La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Pri dekadenco de la tempo

Antaŭ la groto estis silente. La viroj foriris tuj matene, svingante la ĵetlancojn, direkte al Blansko aŭ

Rájec, kie laŭ la spuroj estis trovita grego da boacoj; la virinoj dume kolektis en la arbaro oksikokojn kaj nur de temp’ al tempo estis aŭdebla ilia akresona kriado kaj babilado; la infanoj plej verŝajne padelis malsupre en rivereto – cetere kiu kapablus kontroli tiujn gebubojn, ularon friponan kaj lupmoran. Kaj do la maljuna prahomo Janeĉek dormetis en tiu malofta silento sub la modera oktobra suno; verdire li ronkis kaj el lia nazo sonis fajfado, sed li ŝajnigis kvazaŭ li ne dormas, sed gardas la groton de la gento kaj regas super ĝi, kiel decas al maljuna gentestro.

La maljuna Janeĉekino dismetis freŝan ursofelon kaj komencis ĝin priskrapi per akra siliko. Tion oni devas solide fari, spanon post spano – kaj ne, kiel faras tion la juna, ekpensis la maljuna Janeĉekino; tiu ventkapulino tion nur tiel neglekte duonskrapas kaj jam denove kuras karesi kaj dorloti la infanojn – tia felo, pensas la maljuna Janeĉekino, neniom rezistas, nepre ne, ĝi aŭ sekputriĝas aŭ ŝimiĝas; sed mi ne miksos min en ŝiajn aferojn, pensas sinjorino Janeĉek, se la filo mem tion ne diros al ŝi. – Nur laŭvere, ŝpari la juna ne scias. Kaj jen la felo estas trapikita, ĝuste meze de la dorso: Karaj homoj, timtremas la maljuna sinjorino, kiu mallertulo pikis tiun urson en la dorson? Ja per tio senvaloriĝas la tuta felo:

Tion la mia neniam farus, diras al si ĉagrene la maljunulino, tiu ĉiam trafis la kolon.

”Aĥ ja,” ekaĥis tiumomente la maljuna Janeĉek kaj elfrotis al si la okulojn. ”Ĉu ili ankoraŭ ne revenis?”

”Ba ne,” grumblis la maljuna sinjorino. ”Ankoraŭ vi atendos.”

”Tja,” ekĝemis la maljunuleto kaj dormeme okulumis.

”Ba, ili. Jes ja. Kaj kie estas la hominoj?”

”Ĉu mi gardas ilin?” murmuris la maljunulino. ”Vi scias ja, ie ili vagaĉas –”

”Aĥ ja, ja,” oscedis la avo Janeĉek. ”Ili vagaĉas ie. Anstataŭ – anstataŭ, ni diru, tio aŭ alia – Do tiel. Tiel ĝi statas!”

Estis silento; nur la maljuna Janeĉekino rapide kaj kun kolera fervoro daŭre skrapis la krudan felon.

”Mi diras,” aŭdiĝis Janeĉek, gratante enpense sian dorson. ”Vi vidos, ke denove nenion ili alportos. Estas ja memkomprene: kun tiuj iliaj sentaŭgaj ostlancoj. – Kaj mi senĉese diras al la filo: rigardu, neniu osto estas ja sufiĉe dura kaj firma por ke oni povu fari el ĝi ĵetlancojn!

– Tion devas ja rekoni ankaŭ vi kiel virino, ke nek osto nek kornaro havas tiun nu – tian trabativon, ĉu vi scias?

Oni trafas per tio oston, kaj oston oni ja ne povas trabati per osto, nu ne? Tio estas memkomprena. Jes, tia ŝtona ĵetlanco, homido – memkromprene ĝi estas pli peniga, sed kompense ĝi estas, hominjo, instrumento. –

Sed ĉu la filo lasas, ke oni konsilu al li?”

”Nu jes,” diris amare sinjorino Janeĉek. ”Hodiaŭ neniu plu toleras ordonadon.”

