|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LIBRO DE APOKRIFOJAŭtoro: Karel Čapek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La homoj sur la placo de Sankta Marko apenaŭ turnis la kapon, kiam arestistoj kondukis tiun maljunulon al la doĝo. Li estis tre kaduka kaj malpura, oni dirus, ke li estas iu etŝtelisto el haveno.
”Ĉi tiu viro,” anoncis podestà vicegerente antaŭ la doĝa trono, ”diras, ke li estas nomata Giovanni Fialho, komercisto el Lisbono; li asertas, ke li estis posedanto de ŝipo kaj ke lin kun la tuta ŝipanaro kaj kargo kaptis alĝeriaj piratoj; li depozicias, ke li sukcesis fuĝi el galero kaj ke li povus fari al la Venecia respubliko eminentajn servojn – kiajn, tion li laŭdire povas konfidi nur al via doĝa ekscelenco mem.”
La maljuna doĝo atente rigardis la hirtan maljunulon per siaj birdokuloj. ”Do vi,” li diris fine, ”vi diras, ke vi laboris sur galero?”
La venigita viro antataŭ respondo nudigis siajn malpurajn maleolojn; ili estis ŝvelintaj de katenoj. ”Kaj dorso,” li aldonis, ”nuraj cikatroj, via doĝa ekscelenco. Ĉu vi bonvolas deziri, ke mi ĝin montru al vi –”
”Ne, ne,” rapidis diri la doĝo. ”Ne estas bezonate.
Kion vi volis diri al ni?”
La kaduka vireto levis la kapon. ”Disponigu al mi ŝipojn, via doĝa ekscelenco,” li diris klare. ”Mi kondukos ilin al Ofiro, lando de oro.”
”Al Ofiro,” murmuris la doĝo. ”Ĉu vi trovis Ofiron?”
”Mi ĝin trovis,” diris la maljunuleto, ”kaj estis tie naŭ monatojn, ĉar mi devis ripari la ŝipon.”
La doĝo interŝanĝis rapidan rigardon kun sia dokta konsilanto, la episkopo el Pordenone. ”Kie estas Ofiro?” li demandis la maljunan komerciston.
”Trimonatan vojaĝon de ĉi tie,” diris la navigisto. ”Oni devas ĉirkaŭŝipi la tutan Afrikon kaj poste oni denove navigas norden.”
La episkopo de Pordenone atente kliniĝis. ”Kaj ĉu Ofiro situas sur la bordo de maro?”
”Ne. Ĝi kuŝas naŭ vojaĝtagojn de la marbordo kaj situas ĉirkaŭe de granda lago, blua kiel safiro.”
La episkopo de Pordenone ete kapjesis. ”Kaj kiel vi atingis la internon de la lando?” demandis la doĝo. ”Oni diras, ke Ofiro estas apartigita de la maro per netransireblaj montoj kaj dezertoj.”
”Jes,” diris navigisto Fialho, ”en Ofiron ne kondukas vojo. La dezerto svarmas de leonoj, kaj la montoj estas vitrecaj kaj glataj kiel vitro el Murano.”
”Kaj vi estis trans ili?” elvortis la doĝo.
”Mi estis. Kiam mi estis riparanta la ŝipon ege difektitan de la tempestoj, venis al la bordo homoj, vestitaj per blanka vesto, purpure borderita, kaj ili mansvingis al ni.”
”Negroj?” demandis la episkopo.
”Ne, monsinjoro. Blankaj kiel Angloj, kaj harojn ili havis longajn, surŝutitajn per ora polvo. Ili estis tre belaj.”
”Nu, kaj ĉu ili estis armitaj?” plu demandis la doĝo.
”Ili havis orajn lancojn. Ili ordonis al ni preni ĉion, kion ni havas el fero, kaj interŝanĝi tion en Ofiro por oro. En Ofiro ja ne estas la fero. Ili mem inspektis, por ke ni prenu ĉiun feron: la ankrojn, ĉenojn, armilojn, ankaŭ eĉ najlojn, per kiuj estis kunigita nia ŝipo.”
”Kaj kio plue?” demandis la doĝo.
”Sur la bordo atendis grego da flugilhavaj ŝarĝbestoj, proksimume sesdek. Ili havis flugilojn kiel cignoj. Oni nomas ilin Pegazoj.”
”Pegazo,” diris enpense la dokta episkopo, ”pri ĝi konservi ĝis al ni raportoj jam de antikvaj Grekoj. Ŝajnas do, ke la Grekoj efektive konis Ofiron.”
”En Ofiro nome oni parolas greke,” deklaris la maljuna komercisto. ”Mi scias iom greke, ĉar en ĉiu haveno estas iu ŝtelisto el Kandio aŭ Smirno.”
”Tio estas interesaj informoj,” murmuris la episkopo.
”Kaj ĉu la Ofiranoj estas kristanoj?”
