La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pri kvin panoj

Kion mi havas kontraŭ li? Mi tion diros al vi rekte, najbaro: ne ke mi havus ion kontraŭ lia instruo. Tute ne. Foje mi aŭskultis lian predikon, kaj mi diras al vi, preskaŭ mi ankaŭ iĝus lia disĉiplo. Tiam mi revenis hejmen kaj diris al mia kuzo selisto, vi, tion vi devus aŭdi; mi diras al vi, li estas siaspeca profeto. Ege bele li parolas, ververe; preskaŭ moliĝas en la homo la koro; mi havis tiam larmoplenajn okulojn, plej volonte mi fermus mian butikon kaj sekvus lin, por perdi lin neniam for de la okuloj. Ĉion disdonu, kion vi havas, li diris, kaj sekvu min. Amu vian proksimulon, helpu al la malriĉuloj kaj pardonu al tiuj, kiuj maljuste traktas vin, kaj tiajn aferojn.

Mi estas ordinara bakisto, sed kiam mi aŭskultis lin, estis en mi tia stranga ĝojo kaj doloro, mi ne scias, kiel diri tion: ia pezo, ke mi genuus teren kaj plorus, kaj ĉe tio mi sentis min tiel bele kaj facile, kvazaŭ ĉio falus de sur mi, sciu, ĉia zorgo kaj kolero. Do mi tiam diris al mia kuzo, vi malsaĝulo, vi devus honti; vi parolas nur pri avidaĵoj, kion kiu ŝuldas al vi, ke vi devas pagi dekonojn kaj alpagojn kaj interezojn; se vi prefere disdonus al la malriĉaj ĉion, kion vi havas, forlasus la edzinon kaj infanojn kaj sekvus lin –

Kaj tion, ke li kuracas malsanulojn kaj demon-obseditojn, ankaŭ tion mi ne riproĉus al li. Vere, ĝi estas stranga kaj nenatura potenco; sed tion ja tamen ĉiu vidas, ke niaj kirurgoj estas fuŝuloj kaj la romiaj ne estas pli bonaj; monon ili scias preni, sed kiam vi vokas ilin al agonianto, do ili nur ŝultrolevas kaj diras, ke vi devis voki ilin pli frue. Pli frue! Mia mortinta edzino malsanis du jarojn pro hemoragio; mi kondukadis ŝin al doktoroj, vi eĉ ne havas ideon, kiom da mono ĝi kostis, kaj neniu helpis ŝin. Se li jam estus tiam trairanta urbojn, mi estus genufalinta antaŭ li kaj dirus: Sinjoro, resanigu la edzinon!

Kaj ŝi tuŝus lian veston kaj resaniĝus. Tiom ŝi, la povrulino suferis, ke tio eĉ ne estas eldirebla. – Do mi laŭdus tion al li, ke li resanigas malsanulojn. Memkomprene, la fuŝkirurgoj protestas kontraŭ tio, kaj iuj diras, ke ĝi estas mistifiko kaj fuŝado, kaj volus tion malpermesi al li kaj tiel simile; ekzistas ja diversaj interesoj. Kiu volas helpi al la homoj kaj savi la mondon, ĉiam kolizias kun ies intereso; ne al ĉiu li povas plaĉi, io alia ne eblas.

Mi diras, resanigadi li povas kaj eble ankaŭ mortintojn li revivigadu; sed tion kun la kvin panoj, tion li ne devis fari. Kiel bakisto mi diras al vi, ke ĝi estis granda maljustaĵo kontraŭ la bakistoj.

Vi ne aŭdis tiun aferon pri la kvin panoj? Mi miras; ĉiuj bakistoj estas tute konsternitaj pro la okazo. Do, laŭdire venis al li granda amaso en lokon dezertan, kaj li resanigadis malsanulojn. Kaj kiam vesperiĝis, alpaŝis al li liaj disĉiploj, dirante: ”Dezerta estas ĉi tiu loko, kaj la tempo malfrua. Forsendu la amasojn, por ke ili irante en urbetojn, aĉetu al si manĝaĵojn.” Kaj li diris al ili:

”Ne estas bezonate, ke ili foriru, vi donu manĝon al ili.”

