La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

Sinjoro Hynek Ráb el Kufôtejn

Sinjoro Janek Chval el Jankov ankoraŭ ne rekonsciiĝis el la surprizo. Mi petas vin: venis, aperis, subite enfalis ĉi tien vizite sinjoro bofilo, kaj kia bofilo, bonvolu nur rigardi: li havas germanajn pantalontubojn kaj maĝarajn lipharojn, nu nekontestebla grandsinjoro; kaj jen la maljuna sinjoro Janek kun refalditaj manikoj dume helpis ĉe bovin-akuŝo. Kia pridonaco, pensas la maljuna sinjoro embarasite, kial diabloj lin portas al mi?

”Nur trinku, sinjoro Hynek,” li trudis fervore. ”Estas nur ĉi tiea vino, kvin jaroj pasis, de kiam ĝin alverturigis judo el Litomëôice. En Prago vi trinkas la cipran, ĉu?”

”Tian kaj alian,” diris sinjoro Hynek. ”Sed mi diras al vi, sinjoro bopatro, nenio superas honestan ĉeĥan vinon.

Kaj bonan ĉeĥan bieron, sinjoro. Ĉe ni la homoj ne scias, kion bonan ni havas, kaj aĉetas ĉian ajn fremdan fivaron. Ĉu vi opinias, ke el fremdlando oni alveturigas al ni ion solidan?”

La maljuna sinjoro kapskuis. ”Kaj ankoraŭ ili volas por tio tian nekristanan monon.”

”Memkomprene,” tradentis sinjoro Ráb. ”Mi petas vin, konsideru nur la doganojn. Lia reĝa majesto grasi174 gas siajn poŝojn kaj ni devas tion pagi.” Sinjoro Hynek indigne tuskraĉis. ”Nur se li havas plenajn kestojn da mono!”

”Podêbrad?”

”Tiu nano,” jesis sinjoro Ráb. ”Li aspektas kiel iu butikisto.

Ni havas ja reĝeton, ĉu? Sed ĝi bankrotos, sinjoro bopatro. Jam pro ekonomiaj kaŭzoj kaj simile. Nu kaj ĉe vi en Jankov estas ankaŭ tiel malbone?”

Sinjoro Janek malsereniĝis: ”Malbone, knabo. Ege malbone. Venis pesto al la bovinoj, vanas la prifumado.

Kaj diablo scias, al la kamparanoj karbunkliĝis la greno.

Pasintjare hajlis. – Malbone estas al la kampuloj. Imagu, sinjoro Hynek, ili eĉ ne havas grenon por semado, mi devis disdoni al ili semaĵon el mia grenejo –”

”Disdoni?” ekmiris sinjoro Ráb. ”Tion, sinjoro bopatro, mi ne farus. Kial karesi la ronkulojn? Kiu ne scias sin vivteni, tiu mortaĉu. Tiu mortaĉu,” ripetis sinjoro Hynek energie. ”En la nuna tempo, sinjoro bopatro, necesas fera mano. Nur neniujn almozojn kaj subtenojn. Sibaritigi ilin, tio mankus! Venos ankoraŭ pli malbonaj tempoj.

Prefere kutimigi la nenihavulojn je iom da mizero.

Ili manĝaĉu kruston kaj simile. Mi donus al ili nenion, nur rekte mi dirus al ili: Vi senhavuloj mizeregaj, vi sklavoj kaj simile. Ĉu vi pensas, ke ni ne havas pli seriozajn zorgojn ol viajn intestojn? Hodiaŭ, mi dirus al ili, vi ĉiuj devas esti preparitaj je pezaj oferoj. Ni devas pensi pri defendo de nia reĝolando kaj pri nenio malpli granda.

Tiel mi parolus al ili, sinjoro. La tempo estas malfacila, kaj kiu ne estas preta morti por la patrio, mortaĉu pro malsato. Kaj fino.”

Sinjoro Hynek energie ektrinkis. – ”Dum ili povas teni sin sur piedoj, armil-ekzerci ilin kaj neniujn parolojn.”

La maljuna sinjoro el Jankov malfermegis je sinjoro bofilo la palajn okulojn. ”Kio, kio nur,” li elbalbutis konfuzite.

”Ĉu, ĉar – Dio gardu – estos milito?”

Sinjoro Hynek ekridaĉis. ”Kial ne estu! Devas esti: ĉu ni havas la pacon por nenio? Ej, sinjoro, kiam estas paco, memkomprene, io estas preparata. Mi petas vin,” li diris malestime, ”ja tion scias ankaŭ tiu – kiel nur oni nomas lin? ha, la princo de la paco. La princo de la paco,” kraĉŝprucis sinjoro Ráb. ”Memkomprene, sinjoro, li timas pri sia trono. Oni eĉ ne vidus lin, se li ne estus sidanta sur trono, kun tri kusenoj sub la postaĵo.”

”Ĉu li, Podêbrad?” demandis sinjoro Janek necerte.

”Kiu alia? Eh, ni havas reganton, mi bele dankas! Nur paco, sinjoro bopatro. Nur mesaĝoj kaj similaj aferoj.

Por tio estas mono, ĉu? Antaŭ nelonge – ĝis Hlohovec li pelaĉis sin al la pola reĝo, laŭdire pro pakto kontraŭ

Turkoj. Tutan mejlon li iris renkonte al la Polo, imagu!

Kion vi diras pri tio?”

”Nu,” diris sinjoro Janek singarde, ”ĉu oni malmulte parolas pri Turko?”

”Malsaĝaĵoj,” diris sinjoro Hynek Ráb energie. ”Sed ĉu decas, ke la ĉeĥa reĝo faru honoraĵojn al Polo? Estas hontinde,” ekkriis sinjoro Hynek. ”Li devis atendi, ĝis la Polo venos al li! Jen, kiel ni, sinjoro Janek, finas! Kion dirus pri tio la mortinta imperiestro Karolo aŭ Zikmundo?

