La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Frato Francisko

Sur ŝoseo al Forli (tie, kie la vojo deflankiĝas al Lugo) haltis ĉe iu forĝisto almozmonaĥo; li estis negranda, iom kurbstatura, kaj estis montranta en larĝa rideto kelkajn flavajn dentojn. ”Frato forĝisto,” li diris gaje, ”Dio donu sanon, hodiaŭ mi ankoraŭ ne manĝis.”

La forĝisto rektiĝis, forviŝis la ŝviton kaj pensis ion pri vagemaj homoj. ”Envenu,” li grumblis. ”Peco da fromaĝo estos tie.”

La edzino de la forĝisto estis graveda kaj pia; ŝi volis kisi la manon de la monaĥo, sed tiu rapide kaŝis ambaŭ manojn kaj vigle muelparolis: ”Ne, patrinjo, sed se mi kisus vian manon? Min oni nomas frato Francisko, almozulo.

Dio vin benu!”

”Amen,” elspiris la juna forĝist-edzino kaj iris por pano, fromaĝo kaj vino.

La forĝisto ne estis tre parolema; li rigardis teren kaj ne sciis kion plu. ”Kaj de kie, Domine?” li demandis fine.

”Nu el Asizo,” diris la monaĥo. ”Bela peco da vojo, fraĉjo. Ja vi ne kredus, kiom da riveretoj, vitĝardenoj kaj padoj estas en la mondo. Oni ne kapablas ilin trairi kaj oni devus, homo, oni devus. Ĉie estas dia kreaĵo kaj irante, kvazaŭ vi preĝus.”

”Mi estis foje eĉ en Bolonjo,” diris la forĝisto enpense, ”sed tio jam estas tre longe. Vi scias ja, Domine, forĝisto ne povas kunporti sian tutan laborejon.”

La monaĥo kapjesis. ”Forĝi la feron,” li diris, ”estas, forĝisto, kvazaŭ vi servus al Dio. La fajro estas bela kaj sankta. Frato fajro, homido, vivanta dia kreaĵo. Kiam la fero moliĝas kaj eblas ĝin fleksi – kia beleco, forĝisto – aj aj! Kaj rigardi en la fajron – tio estas kvazaŭ vizio.” I.a monaĥo ĉirkaŭpremis per manoj la genuojn kiel knabo kaj komencis rakonti pri la fajro. Fajro de paŝtistoj, fumantaj fajretoj en vitĝardenoj, flamanta keno, kandelo kaj brulanta arbetaĵo. Dum la forĝist-edzino sternis sur la tablo blankan tolon kaj preparis panon, fromaĝon kaj vinon, la forĝisto distre palpebris, kvazaŭ li rigardus en fajron.

”Patro,” diris mallaŭte la forĝist-edzino, ”ĉu vi ne volus iom manĝi?”

Frato Francisko rompis perfingre la panon kaj rigardis demande la forĝiston kaj lian edzinon. Kaj kion vi havas, vi du, li miris, pro kio vi estas tiel malparolemaj kaj mishumoraj? Tiaj bonaj homoj, knabego kiel urso kaj edzino en benita stato, kio estas kun vi, kio vin deprimas?

Al Francisko kreskis la manĝopecoj en la buŝo pro embaraso kaj malĝojo. Per kio mi vin, homoj diaj, gajigos?

Ĉu mi rakontu al vi ŝercaĵojn el vojaĝoj? Ĉu mi kantu kaj saltetu por ĝojigi virinon naskontan?

La pordo iomete apertiĝis. Kaj la forĝist-edzino levis la manon kaj paliĝis. En la pordo montriĝis humila hundkapo kaj timemaj okuloj.

La forĝisto eksaltis, la vejnoj surfrunte sanĝsvelaj, kaj impetis al la pordo. ”For, ci malbenita bestaĉo!” li ekmu ĝis kaj piedfrapis la pordon. La hundo ekjelpis kaj forkuris.

Frato Francisko tristiĝis kaj en embarasoj knedis el la pano globetojn. ”Forĝisto, forĝisto,” li elpuŝis, ”kion faris al vi tiu dia kreitaĵo?”

I.a forĝisto sin turnis zorgeme al sia edzino. ”Giuliana,” li murmuris, ”nu, nu! Nu nu!”

La edzino provis rideti, ŝiaj lipoj tremis; ŝi ekstaris pala kaj svenema kaj senvorte foriris. La forĝisto rigardis post ŝi malserene.

