|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE APOKRIFOJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Estis nokto kaj la viroj aĥajaj alsidiĝis pli proksimen al la fajro.
”La ŝafaĵo denove ne estis manĝebla,” aŭdiĝis Tersito, fosetante en la dentoj. ”Mi miras pri vi, Aĥiajoj, ke vi tion toleras. Mi vetus, ke ili havis por vespermanĝo minimume virŝafetojn unujarajn; sed memkomprene, por ni, la maljunaj soldatoj, fetora virkapro estas sufiĉe bona. Homidoj, kiam mi rememoras la ŝafaĵon ĉe ni en Greklando –”
”Lasu tion, Tersito,” murmuris paĉjo Eŭpatoro. ”Milito estas milito.”
”Milito,” rediris Tersito. ”Mi petas vin, kion vi nomas milito? Tion, ke ni ĉi tie preskaŭ la dekan jaron gapas pro nenio kaj por nenio? Mi diros al vi, junuloj, kio ĝi estas: ĝi estas neniu milito, nur la sinjoroj armeestroj kaj ranguloj faris al si je ŝtataj kostoj ekskurson; kaj ni malnovaj soldatoj, ni buŝmalfermu je tio, kiel iu dando, nazviŝulo kaj panjo-fileto kuradas tra la tendaro kaj fanfaronas pri sia ŝildo. Tiela ĝi estas, homido.”
”Vi opinias Aĥilon Peleidon,” diris juna Laomedonto.
”Tiun aŭ iun alian,” deklaris Tersito. ”Kiu havas okulojn en la kapo, scias, kiun ĝi celas. Sinjoroj, tion ja ne21 niu kredigos al ni: se temus vere pri tio, ke ni konkeru tiun idiotan Trojon, do ni ĝin jam delonge havus. Nur ege terni kaj ĝi estus jam ŝutiĝinta. Kial oni ne entreprenas atakon kontraŭ la ĉefa pordego? Vi scias, tian solidan imponan sturmon kun krio, minacoj kaj kantado de militkantoj kaj tuj estus fino de la milito.”
”Hm,” murmuris la rezonema Eŭpatoro, ”per kriado Trojo ne falos.”
”Jen, kiel vi eraras,” bruis Tersito. ”Ĉiu infano scias, ke Trojanoj estas timeguloj, malbravuloj, skabiuloj kaj kanajlaro.
Nur unufoje energie montri al ili, kiuj ni estas, Grekoj! Vi okulus, kiel ili retiriĝus kaj ĝemaĉus pri kompato!
Sufiĉus iam-tiam ekataki la trojajn virinojn irantajn vespere por akvo –”
”Ataki virinojn,” ŝultrolevis Hipodamo el Megaro, ”tion, Tersito, oni ne faras.”
”Milito estas milito,” ekkriis Tersito kuraĝege. ”Vi, Hipodamo, estas bela patrioto! Ĉu vi pensas, ke ni venkos en la milito per tio, se la moŝta Aĥilo unufoje en kvaronjaro aranĝas publikan interbatiĝon kun tiu blufulo Hektoro?
Homo, tiuj du estas glate interkonsentintaj kaj ludekzercitaj, vere ĝojinde; iliaj dueloj, tio estas solo-numeroj, por ke la flavbekuloj pensu, ke tiuj du batalas por ili!
Hej, Trojo, hej, Helaso, venu gapi, sinjorojn heroojn! Kaj ni ceteraj, ni estas nenio, nia suferado valoras unu tuson, pri ni eĉ ne hundo ekbojos. Mi diros ion al vi, Aĥajoj:
Aĥilo ŝajnigas heroon, nur por preni ĉiun kremon kaj por senigi nin de la militmeritoj; li volas, ke oni parolu nur pri li, kvazaŭ li estus ĉio kaj la aliaj kvazaŭ ne ekzistus.
Jen la afero, junuloj. Kaj la milito trenaĉas sin nur tial, por ke sinjoro Aĥilo povu pufigi sin kiel, dio scias, kia heroo. Mi miras pri vi, ke vi tion ne vidas.”
”Mi petas vin, Tersito,” aŭdiĝis la juna Laomedonto, ”kion ja faris al vi Aĥilo?”
”Al mi? Eĉ ne minimumon,” diris indigne Tersito.
