La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INTERPLANEDA MISIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro XXVI

Proksimume horon post la kunveno, McCann telefonis al Grosvenor.

– Mi ŝatus veni al vi – li diris.

– Vi estas bonvena – ekĝojis Grosvenor. La voĉo de la geologo sonis necerta: – Vi verŝajne metis minojn kaj kaptilojn laŭlonge de la tuta koridoro...

– Nu, do vi povus nomi ĝin tiel – konsentis Grosvenor. – Sed nenio okazos al vi.

– Kaj se mi venos kun la kaŝita intenco mortigi vin?

– Vi ne povus mortigi min ĉi tie en mia oficejo eĉ per solida klabo – Grosvenor respondis kun granda konfido en sia voĉo, esperante imponi iujn ajn subaŭskultantojn.

– Mi baldaŭ estos tie! – McCann promesis post mallonga pripenso kaj finigis la vokon.

Li devis esti ie proksime, ĉar minuton poste kaŝitaj detektiloj en la koridoro anoncis lian alvenon. Post momento, liaj kapo kaj ŝultroj aperis sur la ekrano de la komunikilo, kaj la dissendilo ensaltis en la lokon. Ĉar ĝi estis parto de la defenda sistemo, Grosvenor malkonektis ĝin permane.

Kelkajn sekundojn poste, McCann aperis en la malfermita pordo. Li haltis sur la sojlo, poste antaŭeniris, balancante la kapon.

– Mi sentis min malkomforta. Malgraŭ viaj certigoj, mi havis la senton, ke tutaj baterioj de diversspecaj armiloj celis al mi. malgraŭ tio mi vidis nenion. – Li rigardis demande al Grosvenor. – Aŭ eble vi blufas?

– Mi mem sentas min malkomforta – diris Grosvenor malĝoje. – Don, vi skuis mian fidon al via honesteco. Mi ne atendis, ke vi venos ĉi tien kun bombo.

– Nu, neniel! – McCann konsterniĝis. – Se viaj instrumentoj montras ion tian... – li paŭzis. Li demetis sian jakon. Li komencis traserĉi ĝin. Subite liaj movoj malrapidiĝis kaj lia vizaĝo ekpaliĝis, ĉar li prenis el sia poŝo papere maldikan grizan objekton, ne pli ol du colojn longan. – Kio estas ĉi tio? – li demandis.

– Stabiligita alojo de plutonio.

– Radioaktiva!

– Ne, ĝi ne estas radioaktiva, almenaŭ en ĉi tiu formo. Sed la radio de la altfrekvenca dissendilo povus rompi ĝin en radioaktivan gason, kiu malbone bruligus nin ambaŭ.

– Grove, mi ĵuras, ke mi sciis nenion pri ĉi tio.

– Ĉu vi diris al iu, ke vi iros ĉi tien?

– Kompreneble. Ĉie estas blokadoj ĉi tie.

– Alivorte, ĉu vi devis ricevi permeson?

– Jes. De Kent.

– Mi volus, ke vi zorge pripensu, kion mi diros al vi. Dum vi parolis kun Kent, ĉu vi ne sentis, ke en la ĉambro subite tre varmiĝis? – demandis Grosvenor.

– Nu… jes. Nun mi memoras. Mi pensis, ke mi sufokos.

– Kiom da tempo ĝi daŭris?

– Laŭvorte unu sekundo.

– Hmm... tio signifas, ke vi plej verŝajne estis senkonscia dum ĉirkaŭ dek minutoj.

– Senkonscia? – McCann ekkoleris. – Ho, diable. Ĉi tiu aĉulo senkonsciigis min per ia malpuraĵo!

– Mi verŝajne povus diri al vi precize kian dozon vi ricevis – Grosvenor diris penseme. – Sufiĉas sangoanalizo.

– Mi petas vin. Tio pruvus...

