La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

Agatono aŭ pri la saĝo

La Boiotiaj akademianoj invitis el Ateno la filozofon Agatonon, por ke li prelegu al ili pri filozofio. Kvankam Agatono ne estis eminenta oratoro, tamen la inviton li akceptis, por kontribui laŭ siaj fortoj al propagando de filozofio, kiu laŭ la vortoj de historiisto ”ŝajnis dekadenci”.

En la difinita tago li alveturis en Boiotion, sed estis ankoraŭ frutempe; Agatono promenis do dum la tagiĝo ĉirkaŭ la urbo kaj ĝojis pro la flugo de la hirundoj super ĝiaj tegmentoj.

Kiam batis la oka, li foriris en aŭditorion, sed trovis ĝin preskaŭ malplena; nur kvin aŭ ses viroj sidis en la benkoj. Agatono eksidis ĉe la katedro kaj decidiĝis iom atendi, ĝis kunvenos pli granda nombro da aŭskultantoj; intertempe li malfermis volvaĵon, el kiu li volis legi, kaj absorbiĝis de ĝi.

La volvaĵo enhavis ĉiujn fundamentajn problemojn de la filozofio; ĝi komenciĝis per la teorio de ekkono, difinis la veron, refutis per frakasa kritiko la herezajn opiniojn, tio estas ĉiujn filozofiojn de la mondo krom tiu de Agatono, kaj prezentis skizojn de la plej altaj ideoj. Kiam Agatono venis ĝis ĉi tie, li levis la okulojn; li vidis, ke la aŭskultantoj estas sume naŭ, kaj ekregis lin kolero kaj bedaŭro, kaj li, frapinte per la volvaĵo je la tablo, komencis jene:

”Sinjorinoj kaj sinjoroj, aŭ pli ĝuste andres Boiótikoi, ne ŝajnas, ke via urbo havus grandan intereson pri la majestaj problemoj, kiujn ni havas en la programo. Mi scias, viroj de Boiotio, ke vin ĵus okupas elektoj por la loka bule kaj ke en tia tempo ne estas loko por la saĝo, ja eĉ ne por la prudento; balotado estas ŝanco por sagaculoj.”

Tiam Agatono iom paŭzis kaj pripensis iom. ”Ni atendu,” li komencis denove, ”ĵus elglitis el mia buŝo io, pri kio mi ĝis nun ne meditis. Mi diris tri vortojn: sagaco – prudento – saĝo. Mi diris ilin en kolero. Ĉiuj tri signifas ian intelektan kapablon; mi sentas, ke ili havas tute diversan sencon, sed apenaŭ mi scius diri, en kio ili diferencas.

Pardonu, tuj mi revenos al la programo; nur la tri vortetojn mi devas iomete komprenigi al mi.”

”Tio estas klara,” li daŭrigis post momento; ”la malo de sagaco estas malsprito, kontraŭe la malo de prudento estas stulteco. Sed kio estas malo de la saĝo? Estas pensoj, sinjoroj, kiuj estas nek sagacaj, ĉar tro simplaj, nek prudentaj, ĉar tro ili similas frenezaĵon, kaj tamen estas saĝaj. Saĝo similas nek al sagaco nek al prudento.”

”Boiotiaj viroj, en la ordinara vivo vi tiel same atentas grajnon de papavo, laŭ nia greka dirmaniero, kiel difinon de nocioj, kaj tamen vi ilin precize distingas. Vi diras pri iu, ke li estas sagaca ŝtelisto; sed neniam oni diras ’prudenta ŝtelisto’ aŭ eĉ: ’saĝa ŝtelisto’. Vi laŭdas vian tajloron, ke li havas prudentajn prezojn, sed vi ne diros, ke li havas prezojn saĝajn. Estas ĉi tie evidente ia diferenco, kiu malhelpas al vi miksi la vortojn.”

”Se vi diras pri iu, ke li estas sagaca kampisto, vi pensas per tio evidente, ke li scias bone vendi en foiro; se vi diras, ke li estas prudenta kampisto, vi volas per tio versimile diri, ke li scias entute bone mastrumi; sed se vi lin nomas saĝa kampisto, jen eble ĝi signifas, ke li bone vivas, ke li multon scias kaj scias al vi konsili serioze kaj kun intereso.”

