La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La krucumo

Kaj Pilato venigis Naĥumon, viron erudician pri historio kaj doktan, kaj diris al li:

”Naĥumo, ege min ĉagrenas, ke via nacio fiksis al si en la kapo krucumi tiun viron. Tondro sur vin, ĝi estas ja maljustaĵo.”

”Se ne estus maljustaĵoj, ne estus historio,” diris Naĥumo.

”Mi volas havi kun tiu afero nenion komunan,” diris Pilato. ”Diru al ili, ke ili ankoraŭ pripensu tion.”

”Estas jam malfrue,” diris Naĥumo. ”Mi sekvas la eventojn nur laŭ libroj kaj tial mi ne iris rigardi la ekzekutan lokon; sed ĵus antaŭ momento alkuris de tie mia tagservistino kaj rakontis, ke li jam estas krucumita kaj pendas inter viro je dekstro kaj viro je maldekstro.”

Kaj malsereniĝis Pilato kaj kovris sian vizaĝon per la manoj. Post momento li diris: ”Ni ne parolu do pri tio.

Sed ni petas vin, kion krimis tiu viro je dekstro kaj la viro je maldekstro?”

”Mi eĉ ne scias,” respondis Naĥumo, ”unuj diras, ke ili estas krimuloj, kaj aliaj, ke ili estas iaj predikantoj.

Kiom mi povas juĝi laŭ la historio, ili faris versimile ian politikon; sed neniel mi povas kompreni, ke la nacio krucumis ilin ambaŭ samtempe.”

”Mi ne komprenas vin,” diris Pilato.

”Estas jene,” diris Naĥumo. ”Iam homoj krucumas tiun dekstre kaj alian fojon tiun maldekstre; ĉiam tiel estis en la historio. Ĉiu tempo havas aliajn martirojn.

Estas tempoj, kiam estas malliberigata aŭ krucumata tiu, kiu batalas por sia nacio; kaj alian fojon estas vico de tiu, kiu diras, ke oni devas batali por malriĉuloj kaj sklavoj.

Ambaŭ alternas kaj ĉiu havas sian tempon.”

”Ho,” diris Pilato. ”Do vi krucumas ĉiun, kiu klopodas realigi ion honestan.”

”Preskaŭ,” diris Naĥumo. ”Sed tamen estas hoketo ĉi tie. Iam vi dirus, ke la homoj pli klopodas pri malamo al la aliaj ol pri tio bona, kion ili predikas. La homoj estas ĉiam krucumataj pro io bela kaj granda. Tiu kiu ĵus nun estas sur la kruco, oferas sian vivon por granda afero; sed tiu, kiu ĝin trenas al la kruco kaj alnajlas, tiu, Pilato, estas malbona kaj sovaĝa kaj ege malbela je ekrigardo.

Pilato, nacio estas granda kaj bela afero.”

”Almenaŭ la nia, la Romia,” diris Pilato.

”Kaj ankaŭ la nia,” diris Naĥumo. ”Sed ankaŭ justeco al malriĉuloj estas granda kaj bela afero. Nur bedaŭrinde la homoj preskaŭ sufokiĝas de malamo kaj koleremo pro grandaj kaj belaj aferoj; kaj la aliaj iras foje kun tiu kaj foje kun alia kaj ĉiam helpas krucumi tiun, kies vico ĵus estas; aŭ ili nur rigardas tion kaj diras al si: Prave li meritas, li devis iri kun nia partio.”

”Kial do,” diris Pilato, ”ili krucumas tiun en la mezo?”

”Jen la afero,” diris post tio Naĥumo. ”Se venkus tiu je maldekstro, li krucumus tiun dekstre, sed tiun en la mezo ankoraŭ pli frue. Memkomprene estas ankaŭ eble, ke estiĝus ĥaoso kaj bataloj; tiam tiu dekstre kaj tiu maldekstre kune krucumus tiun, kiu estas en la mezo, ĉar li ne decidiĝis, kontraŭ kiu el la du li iros. Se vi ascendus tegmenton de via domo, vi vidus la kampon Hakeldaman: malamo maldekstre, malamo dekstre, kaj inter ili tiu, kiu volis tion rebonigi per amo kaj racio, kiel estas dirate pri li. Kaj krome vi vidus amason da homoj, kiuj nur rigardas, manĝante dume tagmanĝon, kiun ili kun si prenis. Iel mallumiĝas; nun ĉiuj kuros galope hejmen, por ke ilia vesto ne tramalsekiĝu.”

Kaj kiam estis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. Je la naŭa horo vokis tiu en la mezo per voĉo granda dirante: ”Elói, Elói, lama sabaĥtani?” Kaj jen, la kurteno de la sanktejo ŝiriĝis en du pecojn, de supre ĝis malsupre, kaj la tero tremis kaj la rokoj diskrevis.

[1927]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.