La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La romiaj legioj

Kvar el la veteranoj de Cezaro, kiuj, trapasinte gaŭlan kaj britan militirojn, revenis kovritaj de gloro kaj kun plej granda triumfo, kiun iam la mondo vidis, do la kvar herooj, nome Bullio, eksdekestro, Lucio nomata pro sia malgraseco Macer, Sartor nomata Hilla, veterinaro de la dua legio, kaj fine Strobo el Gaeto, kunvenis en vinejo de sicilia Greko kaj granda fripono Onokrato, por komune rememori la grandajn kaj memorindajn milit-eventojn, kies atestantoj ili estis. Ĉar estis iom varmege, Onokrato metis por ili tablon surstraten, kaj tie la kvar soldatoj trinkis, laŭte parolante. Kiu mirus, ke baldaŭ amasiĝis ĉirkaŭ ili homoj el tiu strato, metiistoj, azenpelistoj, infanoj kaj virinoj kun beboj surbrake, por aŭskulti iliajn vortojn? Sciu, ke la gloraj agoj de la granda Cezaro tiam ankoraŭ estis vekantaj intereson de ĉiuj romiaj civitanoj.

”Do aŭskultu,” diris Strobo el Gaeto, ”kio okazis, kiam tie apud tiu rivero staris kontraŭ ni tridek mil Senonoj.”

”Atendu,” korektis lin Bullio, ”unue da tiuj Senonoj ne estis tie tridek mil, sed apenaŭ dek ok mil, kaj due, vi estis en la naŭa legio, kiu neniam staris kontraŭ la Senonoj.

Tiam vi bivakis en tendaro en Akvitanio kaj ripara44 dis niajn botojn, ĉar ĉe vi soldatis nuraj botistaĉoj kaj botflikistoj. Do, kaj nun rakontu plu.”

”En tio vi eraras,” oponis Strobo. ”Sciu, tiam ni bivakis en Lutecio. Kaj botojn ni riparis al vi tiam, kiam vi ilin tratruis, fuĝante for de Gergovio. Tiam vi ricevis egan batadon, vi kaj la kvina legio, kaj vi ĝin meritis.”

”Tiel ne okazis,” diris Lucio, nomata Macer. ”La kvina legio neniam estis apud Gergovio. La kvina legio ricevis sur pantalonon jam apud Bibrakto, kaj de tiu tempo oni plu ne povis ĝin ien sendi, krom al manĝegado.

Tio estis bela legio,” diris Macer, malproksimen forkraĉante.

”Sed kiu kulpis pri tio,” diris Bullio, ”ke la kvina legio venis apud Bibrakto en kaĉon. Estis avanconta la sesa, por ĝin alterni, sed la sesanoj ne emis, tiuj eskapuloj. Ĵus ili venis el Masilio, de la inoj –”

”Kia ideo,” oponis Sartor, nomata Hilla, ”la sesa legio eĉ ne estis apud Bibrakto; tiu venis en fronton nur apud Aksono, kiam komandis Galbo.”

”Vi tion komprenas, vi kastristo,” diras Bullio; ”apud Aksono estis la dua, tria kaj sepa legioj. La sesan jam delonge la Eburonoj sendis al la panjoj.”

”Ĉio ĉi estas nura mensogo,” diris Lucio Macer. ”La vero nur estas, ke la dua legio, en kiu mi soldatis, batalis apud Aksono; la ceteron vi elpensis.”

”Ne babilu,” diris Strobo el Gaeto. ”Apud Aksono vi ronkis en rezervo, kaj kiam vi vekiĝis, estis post la batalo.

Forbruligi Cenabunon, tion vi sciis, kaj dishaki kelkcent civilulojn tial, ĉar ili pendumis tri akaparistojn, tion vi ankaŭ kapablis.”

”Cezaro ordonis tion al ni,” diris Macer ŝultrolevante.

”Malvero,” ekkriis Hilla; ”tion ne ordonis Cezaro, sed Labieno. Nepre ne Cezaro, por tio li estis tro politikisto; sed Labieno estis soldato.”

”Galbo estis soldato,” diris Bullio, ”ĉar li ne timis; sed Labieno estis ĉiam duonmejlon post la fronto, por ke nenio okazu al li. Kie estis Labieno, kiam nin sieĝis la Nerveoj, he? Tiam falis nia centestro kaj mi kiel plej aĝa dekestro transprenis la komandon. Junuloj, mi diris, kiu retiriĝos je unu paŝo –”

”Kun la Nerveoj,” interrompis lin Strobo, ”estis nenio; ili pafis kontraŭ vin per strobiloj kaj glanoj. Sed pli malbona tio estis kun la Arvernoj.”