Tiam ni, kara sinjoro havis ankoraŭ ian internacian prestiĝon –” Sinjoro Ráb kraĉis. ”Fi! Mi miras, ke ni Ĉeĥoj toleras tian hontaĵon.”

Kiaj aferoj, ĉagreniĝis sinjoro Janek Chval. Kaj kial li tion rakontas al mi? Kvazaŭ mi ne havus sufiĉe da miaj zorgoj –

”Aŭ la jena,” predikis sinjoro Ráb, ”– li sendis ambasadon en Romon, por ke la papo lin rekonu kaj tiel plu.

Kun bela peto, vi scias? Onidire, por ke estu paco inter la kristanaro kaj simile. Devas finiĝi!”

Sinjoro Ráb frapis per manplato la tablon, mirinde, ke li ne renversis la pokalojn. ”Paĉjo Òiòka turniĝus en la tombo! Miadio, mi petas vin, trakti kun la papo! Ĉu tial ni kalikanoj sangis, he! Por ke li vendu nin al Romo sub papan pantoflon?”

Kaj kial vi tiel incitiĝas, miris la maljuna sinjoro, distre palpebrante. Kie vi, homo, sangis? Via mortinta patro venis ĉi tien nur kun Zikmundo. – Vere, poste li edzi ĝis en Prago. Li subskribadis sin Joaĥim Hanes Raab.

Li estis bona homo, hometo, mi lin konis; tute prudenta Germano.

”Kaj li pensas,” indigniĝis sinjoro Hynek Ráb, ”ke li faras dioscias kian altan politikon. Antaŭ nelonge li sendis iajn siajn pajacojn ĝis Francio, al la franca reĝo. Ke oni fondu ligon de kristanaj princoj, por ke ili kunvenu en iu tuteŭropa parlamento aŭ kio. Pace likvidi konfliktojn kaj simile. Kaj kontraŭ la Turko laŭdire kaj eterna paco kaj tiaj aferoj. Diru vi mem: ĉu vi aŭdis iam similajn sensencaĵojn? Ĉu estas eble fari politikon – tiel? Mi petas vin, kiu likvidus la konfliktojn pace, se eblas fini ilin per milito? Kaj ĉu iu ŝtato toleros enmiksiĝon, se ĝi volas militi kun la alia? Nu, malsaĝaĵoj – la tuta mondo nur ridas pri tio. Sed kiel nin, sinjoro bopatro, tia malfortula paŝo kompromitas antaŭ la tuta mondo! Ja, miadio, ni aspektas, kvazaŭ ni timus, ke ne venu iu milito je ni –”

”Kaj – ĉu ĝi venos?” demandis sinjoro Hynek zorgeme.

Sinjoro Hynek Ráb el Kufŝtejn kapskuis. ”Venenon vi povas preni. Rigardu, sinjoro bopatro, kontraŭ ni estas la Hungaro, la Germano, la papo kaj Aŭstrio. Se ili estas kontraŭ ni, nu bone: ni devas ataki ilin, antaŭ ol ili alianciĝos. Tuj la militon kaj prete. Tiel oni faras,” deklaris sinjoro Ráb kaj trakombis decideme siajn harojn.

”Nu, mi ĝustatempe zorgu pri provizoj,” murmuris sinjoro Janek Chval enpense. ”Estas bone havi provizojn.”

Sinjoro Hynek Ráb konfidence klinis sin trans la tablon.

”Mi havus, sinjoro, ankoraŭ pli bonan planon.

Alianciĝi kun la Turko kaj Tataro. Tio estus politiko, ĉu?

Al la Tataro lasi Pollandon kaj Germanion, ili tie ĉion ekstermu kaj forbruligu. Des pli bone por ni, ĉu vi komprenas?

Kaj al la Turko lasi Hungarion, Aŭstrion kaj la papon.”

”Oni diras,” murmuris la maljuna sinjoro, ”ke la Turko estas kruelulo.”

”Ĝuste tial,” diris sinjoro Hynek aprobe. ”Tiu ilin, sinjoro, misfartigus! Nur neniujn ceremoniojn aŭ tiajn kristanajn sentojn! Simple, problemo de potenco. Kaj nia nacio, sinjoro – Mi diras, por la nacio neniu ofero estas sufiĉe granda; sed devas ĝin porti la aliaj, ĉu vi komprenas?

Neniun indulgu, kiel diradis nia Òiòka. Kontraŭ ĉiuj kaj simile. Nur se estus pli da veraj kaj efektivaj nacianoj!

Nur denove eksvingi per tiu nia malnova ĉeĥa batarmilo –”

Sinjoro Janek Chval el Jankov kapjesis. Mi devas zorgi pri provizoj, li opiniis. Kiu scias, kio okazos. La maljuna sinjoro Raab estis saĝa homo, kvankam ĝiskerna Germano.

Tirolano. Eble sinjoro Hynek havas iom da prudento post li, ekpensis la maljuna sinjoro, kaj en Prago oni diverson scias – Ĉefe fojnon provize sekigi. Dum milito necesas fojno.

Sinjoro Hynek Ráb el Kufôtejn frapis gajigite la tablon.

”Sinjoro bopatro, ni ankoraŭ ĝisvivos tion! Je la sano!

Hej, knabo, ĉi tien la kruĉon! Verŝu la vinon, ĉu vi ne vidas, ke pokal’ malplenas? Kaj vivu nia afero!”

”Wohl bekomm’s,” diris la maljuna sinjoro Janek ĝentile.

[1933]


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.