– Ĝi nur pruvus, ke io tia efektive okazis al vi. – Grosvenor balancis la kapon. – Tamen ĝi ne determinus ĉu vi faris ĝin memvole aŭ ne. Por mi, multe pli bona pruvo estas la fakto ke neniu mensosana konsentus ke la 239Pu izotopo de plutonio estu disbatata en gason en sia ĉeesto. Miaj aŭtomataj reduktiloj indikas, ke niaj amikoj provas fari tion ĉi jam dum minuto.

McCann iĝis tute blanka.

– Grove, mi satas pri ĉi tiu kanajlo. Mi konfesas, ke mi ne povis decidiĝi kaj ke mi promesis sciigi al li la rezultojn de nia interparolo, sed mi ankaŭ intencis averti vin, ke mi devas liveri tian raporton.

Grosvenor ekridetis.

– Estas bone, Don, mi kredas vin. Sidiĝu.

– Kaj ĉi tio? – McCann donis al li malgrandan metalan bombon... Grosvenor portis ĝin al la ujo kie li stokis radioaktivajn materialojn. Li revenis, sidiĝis apude kaj aldonis:

– Mi atendas atakon de ekstere. Estas nur unu maniero por Kent pravigi sian konduton al aliaj: li devas klopodi savi nin ĝustatempe por ke ni postvivu post ricevo de la radioaktivaj brulvundoj. Ni povas observi ĉion sur ĉi tiu ekrano.

La atako unue registris elektronikaj detektiloj de elektra okul-tipo. Malforta brilo aperis sur la instrumentpanelo kaj alarmzumilo eksonoris.

Ili tuj ekvidis la atakantojn sur la granda ekrano super la pupitro. Dekkelke da viroj en vakuskafandroj eliris el malantaŭ malproksima kurbiĝo kaj moviĝis laŭ la koridoro. Grosvenor rekonis von Grossen-on kaj du el siaj subuloj el la fizikfako, kvar kemiistojn, inkluzive de du el la biokemiofako, tri komunikadoficirojn de Gourlay, kaj du armitajn oficirojn. La arieron kovris tri soldatoj armitaj per portebla vibrilo, portebla termika kanono, kaj granda gasoĵetlanĉilo.

McCann moviĝis maltrankvile.

– Ĉu estas alia elirvojo el ĉi tie? – li demandis. Grosvenor konsentis kapjese.

– Kion pri supro kaj malsupro? – la geologo montris al la plafono kaj planko.

– Super ni estas magazeno kaj malsupre kinejo. Mi prizorgis ambaŭ, same kiel la ceterajn pordojn.

Ili eksilentis. La grupo de viroj en la koridoro subite haltis. McCann diris:

– Estas strange, ke von Grossen estas inter ili. Mi pensis, ke li admiras vin.

– Mi ofendis lin, kiam mi nomis vin ĉiujn amatoroj. Li venis por mem vidi, kion mi efektive povus fari.

En la koridoro, grupo da atakantoj konsiliĝis inter si pri io.

– Kio ĝuste venigis vin ĉi tien? – Grosvenor ekinteresiĝis.

– Mi volis ke vi sciu, ke vi ne estas tute sola – McCann respondis, fiksrigardante la ekranon. – Kelkaj pli altrangaj kolegoj petis min transdoni sian subtenon al vi. – Li paŭzis, klare zorganta pri io alia. – Ni ne parolu pri tio nun, kiam ili iras ĉi tien.

– Same bona tempo kiel iu ajn. – McCann ŝajnis ne aŭdi ĝin.

– Mi ne komprenas kiel vi intencas haltigi ilin – li diris maltrankvile. – Ili havas sufiĉe da armiloj por bruligi ĉi tiujn murojn je cindroj.

Grosvenor ne respondis, do McCann rigardis lin rekte en la okulojn. – Mi devas esti honesta al vi – li diris. – Mi estas en dilemo. Mi certas, ke vi pravas. Sed viaj taktikoj estas tute maletikaj al mi. – Li ŝajnis ne rimarki, ke li deturnis siajn okulojn de la ekrano dum momento.

