La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Goneril, filino de Lear

Ne, nenio estas al mi, vartistino, – kaj ne diru al mi ora knabinjo. Mi scias, ke vi tiel diris al mi, kiam mi estis malgranda; kaj reĝo Lear diris al mi vi bubo etula, ĉu vi scias? Li prefere estus havinta filon, – kion vi pensas, ĉu filoj estas pli bonaj ol knabinoj? Regan estis de ĉiam fraŭlineto, kaj Kordelia – vi scias ja: la muŝoj manĝu min. Vigla kiel lignoŝtipo. Kaj Regan – oni eĉ ne supozus tion ĉe ŝi: la nazon supren, kiel reĝino, sed egoistino, ĉu vi memoras? En ŝi tio estis de ĉiam. Diru, avino, ĉu mi estis malbona, estante malgranda. Do vidu.

Kiel okazas, ke la homo iĝas malbona? Mi scias , vartistino, ke mi estas malbona. Ne diru, ankaŭ vi tion pensas. Al mi estas indiferente, kion vi ĉiuj pensas pri mi. Eble ankaŭ malbona: sed en tio, kio estis kun la patro, mi pravis, vartistino. Kial li nur obstinis en tio, ke li devas treni kun si tiujn cent siajn viraĉojn, kaj se ili estus nur cent: sed krome ankoraŭ ĉiaspeca servistaro, – tio simple ne estas ebla. Lin mi tre ŝatus vidi, je mia animo, vartistino, mi amis lin, treege amis, multe pli ol iun alian en la mondo; sed tiu lia bando, Kristo Sinjoro. – Ili faris ja el mia domo bordelon! Nur rememoru, vartistino, kiel ĉi tie aspektis: nuraj mallaboremuloj, nura rumoro kaj kvereloj kaj kriado, kaj da malpuraĵo, nu vi scias –.

Pli malbona ol sterkejo. Diru, vartistino, kiu domestrino tion tolerus? Kaj ordoni al ili oni ne povis, ba ne! al ili povis ion ordoni nur reĝo Lear. Al mi ili nur rikanis.

Nokte ili faris vizitojn al la servistinoj – senĉese estis ie aŭdeble paŝ’, paŝ’, kaj susuro kaj pepado – la duko dormis kiel ligno; mi vekas lin, ĉu vi aŭdas? Kaj li murmuris, lasu ilin kaj dormu. – Imagu, vartistino, kiel estis al mi ĉe tio! Ankaŭ vi estis juna, vi scias tion imagi, ĉu?

Kiam mi plendis al reĝo Lear, li eĉ priridis min: sciu knabino, kion alian vi povas atendi de la viroj? Ŝtopu viajn orelojn, kaj prete.

Kaj mi do diris al li, ke tio ne estas ebla, ke li devas almenaŭ duonon de tiuj nenifaruloj forigi. Kaj sciu, li ofendiĝis. Ke estas maldanko kaj simile. Li terure furiozis, vi eĉ ne povas imagi. Sed mi scias ja, kio povas esti kaj kio ne; ili devas zorgi nur pri tiu sia honoro, sed ni virinoj, ni devas pensi pri la domo kaj ordo. Al ili estas indiferente, eĉ se ĉi tie estus kvazaŭ en ĉevalejo. Diru, vartistino, ĉu mi pravis aŭ ne? Do, vidu. Kaj paĉjo morte ofendiĝis. Kion mi devis fari? Mi scias, avino, kio estas mia devo al li, sed kiel virino mi ankaŭ havas devon al mia domo, kion vi pensas? Kaj pro tio paĉjo min malbenis.

Kaj la duko – li nur palpebris kaj sendecide staris.

Ĉu vi pensas, ke li defendis min? Ne. Li toleris trak142 ti min kiel malbonan, bagateleman, kvereleman virinon.

Vartistino, ĉu vi aŭdas, vartistino, en tiu momento io en mi iel krevis: mi – mi – mi komencis malami mian edzon. Mi malamas lin, bone sciu tion! Mi malamas!

Kaj mi malamas paĉjon, ĉar li estas kulpa pri tio, ĉu vi komprenas? Jes ja tiel estas, jes ja tiel estas; mi estas malbona, mi scias, sed mi estas malbona nur tial, ĉar mi pravis –

Ne, ne parolu; mi vere estas malbona. Vi scias ja, avino, ke mi havas amanton, ĉu? Se vi scius, kiel indiferente estas al mi, ke vi tion scias! Ĉu vi pensas, ke mi amas Edmundon? Mi ne amas; sed mi volas iel venĝi por tio, ke la duko ne kondutis virece. Simple mi malamas lin. Vartistino, eĉ ne ideon vi havas, kio estas malami!

Tio signifas esti malbona, malbona, plenplene malbona.

Kiam oni komencas malami – kvazaŭ oni tute ŝanĝiĝus. Mi estis tute bona knabino, kaj povis esti el mi bona edzino; mi estis filino, estis fratino, kaj nun mi estas nur malbona. Mi ankaŭ jam vin ne amas, avino, nek min, nek min. Mi pravis; se ili estus tion agnoskintaj, mi estus alia, kredu al mi –

Ne, mi ne ploras. Ne pensu, ke tio min iel suferigas.

Male, oni estas pli libera, malamante. Oni povas pensi kion ajn – antaŭ nenio oni devas halti. Vidu, antaŭe mi ne kuraĝis vidi ĉe mia edzo, ke li estas antipatia, ke li estas dikventra, ke li estas pantoflulo, ke liaj manoj ŝvi143 tas; kaj nun mi vidas tion. Nun mi vidas, ke paĉjo Lear estas ridinda tirano, ke li estas sendenta kaj freneza maljunulaĉo – ĉion mi vidas. Ke Regan estas vipuro kaj mi, vartistino, ke mi havas en mi tiajn strangajn kaj terurajn aferojn – antaŭe mi tion eĉ ne scietis. Subite ĉio ĉi venis.

Diru, ĉu tio estas mia kulpo? Mi pravis; ili ne devis peli min tiel ekstremen. Tion vi ne povas kompreni, vartistino.

Iam mi pensas, ke mi povus murdi la dukon, ronkanta apud mi. Simple per ĉastranĉilo lin buĉi. Aŭ veneni Regan. Jen, fratinjo, trinku vinon. Ĉu vi scias, ke Regan volas forlogi de mi Edmundon? Ne ĉar ŝi amus lin;

Regan estas malvarma kiel ŝtono. Sed ŝi faras tion kontraŭ mi. Kaj ŝi kalkulas kun tio, ke Edmundo iel forigos tiun malsaĝulon dukon kaj mem uzurpos la tronon post Lear. Nepre tiel estas, vartistino. Regan estas nun vidvino – tiu lacerto havis de ĉiam feliĉon. Sed ne pensu, ke ŝi sukcesos: mi atentas kaj malamas. Mi eĉ ne dormas, nur por povi pensi kaj malami. Se vi scius, kiel oni en mallumo bele kaj senfine malamas. Kaj se mi rememoras, ke ĉio ĉi venis nur pro obstino de la paĉjo kaj iu malordo en la domo – Diru, tion neniu mastrino povus toleri.

Vartistino, vartistino, vartistino, kial ili tiam ne vidis, ke mi pravis!

[1933]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.