”Kian intereson mi havas je li? Volu scii, kun li mi tute ne parolas; sed la tuta popolo estas sata de tio, kiel tiu ulo ŝajnigas sin grava. Ekzemple tiu lia spitado en la tendo.
Ni vivas en tia historia tempo, kiam temas pri la honoro de nia Helaso; la tuta mondo observas nin – kaj kion faras sinjoro heroo? Li kuŝaĉas en la tendo kaj deklaras, ke li ne batalos. Ĉu eble ni ellaboregu anstataŭ li la historian tempon kaj la honoron de tuta Helaso? Sed tiel estas; kiam estas alvenonta penego, Aĥilo rampas en la tendon kaj ŝajnigas ofenditon. Fi, komedio! Jen la naciaj herooj! Malbravuloj ili estas.”
”Mi ne scias, Tersito,” diris la rezonulo Eŭpatoro.
”Aĥilo estas laŭdire terure ofendita, ĉar Agamemnono resendis al la gepatroj tiun lian sklavinon, kiel ŝi nur estas nomata, Brisedino aŭ Ĥriseidino, aŭ iel simile. Peleido faras el tio aferon prestiĝan, sed mi pensas, ke la knabinon li vere amis. Homido, tio ne estos ia komedio.”
”Al mi vi volas ion rakonti,” diris Tersito. ”Mi scias bone, kiel estis. Agamemnono simple forlogis de li tiun inon, ĉu vi ne scias? Memkomprene, da rabitaj juveloj li havas abundege kaj virinan karnon li avidas kiel virkato.
– Jam ĝuste sufiĉe, da tiuj virinoj: pro tiu vagaĉa Helena la milito komenciĝis kaj nun denove ĉi tio – ĉu vi aŭdis, ke Helena en la lasta tempo amrilatas al Hektoro?
Homoj, ŝin havis en Trojo ĉiu ajn, ankaŭ tiu avo super la tombo, la ŝima Priamo. Kaj pro tia ĉiesulino ni ĉi tie suferu kaj batalu? Dankon, mi ne volas!”
”Oni diras,” rimarkigis sinĝene la juna Laomedonto, ”ke Helena estas tre bela.”
”Oni rakontis,” diris Tersito malrespekte. ”Ŝi forburĝonis eĉ troe kaj krome ŝi estas inaĉo, kiun neniu povas egali. Mi donus por ŝi eĉ ne saketon da faboj. Junuloj, mi dezirus al tiu malsaĝa Menelao, ke ni gajnu la militon kaj ke li rericevu Helenan. La tuta beleco de Helena estas legenda trompo kaj iom da ŝminko.”
”Kaj ni,” diris Hipodamo, ”ni Danaoj, Tersito, ni batalas pro nura legendo?”
”Kara Hipodamo,” diris Tersito, ”ŝajnas, ke vi ne komprenas tion. Ni, Helenoj, ni militas unue, por ke la maljuna vulpulo Agamemnono amasigu plenajn sakojn da rabaĵo; due tial, por ke la dando Aĥilo kontentigu sian senbridan ambicion; trie tial, por ke la trompulo Odiseo priŝteladu nin ĉe la militliveroj; kaj fine tial, por ke iu koruptita foirkantisto, iu Homero aŭ kian nomon havas tiu vagulo, por kelkaj malpuraj moneroj glorigu la plej grandajn perfidulojn de la greka nacio kaj ĉe tio senhonorigu aŭ almenaŭ silentigu la verajn, modestajn oferemajn heroojn aĥajajn, kiaj vi estas. Tiel statas la afero, Hipodamo.”
”La plej grandaj perfiduloj,” diris Eŭpatoro, ”tiu vorto estas, Tersito, tro forta.”
”Do, por ke vi sciu,” elpuŝis Tersito kaj dampis la voĉon, ”mi havas pruvojn pri ilia perfido. Sinjoroj, ĝi estas terura: mi ne diros al vi ĉion, kion mi scias, sed nur unu aferon enskribu post viajn orelojn: ke ni estas venditaj.
Tion ja vi mem devas vidi: ĉu estas penseble, ke ni, Grekoj, la plej kuraĝa kaj plej kultura nacio en la mondo, jam delonge ne estus konkerintaj tiun Trojan sterkejon kaj ne finus kun tiuj mizeruloj kaj stratbuboj en Iliono, se ni ne estus dum jaroj kaj jaroj perfidataj? Ĉu, Eŭpatoro, vi opinias nin, Aĥajojn, tiaj malkuraĝuloj kaj hundoj, ke ni jam delonge ne estus pretaj kun tiu malpura Trojo? Ĉu eble Trojanoj estas pli bonaj soldatoj ol ni?
