|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE APOKRIFOJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kaj dum ili vojaĝis, li eniris en unu vilaĝon; kaj virino, nomata Marta, akceptis lin en sian domon.
Kaj ŝi havis fratinon, nomatan Maria, kaj ĉi tiu sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon.
Sed Marta estis distrata pro multo da servado; kaj ŝi alproksimi ĝis kaj diris: Sinjoro, ĉu vi ne zorgas pri tio, ke mia fratino lasis al mi servi sola? Diru do al ŝi, ke ŝi min helpu.
Sed la Sinjoro respondis kaj diris al ŝi: Marta, Marta, vi zorgris kaj klopodas pri multaj aferoj; sed unu afero estas necesa; kaj Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi.”
(Ev. de sankta Luko, 10, 38-42.)
Kaj tiun vesperon eniris Marta al sia najbarino Tamar, edzino de Jakobo Grünfeld, kiu kuŝis en postakuŝa tempo; kaj vidante, ke la fajro en la kameno estingiĝas, ŝi almetis ŝtipojn kaj eksidis ĉe la fajrujo, por ekflamigi la fajron.
Kaj kiam ekflagris viglaj flamoj, tiu Marta rigardis en la fajron kaj silentis.
Kaj diris sinjorino Tamar: ”Vi estas bona, Marteta. Vi tiom zorgas, – mi tute ne scias, kiel rekompenci tion al vi.”
Sed Marta nek ion diris, nek deturnis siajn okulojn for de la fajro.
Tiam sinjorino Tamar demandis dirante: ”Ĉu vere, Marteta, ke hodiaŭ estis ĉe vi Rabbi el Nazaret?”
Kaj Marta respondis: ”Estis.”
Kaj sinjorino Tamar interplektis la manojn kaj diris:
”Certe vi ĝojis, fraŭlino Marta; mi scias, al ni Li ne irus, sed vi meritas tion, vi estas tiel bona mastrino –”
Tiam Marta kliniĝis al la fajro, impete ordigis la ŝtipojn kaj diris: ”Mi diros al vi, sinjorino Tamar, prefere mi ne vidus min mem. Eĉ ideeto ne venis al mi, ke nun antaŭ la festoj – Bone, mi pensas, mi lavos la tolaĵon unue – Vi scias, nia Maria, kiom da lavotaĵo ŝi faras. Do la nelavitan tolaĵon mi ĵetas sur la amason, kaj subite ”Bonan tagon, knabinoj”, kaj Li staras sur la sojlo! Mi komencas voki ”Maria, Maria, venu ĉi tien”, sciu, por ke ŝi helpu al mi rapide forigi tiun amason da ĉemizoj. –
Maria alflugas, taŭzita, kaj kiam ŝi Lin vidas, komencas krii kiel senigita de la prudento: ”Majstro, Majstro, vi venis al ni?” kaj bum, jam ŝi estas antaŭ Li surgenue, plorsingultas, la manojn al Li kisas, – sinjorino Tamar, mi tiel hontis pro ŝi, kion nur la Majstro devis pensi, tia frenezeta histeriulino, kaj nun la malpuraj ĉifonoj ĉie, mi apenaŭ elvortis: ”Majstro, sidiĝu,” kaj kolektas la lavotaĵon; kaj Maria Lin tiras je la mano kaj singultas: ”Majstro, parolu, diru al ni ion, Rabboni –” Konsideru, sinjo68 rino Tamar, ŝi diras al Li Rabboni! Kaj ĉie nura malordo, vi scias, kiel se oni lavas, eĉ balaite ne estis. Kion Li nur devis pensi pri ni!”
”Nu, sciu, Marteta,” konsolis ŝin sinjorino Grünfeld, ”iom da tiu malordo viroj preskaŭ ne atentas. Mi konas ilin.”
”Eĉ se jes,” deklaris Marta kun malmole fulmantaj okuloj. ”Ordo devas esti. Rigardu, sinjorino Grünfeld, kiam la Majstro tagmanĝis ĉe tiu doganisto, do Maria sciis lavi Liajn piedojn per larmoj kaj viŝi ilin per siaj haroj. Mi diros al vi, sinjorino Tamar, ion similan mi eĉ ne kuraĝus, sed almenaŭ puran plankon mi volus doni sub Liajn piedojn. Jes, tion jes. Kaj meti antaŭ Lin tiun belan tapiŝeton, ĉu vi scias, tiun el Damasko. Kaj ne malpuran lavotaĵon. Viŝi Liajn piedojn per larmoj kaj haroj, tion Maria scias; sed almenaŭ kombi sin, kiam Li venas, tion ne; kaj viŝi antaŭ Li la plankon, tion ankaŭ ne. Nur sidaĉi antaŭ Li kaj fari tielajn okulojn, kaj nun rakontu, Rabboni!”
