La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pri dek virtuloj

Kaj diris la Eternulo: Ĉar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado tre peza, tial Mi malsupreniros kaj rigardos, ĉu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aŭ ne; Mi sciiĝos.

Kaj Abraham alproksimiĝis kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo? Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ĝi?

Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili.

Kaj Abraham respondis, dirante: Eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin, ĉu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mt ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble troviĝos tie kvardek?

Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. Kaj Abraham diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: Eble troviĝos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek.

Kaj li denove diris: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro: eble troviĝos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek.

Li diris ankoraŭ: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: Eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris:

Mi ne pereigos pro la dek. Kaj la Eternulo foriris, kiam Li ĉesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.

(Gen. 18, 20-23.)

Kaj reveninte al sia loko, Abraham vokis sian edzinon Sara kaj diris al ŝi: ”Aŭdu, el la plej bona fonto mi tion havas, sed neniu rajtas tion ekscii. La Eternulo decidiĝis pereigi la Sodomanojn kaj Gomoranojn pro iliaj pekoj.

Li mem diris tion al mi.”

Kaj diris Sara: ”Vidu, ĉu mi ne diradis tion jam delonge?

Kaj kiam mi rakontis al vi, kio tie okazas, vi ankoraŭ pledis por ili kaj min alkriadis: ’Silentu, ne miksu vin en tion, ĉu tio rilatas vin?’ Nun vi vidas tion, tion jam delonge mi diradis, tion oni povis atendi. Kiam mi antaŭ nelonge parolis pri tio kun la edzino de Lot, mi diris al ŝi: Sinjorino, kien tio kondukos? Kion vi pensas, ĉu la Eternulo pereigos ankaŭ la edzinon de Lot?”

Kaj respondante Abraham diris: ”Ĝuste pri tio temas.

Por tiel diri, je mia insistado la Eternulo konsentis indulgi Sodomon kaj Gomoran, se Li tie trovos kvindek virtulojn.

Sed mi primarĉandis tion ĝis dek. Tial mi vokis vin, por ke ni kune elektu por la Eternulo dek virtulojn.”

Kaj diris Sara: ”Bone vi faris. La edzino de Lot estas mia amikino kaj Lot estas filo de via frato Haran. Mi ne diras, ke Lot estas virta, tion vi scias, kiel li incitis sian servistaron kontraŭ vi, tion jam ne diru, Abraham, tio ne estis en ordo, li ne traktas vin sincere, sed li estas via nevo, kvankam Haran ne kondutis al vi tiel, kiel devus konduti denaska frato, sed tio jam apartenas al la familio.”

Kaj plue ŝi parolis dirante: ”Diru al la Eternulo, ke Li indulgu Sodomon. Mi jam estas tia, mi deziras nenion malbonan al iu. Miaj piedoj tremas ĉe ekpenso, ke tiom da homoj pereus. Iru kaj porpetu ĉe la Eternulo, ke Li kompatu ilin.”

Kaj respondis Abraham: ”La Eternulo kompatos, se Li trovos dek virtulojn. Mi pensas, ke ni povus al Li konsili, kiuj ili estas. Ni konas ja ĉiujn homojn, kiuj loĝas en Sodom kaj Gomora. Kial ni ne helpus al la Eternulo elserĉi dek virtulojn?”

Kaj diris Sara: ”Nenio pli facila ol tio. Eĉ dek, eĉ kvindek, eĉ cent virtulojn mi indikos al Li. La Eternulo scias, ke mi faros al neniu maljustaĵon. Do ni havas la Lot-edzinon kaj Loton, nevon vian, kvankam li estas falsa kaj enviema, sed li apartenas al la familio. Do jam du.”

Post tio diris Abraham: ”Kaj iliaj du filinoj.”

Sara post tio diris: ”Ne pensu, la pli aĝa, Jesĥa, estas malĉasta. Ĉu vi ne rimarkis, kiel ŝi antaŭ vi kokete fleksis la postaĵon? La edzino de Lot mem diris al mi: Jesĥa faras al mi zorgojn, mi ĝojos, kiam ŝi edziniĝos. La pli juna ŝajnas esti pli modesta. Sed se vi pensas, do kalkulu kun ambaŭ.”

Kaj diris Abraham: ”Do ni jam havas kvar virtulojn.

Kiun ni plue elektu?”

Kaj Sara respondis: ”Se vi kalkulas la du knabinojn, tiam vi devas alpreni ankaŭ iliajn fianĉojn, Jobabon kaj Seboimon.”

Sed Abraham diris: ”Kion vi opinias, Seboim estas ja filo de maljuna Dodanim. Ĉu filo de uzurulo povas esti virta?”

Kaj diris Sara: ”Abraham, faru tion, mi petas vin, por la familio. Kial Melĥa ne havu egale bravan fianĉon kiel tiu vantulino, Jesĥa? Ŝi estas honesta knabino kaj almenaŭ ne movas loge la koksojn antaŭ maljunaj parencoj, kiujn ŝi devas estimi.”

