La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LIBRO DE APOKRIFOJ

Aŭtoro: Karel Čapek

©2026 Geo

La Enhavo

La puno de Prometeo

Tuskraĉante kaj ĝemegante post longa pruv-proceduro la eksterordinara senato foriris al konsiliĝo, kiu okazis en ombro de sankta olivo.

”Do, sinjoroj,” oscedis Hipometeo, la senatestro. ”Jen, kiel damne ĝi treniĝis. Mi opinias, ke mi eĉ ne bezonus prezenti resumon, nu, sed por ke ne estu formalaj ekscepcioj – Do, la akuzita Prometeo, ĉi tiea civitano, venigite antaŭ la tribunalon tial, ke li inventis fajron kaj per tio iel – hm, hm – atencis la validan ordon, konfesis, ke: unue, li inventis efektive la fajron; plue, ke li kapablas kiam ajn plaĉas al li, kaŭzi la samon per agado nomata fajroŝtonado; trie, ke li ĉi tiun sekreton, respektive skandalan inventon neniel laŭorde retenis, eĉ ne anoncis al kompetenta loko, sed ĝin malice konigis, respektive donis por fruktuzo al nekompetentaj homoj, kiel estas atestite per depozicioj de la koncernaj personoj, kiujn ni ĵus enketis. Mi opinias, ke tio sufiĉas kaj ke ni povus tuj komenci voĉdoni pri la kulpo kaj verdikto.”

”Pardonu, sinjoro prezidanto,” kontraŭis asesoro Apometeo, ”sed mi opinius, ke rilate la gravecon de ĉiu tiu eksterordinara tribunalo eble tamen estus pli konve4 ne, ke al la proklamo de la verdikto ni alpaŝu nur post funda interkonsiliĝo kaj – por tiel diri – ĉiuflanka diskuto.”

”Kiel vi volas, sinjoroj,” konsentis la tolerama Hipometeo.

”La afero estas ja klara, sed se iu el vi ankoraŭ volas ion rimarkigi, mi petas.”

”Mi permesus al mi rimarkigi nur,” aŭdiĝis senatano Ameteo kaj ege ektusis, ”ke laŭ mia opinio oni ĉe la tuta afero emfazu speciale unu flankon. Sinjoroj, mi pensas pri la religia flanko. Bonvolu permesi, kio estas tiu fajro?

Kio estas tiu eligita fajrero? Kiel konfesis Prometeo mem, ĝi estas nenio alia ol fulmo, kaj fulmo, kiel ĝenerale estas konate, estas manifestiĝo de speciala potenco de Zeŭso la Tondroreganto. Bonvolu klarigi al mi, sinjoroj, kiel venas ia tia Prometeo al dia fajro? Kiarajte li ĝin ekposedis? Kie entute li ĝin prenis? Prometeo volas kredigi al ni, ke simple li ĝin inventis; sed kiaj stultaj elturni ĝoj, – se ĝi estus tiel sendanĝera, kial ne estus inventinta la fajron iu el ni? Laŭ mia konvinko, sinjoroj, Prometeo la fajron simple ŝtelis de niaj dioj. Liaj neado kaj elturniĝoj ne erarigos nin. Mi kvalifikus lian punagon kiel ordinaran ŝtelon, due kiel krimon de blasfemado kaj sakrilegio. Ni estas ĉi tie por puni plej severe la sendian arogon kaj por gardi la sanktan posedaĵon de niaj naciaj dioj. Nur tion mi volis diri,” finis Ameteo kaj energie mungis en pinton de sia mantelo.

”Bone dirite,” konsentis Hipometeo. ”Ĉu ankoraŭ iu havas ion por diri?”

”Mi petas pardonon,” diris Apometeo, ”sed mi ne povas konsenti kun la konkludoj de la estimata sinjoro kolego.

Mi mem rigardis, kiam la nomita Prometeo ekflamigis la fajron; kaj mi diros al vi sincere, sinjoroj, ja – inter ni – ĝi estas tute nenio. Inventi fajron, tion scius ĉiu pigrulo, nenifarulo kaj kapropaŝtisto; ni ne inventis ĝin nur tial, ĉar serioza homo, memkomprene, havas nek tempon, nek penson ludadi per ia fajroŝtonado. Mi certigas sinjoron kolegon Ameteon, ke tio estas tute ordinaraj naturfortoj, pri kiuj okupiĝi ne indas al pensanta homo, por ne diri, al dioj. Laŭ mia opinio la fajro estas fenomeno tro bagatela, por tuŝi aferojn al ni ĉiuj sanktajn.

Sed la afero havas alian flankon, al kiu mi devas turni la atenton de sinjoroj kolegoj. Nome ŝajnas, ke la fajro estas elemento tre danĝera, ja eĉ malutila. Vi aŭdis aron da atestantoj, kiuj depoziciis, ke provante la buban inventon de Prometeo suferis gravajn brulvundojn, eĉ en kelkaj kazoj damaĝojn je havaĵo. Sinjoroj, se disvasti ĝos kulpe de Prometeo la uzado de fajro, kion bedaŭrinde oni jam ne povas malhelpi, neniu el ni estos sekura pri sia vivo kaj ankaŭ ne pri sia posedaĵo, sed tio, sinjoroj, povas signifi finon de la tuta civilizo. Sufiĉas minimuma malsingardo – kaj antaŭ kio haltos tiu malkvieta elemento? Prometeo, sinjoroj, kulpiĝis pro puninda fa6 cilanimeco per tio, ke li enmondigis ion tiel malutilan.

