La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LIBRO DE APOKRIFOJAŭtoro: Karel Čapek |
©2024 Geo |
La Enhavo |
(Rosenkrantz kaj Guildenstern estas forirontaj)
HAMLETO
Momenton sole, kara Guildenstern, nur vorton, Rosenkrantz!
GUILDENSTERN
Bonvolu, princo?
ROSENKRANTZ
Vi deziras, princo?
HAMLETO
Nur demando.
Kiel la prezentado porkortega, la tragedi’ pri rego veneninto, efikis je la reĝo?
ROSENKRANTZ
Terure, princo.
HAMLETO
Terure, ĉu?
GUILDENSTERN
La reĝo perpleksiĝis.
HAMLETO
Kaj la reĝino?
ROSENKRANTZ
La reĝin’ svenemis.
HAMLETO
Kaj la ceteraj?
GUILDENSTERN
Kiuj, princa moŝto?
HAMLETO
Nu, vi kaj korteganoj, sinjorinoj kaj ĉiu ĉeestanta en la ĉambro, dum oni ludis tion. Kion ili?
ROSENKRANTZ
Nenion, princo.
GUILDENSTERN
Ilin ĉio ravis, ke eĉ ne vorton ili povis diri.
HAMLETO
Kaj Polonio?
GUILDENSTERN
Polonio ploris.
HAMLETO
La korteganoj?
ROSENKRANTZ
Ili plorsingultis.
Mi mem ne povis, princo, teni larmojn kaj vidis, ke amiko Guildenstern l’ okul-roson kaŝis per maniko.
HAMLETO
Kaj la soldatoj?
GUILDENSTERN
Turnis for vizaĝon, por kaŝi sian fortan emocion.
HAMLETO
Vi pensas do, ke tiu ludo estis –
ROSENKRANTZ
Sukces’ grandega.
GUILDENSTERN
Jes, sed meritita.
ROSENKRANTZ
La brila ludkonstru’!
GUILDENSTERN
La scen-vigleco!
HAMLETO
La teatraĵo tamen havis mankojn –
ROSENKRATZ
Pardonu, princo, kiajn?
HAMLETO
Hm, ekzemple …
La ludo povis esti ja pli bona.
Mi scias, l’ aktoroj faris, kio eblis, tamen ilia reĝ’ ne estis reĝo, nek la murdint’ murdinto. Ho, sinjoroj, se la murdinton estus mi ludinta tiam – mi ĵuras al vi per Hekata, eĉ mem murdint’ ekkonus veran murdon!
Prijuĝu mem! (Li ludas.)
ROSENKRANTZ
O, princo, grandioze!
GUILDENSTERN
Ludite brile!
ROSENKRANTZ
Oni dirus vere, ke fakte vidis vi murdinton iam kaŝiri al laboro terurega.
HAMLETO
Ne, Rosenkrantz, ĝi ja en mi troviĝas, – de kie kaj por kio? Kiu scias? Ĉit, aŭdu!
GUILDENSTERN
Kion, princ’?
HAMLETO
– Sekreton mian.
ROSENKRANTZ
Aj, princ’, ĉu vere?
HAMLETO
Eĉ sekreton grandan.
Nenion por oreloj korteganaj, nur por amikoj la plej bonaj. Venu!
GUILDENSTERN
Princo!
HAMLETO
Nenia princ’!
GUILDENSTERN
Ne, via moŝto.
HAMLETO
Nur Hamleto.
GUILDENSTERN
Laŭ via volo, princo.
HAMLETO
Do, aŭskultu, kaj ĉe vi tenu kaŝe mian planon maturiĝintan plene.
ROSENKRANTZ
Kian, kara princo?
HAMLETO
Aktoro estos mi.
ROSENKRANTZ
Ĉu vere, princo?
HAMLETO
Jam decidite Rosenkrantz. Mi morgaŭ intencas iri for kun la aktoroj.