”Mi ja ne ordonas al iu,” ekscitiĝis la maljunulo. ”Sed eĉ konsilon ili ne akceptas! Hieraŭ mi trovis tie sub la roko tian belan, platan silikan rompopecon. Sufiĉus priĉizi ĝin iomete ĉe la randoj, por ke ĝi estu pli akra, kaj ĝi estus lancpinto, nu ĝojinde. Do mi ĝin prenas hejmen kaj montras al la filo: Vidu, jen kia ŝtono, nu? – Nu jes, li rediras, sed kion kun ĝi, paĉjo? – Nu, mi diras, oni povus prihaki ĝin por ĵetlanco. – Ba, paĉjo, diras li, kiu emus ĝin ĉizi kaj filigrani? Da tia malnova fatraso ni havas ja en la groto tutajn amasojn kaj cetere por nenio ĝi taŭgas; eĉ sur la lanco ĝi ne teniĝas, oni ligu ĝin kiel ajn, do kion kun ĝi? – Inertuloj ili estas,”’ ekkriis impete la maljunulo. ”Hodiaŭ neniu plu volas solide prilabori pecon da siliko, jen la afero. Komfortamaj ili estas.

Memkomprene, tia ostpinto estas farita tuj, sed ĝi ankaŭ rompiĝas al vi ĉiumomente. Nu ne gravas, diras la filo, do oni donas novan kaj prete. Nu jes, sed kien tio kondukas?

Ĉiumomente novan ĵetlancon! Diru mem, kiu tion iam vidis? Hominjo, tia bone farita silika pinto devis elteni longegajn jarojn! Sed mi diras, miaj vortoj pravi ĝos: ja foje ili ankoraŭ ŝate revenos al niaj solidaj ŝtonarmiloj!

Tial mi kolektas kie ajn mi ion trovas: malnovajn sagojn kaj batilojn kaj silikajn tranĉilojn – Kaj tion ili nomas fatraso!”

La maljuna sinjoro preskaŭ sufokiĝis pro aflikto kaj indigno. ”Nu vidu,” aŭdiĝis sinjorino Janeĉek por alkonduki lin al aliaj pensoj. ”Jen la sama afero kun la feloj.

Panjo, diras al mi la bofilino, kial ĝin tiom priskrapadi, domaĝe pri la laboro; provu foje tani la felon per cindro, tio almenaŭ ne fetoras.” – ”Min vi volas instrui,” abruptis la maljunulino la forestantan bofilinon, ”mi scias, kion mi scias! De ĉiam la feloj estis nur priskrapataj kaj kiaj ili estis! Memkomprene, se estas domaĝe al vi labori – Nur se ili povas iel eviti la laboron! Tial ili senĉese ion elpensas kaj aliigas – Tani felon per cindro! Kiu iam aŭdis tion!”

”Jam estas tiel,” oscedis Janeĉek. ”Jes ja, ne estas por ili plu sufiĉe bona, kiel ni tion faris. Kaj ili diras, ke niaj ŝtonarmiloj estas maloportunaj por la mano. Do tio estas vero, la komforton ni ne tro atentis; sed hodiaŭ – nununu, por ke vi ne kontuzu viajn manetojn! Diru mem, kien tio kondukos? Rigardu la nunajn infanojn.

Nur, avo, lasu ilin, diradas la bofilino, ili ludu. Jes, sed kio estos iam el ili?”

”Se ili almenaŭ ne farus tian rumoron,” plendis la maljuna sinjorino. ”Misedukitaj ili estas, jen la vera vero!”

”Jen la nuntempa eduko,” predikis la maljuna Janeĉek.

”Kaj kiam mi iam-tiam diras ion al la filo, li diras:

Paĉjo, tion vi ne komprenas plu, hodiaŭ estas alia tempo, alia epoko – Ja, li diras, onidire eĉ la ostarmiloj ne estas ankoraŭ la lasta vorto; foje, li diras, venos homoj al pli kvalita materialo – Nu sciu, tio estas jam tro: kvazaŭ iu vidus iam alian firman materialon krom ŝtono, ligno aŭ osto! Tion vi mem devas rekoni, kiel malsaĝa virino, ke, – ke – ke tio superas ĉiun limon!”

La manoj de sinjorino Janeĉek sinkis en la sinon. ”Vi,” ŝi diris, ”kaj de kie ili prenas ĉi tiujn sensencaĵojn?”

