La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Romeo kaj Julieta

Juna angla aristokrato, Oliver Mendeville restadanta en Italio por studvojaĝi, ricevis en Florenco raporton, ke lia patro Sir William forlasis ĉi tiun mondon. Sir Oliver do adiaŭis kun peza koro kaj abundaj larmoj al signorina Maddalena, ĵurante, ke li revenos kiel eble plej baldaŭ, kaj ekvojaĝis kun sia servisto en la direkto al Ĝenovo.

La trian tagon de ilia vojaĝo surprizis ilin ega pluvo, ĝuste kiam ili estis enveturantaj iun nestaĉon. Sir Oliver haltis kun ĉevalo sub maljuna ulmo. ”Paolo,” li diris al la servisto, ”rigardu, ĉu estas ĉi tie iu albergo, kie ni traatendus la pluvegon.”

”Kio koncernas la serviston kaj la ĉevalojn,” aŭdiĝis voĉo super lia kapo, ”albergo estas tie post la angulo; sed vi, cavaliere, farus honoron al mia paroĥejo, se vi rifuĝus sub ĝian modestan tegmenton.”

Sir Oliver demetis larĝgrandan ĉapelon kaj turnis sin al fenestro, de kie gaje grimacis je li dika maljuna pastro.

”Vossignoria reverendissima,” li diris respekte, ”vi faras troan afablecon al fremdulo, kiu forlasas vian belan landon, ŝarĝita de dankemo pro ĉio bona, per kio li estis tiel disipe superŝutata.”

”Bene, kara filo,” diris la paroĥestro, ”sed se vi ankoraŭ tempeton parolos, vi tramalsekiĝos tute. Descendu afable de la ĉevalino kaj iome ĵetmoviĝu, ĉar ege pluvas.”

Sir Oliver ekmiris, kiam la molto reverendo parocco iris al li en koridoro renkonte: tiel etan pastron li ankoraŭ ne vidis; riverencante al li, li devis tiom kliniĝi, ke sango alfluis en lian kapon.

”Ej, lasu tion,” diris la paroĥestro. ”Mi estas nur franciskano, cavaliere. Oni nomas min Padre Ippolito. Hej, Marietta, alportu salamon kaj vinon. Tra ĉi tie, sinjoro, estas ĉi tie malbena mallumo. Vi estas inglese, ĉu? Do vidu, de tiu tempo, kiam vi, Angloj, apartiĝis de la sankta roma eklezio, vi abundegas en Italio. Mi komprenas, signore. Certe vi nostalgias. Rigardu, Marietta, tiu sinjoro estas inglese. Povrulo, tiel juna kaj jam li estas anglo!

Tranĉu al vi pecon da tiu salamo, cavaliere, ĝi estas aŭtentika el Verono. Mi diras, al vino taŭgas nenio pli ol salamo el Verono, Bolonjanoj igu sin remburi per sia mortadelo. Fidu ĉiam la salamon el Verono kaj la salajn migdalojn, kara filo. Vi ne estis en Verono? Domaĝe. De tie devenis la dieca Veronese, signore. Nome mi devenas el Verono. Glora urbo, sinjoro. Oni nomas ĝin urbo de Skaligeroj. Ĉu bongustas la vino?”

”Grazie, Padre,” murmuris Sir Oliver. ”Ĉe ni en Anglio oni nomas Veronon la urbo de Julieta.”

”Aj, aj,” ekmiris Padre Ippolito, ”kaj kial? Mi eĉ ne scias, ke tie estus iu princino Julieta. Vere, tie mi ne estis jam pli ol kvardek jarojn – kiu Julieta ŝi estus?”

”Julieta Kapulet,” klarigis Sir Oliver. ”Sciu, ni havas pri ŝi tian teatraĵon … de iu Shakespeare. Bela ludo. Ĉu vi konas ĝin, Padre?”

”Ne, sed atendu, Julieta Kapulet, Julieta Kapulet,” muelparolis Padre Ippolito, ”tiun mi devus koni. Mi estadis ĉe la Kapuletoj kun Padre Lorenzo –”

”Ĉu vi konis la monaĥon Lorenzon?” elspiris Sir Oliver.

”Kial mi ne konus lin? Mi, sinjoro, akolitadis al li.