– Estas nur unu ebla taktiko – respondis Grosvenor. – Mi devas kandidatiĝi kiel rivala kandidato. Ĉar Kent estas nur provizora kunordiganto, oni simple nomumis lin al la posteno post la akcidento de Morton, mi verŝajne povus havi elekton ene de la monato.

– Do kial vi ne faras tion ĉi?

– Ĉar mi timas. – Tremo trakuris la korpon de Grosvenor. – Tiu estaĵo – tie ekstere – preskaŭ mortas pro malsato. En ajna momento, ĝi povus moviĝi al alia galaksio, eble eĉ al la nia. Ni ne povas atendi tutan monaton.

– Tamen vi planas ekzili ĉi tiun estaĵon el ĝia galaksio, kaj vi taksas, ke vi bezonos plenan jaron por fari tion.

– Ĉu vi iam provis preni la predon de karnomanĝulo? – demandis Grosvenor. – Ĝi tenas ĝin forte kaj batalas, ĉu ne? Mia ideo estas, ke post kiam ĉi tiu estaĵo rimarkos, ke ni provas movi ĝin el ĝia loko, ĝi provos teni tion, kion ĝi jam havas kiel eble plej longe.

– Mi komprenas – diris McCann. – Cetere vi devas konfesi, ke viaj ŝancoj venki en la elekto estas proksimaj al nulo.

Grosvenor vigle skuis la kapon.

– Mi venkus. Vi eble ne kredas min, sed la fakto estas, ke homoj kaptitaj en la serĉado de plezuro kaj ekscito, pelitaj de ambicio, povas esti facile regataj. Mi ne elpensis la taktikojn, kiujn mi uzus en tia situacio. Ili estas konataj de jarcentoj. Sed historiaj provoj analizi ilin neniam atingis la radikon de la procezo. Ĝis antaŭ nelonge, la rilato inter fiziologio kaj psikologio baziĝis nur sur teoriaj fundamentoj. Neksialismo tradukis ĝin en la lingvon de specifaj teknikoj.

McCann silente rigardis lin. Fine li diris:

– Kio laŭ vi atendas homojn en futuro? Ĉu vi pensas, ke ni ĉiuj devus fariĝi neksialistoj?

– Ĝi nepras sur ĉi tiu ŝipo. Por la homa raso entute, tio ne estas tre praktika. Longtempe tamen ne estos senkulpigo por homoj, kiuj ne akiris ĉiujn sciojn, kiujn eblas majstri. Kial homo restu malklera? Oni ne povas ĉiam stari sub la ĉielo de sia planedo kaj rigardi ĝin per la obtuzaj okuloj de superstiĉo kaj nescio, kaj fari gravajn decidojn bazitajn sur falsaj premisoj. Falintaj civilizacioj, konataj al ni el la historio de la Tero, estas pruvo de tio, kio okazas al homoj blinde reagantaj al diversaj situacioj aŭ fidas je aŭtoritatemaj doktrinoj. – Li levis la ŝultrojn. – Pli malgranda celo estas atingebla ĉi-momente. Ni devas ensorbigi skeptikon en homojn. Brila sed analfabeta kamparano, kiu ĉiam postulas specifaĵojn, estas la spirita prapatro de la sciencisto. Je ĉiuj niveloj de kompreno, skeptikulo povas parte kompensi la mankon de speciala scio per sia sinteno al la mondo. Li diras: – Montru ĝin al mi! Mi havas malferman menson, sed vortoj sen pruvoj neniam konvinkos min!

McCann pensis pri tio, poste demandis:

– Vi, neksialistoj, volas rompi la ciklan historian ŝablonon, ĉu ne? Ĉu pri tio temas al vi?

– Mi koncedas, ke mi ne komprenis kiom grava ĝi estis ĝis mi renkontis Koritan – Grosvenor respondis post momenta hezito. – Mi havas la impreson, ke ĉi tiu teorio ankoraŭ devos esti kontrolita pli ol unufoje. Ekzemple, vortoj kiel "raso" aŭ "genlinio" estas precipe sensignifaj, sed la ĝenerala ŝablono bone priskribas la faktojn.

