saluti tie – tiel oni devas tion praktiki, se oni volas havi influon. Mi eĉ aŭdis, ke li igis sin regali de romia doganisto, sed tion mi tute ne kredas, tian mallertaĵon li tamen ne farus; jen kiaj malicaj klaĉoj. Kaj li devis ne fari siajn miraklojn; per tio li nature koliziis. Mi petas vin, al ĉiuj li ne povas helpi, kaj tiuj, al kiuj li faris neniun miraklon, poste koleregas. Aŭ kun la virino adultinta – tio laŭ inidiro vere okazis, Benĥanan, kaj ĝi estis terura eraro. Diri al la homoj juĝistaj, ke ankaŭ ili ne estas sen kulpo – ĉu povus poste ekzisti en la mondo ia justico?

Mi diras al vi, nuraj eraroj. Li devis nur instrui kaj ne fari miraklojn, li devis ne opinii sian instruon tiel ege laŭvorte, li devis ne voli ĝin tujtuje realigadi. Li mistaktike agis, kara Benĥanan; inter ni dirite, en multaj sferoj li povis esti prava, sed lia taktiko estis erara; nu poste ĝi ne povis alie finiĝi.

Ne cerbumu super tio, Benĥanan; estas en ordo. Li estis justa viro, sed se li volis savi la mondon, li devus fari tion ne tiel radikale. Kio, ĉu li estis kondamnita rajte?

Kia demando! Mi diras ja al vi, ke taktike li devis malvenki!”

KAJAFAS

Sidiĝu, kara Benĥanan, mi estas plene al via dispono.

Do vi volus scii, ĉu laŭ mia opinio tiu viro estis rajte krucumita. Estas simpla afero, kara sinjoro. Unue, ĝi ne estas nia afero, ni ne kondamnis lin al morto, ni nur transdonis lin al lia moŝto romia provincestro, ĉu? Kial do ni alprenu ian respondecon, ĉu? Se li estis kondam87 nita rajte, estas bone; se okazis al li maljustaĵo, do ĝi estas kulpo de la Romianoj kaj ni povas tion iam imputi debete al ilia konto. Tiel estas, kara Benĥanan; tian aferon ni devas rigardi politike. Almenaŭ mi, kiel ĉefpastro, devas atenti tion, kiel ion politike taksi. Konsideru nur tion, amiko: La Romianoj senigis nin de persono, kiu – kiel mi tion diru? –, kiu pro iaj kaŭzoj ne estis al ni dezirinda; kaj ĉe tio la respondeco falas sur ilin –

Kion? Vi diras, kiuj estas la kaŭzoj? Benĥanan, Benĥanan, iel ŝajnas al mi, ke la nuntempa generacio ne estas sufiĉe patriote konscia. Ĉu vi ne komprenas, kiel malutilas al ni, se iu atakas niajn agnoskatajn aŭtoritatojn, kiel estas la farizeoj kaj leĝistoj? Kion pensos pri ni la Romianoj? Estas ja subfosado de la nacia memkonscio!

Kontraŭe pro motivoj patriotaj ni devas subtenadi ilian prestiĝon, se ni volas malhelpi tion, ke nia nacio troviĝu sub fremdaj influoj! Kiu prenas de la Izraelidoj la kredon pri farizeoj, laboras por la utilo de la Romianoj.

Kaj tion ni aranĝis tiel, ke lin likvidis la Romianoj mem: tion oni nomas politiko, Benĥanan. Kaj nun aperas diletantoj, kiuj zorgas, ĉu li estis ekzekutita rajte aŭ ne! Memoru, juna viro, la intereso de la patrio estas super ĉiu rajto. Mi scias plej bone, ke niaj farizeoj havas siajn erarojn; inter ni, unu kiel la alia estas nur babilulo kaj fripono – sed ni ne povas permesi al ni, ke iu subfosadu ilian aŭtoritaton! Mi scias, Benĥanan, ke vi estis lia disĉiplo; plaĉis al vi lia instruo, ke ni amu niajn proksimulojn kaj malamikojn kaj similaj paroloj; sed diru mem, kiel tio helpos al ni Judoj?

Kaj ankoraŭ ion. Li devis ne diradi, ke li venis savi la mondon kaj ke li estas Mesio kaj filo de dio aŭ kio. Mi scias ja, ke li devenas el Nazareto – mi petas vin, kia do savonto! Ekzistas ankoraŭ homoj, kiuj memoras lin kiel bubon de ĉarpentisto – kaj tiu homo volus rebonigi la mondon? Ridinda ambicio! Mi estas bona Judo, Benĥanan, sed neniu kredigos al mi, ke iu samlandano povus savi la mondon. Ni ege trotaksus nin, homo. Mi dirus nenion, se tiu estus Romiano aŭ Egipto; sed tia Judeto el Galileo – estas ja ridinde! Li rakontu al iu alia, ke li venis savi la mondon, sed ne al ni, Benĥanan. Ne al ni. Ne al ni.”

[1934]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.