De urb’ al urbo ludi tiun ludon pri l’ granda reĝo, kiun oni murdis; pri la murdinto, kiu post li venis sur lian tronon kaj en lian varman edzecan liton; kaj pri la reĝino, vidvina eĉ ne dum monato unu, kaj petolanta jam en ŝvita lito kun friponaĉ’, murdisto kaj ŝtelisto ŝtelinta regnon … Ju pli mi pripensas, des pli allogas min figuro lia.
Ej, ludi lian tutan abomenon, la fian kaj perversan serpentaĉon, kiu infektas, kion ajn li tuŝas, – ej, kia rolo! Estus nur necese alie ludi ol l’ aktoro migra, – li penas, penas, tamen li malfortas por tiom da fiaĵoj. Tiun reĝon li povas ludi. Sed ne l’ kanajlon.
Por lia rol’ li ne sufiĉe grandas.
Domaĝe pri la rolo! Mi ĝin ludus, penetrus al li en gluecan menson, kaj mi elpremus ĝis l’ lasta guto ĉioman hom-malvirton! Kia rolo!
GUILDENSTERN
Kaj kia teatraĵ’!
HAMLETO
Ne tute misa –
ROSENKRANTZ
Bonega eĉ!
HAMLETO
Mi devis ĝin pli fajli, kaj – Eble mi revenos al la temo, ĝi indas tion; min la reĝ’ perfida, la fia, abomena karaktero treege logas. Kara Rosenkrantz, mi volas skribi dramojn.
ROSENKRANTZ
Brave, princo!
HAMLETO
Mi verkos, verkos. Temoj ja abundas.
Tiu kanajlo – la unua. Dua: pri korteganoj fiaj kaj flataĉaj –
ROSENKRANTZ
Brilege, princo!
HAMLETO
Tria: komedio pri idioto, aĝa ĉambelano –
GUILDENSTERN
Bonega temo!
HAMLETO
Kvara ludo temos knabinon unu.
ROSENKRANTZ
Kia ludo?
HAMLETO
Ludo.
GUILDENSTERN
Tre multpromesa temo.
ROSENKRANTZ
Poezia.
HAMLETO
Kaj Hamleto skribos. Sur la tron’ fripono la homojn senhaŭtigos sen tranĉilo, la korteganoj dorsojn kurbigados, kaj Hamleto verkos. La militoj daŭros, pli aĉe fartos la malfortaj homoj, la fortaj male. Kaj Hamleto skribos, kaj li ne movos manon, ne leviĝos por ion fari –
GUILDENSTERN
Kion, princo?
HAMLETO
Kion?
Mi ja ne scias, kion oni faras kontraŭ malbona rega politiko.
ROSENKRANTZ
Nenion, princo.
HAMLETO
Nenion?
GUILDENSTERN
Nu, aperas de temp’ al temp’ en historio viroj, kiuj stariĝas frunte de l’ popolo kaj per ekzemplo aŭ per elokvento ĝin decidigas rompi per ribelo malbonan regantaron.
ROSENKRANTZ
Tio, princo, okazas tamen nur en historio.
HAMLETO
Jen, jen. Nur en la histori’. Vi diras, ilia elokvent’ ekmovas homojn?
Malĝojo mutas. Devas iu veni precize nomi la aferojn: vidu, jen subpremado, jen maljusta ago, jen oni fie krimas kontraŭ ĉiu, kaj kiu via reĝ’ sin nomi volas, estas ŝtelist’, murdisto, malĉastulo, – jen la afero. Kiuj estas viroj, ĉu vi toleros la senhonorigon?
ĉu via man’ ne prenos glavon, klabon?
ĉu tiu senhonoro vin jam kastris?
Vi estas sklavoj, kiuj jam toleras la vivon sen honor’ –?
GUILDENSTERN
Vi elokventas.
HAMLETO
Aj, elokventas? Mi stariĝu do kaj – kiel en la histori’ – mi kreu la voĉon de l’ popola per elokvento?