”Al diablo,” oponis Macer. ”La Arvernojn ni tute ne povis kuratingi. Homidoj, tio estis kvazaŭ kaptadi leporojn.”

”En Akvitanio,” diris Hilla, ”mi iam pafis cervon; sed ĝi estis tia ulo, kornaron ĝi havis kiel arbon, – du ĉevaloj ja devis ĝin treni en bivakon.”

”Bagatelo,” deklaris Strobo, ”sed en Britio, tie estis cervoj!”

”Tenu min,” ekkriis Bullio, ”jen Strobo volus kredigi al ni, ke li estis en Britio.”

”Sed ankaŭ vi tie ne estis,” rediris Macer. ”Hej, Onokrato, vinon! Mi diros al vi, ke mi ekkonis sufiĉe da mensoguloj, kiuj diradis, ke ili estis en Britio, sed mi kredis neniun.”

”Mi estis tie,” diris Hilla. ”Mi veturigis tien porkojn.

Tie estis la sepa, oka kaj deka legioj.”

”Ne amuzu nin, homido,” oponis Strobo. ”La deka neniam estis pli malproksime ol en la Sekvana tendaro. Vi devis ĝin vidi, kiel ĝi venis brilcirita al Alesio. Sed tie ili ricevis batregalon, tiuj suĉemuloj.”

”Tie ni ĉiuj ricevis batregalon,” diris Bullio. ”Ni estis draŝitaj kiel sekalo, kaj tamen ni venkis.”

”Ne tiel estis,” oponis Macer. ”Entute ĝi ne estis tia granda batalo. Kiam mi matene eliris el la tendo –”

”Tiel ne estis,” diris Hilla. ”Apud Alesio komenciĝis jam nokte.”

”Ne parolu,” diris Bullio; ”komenciĝis, kiam ni finis la tagmanĝon; ni havis ŝafaĵon tiam –”

”Tio ne estas vero,” diris Hilla frapante la tablon.

”Apud Alesio ni havis bovaĵon, ĉar malsanetis niaj bovinoj.

Neniu plu volis tion manĝi.”

”Mi diras, ke estis ŝafaĵo,” persistis je la sia Bullio.

”Tiam al ni venis de la kvina legio kapitano Longus –”

”Homido,” diris Macer.

”Longus estis ja ĉe ni, ĉe la dua, kaj apud Alesio li jam estis delonge mortinta. Ĉe la kvina estis Hirto.”

”Tio ne estas vero,” diris Hilla. ”Ĉe la kvina estis tiu – kiel li nomiĝis? – ha, Korda.”

”Ba ne,” asertis Bullio. ”Korda estis en Masilio. Longus li estis kaj punkto; li venis kaj diris, malbeninda pluvo –”

”Pru,” ekkriis Strobo. ”Ne tiel okazis. Apud Alesio tiam tute ne pluvis. Estis terura varmego, mi scias, kiel fetoris la porkaĵo.”

”Ŝafaĵo ĝi estis,” kriis Bullio, ”kaj pluvis! Do kaj venis al ni tiu Hirto kaj diris: Knaboj, ŝajnas al mi, ke venos akvo en niajn botojn. Kaj li pravis. Dudek horojn daŭris la batalo –”

”Ne tiel,” diris Macer. ”Post tri horoj ĉio estis finita.”

”Vi tre eraras,” diris Strobo. ”Ĝi daŭris tri tagojn, sed kun paŭzoj. La duan tagon ni malvenkis –”

”Ne estas ja vero,” deklaris Hilla. ”Ni malvenkis en la unua tago, sed la duan tagon ni denove venkis.”

”Sensencaĵo,” diris Bullio, ”ni tute ne venkis kaj volis jam kapitulaci, sed ili kapitulacis pli frue.”

”Tute ne estis tiel,” post tio Macer, ”ja neniu batalo okazis apud Alesio. Onokrato, vinon! Atendu, ion mi diros al vi: kiam ni sieĝis Avarikon –”

”Ja tiel ne okazis,” grumblis Bullio kaj ekdormis.

[1928]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.