Mi formulus lian kulpon kiel krimon de grava korpodifekto kaj endanĝerigado de la publika sekureco. Rilate tion mi estas por dumviva puno per mallibero kun malmola lito kaj katenoj. Mi finparolis, sinjoro prezidanto.”

”Vi, kolego, tute pravas,” snufis Hipometeo. ”Nur ankoraŭ mi aldonus, sinjoroj, por kio entute necesis al ni ia fajro? Ĉu uzis fajron niaj antaŭuloj? Veni kun io simila, tio estas – hm hm, ja subfosa agado. Fajroludado, tio ankoraŭ mankis al ni! Kaj konsideru, sinjoroj, kien ĝi kondukos: la homoj ĉe fajro nenecese malhardiĝos, kuŝaĉos en varmo kaj komforto, anstataŭ – nu, anstataŭ batali kaj simile. Rezultos el tio nur sibaritiĝo, dekadenco kaj – hm, entute malordo kaj simile. Mallonge, ion oni jam devas entrepreni kontraŭ tiaj malutilaj simptomoj, sinjoroj. La tempo estas malfacila kaj entute. Nur tion mi volis rimarkigi.”

”Tre ĝuste,” aŭdiĝis Antimeteo. ”Ni ĉiuj certe konsentas kun nia sinjoro prezidanto, ke la fajro de Prometeo povas havi neantaŭvideblajn sekvojn. Sinjoroj, ni ne sekretigu al ni, ĝi estas grandioza afero. Havi fajron en sia povo – kiaj novaj ebloj ĉi tie aperas. Mi citas nur senelekte: forbruligi la rikolton de malamikoj, bruligi iliajn olivboskojn kaj tiel plu. Per fajro, sinjoroj, estas donita al ni homoj nova forto kaj nova armilo; per fajro ni iĝas preskaŭ egalaj al la dioj,” flustris Antimeteo kaj subite li akre ektondris. ”Mi akuzas Prometeon, ke ĉi tiun diecan kaj nesupereblan elementon fajron li konfidis al paŝtistoj kaj sklavoj, al kiu ajn, kiu venis; ke li ne transdonis ĝin en kompetentajn manojn, kiuj gardus ĝin kiel ŝtatan trezoron kaj per ĝi regus. Mi akuzas Prometeon, ke tiamaniere li fraŭdis la inventon de la fajro, kiu devis esti sekreto de princoj. Mi akuzas Prometeon,” kriis ekscitite Antimeteo, ”ke li instruis fari la fajron ankaŭ al fremduloj. Ke li eĉ ne sekretigis ĝin antaŭ niaj malamikoj.

Prometeo ŝtelis la fajron de ni tiel, ke li donis ĝin al ĉiuj. Mi akuzas Prometeon pro landoperfido. Mi akuzas lin pro insidoj kontraŭ la komunumo.” Antimeteo pro krio eĉ komencis tusi. ”Mi proponas mortpunon,” li eligis el si.

”Do, sinjoroj,” ekparolis Hipometeo, ”ĉu ankoraŭ iu postulas la vorton? Do, laŭ la opinio de la tribunalo la akuzita Prometeo estas trovita kulpa kaj pro krimo de blasfemo kaj sakrilegio, kaj pro krimo de grava korpolezo, respektive damaĝo al fremda posedaĵo kaj endanĝerigado de la publika sekureco, kaj pro krimo de perfido.

Sinjoroj, mi proponas ŝarĝi lin per dumviva puno per mallibero, pliseverigita per malmola lito kaj katenoj, aŭ mortpunon. Hm.”

”Eble ambaŭ,” enpense subitis Ameteo. ”Por kontentigi ambaŭ proponojn.”

”Kiel do, ambaŭ punojn?” demandis la prezidanto.

”Ĵus mi pripensas tion,” murmuris Ameteo. ”Estus eble tiel … kondamni Prometeon al tio, ke li estu dumvive alĉenita al roko … eble vulturoj elbekus lian malpian hepaton, ĉu vi bonvolas kompreni?”

”Tio estus ebla,” diris kontentigite Hipometeo. ”Sinjoroj, tio estus foje ekzempla puno je tiaj – hm, krimaj ekstravagancoj, ĉu? Ĉu iu havas ian kontraŭdiron? Do ni estus pretaj.”

* * *

”Kaj kial, paĉjo, vi kondamnis tiun Prometeon al morto?” demandis Hipometeon ĉe vespermanĝo lia filo Epimeteo.

”Tion vi ne komprenas,” murmuris Hipometeo, dume ĉirkaŭmordante ŝafan femureton. ”Hometo, tia rostita femuro pli bongustas ol la kruda; do, vidu, por io tamen la fajro estas bona. – Tio estis pro kaŭzoj de publika intereso, ĉu vi scias? Kien kondukus, se iu ajn povus senpune veni kun io nova kaj granda, ĉu? Sed io ankoraŭ mankas al tiu viando – Jen ideo!” ĝoje li ekkriis. ”Rostitan femuron oni devus sali kaj ajli! Jen la ĝusta! Knabo, tio estas ja invento! Vidu, tion tia Prometeo ne malkovrus!”

[1932]


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.