Aŭdu, Eŭpatoro, se vi tion pensas, tiam vi eĉ ne povas esti Greko, sed iu Epirano aŭ Traco. Vera greka antikva homo devas kun doloro senti, en kia malhonoro kaj kanajlo-reĝimo ni vivas.”
”La vero estas,” opiniis enpense Hipodamo, ”ke la milito malbene sin trenas.”
”Do vi vidas,” ekkriis Tersito. ”Kaj mi diros al vi kial: ĉar la Trojanoj havas siajn aliancanojn kaj helpantojn inter ni. Eble vi scias, kiun mi aludas.”
”Kiun?” diris serioze Eŭpatoro. ”Nun, Tersito, vi devas jam tion finfari se vi jam komencis.”
”Maleme mi tion diras,” defendis sin Tersito. ”Vi, Danaoj, min konas, ke mi ne klaĉas; sed se vi pensas, ke estas en la publika intereso, mi diros al vi teruran aferon.
Antaŭ nelonge mi parolis kun kelkaj bonaj, bravaj Grekoj; kiel patrioto mi parolas pri la milito, pri la malamiko, kaj kia jam estas mia greka malkaŝema karaktero, mi diras, ke la Trojanoj, niaj mortinsidaj kaj kruelegaj malamikoj, estas hordo da malkuraĝuloj, ŝtelistoj, nenifaruloj, ĉifonuloj kaj ratoj kaj ke ilia Priamo estas senila maljunulo kaj ilia Hektoro malbravulo. Vi agnoskos ja, Aĥajoj, ke tio estas vera greka opinio. Kaj jen subite elpaŝas el la ombro Agamemnono mem – li eĉ ne plu hontas spioni! – kaj diras: Malrapide, Tersito; la Trojanoj estas bonaj soldatoj, Priamo estas brava maljuna viro kaj Hektoro estas heroo. Post tio li turniĝis je la kalkano kaj malaperis pli frue, ol mi povis lin laŭmerite rebati. Sinjoroj, mi restis kiel brogita. Aj, aj, mi diris al mi, jen de kie la vento blovas. Nun ni jam scias, kiu enportas en nian tendaron maldisciplinon, etanimecon, kaj malamikan propagandon! Kiel do ni povas gajni la militon, se tiuj malnoblaj Trojanoj havas siajn helpantojn, siajn parti26 anojn en nia mezo, ja eĉ pli malbone, rekte en nia ĉefa stabo? Kaj vi pensas, Aĥajoj, ke tia perfidulo faras sian subfosan laboron por nenio? Ba ne, homido, tiu ne laŭdegos senpage niajn naciajn malamikojn; tiu devis por tio, hometo, ricevi de la Trojanoj egan rekompencon.
Nur tion, junuloj, iom komparu: la milito estas intence plilongigata, Aĥilo estis intence ofendita, en nia armeo estas aŭdeblaj nur plendoj kaj grumblado, ĉie kreskas maldisciplino – mallonge, ĉio estas nura kanajlado kaj ŝtelado. Kiun ajn vi rigardas, estas perfidulo, koruptito, fremdulo kaj ŝakrulo. Kaj kiam iu malkovras iliajn artifikojn, ili diras, ke li estas kritikaĉulo, kaj skismiga elemento.
Tion havas niulo por tio, ke li volas, konsiderante nek dekstron nek maldekstron, servi nur al sia nacio kaj al ĝia honoro kaj gloro; Jen, kien ni, la antikvaj Grekoj, finvenis! Mire, ke ni ne sufokiĝas pro ĉiu ĉi ŝlimo! Iam oni skribos pri nia tempo kiel pri periodo de la plej profunda nacia malhonorigo kaj sklavigo, honto, malgrandeco kaj perfido, mallibero kaj maldisciplino, malkura ĝo, korupto kaj morala putrado –”
”Iel estis, iel estos,” oscedis Eŭpatoro. ”Kaj mi jam iras dormi. Bonan nokton, homidoj!”
”Bonan nokton,” diris Tersito, kore kaj plezure streĉi ĝis. ”Nu, vidu, kiel bele hodiaŭ ni interbabilis, ĉu?”
[1931]
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.