”Kaj ĉu Li rakontis?” demandis avide sinjorino Tamar.
”Rakontis,” diris Marta malrapide. ”Li ridetis kaj parolis al Maria. Vi scias, mi unue zorgis forigi la lavotaĵon, kaj poste doni al Li iom da kaprina lakto kaj pecon da pano. – Li aspektis irlaca kaj elĉerpita; mi jam havis sur la lango, Majstro, mi alportos al Vi kusenojn, ripozu momenton, dormetu iom, ni estos silentaj kiel animetoj, ni eĉ ne spiros, – sed vi scias, sinjorino Grünfeld, mi ne volis interrompi Lian parolon. Kaj tiel mi nur piedpinte iradis, por ke Maria komprenu, ke ni devas silenti, sed vane! ”Rakontu ankoraŭ, Majstro, mi petas, ankoraŭ ion,” kaj Li, bonulo, ridetis kaj parolis –”
”Aĥ, mi volus aŭdi, kion Li diris,” ekĝemis sinjorino Tamar.
”Ankaŭ mi, sinjorino Tamar,” Marta lakonis. ”Sed iu devis por Li malvarmigi la lakton, por ke ĝi estu freŝa.
Kaj iu ankaŭ devis havigi iom da mielo por la pano. Kaj poste por momento iri al la Efraimoj – al Efraimino mi promesis, ke iam-tiam mi rigardos ŝiajn infanojn, se ŝi devas iri en foiron, – vi scias, sinjorino Grünfeld, tia maljuna fraŭlino, kiel mi, ankaŭ iam fariĝas por io bona.
Se nia frato Lazaro almenaŭ estus hejme! Sed kiam Lazaro matene vidis, ke ni estas lavontaj, li diras: ”Knabinoj, nenio por mi, mi malaperos; sed vi, Marta, atentu, se pretere irus tiu spicisto el Libano, aĉetu por mi brustteon,” sciu, nia Lazaro estas iel malsana je brusto, sinjorino Tamar, tro li malgrasiĝas. Kaj tial mi senĉese pensis, ke Lazaro revenu, dum la Majstro estas ĉi tie, – mi kredas, sinjorino Grünfeld, ke Li resanigus nian Lazaron; kiam mi aŭdis ies paŝojn, jam mi kuregis antaŭ la domon kaj al ĉiu vokis: ”Sinjoro Aŝer, sinjoro Levi, sinjoro Iŝaĥar, se vi renkontus la fraton Lazaron, li tuj, sed tuj venu hejmen!” Kaj ĉe tio mi devis elrigardi la spiciston – mi ne sciis, kion pli frue.”
”Tion mi konas,” diris sinjorino Grünfeld. ”La familio igas multe zorgi.”
”Ba, zorgoj,” parolis Marta. ”Sed jen, sinjorino Grünfeld, mi ankaŭ volus aŭskulti la vorton de Dio. Mi estas nur malsaĝa virino, tia servistino mi estas, mi diras al mi, iu devas tion fari, iu devas kuiri kaj lavi kaj ripari vestojn kaj balai, kaj se nia Maria ne emas tion – Ŝi ne plu estas tiel bela, kiel ŝi estis iam, sinjorino Tamar; sed ŝi estis tia belulino, ke – ke mi simple devis al ŝi servi, ĉu vi scias? Kaj dume ĉiu pensas, ke mi estas malbona, sinjorino Grünfeld, vi tion scias, malbona kaj malfeliĉa virino povas nenion bone kuiri, kaj mi ne estas malbona kuiristino. Se Maria estas bela, Marta bone kuiru, nu ĉu mi ne pravas? Sed sinjorino Tamar, tion eble vi ankaŭ scias: iam oni por momento, nur por momenteto metas la manojn en la sinon, kaj poste venas al oni tiaj strangaj pensoj: ke eble iu al vi ion diros aŭ vin iele rigardos... kvazaŭ li estus al vi diranta: Filineto, vian amon vi preparas al ni; vin mem tutan vi donas al ni, per via korpo vi balaas kaj konservas ĉiun puron per la pureco de via animo: ni eniras vian domon, kvazaŭ tio vi mem estus.
Marta, ankaŭ vi per via maniero multe amis –”
”Ba, estas tiel,” diris sinjorlno Grünfeld. ”Kaj se vi havus ses infanojn, Marteta, kiel mi, tiam vi tion des pli bone vidus.”