”Aŭ, ni supozu, sagaca politikisto povas esti tute bone fripono kaj malutilanto de la respubliko; sed prudenta politikisto vi nomas nur tiun, kiu scias direkti la aferojn al ĝenerala utilo kaj laŭdinde; sed saĝa politikisto, sinjoroj, tion vi ĉiuj certe sentas, unuvorte, tia estas nomata ’patro de la patrio’ aŭ simile; el tio oni povas vidi, ke la saĝo havas ion speciale korfavoran.”

”Kiam mi pri iu diras, ke li estas sagaca, sub tio mi opinias rimarkindan specialaĵon; ĝi estas, kvazaŭ mi dirus, ke la abelo havas pikilon aŭ la elefanto rostron. Tute alie mi diras, ke abelo estas laborema, aŭ ke elefanto estas ege forta; en tio estas ia agnosko, mi respektas la forton, sed mi ne respektas la rostron. Same serioze mi diras pri iu, ke li estas prudenta. Sed, se mi diras, ke li estas saĝa, tio, homido, estas alia afero; tio estas, kvazaŭ mi dirus, ke mi lin ŝatas. Unuvorte, la sagaco estas donaco aŭ talento; la prudento estas eminenta kvalito aŭ forto, sed la saĝo estas virto.”

”Kaj nun mi jam scias, kia diferenco estas inter la tri vortoj. La sagaco estas ordinare kruela, malica kaj egoisma; ĝi elserĉas ĉe proksimulo lian malfortan flankon kaj scias ĝin eluzi por sia profito; ĝi kondukas al sukceso.”

”La prudento estas ofte kruela al la homo, sed estas justa por la celoj; ĝi serĉas profiton komunan; se ĝi trovas ĉe proksimulo malfortan flankon aŭ stultecon, ĝi penas ĝin forigi per instruo aŭ disciplino; ĝi kondukas al rebonigo.”

”La saĝo ne povas esti kruela, ĉar ĝi mem estas bonvolo kaj simpatio; ĝi eĉ ne serĉas jam ĝeneralan profiton, ĉar ĝi tro amas la homojn, por povi ami iun pluan celon; se ĝi trovas malfortecon aŭ kompatindon ĉe proksimulo, ĝi pardonas ĝin kaj amas ĝin; ĝi kondukas al harmonio.”

”Viroj el Boiotio, ĉu vi aŭdis iam, ke oni donadus nomon ’saĝa’ al homo malfeliĉa? aŭ al farsulo? aŭ al homo galhumora kaj senrevigita? Diru, kial ekzistas la kutimo, almenaŭ en la vivo nefilozofia, nomi homo saĝa viron tian, kiu havas malplej da malamo kaj kiu kun la mondo bone harmonias? Diru al vi multfoje kaj multfoje la vorton ’saĝo’; diru al vi tiun vorton, kiam vi ĝojas aŭ malĝojas, estas lacaj, indignaj kaj malpaciencaj; vi aŭdos en ĝi triston, sed jam pacigitan, ĝojon, sed konstante kaj delikate ripetatan, lacon, sed plenan de instigoj, paciencon kaj pardonon sen fino; kaj ĉio ĉi, amikoj, estas sono ĉarma kaj melankolia, voĉo tra kiu sonas la saĝo.”

”Jes, la saĝo estas ia melankolio. Sian prudenton povas homo plene meti en sian verkon, povas ĝin realigi per sia laboro. Sed la saĝo ĉiam restos super ĉiu verko.

Saĝa homo estas kiel ĝardenisto, kiu sterkas bedon aŭ alligas rozojn al stangoj, kaj dume pensas eble pri dio.

Lia verko neniam ampleksos kaj enkorpigos lian saĝon.

La prudento estas en ago, sed la saĝo estas en travivaĵo.”

”Sed saĝaj poetoj kaj artistoj scias ankaŭ tiun travivaĵon meti en sian verkon; ili ne prezentas sian saĝon en agoj, sed rekte en la travivo. Ĉi tio estas eksterordinara valoro de la arto kaj nenio en la mondo ĝin egalas.”

”Rigardu, mi jam tute deflankiĝis de mia programo.

Sed kion mi povas ankoraŭ diri? Se la saĝo estas en la travivo kaj ne en pensoj, estas superflue, ke mi legu mian volvaĵon.”

[1920]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.