Kaj respondis Abraham: ”Estu, kiel vi diras. Do kun Jobab kaj Seboim ni havas jam ses virtulojn. Nun restas al ni trovi nur kvar.”

Kaj Sara diris: ”Tio jam estos facila. Atendu, kiu en Sodom ankoraŭ estas virta?”

Abraham post tio respondis: ”Mi dirus, ke la maljuna Naĥor.”

Kaj diris Sara: ”Mi miras, ke vi povas entute pri li paroli.

Ĉu li ne dormas kun paganaj amorantinoj, kvankam li estas maljunulo? Vere pli virta ol Naĥor estas ja Sabata ĥ.”

Tiam ekflamiĝis Abraham pro kolero kaj diris: ”Sabata ĥ estas falsĵurinto kaj idolservanto. Ne postulu de mi, ke mi proponu lin al la Eternulo inter la virtaj. Multe pli konsiderinda estus Elmodad aŭ Eliab.”

Post tio diris Sara: ”Aŭdu, por scii, Eliab adultis kun la edzino de Elmodad. Se Elmodad valorus ion, li forpelus sian edzinon, tiun ĉiesulinon, kien ŝi apartenas. Sed eble vi povus proponi Namanon, kiu pri nenio kulpas, ĉar li estas frenezulo.”

Kaj respondis Abraham: ”Namanon mi ne proponos, sed mi proponos Melĥielon.”

Kaj diris Sara: ”Se vi proponos Melĥielon, ne parolu kun mi. Ĉu ne mokis Melĥiel pri vi, ke vi havas filon ne kun mi, sed jes kun la malĉastulino Agar?”

Abraham post tio diris: ”Mi ne proponos Melĥielon.

Kion vi pensas, ĉu mi alprenu inter la virtajn Ezronon aŭ

Jahelelon?”

Sara post tio respondis dirante: ”Jahelel estas diboĉulo kaj Ezron rilatas kun prostituitinoj el Aĥad.”

Kaj diris Abraham: ”Mi proponos Efraimon.”

Kaj Sara diris: ”Efraim diras, ke lia estas la ebenaĵo Mamre, sur kiu sin paŝtas niaj gregoj.”

Abraham post tio diris: ”Maljusta estas Efraim. Mi proponos Ahiramon, filon de Jasiel.”

Kaj diris Sara: ”Ahiram estas amiko de Melĥiel. Se vi volas iun proponi, proponu Nadabon.”

Respondis Abraham: ”Nadab estas avarulo. Mi proponos Amramon.”

Kaj Sara diris: ”Amram volis dormi kun via publikulino Agar. Mi ne scias, kion tiel eksterordinaran li vidis je ŝi. Pli bona estas Asriel.”

Kaj diris Abraham: ”Asriel estas dando. Mi ne povas proponi al la Eternulo arlekenon. Nu, ĉu mi nomu al li Namuelon? Ne, ankaŭ Namuel ne indas tion. Mi ne scias, kial devus esti tiu ĝuste Namuel.”

Sara poste diris: ”Mi ne scias, kion vi havas kontraŭ

Namuel? Li estas ja malsaĝa, sed pia.”

Kaj diris Abraham: ”Estu. Namuel estas la sepa.”

Post tio Sara diris: ”Atendu, Namuelon ellasu, ĉar li praktikas la pekon sodoman. Kiu ankoraŭ estas en Sodom?

Permesu, ke mi rememoru: Kahat, Salfad, Itamar...”

Abraham post tio respondis: ”Foriru ĉi tiu ideo de vi.

Itamar estas mensogulo, kaj kio koncernas Kahaton kaj Salfadon, ĉu ili ambaŭ ne estas adeptoj de la malbenita Peleg? Sed eble vi konas iun virinon justan en Sodom.

Mi petas, rememorigu al vi.”

Kaj diris Sara: ”Neniu estas.”

Kaj afliktiĝis Abraham dirante: ”Ĉu ne estas dek virtuloj en Sodom kaj Gomora, por ke la Eternulo pro ili indulgu tiujn belajn urbojn?”

Sara post tio diris: ”Iru, Abraham, iru ankoraŭ unufoje al la Eternulo, falu genuen antaŭ Lia vizaĝo, disŝiru vian veston kaj diru: Sinjoro, Sinjoro, mi kaj Sara, edzino mia, plorante petas Vin, ke Vi ne pereigu Sodomon kaj Gomoran pro iliaj pekoj.”

”Kaj diru al Li: Kompatu la pekan popolon kaj indulgu ilin ankoraŭ. Havu mizerikordon, Sinjoro, kaj lasu ilin vivi. Sed de ni, Eternulo, de ni homoj ne postulu, ke ni proponu al Vi dek virtulojn el tuta Via popolo.”

[1931]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.