Tiam diris Marta: ”Sinjorino Grünfeld, kiam tiel subite venis Li, la Majstro Nazareta, mi preskaŭ konsterniĝis: eble – eble Li venas por diri tion belan, kion mi tiom da jaroj kvazaŭ atendis – kaj ĝuste en tian malordon! Mi havis la koron ĝis en mia gorĝo, paroli mi ne povis – Mi diris al mi: tio pasos, mi estas malsaĝa virino, dume mi trempos la lavotaĵon kaj por momento venos al la Efraimanoj kaj venigos nian Lazaron kaj forpelos el la korto la kokinojn, por ke ili ne ĝenu Lin – Kaj poste, kiam ĉio estis en ordo, venis al mi tia bela certeco: ke nun mi estas preparita por aŭdi la vortojn de Dio. Do mi silente, silentege eniris la ĉambron, kie Li sidis kaj parolis.
Maria sidis ĉe Liaj piedoj, la okulojn ŝi ne mallevis de li –” Marta seke ekridis. ”Mi nur ekhavis ideon, kiel mi aspektus, se mi Lin tiel okulegus! Kaj jen Li, sinjorino Grünfeld, tiel milde kaj serene min alrigardis, kvazaŭ Li volus ion diri. Kaj subite mi vidas – Dio, kiel malgrasa Li estas! vi scias, nenie Li ion kvalitan manĝas, Li preskaŭ eĉ ne tuŝis la panon kaj mielon – Kaj jen mi ekpensis: kolombidojn! Mi faros al Li kolombidojn! Mi irigos Marian, ke ŝi alportu ilin el la foiro, kaj dume Li momenton ripozos – ’Manjo,’ mi diras, ’iru por momento en kuirejon.’ Sed Maria nenion, kvazaŭ ŝi estus blinda kaj surda.”
”Ŝi nur ne volis lasi la gaston en soleco,” diris kvietige sinjorino Tamar.
”Se ŝi prefere atentus,” diris senkompate Marta, ”ke Li havu ion por manĝi; por tio estas ni virinoj, nu ne? Kaj kiam mi vidis, ke Maria nenion faras, nur rigardas kvazaŭ en ekstazo, – do – sinjorino Tamar, mi eĉ ne scias, kiel ĝi okazis, sed mi devis tion diri. ”Sinjoro,” mi diras, ”al vi estas indiferente, ke mia fratino lasas min servi sola! Diru al ŝi, ke ŝi helpu al mi en la kuirejo!” Do iel ĝi elglitis el mi –”
”Nu, kaj ĉu Li diris al ŝi?” demandis sinjorino Grünfeld.
Tiam ekfluis larmoj el bluaj okuloj de Marta. ”Marta, Marta, zorgema vi estas kaj zorgas pri multaj aferoj: sed unu estas necesa, Maria elektis la pli bonan parton, kaj tiun neniu prenos for de ŝi. – Iel simile, sinjorino Tamar, Li tion diris.”
Momenton estis silente. ”Kaj jam ĉio, kion Li diris?” demandis sinjorino Tamar.
”Ĉio, laŭ mia scio,” diris Marta, forviŝante malmilde la larmojn.
”Poste mi iris aĉeti la kolombidojn – ŝtelistoj estas en la foiro, sinjorino Grünfeld – kaj mi rostis ilin, kaj por vi mi pretigis la supon el la kolombaj tripoj –”
”Mi scias,” diris sinjorino Grünfeld. ”Vi estas tre bona, Marteta.”
”Mi ne estas,” krudis Marta. ”Vi devas scii, estis unuafoje, ke mi rostis la kolombidojn ne sufiĉe. Ili estis malmolaj: sed mi – ĉio faladis el miaj manoj. Kaj mi tiel ege kredas Lin, sinjorino Tamar!”
”Ankaŭ mi,” diris pie sinjorino Tamar. ”Kaj kion alian Li diris, Marteta? Kion Li diris al Maria? Kion Li instruis?”
”Mi ne scias,” diris Marta. ”Mi demandis Marian, sed vi scias, kiel fola ŝi estas – ”Mi ne plu scias,” ŝi diris, ”je mia animo, jam mi ne povas honeste diri al vi eĉ unu vorton, sed estis tiel mirige bele, Marta, kaj mi estas tiel treege feliĉa.”
”Tio ankaŭ havas sian valoron,” agnoskis sinjorino Tamar.
Kaj Marta brue mungis la larmojn kaj diris: ”Do montru, sinjorino Grünfeld, mi revindos al vi tiun bebaĉon.”
[1932]
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.