Kaj ili diris al li: ”Ni ne havas ĉi tie pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn.” Kaj li diris al ili: ”Alportu ilin al mi ĉi tien.” Kaj ordoninte al la hom-amaso sidiĝi sur la herbo kaj preninte la kvin panojn kaj du fiŝojn, li ekrigardis al la ĉielo, benis, kaj dividante, donis al la disĉiploj la panojn kaj la disĉiploj al la hom-amasoj. Kaj ĉiuj manĝis kaj estis satigitaj. Kaj oni plenigis per la restintaj paneroj dek du plenajn korbojn. Da tiuj, kiuj manĝis, estis proksimume kvin mil viroj krom virinoj kaj infanoj. Konsentu, najbaro, ke tion toleri povas neniu bakisto; kiel oni povus, nu?

Se devus iĝi kutimo, ke kiu ajn per kvin panoj kaj du fiŝetoj satigus kvin mil homojn, poste la bakistoj devus iri sin paŝti, ĉu mi ne pravas? Kio koncernas la fiŝetojn, estu tiel, ili kreskas en la akvo per si mem kaj povas ilin kapti kiu ajn. Sed bakisto devas kare aĉeti farunon kaj lignon, devas havi helpanton kaj pagi al li salajron; li devas havi butikon, devas pagi impostojn kaj ĉion eblan, ĝis fine li ĝojas, se restis al li unu groŝo en la poŝo, por ke li ne bezonu almozi. Kaj li, li nur la ĉielon alrigardas kaj havas sufiĉe da pano por kvin mil aŭ kiom da homoj; faruno kostas al li neniom, li ne bezonas alveturigi al si dioscias de kie lignon, neniaj elspezoj, nenia laboro – memkomprene, tial la panojn li povas donadi al la homoj senpage, ĉu ne? Kaj li ne atentas, ke per tio la ĉirkaŭajn bakistojn li senigas pri honeste meritita profito!

Mi diras al vi, nelojala konkurenco ĝi estas, kaj oni devus finigi tion al li. Li pagu impostojn kiel ni, se li volas bakistadi!

Jam nun riproĉas nin la homoj kaj diras, kiel eble, tian nekristanan monon vi volas por ĉi tiu mizera panbulo? Senpage vi devus ĝin donadi, kiel li, kaj kia pano, onidire, ĝi estis: blanka, krakanta kaj bonodora, ke oni emus per ĝi mortsatiĝi. – Ni jam devis malaltigi la prezon de bakaĵo; je mia honoro, ni donas ĝin sub la produkta prezo, nur por ne devi fermi la butikojn; sed kien tio kondukos, super tio turniĝas al ni bakistoj la kapo. Onidire en alia loko li satigis kvar mil virojn krom virinoj kaj infanoj per sep panoj kaj kelkaj fiŝetoj; sed tie ili kolektis nur kvar korbojn da paneroj; versimile tiu entrepreno ankaŭ al li jam ne tiel bone prosperas, sed nin bakistojn li nepre pereigos. Kaj ĉi tie mi diras al vi, ke li tion faras nur pro malamikeco al ni bakistoj. La fiŝkomercistoj ja ankaŭ krias, sed tiuj ja ne scias, kiom postuli por siaj fiŝoj; ĝi jam delonge ne estas tiel honesta metio kiel la bakista.

Rigardu, najbaro: mi jam estas maljuna homo kaj mi estas sola en la mondo; mi havas nek edzinon, nek infanojn, kion do mi bezonas. Antaŭ nelonge mi jam diris al mia helpanto, ke li mem ligu al sia kolo mian bakejon.

Ne temas pri mia profito; per mia animo, plej volonte mi vere disdonus mian etan havaĵon kaj sekvus lin kaj realigadus amon al la proksimulo kaj ĉion, kion li predikas.

Sed vidante, kiel li stariĝis kontraŭ ni bakistoj, mi diras al mi: Nepre ne! Mi kiel bakisto vidas, ke ĉi tio estas nenia mondsavo, sed kompleta katastrofo por nia metio.

Mi bedaŭras, sed tion mi ne donacos al li. Ne eble.

Memkomprene, ni prezentis plendon kontraŭ li al Anas kaj ankaŭ al la provincestro, nome pro rompo de la metia regularo kaj pro ribeligado: sed vi scias, kiel ĉe la oficoj ĉio estas longe prokrastata. Vi konas min, najbaro: mi estas modera homo kaj serĉas malpacon kun neniu; sed se li venos en Jerusalemon, mi stariĝos surstrate kaj vokos: Krucumu lin! Krucumu lin!

[1937]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.