La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La morto de Arĥimedo

Fakte la historio pri Arĥimedo ne estis precize tia, kiel oni ĝin priskribas; estas ja vere, ke li estis mortigita, kiam la Romianoj konkeris Sirakuzon, sed ne estas ĝuste, ke en lian domon penetris romia soldato por rabi, kaj ke Arĥimedo, absorbita per desegno de ia geometria problemo, al li ĉagrene ekmurmuris: ”Ne difektu miajn cirklojn!” Unue Arĥimedo ne estis distra profesoro, ne scianta, kio okazas ĉirkaŭ li; male, li estis laŭ karaktero vera soldato, kiu inventadis por Sirakuzo militmaŝinojn por la defendo de la urbo; due, tiu romia soldato ne estis ebria rabanto, sed la klera kaj ambicia staba centestro Lucio, kiu sciis, kun kiu li havas la honoron, kaj ne venis rabi, sed salutinte soldate sur la sojlo, diris: ”Estu sana, Arĥimedo.”

Arĥimedo levis la okulojn de la vaksa tabuleto, sur kiu li vere ion geometrie desegnis, kaj diris: ”Nu, kio?”

”Arĥimedo,” diris Lucio, ”ni scias, ke sen viaj militmaŝinoj ĉi tiu Sirakuzo estus defendinta sin eĉ ne monaton; tiamaniere ni devis okupi nin pri ĝi dum du jaroj.

Ne pensu, ni soldatoj scias tion apreci. Brilegaj maŝinoj.

Gratulon.”

Arĥimedo mansvingis. ”Mi petas vin, ĝi estas ja tutsimpla.

Ordinaraj ĵetmekanismoj – nu, tia ludilo. Science ĝi ne havas konsiderindan valoron.”

”Sed milite jes,” opiniis Lucio. ”Aŭdu, Arĥimedo, mi venis diri al vi, ke vi laboru kun ni.”

”Kun kiu?”

”Kun ni Romianoj. Vi devas tamen vidi, ke Kartago dekadencas. Kial do helpi al ili! Nun ni abrupte finos kun Kartago, vi vidos. Vi devus prefere iri kun ni, vi ĉiuj.”

”Kial?” murmuris Arĥimedo. ”Ni Sirakuzanoj estas hazarde Grekoj. Kial ni devus iri kun vi?”

”Ĉar vi vivas en Sicilio kaj ni Sicilion bezonas.”

”Kaj kial vi ĝin bezonas?”

”Ĉar ni volas regi super la Mediteraneo.”

”Ha,” diris Arĥimedo kaj observis enpense sian tabuleton.

”Kaj por kio vi tion volas?”

”Kiu estas mastro de la Mediteraneo,” diris Lucio, ”estas mastro de la mondo. Tio estas ja klara.”

”Ĉu vi devas esti mastroj de la mondo?”

”Jes. La misio de Romio estas iĝi mastro de la mondo.

Kaj mi diras al vi, ke ĝi estos.”

”Eble,” diris Arĥimedo forviŝante ion sur la vakstabuleto.

”Sed mi ne konsilus tion al vi, Lucio. Aŭdu, esti mastro de la mondo – iam ĝi kaŭzos al vi teruregan defendadon.

Domaĝe pri la laboro, kiun vi havos kun gi.”

”Estas egale; sed ni estos granda regno.”

”Granda regno,” murmuris Arĥimedo. ”Se mi desegnas malgrandan cirklon aŭ grandan cirklon, ĝi estas tamen nur cirklo. Jen, denove limoj, neniam vi estos sen limoj, Lucio. Ĉu vi pensas, ke granda cirklo estas pli perfekta ol malgranda cirklo? Vi pensas, ke vi estas pli granda geometro, se vi desegnas pli grandan cirklon?”

”Vi grekoj konstante ludas per argumentoj,” oponis centestro Lucio. ”Jen ni, ni pruvas nian veron alie.”

”Per kio?”

”Per ago. Ekzemple ni konkeris vian Sirakuzon. Sekve Sirakuzo apartenas al ni. Ĉu ĝi estas klara pruvo?”

”Estas,” diris Arĥimedo kaj gratis sin per la grifelo en la haroj. ”Jes, vi konkeris Sirakuzon; sed ĝi jam ne estas kaj neniam plu estos tiu Sirakuzo, kia ĝis nun. Ĝi estis granda kaj glora urbo, homo; de nun neniam ĝi estos granda. Domaĝe pri Sirakuzo!”

”Sed Romio estos granda. Romio devas esti la plej forta en la tuta tera sfero.”

”Kial?”

”Por kapabli rezisti. Ju pli fortaj ni estas, des pli da malamikoj ni havas. Tial ni devas esti la plej fortaj.”

”Kio koncernas la forton,” murmuris Arĥimedo. ”Mi estas iome fizikisto, Lucio, kaj ion mi diros al vi. Forto blokas forton.”

”Kion ĝi signifas?”

”Estas tia leĝo, Lucio. Forto, kiu efikas al io, per tio estas blokata. Ju pli fortaj vi estos, des pli da viaj fortoj por tio vi konsumos; kaj iam venos tempo –”

”Kion vi volis diri?”

”Ba nenion. Mi ne estas profeto, homido; mi estas nur fizikisto. La forto blokas forton. Nenion plu mi scias.”

”Aŭdu, Arĥimedo, ĉu vi volus labori por ni? Eĉ imagon vi ne havas, kiaj grandegaj ebloj apertiĝus al vi en Romio. Vi konstruus la plej fortajn militmaŝinojn en la mondo.”

”Vi devas pardoni, Lucio; mi estas maljuna homo kaj ankoraŭ mi volus ellabori unu aŭ du el miaj pensoj. Kiel vi vidas, ĵus mi ion ĉi tie geometrie desegnas.”

”Arĥimedo, ĉu ne logas vin konkeri kun ni la regadon super la mondo? – Kial vi silentas?”

”Pardonu,” murmuris Arĥimedo super sia tabuleto.

”Kion vi diris?”

”Ke homo, kiel vi, povus konkeri la mondregadon.”

”Hm, la mondregado,” diris Arĥimedo enpense. ”Vi ne rajtas koleri, sed mi havas ĉi tie ion pli gravan. Sciu, ion daŭran. Ion, kio vere ĉi tie restos.”

”Kio ĝi estas?”

”Atenton, ne forviŝu miajn cirklojn! Jen maniero, kiel elkalkuli areon de cirkla sektoro.”

Pli poste estis eldonita raporto, ke la dokta Arĥimedo perdis la vivon hazarde.

[1938]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.