ROSENKRANTZ
Jes ja, popolo via certe estas sindona al vi, princ’.
HAMLETO
Kaj poste frunte de la popol’ ekstari kaj renversi la putran tronon?
GUILDENSTERN
Sed ĝi, mia princo, jam estas politik’.
HAMLETO
Ho, stranga sento, antaŭ si vidi tiel grandan taskon!
Sinjoroj, dankon.
ROSENKRANTZ
Ni ne ĝenos, princo.
(Rosenkrantz kaj Guildenstern foriras.)
HAMLETO
Ĉu esti aŭ ne esti, jen demando.
Kaj se jam esti, kiu do? Ĉielo, reĝido esti, jes! Ĉe la trono stari, rideti nur ĝentile kaj lojale, – ĉu ne sur tron’? Ne, tie jam alia!
Atendi lian morton, ĝis la sango nigrega en li haltos! Tiel? Ne, prefere tiun bruston perfidulan trapiki per ponard’ kaj tiel venĝi la morton de la patro. Honton lavi de la lit’ patrina! Kial mi hezitas?
Ĉu estas mi timulo? – Ho, ne tiel.
Mi sorbas per okul’ la fian vangon, malĉastajn lipojn, lian vagan vidon kaj sentas: nun mi havas lin kaj povus fidele bildi lin. Mi provas kaŝe la fivizaĝon preni. Kia rolo!
Aktoro esti, jes, mi malvualus la tuton de l’ senhonta malboneco, kiun subkaŝas la buŝaĉ’ ridanta –
Ĝi logas, logas tre. – Sed tiun vangon rekonus nur la homoj de l’ nuntempo, – neniu plu? – Prefere por eterne lin pruvi kulpa kaj la homajn monstrojn kaj ĉion putran, kion li arigis en ŝtato dana! Kia loga tasko!
– Mi estas ja poeto! Mi do povas akuzon skribi daŭran por jarcentoj, kaj per fingro, kiu ne putriĝos, al ĉiuj montri la ulceron pusan – Jen, kia elokvent’! ĉu ne domaĝe, se mi ĝin sole por mi mem malŝparas?
Ĉu sur foiro kunvenigi homojn paroli kaj paroli – Ja ne estas ili el koto. Elokventa homo povus elfrapi el iliaj kapoj purigan fulmon kontraŭ la tiranoj!
Ĝi logas, logas – Tamen mi ne povus prezenti lin. Domaĝe! Kia aktoro mi estus! Sed se estus mi aktoro, ne povus mi inciti fulmotondron fraponta tronojn? – Sed mi ĉi-okaze ne povus skribi verkojn jam! Domaĝe!
– Do, kion diable? Ĉu lin senmaskigi per ludo sur scenej’, aŭ por eterne alnajli sur la pord’ kiel vesperton, aŭ detronigi per popol’ kolera?
Nu, kion do? – Kaj kion se, supoze, mi nur kredigas min, ke mi venĝemas?
Aktoro esti por deŝiri maskon de l’ vizaĝaĉ’? Se ludi, do pro tio, ke estas ĝi en mi kaj mi devas la homfigurojn el mi mem kreadi, ĉu bonajn aŭ malbonajn! Lin prezenti mi vere pleje ŝatus, – kia rolo! –
Aktoro simple esti! Aŭ nur verki, ne pro venĝem’, sed pro la nura ĝojo, ke ĉiu vort’ sub mia man’ viviĝas –
Kaj kial verki nur? Kaj ne paroli?
Do esti orator’, popolon gvidi, paroli kaj paroli kiel birdo belege, rave kantas, ke mi fine min mem konvinkus kaj ekkredus, kion mi diras! – Jes ja. Esti plene iu, jen estas tiu liberiga vorto!
Aktori? Verki? Iri kun popolo?
Do kion? Ho, infero! Kian rolon Hamlet’ elektu? Kion mi kapablus estante fine iu! – Jes, sed kiu?
Jen la demando!
[1934]
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.