La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

Lazaro

Ankaŭ en Betanion venis la famo pri tio, ke la Galileano estis kaptita kaj forkondukita en malliberejon.

Kiam Marta aŭdis tion, ŝi interplektis la manojn kaj el ŝiaj okuloj ekfluis larmoj. ”Vidu,” ŝi diris, ”mi tion diradis.

Kial Li iris Jerusalemon, kial Li ne restis ĉi tie? Ĉi tie neniu scius pri Li – Li povus ĉi tie trankvile ĉarpentisti – Li establus laborejon ĉe ni en la korto –”

Lazaro estis pala kaj liaj okuloj ekscite flamis. ”Kiaj malsaĝaj paroloj, Marta,” li diris. ”Li devis iri en Jerusalemon.

Li devis kontraŭstari tiujn … tiujn farizeojn kaj leĝistojn, li devis diri rekte en la okulojn, kion kaj kiel. – Tion vi, virinoj, ne komprenas.”

”Mi tion komprenas,” diris Maria mallaŭte kaj ravite.

”Kaj mi diras al vi, mi scias, kio okazos. Okazos miraklo.

Li movos fingron kaj la muroj de la malliberejo malfermiĝos – kaj ĉiu Lin ekkonos, genufalos antaŭ Li kaj vokos ,miraklo’ –”

”Longe vi atendos,” diris Marta deprimite. ”Li neniam sciis zorgi pri si. Nenion por si Li faros, per nenio Li helpos al si, sole –” ŝi aldonis kun larĝigitaj okuloj, ”sole, se aliaj helpus al Li. Eble Li atendas, ke oni venos al Li helpi – vi ĉiuj, Lin aŭdintaj – ĉiuj, al kiuj Li helpis – ke ili zonos sin kaj alkuros –”

”Jen mia penso,” deklaris Lazaro. ”Nur ne timu, knabinoj, kun Li estas la tuta Judujo. Estus bela afero, se – tion mi volus vidi – Marta, preparu la aĵojn por vojaĝo.

Ek al Jerusalemo.”

Maria leviĝis. ”Ankaŭ mi iras. Por vidi, kiel malfermi ĝos la muroj de la malliberejo, kaj Li aperos en ĉiela brilo – Marta, ĝi estos fenomena.”

Marta volis ion diri, sed glutis ĝin. ”Iru nur, infanoj,” ŝi diris. ”Iu devas ĉi tie gardi – manĝigi la kortbirdaron kaj kaprinojn – Mi tuj preparos al vi la vestojn kaj flanojn.

Tiel mi ĝojas, ke vi estos tie.”

Kiam ŝi revenis ruĝeta pro la fornoardo, Lazaro estis palega kaj maltrankvila.

”Ne estas bone al mi, Marteta,” li murmuris. ”Kiel estas ekstere?”

”Bele varme,” diris Marta. ”La irado estos agrabla.”

”Varme, varme,” oponis Lazaro. ”Sed supre en Jerusalemo ĉiam blovas malvarma vento.”

”Mi preparis por vi varman mantelon,” diris Marta.

”Varman mantelon,” grumblis Lazaro malkontente.

”Oni ŝvitas en ĝi, poste ĉirkaŭblovas malvarmo, kaj jen!

Tuŝu min, ĉu mi ne havas jam nun febron? Vi scias, mi ne ŝatus dumire ekmalsani – oni ne povas fidi je Maria – Kiel mi povus helpi al Li, se mi ekzemple malsaniĝus?”

”Vi ne havas febron,” kvietigis lin Marta kaj pensis:

Mia Dio, tiu Lazaro estas tiel stranga de tiu tempo – de tiu tempo, kiam li estis revivigita.

”Tiam min kaptis ankaŭ malbona vento, kiam – kiam mi tiel ekmalsanis,” diris Lazaro zorgeme; li ne ŝatis ja mencii sian iaman morton. ”Vi scias, Marieta, de tiu tempo mi iel ne estas en mia haŭto. Nenio por mi, tiu vojaĝo kaj la ekscitado. – Sed memkomprene, mi iros, tuj kiam nur pasos la febro.”

”Mi scias, ke vi iros,” diris Marta kun peza koro. ”iu devas kuri al Li por helpi; vi scias, vin Li – sanigis,” ŝi diris hezite, ĉar ankaŭ al ŝi ŝajnis iel netakte paroli pri revivigo el morto. ”Rigardu, Lazaro, post kiam vi liberigos Lin, vi povos Lin almenaŭ peti, ke Li helpu al vi, se eble vi ne fartus bone –”

”Vi pravas,” elspiris Lazaro. ”Sed kio, se mi tien ne alvenus? Kio, se ni jam venus malfrue? Vi devas konsideri ĉiujn eventualojn. Kaj kio, se en Jerusalemo oni iel interbatiĝos? Knabino, vi ne konas romiajn soldatojn.

Aĥ Dio, se mi estus sana.”

”Vi ja estas sana, Lazaro,” eligis el si Marta. ”Vi devas esti sana, se Li vin sanigis.”

”Sana,” diris Lazaro amare. ”Tion ja mi mem scias, ĉu mi estas sana aŭ ne. Mi diras al vi nur, ke detiu tempo eĉ ne por momento estis al mi bone – Ne, ke mi ne estus ege danka al Li pro tio, ke Li min … restarigis; tion pri mi, Marta, ne pensu; sed kiu tion iam ekkonis, kiel mi, tiu – tiu –” Lazaro ektremis kaj kovris sian viza ĝon. ”Mi petas vin, Marta, nun lasu min; mi rekonscii ĝos – mi nur momenton – certe ĝi pasos –”

Marta silente eksidis sur la korto; ŝi rigardis antaŭ sin per sekaj, fiksaj okuloj, manojn interplekte, sed ŝi ne preĝis. Nigraj kokinoj haltis, por ŝin rigardi per unu okulo; kiam kontraŭ atendo ŝi ne ĵetis al ili grajnojn, ili iris dormeti en la tagmeza ombro.

Tiam Lazaro kaŝiris el la koridoro, morte pala, kaj dentklakis. ”Mi – mi nun ne povas, Marta,” li balbutis, ”tiel ŝate mi irus – eble nur morgaŭ –”

La gorĝo de Marta kuntiriĝis. ”Iru, iru kuŝiĝi, Lazaro,” ŝi pene elvortis. ”Vi – vi ne povas iri!”

”Mi irus,” dentklakis Lazaro, ”sed se vi pensas, Marteta – Eble morgaŭ – Sed vi ne lasos min hejme sola, ĉu? Kion mi farus ĉi tie sen vi!”

Marta leviĝis. ”Nur iru dormi,” ŝi diris per sia kutima kruda voĉo. ”Mi restos ĉe vi.”

Tiumomente eniris la korton Maria, vojaĝpreta. ”Do, Lazaro, ĉu ni iros?”

”Lazaro ne povas iri,” respondis Marta seke. ”Ne estas bone al li.”

”Do mi iras sola,” elspiris Maria. ”Vidi la miraklon.” El la okuloj de Lazaro malrapide fluis larmoj. ”Mi tiel ŝatus kuniri, Marteta, se mi nur tiom ne timus … ankoraŭ unufoje morti!”

[1932]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.