”Dio ne punu min,” diris Fialho, ”ili estas ĝisoste pa134 ganoj, monsinjoro. Ili adoras iun Apolonon aŭ kiel ili lin nomas.”
La Pordenona episkopo skuetis la kapon. ”Tio do konformas.
Probable ili estas posteuloj de la Grekoj, alpelitaj de martempesto post la konkero de Trojo. Kaj kio plue?”
”Plue?” diris Giovanni Fialho. ”Nu ni metis la feron sur la flugilhavajn azenojn. Tri el ni, nome mi, iu Chico el Kadizo kaj Manolo Pereira el Coimbay ricevis flugilhavajn ĉevalojn kaj gvidate de tiuj viroj el Ofiro, ni flugis rekte orienten. La vojaĝo daŭris naŭ tagojn. Ĉiun nokton ni descendis, por ke la Pegazoj povu manĝi kaj trinki. Ili manĝas nur asfodelojn kaj narcisojn.”
”Videble ili estas de greka deveno,” murmuris la episkopo.
”La naŭan tagon ni ekvidis lagon bluan kiel safiro,” daŭrigis la maljuna komercisto. ”Ni descendis sur ĝia bordo. En ĝi estas arĝentaj fiŝoj kun rubenokuloj. Kaj la sablo de tiu lago, via doĝa ekscelenco, estas nuraj perloj, grandaj kiel siliketoj. Manolo falis teren kaj komencis manrasti la perlojn plenmane; kaj tiam diris al ni iu el niaj akompanantoj, ke ĝi estas bonega sablo, el kiu en Ofiro oni preparas kalkon.”
La doĝo ekokulegis. ”Kalko el perloj! Mireginda!”
”Poste oni kondukis nin en la reĝan palacon. Ĝi estis tute el alabastro, nur la tegmento estis el oro kaj brilis kiel suno. Tie nin akceptis la Ofira reĝino, sidanta sur kristala trono.”
”Ĉu en Ofiro regas virino?” ekmiris la episkopo.
”Tiel estas, monsinjoro. Virino de impona beleco, similanta al iu diino.”
”Versimile iu el Amazonoj,” opiniis la episkopo mediteme.
”Kaj kion la aliaj virinoj,” vortigis la doĝo, ”sciu, mi opinias la virinojn ĝenerale, ĉu estas tie belaj virinoj?”
La navigisto kunplektis la manojn. ”Aĥ, via doĝa ekscelento, tiaj eĉ ne estis en Lisbono dum mia junaĝo.”
La doĝo managitis. ”Ne diru! En Lisbono, onidire, la virinoj estas nigraj kiel katoj. Sed en Venecio, homido, en Venecio antaŭ proksimume tridek jaroj, tiam estis virinoj! Kvazaŭ de Tizian! Kaj kion la virinoj en Ofiro, rakontu!”
”Mi estas maljuna, via ekscelenco,” diris Fialho, ”sed Manolo povus rakonti, se ne mortigus lin la Muzulmanoj, kiuj nin kaptis apud la Balearoj.”
”Ĉu li povus multon rakonti?” deniandis la doĝo interesite.
”Madono,” ekkriis la maljuna navigisto, ”tion vi, ekscelenco, kredus eĉ ne al li. Mi diras, kiam ni tie pasigis dek kvar tagojn, vi estus povinta la tutan Manolon elskui el pantalono.”
”Kaj kion la reĝino?”
”La reĝino havis feran zonon kaj ferajn braceletojn.
Laŭdire vi havas feron, ŝi diris; al ni iam liveras la feron arabaj komercistoj.”
”Arabaj komercistoj!” ekkriis la doĝo kaj pugnofrapis la apogilon. ”Jen vi vidas, ĉie nin kanajloj elpuŝas el la merkatoj! Tion ni ne toleros, ĉi tie temas pri la plej altaj interesoj de la Venecia respubliko! En Ofiron devas liveri ni, kaj punkto! Mi donos al vi tri ŝipojn, Giovanni, tri ŝipojn plenajn de fero ”
La episkopo levis la manon. ”Kaj kio plue, Giovanni?”
”La reĝino ofertis al mi por ĉiu mia fero egalan pezon da oro.”
”Kaj vi tion, memkomprene, akceptis, vi ŝtelisto!”
”Mi ne akceptis, monsinjoro. Mi diris, ke mi vendas la feron ne laŭ pezo, sed laŭ volumeno.”
”Ĝuste,” diris la episkopo. ”Oro pli pezas.”
”Speciale oro el Ofiro, monsinjoro. Ĝi estas trioble pli peza ol la ordinara oro kaj estas ruĝa kiel fajro. La reĝino do ordonis, ke oni forĝu el la oro egalan ankron, egalajn najlojn, egalajn ĉenojn kaj egalajn glavojn, kiaj estis la niaj feraj. Tial ni devis kelkajn semajnojn atendi.”
”Kaj kial ili bezonas feron?” miris la doĝo.