Aŭdu, ĉu ŝi ne estas tiu Julieta, kiu edziniĝis al grafo Pariso?

Tiun mi konis. Ege pia kaj eminenta sinjorino, grafino Julieta. Ŝi estis laŭdevena Kapulet, el tiuj Kapuletoj, kiuj komercis kun veluro.”

”Ŝi ne povas esti tiu,” deklaris Sir Oliver. ”La vera Julieta mortis en junaĝo laŭ plej kortuŝa maniero, kiun vi povas imagi al vi.”

”Ha,” diris la molto reverendo, ”do ŝi ne estas tiu. La Julieta, kiun mi konis, edziniĝis al grafo Pariso kaj havis kun li ok infanojn. Modela kaj virta edzino, juna sinjoro Dio donu al vi egalan. Vere, oni rakontis, ke antaŭ tio ŝi perdis la kapon pro iu juna crapulon – Ba, signore, pri kiu oni ne rakontus ion? La juneco estas, ni scias ja, senprudenta kaj ventkapa. Ĝoju, cavaliere, ke vi estas juna.

Ĉu la ingles’oj estas ankaŭ junaj?”

”Jes, estas,” ekĝemis Sir Oliver. ”Aĥ, patro, ankaŭ nin konsumas la ardo de la juna Romeo.”

”Romeo?” diris Padre Ippolito kaj ektrinkis. ”Tiun mi devus koni. He, ĉu estis li tiu juna siocco, tiu dando, tiu kanajlo el la Montekoj, kiu hakvundis grafon Parison?

Onidire pro Julieta. Jes, tiel. Julieta estis edziniĝonta al grafo Pariso – bona edziĝ-ŝanco, signore, tiu Pariso estis ege riĉa kaj bona juna sinjoro – sed Romeo ekobstinis, ke Julietan ricevos li – Tia stulteco, sinjoro,” murmuris Padre. ”Kvazaŭ la riĉaj Kapuletoj povus doni filinon al iu el la bankrotintaj Montekoj. Kaj plie la Montekoj estis partianoj de Mantovo, dume Kapuletoj estis je la flanko de la Milana duko. Ne, ne. Mi opinias, ke tiu assalto assassinatico kontraŭ Pariso estis ordinara politika atenco. Hodiaŭ estas en ĉio nur politiko, kara filo.

Memkomprene, post tiu banditaĵo Romeo devis fuĝi al Mantovo kaj plu ne revenis.”

”Tio estas eraro,” elpuŝis Sir Oliver. ”Mi petas pardonon, Padre, sed tiel ne okazis. Julieta amis Romeon, sed la gepatroj volis devigi ŝin edziniĝi al grafo Pariso –”

”Ili sciis ja kial,” konsentis la maljuna paroĥestro. ”Romeo estis ribaldo kaj estis partiano de Mantovo.”

”Sed antaŭ la edziniĝo al Pariso pastro Lorenzo havi169 gis al ŝi pulvoron, por ke ŝi falu en ŝajnan morton,” kontinuis Sir Oliver.

”Tio estas mensogo,” diris impete Padre Ippolito.

”Tion patro Lorenzo neniam estus farinta. Sed vero estas, ke Romeo ekatakis Parison surstrate kaj hakvundis lin. Eble li estis ebria.”

”Pardonu, patro, sed tio estis tute alie,” protestis Sir Oliver. ”La vero estas, ke oni Julietan enterigis. Romeo super ŝia tombo trapikis Parison per glavo –”

”Atendu,” diris la panoĥestro. ”Unue tio ne okazis super la tombo, sed surstrate proksime de la monumento al la Skaligeroj. Kaj due Romeo ne trapikis lin, sed nur dishakis lian ŝultron. Hometo, mortigi iun per glavo ne ĉiam sukcesas. Nur provu tion, juna sinjoro!”

”Scusi,” oponis Sir Oliver, ”mi vidis tion tuj ĉe la premiero sur scenejo. Grafo Pariso estis en duelo vere trapikita kaj mortis surloke. Romeo opiniante, ke Julia estas vere morta, venenis sin en ŝia kripto. Tiel estis, Padre.”

”Ba ne,” murmuris patro Ippolito. ”Li ne venenis sin.