McCann turnis sian atenton reen al la atakantoj kaj diris, surprizite:

– Iel ili ne povas komenci. Ili certe havis planon antaŭ ol ili venis ĉi tien. – Grosvenor silentis. McCann donis al li akran rigardon: – Atendu momenton. Ili trovis vian defendon, ĉu ne? – li divenis.

Kiam lia interparolanto daŭre ne parolis, McCann ekstaris, proksimiĝis al la ekrano kaj rigardis rekte la ludantan scenon. Li rigardis precipe la du genuantajn virojn.

– Sed... kion ili faras? – li demandis senhelpe. – Kio haltigis ilin?

Grosvenor denove hezitis, sed klarigis:

– Ili faras sian eblon por ne fali tra la planko. – Li provis plej forte resti trankvila, sed lia voĉo rompiĝis pro emocio.

La geologo ne komprenis, ke tio estis tute nova sperto por Grosvenor. Nature, li havis la necesan scion, sed ĉi tiu estis la unua fojo uzata praktike. Neniu iam provis ĉi tion antaŭe. Li uzis fenomenojn el multaj scifakoj, improvizante por atingi la celon en la unikaj kondiĉoj en kiuj devis agi.

Ĝi sukcesis – ĝuste kiel li atendis. Lia rezonmaniero, ege preciza kaj bazita sur ekstreme larĝaj bazoj, lasis malmulte da loko por eraroj.

Sed provi ĝin praktike estis ege ekscita, sendepende de antaŭa scio.

McCann revenis al sia sidloko kaj eksidiĝis.

– Ĉu la planko efektive disfalos? – li demandis.

– Ne temas pri tio. La planko ne submetiĝas al ŝanĝoj. Ili enfandiĝas en ĝin. Se ili irus plu, ili efektive flugus tra ĝi. – Abrupte li ekridis gaje. – Mi ŝatus vidi la vizaĝon de Gourlay kiam liaj homoj priskribos ĝin al li. Ĉi tio estas lia "balona" teleportado, movado en hiperspaco, plus kelkaj ideoj de la geologio pri oleo-ekstraktado kaj du plantkemiaj teknikoj.

– Kion vi prenis el geologio? – McCann interesiĝis. – Ho, diable. Vi prenis ĉi tiun metodon por ĉerpi oleon sen borado. Kondiĉoj estas simple kreataj sur la surfaco tiel ke la tuta petrolo de antaŭfiksita areo elfluas. – Li sulkigis la frunton. – Atendu momenton. Estas unu faktoro, kiu...

– Estas multaj diversaj faktoroj, mia amiko – Grosvenor interrompis kaj klarigis konkrete: – mi ripetas, ĝi estas precizeca laboro. Multaj elementoj harmoniitaj unu kun la alia ĉe malgranda energikonsumo.

– Kaj kial vi ne uzis kelkajn tiajn lertaĵojn kontraŭ la katido kaj la skarlata monstro?

– Mi jam diris al vi. Mi aranĝis ĉi tiun situacion jam antaŭ delonge. Mi laboris nokte instalante ekipaĵon. Mi ne ricevis ŝancon fari ion tian kiam niaj eksterteraj gastoj vizitis nin. Kredu min, se mi estrus la ŝipon, ni ne perdus tiom da homoj.

– Do kial vi ne transprenis la ŝipon?

– Por tio estis tro malfrue. Ne estis tempo. Krome, ĉi tiun ŝipon oni konstruis multajn jarojn antaŭ ol la Neksialisma Fondacio estis kreita. Kaj do ni bonŝancis, ke oni donis al ni tutan fakon.

– Mi ne havas ideon kiel vi intencas transpreni kontrolon super la ŝipo morgaŭ, ĉar tiucele vi devos forlasi la laboratorion – McCann diris. – Li haltis kaj rigardis la ekranon. Tiam li diris senspire: – Ili havas kontraŭgravitajn flosojn. Ili flosos super la planko.

Grosvenor ne respondis. Li mem tion rimarkis antaŭe.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.