”Ĉar ĝi estas por ili maloftaĵo, via ekscelenco,” diris la maljuna komercisto. ”Ili pretigas el ĝi juvelojn kaj monon.
Ili kaŝas ferajn najlojn en kestoj kiel trezoron. Ili diras, ke fero estas pli bela ol oro.”
I.a doĝo mallevis la palpebrojn, similajn al palpebroj de meleagro. ”Mirinda,” li murmuris. ”Tio estas, Giovanni, eksterordinare mirinda. Kaj kio poste okazis?”
”Poste ili ŝarĝis per tiu oro la flugilhavajn mulojn kaj transportis nin egalmaniere al la marbordo. Tie ni kunigis la ŝipon per oraj najloj kaj pendigis oran ankron per ora ĉeno. La ŝiritajn ŝnuregaron kaj velojn ni anstataŭis per silkaj kaj ekŝipis per favora vento hejmen.”
”Kaj la perloj,” diris la doĝo, ”ĉu neniujn perlojn vi kunprenis?”
”Ni ne kunprenis,” diris Fialho. ”Mi petas pardonon, da ili tie estis ja kiel da sablo. Nur kelkaj perleroj impliki ĝis en niajn ŝuojn kaj ankaŭ tiujn forprenis de ni la alĝeriaj paganoj, surpriz-atakintaj nin apud Balearoj.”
”Ŝajnas,” murmuris la doĝo, ”ke ĉi tiu priskribo estas sufiĉe versimila.”
La episkopo iomete jesis. ”Kaj kio pri la bestoj,” li rememoris.
”Ĉu ekzistas en Ofiro iuj centaŭroj?”
”Mi ne aŭdis pri ili, monsinjoro,” diris respekte la navigisto.
”Sed estas tie fenikopteroj.”
La episkopo eksnufis tra la nazo. ”Vi versimile eraras.
Fenikopteroj estas ja en Egiptio – estas konate, ke ili havas nur unu piedon.”
”Kaj ili havas tie sovaĝajn azenojn,” aldonis la navigisto, ”striitajn nigre kaj blanke, egalmaniere kiel tigroj.” La episkopo levis suspekte la okulojn. ”Vi, ĉu vi ne volas nin paroltrompi? Kiu iam vidis striitajn azenojn? Unu afero mirigas min, Giovanni. Vi asertas, ke trans la Ofiran montaron vi flugis sur flugilhavaj muloj.”
”Tiel estas, monsinjoro.”
”Hm, ni rigardu. Laŭ arabaj raportoj vivas en la Ofiraj montoj la birdo Grifo, kiu, kiel konate, havas metalan bekon, metalajn ungegojn kaj bronzajn plumtubojn.
Ĉu vi aŭdis nenion pri ĝi?”
”Mi ne aŭdis, monsinjoro,” balbutis la navigisto.
La episkopo de Pordenone skuis konsidereme la kapon.
”Trans la montojn, homido, ne eblas flugi, tion vi ne kredigos al ni; ja tie, kiel pruvite, vivas la birdo Grifo.
Estas teknike neeble, la birdo Grifo forbekus la Pegazojn kiel hirundo muŝojn. Homo, nin vi ne superruzos. Kaj kio, vi fripono, kiaj arboj tie kreskas?”
”Nu, kiaj arboj,” eligis el si la malfeliĉulo, ”estas konate, kiaj arboj. Palmoj, monsinjoro.”
”Do vidu, kiel vi mensogas,” diris la episkopo venke.
”Laŭ Bubono el Biskro, kiu estas aŭtoritato en ĉi-aferoj, kreskas en Ofiro granatarboj, kiuj havas karbunkolojn anstataŭ kernoj. Vi elpensis, kamarado, malsaĝan historion!”
Giovanni Fialho falis genuen. ”Kiel estas Dio super mi, monsinjoro, kiel mi, malklera komercisto, povus elpensi Ofiron?”
”Al mi vi ion rakontos,” mentoris lin la dokta episkopo, ”mi scias pli bone ol vi, ke en la mondo ekzistas Ofiro, lando de oro; sed, kio koncernas vin, vi estas mensogulo kaj fripono. Tio, kion vi diras, kontraŭas al fidindaj fontoj kaj estas do mensoga. Via doĝa ekscelenco, tiu ulo estas trompisto.”
”Denove unu,” ekĝemis la maljuna doĝo, zorgoplene palpebrante. ”Terure, kiom da aventuruloj ekzistas hodiaŭ.
Forkonduku lin!”
Podestà vicegerente demande ekrigardis.
”Kiel ordinare, kiel ordinare,” oscedis la doĝo. ”Lasu lin sidi, ĝis li bluiĝos, kaj poste vendu lin por galero. Doma ĝe,” li murmuris, ”ke li estas trompulo: kelko el la dirita havis ian kernon … Versimile li aŭdis tion de la Araboj.”
[1932]
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.