La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

Napoleono

Mlle Claire (de Comédie Franĉaise) eĉ ne pepetis; ŝi sciis, ke la imperiestro de tempo al tempo tiel enpensi ĝas kaj ne ŝatas esti ĝenata. Cetere, inter ni, pri kio paroli kun li? Kion vi volas, tamen nur li estas imperiestro; oni ne sentas sin ĉi tie hejmece, ĉu ne vere? (Malgraŭ ĉio li estas nur fremdulo, meditas Mlle Claire, pas très Parisien.) Sed tie ĉe la kameno li tamen havas sufiĉe belan vizaĝon. (Se li ne estus nur tiel korpulenta.) (Là, là, li eĉ ne havas kolon, c’est drôle.) (Sed sciu, li povus esti iom pli ĝentila!)

Sur kameno tiktakas peza marmora horloĝo. Morgaŭ, pensas la imperiestro, mi devos akcepti reprezentantojn de la urboj – tio estas malsaĝa, sed kion fari; certe ili plendos pri impostoj. Poste aŭstria ambasadoro – ĉiam la sama historio. Poste venos prezenti sin la novaj tribunalaj prezidantoj – mi devas anticipe tralegi, kie kiu el ili laboris; ĝojigas la homojn, ke mi scias ion pri ili. La imperiestro kalkulas surfingre. Ankoraŭ io? Jes, Conte Ventura, denove li denuncados la papon – Napoleono subpremis oscedon. Dio, kia tedaĉo! Mi devus venigi tiun – kiel li estas nomata? tiun lertan hometon, kiu ĵus revenis el Anglio. Kiel nur estas nomata tiu ulo – porco, li estas ja mia plej bona spiono!

”Sacrebleu,” murmuris la imperiestro, ”kiel tiu ulo estas nomata!”

Mlle Claire alsidiĝis kaj partopreneme silentis.

Egale, pensas la imperiestro, li nomiĝu kiel ajn; sed liaj raportoj estas kutime bonegaj. Utila homo, tiu – tiu – maledetto. Malsaĝe, kiel iam nomo forgesiĝas! Mi havas ja bonan memoron por nomoj, miras la imperiestro.

Kiom da mil nomoj mi portas en la kapo – nur kiom da soldatoj mi konas laŭnome! Mi vetus, ke mi rememorus ankaŭ hodiaŭ la nomojn de ĉiuj miaj samklasanoj el la kadetlernejo – kaj ankaŭ amikojn el la junaĝo. Ni atendu, estis Tonio, nomata Biglia, Francio alias Riccintello, Tonio Zufolo, Mario Barbabietola, Luca nomata Peto (la imperiestro ekridetis), Andrea nomata Puzzo aŭ

Tirone –. Ilin ĉiujn mi memoras laŭnome, diras al si la imperiestro, kaj nun ne kaj ne rememori tiun – tonnerre!

”Madame,” diras la imperiestro absorbite, ”ĉu ankaŭ vi havas tian kuriozan memoron? Oni memoras nomojn de infanaj komplicoj, sed ne povas kapti nomon de homo, kun kiu oni parolis antaŭ unu monato.”

”Nepre, siro,” diris Mlle Claire. ”Estas tiel strange, ĉu?” Mlle Claire provis rememori iun nomon el sia juna ĝo; sed neniu elmergiĝis, ŝi rememoris nur sian unuan amanton. Li estis iu Henry. Jes, Henry li estis.

”Strange,” murmuris la imperiestro, fikse rigardante la flagradon en la kameno. ”Ĉiujn mi scias imagi. Gamba, Zufolo, Briccone, Barbabietola, eta Puzzo, Biglia, Mattaccio, Mazzasette, Beccajo, Ciondolone, Panciuto J–. Ni estis proksimunme dek du kanajloj, Madame.

Min oni nomis Polio, il Capitano.”

”Ĉarme,” ekvokis Mlle Claire. ”Kaj vi, siro, estis ilia kapitano?”

”Memkomprene,” rakontis la imperiestro enpense.

”Aŭ mi estis kapitano de rabistoj aŭ de ĝendarmoj, laŭ cirkonstancoj. Mi gvidis ilin, ĉu vi scias? Iam mi ordonis eĉ pendigi Mattaccian pro malobeo. Nur lastmomente lin maljuna gardisto Zoppo ĝustatempe detranĉis. Tiam, Madame, oni alie regis. Tia Capitano estis suverena estro de siaj homoj. – Tie estis malamika knaba hordo, tiun gvidis iu Zani. Poste li vere iĝis banditestro en Korsiko.