”Nu, laŭdire tio estas nun moderna,” maĉetis sendente la maljunulo. ”Mi petas vin, tie en tiu direkto, kvar tagojn da marŝo de ĉi tie, almigris iu nova gento, tia fremda kanajlaro, kaj ili tion onidire tiel faras. – Vi devas scii, ĉiujn ĉi malsaĝaĵojn la niaj havas de ili. La ostarmilojn kaj ĉion. Eĉ – eĉ ili aĉetas tion de ili,” li ekkriis ekscitite.

”Por niaj bonaj feloj! Kvazaŭ iam io bona venus de fremduloj! Nur nenion komenci kun iu fremda aĉularo!

Kaj entute, ĝi estas malnova sperto de la antaŭuloj: ĉiu fremdulo estas senhezite atakenda kaj likvidenda. Tiel estis de ĉiam: neniajn ceremoniojn kaj mortigi. – Ba ne, paĉjo, diras la filo, nun estas alia situacio, nun oni en14 kondukas var-interŝanĝon. – Var-interŝanĝo! Se mi iun mortigas kaj prenas de li, kion li havas, do mi ricevas lian varon kaj nenion mi donas al li por tio – do kial ia interŝanĝo? Tute ne, paĉjo, diras la filo, tiel vi pagas per homaj vivoj, kaj domaĝe pri ili! – Do jen vi havas: estas onidire domaĝe pri homaj vivoj! Jen la nunaj opinioj,” grumblis la maljuna sinjoro malplaĉe. ”Malkuraĝuloj ili estas, jen ĉio! Domaĝe pri la vivoj! Kaj diru, kiel iam vivtenos sin tiom da homoj, kiam ili ne buĉados unu la alian? Jam nun estas diable malmulte da tiuj boacoj!

Vidu, homvivojn ili bedaŭras; sed la tradicion ili ne respektas, siajn antaŭulojn kaj gepatrojn ili ne estimas. –

Ja, ĝi estas dekadenco,” elpuŝis impete avo Janeĉek. ”Antaŭ nelonge mi rigardas, iu tia nazgutulo desegnaĉas per kolora kreto sur muro de la groto figuron de bizono. Mi donis al li kapfrapon, sed mia filo diras: Nur lasu lin, tiu bizono estas ja kvazaŭ vivanta! – Nu, tio vere jam troas!

Ĉu oni iam faris tiajn senbezonaĵojn? Se vi havas nenion por labori, bubo, do priĉizu iun silikon, sed ne pentru bizonojn surmure! Ĉu estas al ni bezonataj tiaj stultaĵoj?”

Sinjorino Janeĉek kunpremis severe la lipojn. ”Se nur bizonojn,” ŝi avarvortis post momento.

”Kion do?” demandis la avo.

”Nu nenio,” defendis sin sinjorino Janeĉek, ”estas al mi honte tion diri – Do, por ke vi sciu,” ŝi decidiĝis su15 bite, ”hodiaŭ matene mi trovis … en la groto … pecon da mamuta dentego. Ĝi estis skulptita … kiel nuda virino.

Mamojn kaj ĉion, ĉu vi scias?”

”Aj, aj,” miregis la maljunulo. ”Kaj kiu skulptis tion?”

Sinjorino Janeĉek skuis indigne la ŝultrojn. ”Kiu scias.

Verŝajne iu el la junaj. Mi jetis tion en la fajron, sed –

Tiajn mamojn ĝi havis! Fi!”

”– Nu, jam vere tro,” elpuŝiĝis el avo Janeĉek. Kia senmoralo! Vidu, jen sekvo, ke ili ĉizas ĉion eblan el ostoj! En nian menson neniam venis tia malĉastaĵo, ĉar el la siliko ĝi eĉ ne estus farebla – Kien tio kondukas!

Jen iliaj inventoj! Senĉese ili ion inventados, senĉese ion novan ili enkondukados, ĝis ili ĉion ruinigos kaj detruos.

– Kaj mi diras,” vokis la prahomo Janeĉek en profeta ekstazo, ”ke ĝi ne plu longe daŭros!”

[1931]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.