La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kiel dum la malnovaj tempoj

Al Eŭpatoro, civitano el Tebo kaj korbisto, kiu sidante sur korteto plektis siajn korbojn, alkuris lia najbaro Filagoro kaj vokis jam de malproksime: ”Eŭpatoro, Eŭpatoro, lasu viajn korbojn kaj aŭskultu! Okazas teruraj aferoj!”

”Kie brulas?” demandis Eŭpatoro kaj ŝajnis, ke li volas leviĝi. ”Tio estas pli malbona ol fajro,” diris Filagoro.

”Ĉu vi scias, kio okazis? Oni volas akuzi nian armeestron Nikomaĥon! Iuj diras, ke li estas akuzata pri intrigoj kun la Tesalanoj, kaj aliaj asertas, ke oni riproĉas al li iajn rilatojn kun la Partio de Malkontentuloj. Venu tuj, ni amasiĝas sur la placo!”

”Kaj kion mi tie faru?” demandis Eŭpatoro hezite.

”Estas ekstreme grave,” parolis Filagoro. ”Jam estas tie multaj oratoroj; unuj asertas, ke li estas senkulpa, kaj aliaj diras, ke li estas kulpa. Venu aŭskulti ilin!”

”Atendu,” diris Eŭpatoro, ”nur kiam mi finfaros la korbeton. Kaj diru al mi, pri kio propre tiu Nikomaĥo estas kulpigata?”

”Ĝuste tion oni ne scias,” diris la najbaro. ”Oni diras tion kaj alion, sed la oficialaj lokoj silentas, ĉar la enke17 tado ne estas ankoraŭ finita. Sed sur la placo estas tumulto, io vidinda por vi! Kelkaj krias, ke Nikomaĥio estas senkulpa – ”

”Atendu iom; kiel ili povas krii, ke li estas senkulpa, kiam ili ne scias tute certe, pri kio li estas akuzata?”

”Estas egale; ĉiu ion aŭdis kaj parolas nur pri tio, kion li aŭdis. Ĉiu rajtas paroli pri la aŭditaĵo, ĉu? Mi kredus, ke Nikomaĥo volis nin perfidi al la Tesalanoj; iu tion tie diris kaj rakontis, ke iu lia konato vidis ian leteron. Sed iu homo diris, ke ĝi estas komploto kontraŭ Nikomaĥo kaj ke li scias pri tio parolindaĵojn. – Onidire ankaŭ en tion estas implikita la registaro de la komunumo. Ĉu vi aŭdas, Eŭpatoro? Nun estas demando –”

”Atendu,” diris la korbisto. ”Nun estas demando: ĉu la leĝoj, kiujn ni donis al ni, estas bonaj aŭ malbonaj? Ĉu pri tio parolis iu sur la placo?”

”Ne, sed ne pri tio temas; temas pri Nikomaĥo.”

”Kaj ĉu diras iu sur la placo, ke la oficistoj, kiuj enketas Nikomaĥon, estas malbonaj kaj maljustaj?”

”Ne, pri tio oni tute ne parolis.”

”Do, pri kio oni parolis?”

”Mi diras ja tion al vi: pri tio, ĉu Nikomaĥo estas kulpa aŭ senkulpa.”

”Aŭdu, Filagoro, se via edzino disputus kun la viandisto, ke li ne donis al ŝi ĝustan funton da viando, kion vi farus?”

”Mi helpus al mia edzino.”

”Ba ne; vi rigardus, ĉu la viandisto havas bonan pesilon.”

”Tion mi scias ankaŭ sen vi, homo.”

”Do vi vidas. Kaj poste vi rigardus, ĉu la pesilo estas en ordo.”

”Ankaŭ tion vi ne bezonas diri al mi, Eŭpatoro.”

”Mi ĝojas. Kaj kiam la pezilo kaj pesilo estas en ordo, vi rigardus, kiom pezas tiu peco da viando, kaj vi tuj vidus, ĉu pravas la viandisto aŭ via edzino. Estas strange, Filagoro, ke la homoj estas pli sagacaj, se temas pri ilia peco da viando, ol se temas pri la publikaj aferoj. Ĉu Nikoma ĥo estas kulpa aŭ senkulpa? Tion montros pesilo, se la pesilo estas en ordo. Sed por bone pesi oni ne rajtas blovi al la pesil-teleroj, por ke ili kliniĝu al tiu aŭ alia flanko. Kial vi asertas, ke la oficistoj esplorontaj la aferon de Nikomaĥo estas trompuloj aŭ kio?”

”Tion neniu diris, Eŭpatoro.”

”Mi pensis, ke vi ne kredas al ili; sed se vi ne havas kaŭzon ne kredi al ili, kial vi, ĉe ĉiuj dioj, blovas en iliajn pesiltelerojn? Aŭ estas tial, ĉar ne gravas por vi, ke aperu la vero, aŭ tial, ĉar ĝi konvenas al vi nur por tio, ke vi povu dividi vin en du partiojn kaj disputi. Tondro batu vin ĉiujn, Filagoro; mi ne scias, ĉu Nikomaĥo estas kulpa, sed vi ĉiuj estas diable kulpaj pri tio, ke vi volonte atencus la justecon. Estas strange kiel la vergoj estas nunjare malbonaj; ili fleksiĝas kiel ŝnuretoj, sed havas neniun solidecon. Povus esti pli varme, Filagoro; sed tio estas en la manoj de dioj kaj ne de ni homoj.”

[1926]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.