Antaŭ tri jaroj mi igis lin pafmortigi.”

”Videble,” elspiris Mlle Claire, ”ke Via Majesto naski ĝis jam kiel gvidanto.”

La imperiestro kapskuis. ”Ĉu vi opinias? Tiam, kiel Capitano, mi sentis mian propran povon multe pli forte.

Regi, Madame, ne estas kiel ordoni. Ordoni sen em183 barasoj kaj konsideroj – ne zorgi pri eblaj sekvoj – Madame, tio estis la suverena en la afero, ke ĝi estis nur ludo, ke mi sciis, ke ĝi estas nur ludo –”

Mlle Claire sprite divenis, ke en ĉi tion ŝi ne miksu sin; ni imputu tion kredite en ŝia konto.

”Kaj ankaŭ nun, ankaŭ nun,” daŭrigis la imperiestro pli malpli por si mem. ”Ofte mi ekpensas ial: Polio, ja ĝi estas nur ludo! Oni nomas vin Siro, oni nomas vin Via Majesto, ĉar ni tion ludas, ni ĉiuj. La soldatoj rigide starantaj – la ministroj kaj ambasadoroj riverencantaj ĝistere – nura ludo. Kaj neniu dume puŝetas alian kubute, neniu eksplodas ride. – Kiel infanoj ni ankaŭ tiel serioze ludis. Tio jam apartenas al la ludo, Madame: mieni kvazaŭ ĉio ĉi estus reala –.”

Sur la kameno tiktakis peza marmora horloĝo. La imperiestro estas stranga, pensis Mlle Claire necerte.

”Eble post la pordo ili palpebrumas unu la alian,” parolas la imperiestro enpense. ”Kaj eble ili flustras al si:

Ŝerculo, tiu Polio, kiel li scias ludi imperiestron; eĉ ne brovon li movas – se tio ne estus ludo, oni povus diri, ke li opinias tion serioza!” La imperiestro eksnufis, kvazaŭ li interne ridus. ”Komike, ĉu Madame? Kaj mi tiom ilin atentas – tuj kiam ili puŝetos sin, por ke mi komencu ridi kiel unua. Sed ili nenion. Iam mi sentas, ke ili interkonsentiĝis, por ke mi iĝu superruzita. Komprenu, ke mi ekkredu, ke ĝi ne estas ludo – kaj por poste primokegi min: Polio, Polio, kiel ni vin superruzis!” La imperiestro mallaŭte ekridis. ”Ne, ne! Min ili ne superruzos!

Mi scias, kion mi scias –”

Polio, pripensis Mlle Claire. Kiam li estos tenera, mi nomos lin tiel. Polio. Mon petit Polio.

”Mi petas?” demandis la imperiestro bruske.

”Nenio, siro,” defendis sin Mlle Claire.

”Tial. Mi pensis, ke vi diris ion.” La imperiestro sin klinis al la fajro. ”Strange, ĉe virinoj mi tion ne tiel rimarkis; sed ĉe la viroj estas pli ofte. En profundo de sia animo neniam ili ĉesas esti bubetoj. Tial ili faras en la vivo tiom da aferoj, ĉar ili fakte ludas. Tial ili faras la aferojn tiel pasie kaj koncentrite, ĉar estas nur ludo, ĉu vi ne opinias? Ĉu povas ja esti iu serioze imperiestro, hm? Mi scias, ke estas nur petolaĵo.”

Estis silente. ”Ne, ne, ne,” murmuris la imperiestro.

”Ne kredu tion. Sed iam oni ne estas certa, ĉu? Iam oni subite ektimas – mi estas ja eta Polio kaj ĉio ĉi estas nur tiel, ĉu? Mon Dieu, sed kiam ĝi krakos! Jen, ĝuste tio, ke oni ne povas esti certa –” La imperiestro levis la okulojn kaj fikse ekrigardis al Mlle Claire. ”Nur rilate virinojn, Madame, nur en la amo oni estas certa, ke – ke – ke oni ne plu estas infano; tiam almenaŭ oni scias, ke oni estas viro, diable!” La imperiestro eksaltis.

”Allons, Madame!”

Li estis subite tre pasia kaj violenta.

”Aĥ, siro,” elspiris Mlle Claire, ”comme vous êtes grand!”

[1933]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.