”Frato,” flustris Francisko aflikte ”kial vi pelas vian fraton hundeton for de la tablo? Mi iras.”

La forĝisto kolere fortusis. ”Do por ke vi sciu, Domine,” li diris krude, ”tiu hundo –. Je pasko ni atendis viziton.

Estis venonta al ni la fratino de la edzino el Forli, ankoraŭ knabineto –. Ŝi ne venis. Post dek kvar tagoj alveturis por ŝi ŝiaj gepatroj … Ni serĉis la knabineton, nenie spuro post ŝi. Semajnon antaŭ la pentekosta dimanĉo alkuris nia hundeto de ie el la kampoj kaj trenas ion en la buŝo ĝis la sojlo. Ni rigardis, kio – internaĵoj. Nur poste ni trovis, kio restis de la knabineto –.” La forĝisto mordis siajn lipojn por superi tion. ”Ni ne scias, kiu tion faris al ŝi. Dio punos la murdinton. Sed la hundeto, Domine –.” La forĝisto mansvingis. ”Mi ne povas ĝin mortigi, tio estas la plej malbona. Kaj ĝi lasas sin neniel forpeli. Ĝi ĉirkaŭiradas la domon kaj petas –. Ĉu vi scias prezenti al vi, Domine, kia teruro –.” La forĝisto forte frotis la vizaĝon. ”Ni eĉ ne povas rigardi ĝin. Dum la nokto ĝi hurlas apud la pordo J–”

Frato Francisko ektremis.

”Do vi vidas,” murmuris la forĝisto. ”Pardonu, Domine, mi iros rigardi Giulianan.”

La monaĥo soliĝis en la ĉambro, estis al li preskaŭ naŭze pro la silento. Li iris piedpinte al la domperono.

Proksime staras flava tremanta hundaĉo kun vosto inter la kruroj kaj malcerte fiksrigardas lin. Frato Francisko turnis sin al ĝi. La hundeto prove movis la voston kaj jelpis.

”Aĥ, ci povrulo,” murmuris Francisko kaj volis rigardi alien, sed la hundo vostumas kaj ne ĉesas lin fikse alrigardi.

”Nu, kion ci volas?” grumblas frato Francisko embarase. ”Estas al ci malgaje, frateto, ĉu? Malfacila afero.” La hundaĉo piedumas kaj tremas pro ekscito.

”Nu, nu,” kvietigas ĝin Francisko. ”Neniu volas kun ci paroli, ĉu?” La hundeto jelpas kaj rampas al la piedoj de la monaĥo. Frato Francisko ĝin iel abomenas. ”Iru, iru for,” li persvadas ĝin. ”Ci devis ne fari tion, kamarado. Ĝi estis sankta korpeto de la knabinjo –.” La hundo kuŝas ĉe la piedoj de la sanktulo kaj plorĝemas. ”Ĉesu, mi petas cin,” murmuras Francisko kaj kliniĝas super la hundeto.

La hundo rigidiĝis pro la plej streĉa atendado.

En tiu momento la forĝisto kaj lia edzino eliris sur la sojlon, ĉar ili serĉis sian gaston. Kaj jen, antaŭ la domo genuas la monaĥo, gratante post la orelo jelpantan hundaĉon kaj mallaŭte diras: ”Do vidu, frateto, do vidu, mia kara; kial ci lekas miajn manojn?”

La forĝisto snufe ekspiregis. Francisko turnis sin al li kaj timide babilis: ”Komprenu, forĝisto, ĝi tiel petis! Kiel vi nomas ĝin?”

”Bracco,” murmuris la forĝisto.

”Bracco,” diris sankta Francisko kaj la hundeto rapide lekis lian vangon. Frato Francisko leviĝis. ”Jam sufiĉe, frateto, mi dankas vin. Mi iru jam, forĝisto.” Li ne sciis rapide, kiel adiaŭi; li staris antaŭ la forĝist-edzino kaj pensis kun fermitaj okuloj pri iu beno.

Kiam li apertis ilin, genuas antaŭ li la juna edzino kaj havas la manon metita sur la kapo de la flava hundo.

”Dio estu laŭdata,” elspiris Francisko kaj montris la flavajn dentojn. ”Dio repagu tion al vi!”

Kaj la hundeto kvivitante pro sovaĝega ĝojo komencis kuregi en rondo ĉirkaŭ la sanktulo kaj la genuanta virino.

[1932]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.