La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La sankta nokto

Mi miras pri vi,” kriis sinjorino Dinah. ”Se ili estus ordemaj homoj, ili irus al la urbestro kaj ne kvazaŭ almozpetante! Kial ne akceptis ilin en la domon la Geŝimonoj? Kial ilin akceptu ausgerechnet ni? Ĉu ni estas io malpli bona ol la Geŝimonoj? Mi scias, la edzino de Ŝimon ne enlasus en sian domon tiajn nenihavulojn!

Mi miras pri vi, homo, ke vi tiel kompromitas vin ne scias kun kiu!”

”Ne kriu,” grumblis la maljuna Isaĥar, ”ja ili aŭdos tion!”

”Ili aŭdu tion,” diris sinjorino Dinah, altigante la voĉon ankoraŭ pli. ”Ne grave! Nu, estus bela ordo, se mi rajtus eĉ ne pepi pro iuj vaguloj! Ĉu vi konas ilin? Ĉu iu konas ilin? Li diras, ŝi estas mia edzino. Onidire, lia edzino!

Mi scias, kiel ĝi estas praktikata ĉe tiaj vaguloj! Ĉu vi ne hontas enlasi ion similan en la domon!”

Isaĥar volis kontraŭdiri, ke li enlasis ilin nur en la stalon, sed li silentis; li ŝatis ja sian trankvilon.

”Kaj ŝi,” daŭrigis sinjorino Dinah indigne, ”ŝi estas graveda, volu scii. Pro Sinjoro Kristo, ankoraŭ tio mankis al ni! Jesuo Maria, se ni fariĝus temo por homaj klaĉoj! Mi petas vin, kie vi perdis la kapon?” Sinjorino Dinah spirkaptis aeron. ”Memkomprene, al iu junulino vi ne scias diri ne. Kiam ŝi vin tiel dolĉe alokulis, do vi povis ŝiriĝi pro nura komplezo. Al mi vi tion ne farus, Isaĥar! Nur sternu al vi, hometoj, tie en la stalo estas abundege da pajlo – Kvazaŭ en la tuta Betlehemo estus sole ni, kiuj havas stalon! Kial la Geŝimonoj ne donis al ili faskon da pajlo? Ĉar la Ŝimonino ne tolerus tion de sia edzo, ĉu vi komprenas? Nur mi estas tia piedpremato, ĉar mi al ĉio silentas –”

La maljuna Isaĥar turniĝis al la muro. Eble ŝi ĉesos, li opiniis; parte ŝi pravas, sed tiom da paroloj pro unu fojo J–

”Akcepti fremdajn homojn en la domon,” meditis sinjorino Dinah en justa kolero. ”Kiu scias, kio ili estas?

Dum la tuta nokto mi nun pro timo ne fermas la okulojn!

Sed vi estas indiferenta pri tio, ĉu? Por homoj vi ĉion, sed por mi nenion! Se almenaŭ unufoje vi respektus vian laborkonsumitan kaj malsanetan edzinon! Kaj matene, ankoraŭ fari ordon post ili! Se tiu homo estas ĉarpentisto, kial li ie ne laboras? Kaj kial ĝuste mi havu tiom da ĉagreno? Ĉu vi aŭdas, Isaĥar?”

Sed Isaĥar vizaĝe al la muro mienis, kvazaŭ li dormus.

”Virginjo Maria,” ekĝemis sinjorino Dinah, ”kian vivon mi havas! La tutan nokton mi ne povos dormi pro zorgoj – Kaj li dormas kiel ŝtipo! Ili povus forporti nian tutan domon, kaj li dormaĉas … Dio, kiajn malfacilaĵojn mi havas!”

Kaj estis silente, nur la maljuna Isaĥar atente artikigis la mallumon per sia ronkado.

Ĉirkaŭ la noktomezo vekis lin el la dormetado retenata virina ekĝemo. Hu, sakre, li ektimis, jen io apude en la stalo! Ĝi nur ne veku Dinah … Kiom da paroloj estus denove!

Kaj li kuŝis senmove, kvazaŭ li dormus.

Post momento estis aŭdebla nova ĝemo. Dio, kompatu!

Dio, donu, ke Dinah ne vekiĝu, preĝis en angoro la maljuna Isaĥar, sed jen li jam sentis, ke Dinah apud li moviĝas, leviĝas kaj streĉe aŭskultas. Estos malbone, diris al si konsternite Isaĥar, sed restis bele silenta.

Sinjorino Dinah senbrue leviĝis, metis sur sin lanŝalon kaj eliris en la korton. Versimile ŝi elĵetos ilin, diris al si senpove Isaĥar. Mi ne enmiksiĝos, ŝi jam faru kion ajn ŝi volas …

Post strange longa kaj senbrua tempo revenis sinjorino Dinah, atenteme piedpinte paŝante. Al Isaĥar en la dormemo ŝajnis, ke kraketas kaj krakas ligno, sed li decidi ĝis, ke li eĉ ne moviĝos. Eble estas malvarme al Dinah, li opiniis, kaj ŝi faras por si fajron.

Poste Dinah denove silente ŝteleliris. Isaĥar malfermetis la okulojn kaj vidis super la flagranta fajro kaldroneton kun akvo. Por kio ja, li diris al si mire, sed tuj de65 nove li ekdormis. Li vekiĝis nur, kiam sinjorino Dinah per strangaj, fervoraj kaj gravaj paŝetoj kuris kun la fumanta kaldroneto en la korton.

Kaj ekmiris Isaĥar, leviĝis kaj iomete sin vestis. Mi devas rigardi, kio okazas, li diris energie al si, sed en la pordo li karambolis kun Dinah.

Mi petas vin, kial tia kurado, li volis ekparoli, sed eĉ ne al tio li venis. ”Nenio por via gapado ĉi tie,” abruptis lin sinjorino Dinah kaj denove kuris en la korton kun iaj ĉifonetoj kaj tolpecoj surbrake. Sur la sojlo ŝi turniĝis.

”Iru liten,” ŝi ekkriis severe, ”kaj … ne ĝenu nin ĉi tie, ĉu vi aŭdas?”

La maljuna Isaĥar elŝoviĝis en la korton. Antaŭ la stalo li vidis senhelpe altiĝi larĝoŝultran viran staturon, kaj li ekiris al ĝi. ”Jes ja,” li murmuris kvietige. ”Ŝi eligis vin, ĉu? Sciu, Jozefo, tiuj virinoj …” Kaj por deturni la parolon for de ilia vira senpovo, li rapidis montri: ”Rigardu, stelo! Ĉu vi jam vidis iam tian stelon?”

[1930]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.