Li fuĝis en Mantovon, amiko.”

”Pardonu, Padre,” insistis pri sia pravo Oliver, ”mi vidis tion per ĉi tiuj okuloj – mi sidis ja en la unua vico!

En tiu momento Julieta vekiĝis kaj vidinte, ke ŝia amato Romeo estas morta, ŝi ankaŭ prenis la venenon kaj mortis.”

”Kion vi opinias,” koleris Padre Ippolito. ”Mi miras, kiu faris ĉi klaĉojn. La vero estas, ke Romeo fuĝis en Mantovon kaj la povrulino Julieta pro aflikto super tio iomete duonvenenis sin. Sed tio estis nenio, cavaliere, nur tiel infaneca; mi petas vin, ŝi havis apenaŭ dek kvin jarojn. – Mi scias tion de tiu Lorenzo, juna sinjoro; memkomprene, mi estis tiam tia ragazzo,” montris la bona pastro proksimume unu ulnon super la tero. ”Julietan oni poste forveturigis al ŝia onklino en Besenzana, por ke ŝi resaniĝu. Tien alveturis al ŝi grafo Pariso, la manon li havis ankoraŭ en bandaĝo kaj vi scias, kiel estas en tia kazo: rezultis el tio kolosa amo. Post tri monatoj ili geedziĝis. Ecco, signore, tia estas la vivo. Mi mem partoprenis la edziĝfeston kiel akolito en blanka surpliseto.”

Sir Oliver sidis iel konsternite. ”Ne koleru, patro,” li diris fine, ”sed en la angla teatraĵo ĝi estas multoble pli bela.”

Pastro Ippolito eksnufis. ”Pli bela! Mi ne scias, kion belan vi vidas en tio, se du junaj homoj sin mortigas.

Estus domaĝe pri ili, juna sinjoro. Mi diras al vi, pli bele estas, ke Julieta edziniĝis kaj havis ok infanojn, kaj kiajn infanojn, uleto: kiel bildetoj.”

Oliver neis la kapon. ”Tio ne estas plu la samo, kara Padre; vi ne scias, kio estas granda amo.”

La eta pastro mediteme palpebrumis. ”Granda amo?

Mi pensas, ke ĝi estas, se du homoj scias toleri sin dum la tuta vivo … sindone kaj fidele … Julieta estis rara sinjorino, kara sinjoro. Ŝi edukis ok infanojn kaj servis al sia edzo ĝis la morto. Do ĉe vi oni nomas Veronon urbo de Julieta? Tio estas de vi angloj ege bela, cavaliere. Sinjorino Julieta estis vere eminenta edzino, Dio donu al ŝi eternan gloron.”

Juna Oliver rekonscnĝis el la distreco. ”Kaj kio okazis kun Romeo?”

”Tiu? Mi eĉ ne scias bone. Ion mi aŭdetis pri li. – Ha, jen mi scias. Li enamiĝis en Mantovo al filino de iu markizo – kiel li nur estis nomata? Monfalkone. Montefalko aŭ iel simile. Aĥ, cavaliere, jen estis io, kion vi nomas romantika amo! Li eĉ forkondukis ŝin aŭ kio – tio estis ege romantika historio, sed detalojn mi forgesis; mi petas vin, tio okazis en Mantovo. Sed onidire ĝi estis ia passione senza esempio, ia supermezura pasio, sinjoro.

Almenaŭ oni rakontis tiel. Ecco, signore, ne plu pluvas.”

Sir Oliver leviĝis en sia tuta embarasa alto. ”Vi estis treege afabla, Padre. Thank you so much. Ĉu mi povus lasi ion ĉi tie … por viaj malriĉaj paroĥanoj,” li murmuris, ruĝiĝante kaj ŝovante sub la randon de telero manplenon da zekenoj.

”Aj, aj,” kosterniĝis Padre Ippolito kaj managitis, ”kia ideo, tiom da mono por peceto da salamo el Verono!”

”Io estas ankaŭ por via historieto,” rapidis diri la juna Oliver. ”Ĝi estis – eh, ĝi estis tre, tre – mi ne scias, kiel tion diri. Very much, indeed.”

En la fenestrojn de la paroĥejo inundis sunradioj.

[1932]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.