La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INTERPLANEDA MISIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro VII

Neksialismo estas la kapablo harmonie kombini scion el diversaj fakoj de scienco. Ĝi ofertas teknikojn, kiuj akcelas la lernadon kaj plifaciligas la efikan uzadon de jam posedataj scioj. Mi elkore invitas ĉiujn al la prelego, kiu okazos:

EN LA DEPARTO DE NEKSIALISMO
Je 15:50 la 9/7/1
ELLIOTT GROSVENOR

Grosvenor metis anoncon sur jam preskaŭ tute plenigitan tabulon. Li tiam faris paŝon malantaŭen por rigardi sian verkon. Lia propono devis konkuri kun ok aliaj prelegoj, tri plenlongaj filmoj, kvar edukaj filmoj, naŭ diskutgrupoj kaj kelkaj ludkonkursoj, kaj homoj, kiuj ne interesiĝos pri iu ajn el tiuj ofertoj, sidos en siaj kajutoj legante librojn, renkontiĝos siajn amikojn aŭ vizitos trinkejojn kaj klubojn, ĉiu el kiuj estis plenplena ĉiutage.

Tamen, li estis certa, ke oni legos lian anoncon. Male al la aliaj, ĝi ne estis ordinara paperpeco, sed sprita luksaĵeto, preskaŭ centimetron dika. La literoj elstaris kiel bareliefoj sur la lumigita fono. Maldika kiel papero plurkolora disko, rotacianta en magneta kampo, elsendis ĉiam novajn kolorojn. La literoj ŝanĝis koloron individue aŭ grupe, kaj ĉar la frekvenco de la lumondoj estis malsama kun ĉiu revolucio de la disko, la koloraranĝo neniam ripetis.

La reklamo elstaris inter la ceteraj kiel hela neonlum-signo. Eble ĝi atentigos ĉiujn. Bonege.

Kontenta, li iris al la trinkejo. Kiam li eniris, iu homo staranta ĉe la pordo donis al li flugfolion. Grosvenor pririgardis ĝin kun eta surprizo.

VOĈDONU POR KENT!

S-ro Gregory Kent estas la estro de unu el la plej grandaj fakoj sur nia ŝipo. Li ĉiam volonte kunlaboras kun aliaj sciencaj sekcioj. Li estas grandkora sciencisto, kiu komprenas la problemojn de aliaj sciencistoj. Memoru, ke via ŝipo, krom cent okdek oficiroj kaj soldatoj, portas ankaŭ okcent kvar sciencistojn, kaj ke oni nomumis la estraron de la ekspedicio arbitre kaj haste tuj antaŭ la forflugo mem. Ni ne plu toleru ĉi tion. Ni havas la rajton por la demokratia balotelekto.

ANTAŬBALOTA KUNVENO 9/7/1
15:00. VOĈDONU POR KENT!

Grosvenor enpoŝigis la flugfolion kaj eniris la hele lumigitan trinkejon. Laŭ lia opinio, homoj tiel sindonemaj al sia scienca profesio kiel Kent malofte pripensas kiajn efikojn povas havi iliaj agoj longaperspektive. Kaj ja ilia konduto rekte kondukis al tio, ke homoj komencis dividiĝi je kontraŭstaraj tendaroj. Dum la lastaj ducent jaroj, ĝuste duono de la interstelaj ekspedicioj malaperis. La kialojn oni nur povis konjekti sciante kio okazis sur la ŝipoj kiuj revenis. Ekzistis ĝenerala tedado inter ŝipanaro, oni diskutis vane, komencis estiĝi konfliktoj de intereso, kaj formiĝis opoziciaj grupoj. Tiu ĉi lasta fenomeno kreskis preskaŭ adekvate al la daŭro de la ekspedicio.

Demokratia balotelekto estis io nova. Oni koncedis la permeson efektivigi ilin, ĉar homoj malvolonte obeis oficiale nomumitajn komandantojn. Tamen, la ŝipanaro ne estas miniaturnacio. Dum la ekspedicio oni ne povas anstataŭigi eventualajn perdojn de homoj. Okaze de katastrofo, homaj resursoj iĝis grave limigitaj.

Sulkante la frunton pro la penso pri eblaj sekvoj, kolera ke la antaŭbalota kunveno kolizias kun lia prelego, Grosvenor alpaŝis al sia tablo. La trinkejo estis plenplena. La homoj, kiuj akompanis lin ĉi-semajne, jam komencis manĝi. Tiuj estis tri junaj sciencistoj de malsamaj fakoj.

Kiam li sidiĝis, unu el ili diris gaje:

– Nu, sinjoroj, kiun virinon ni ĉasos hodiaŭ?

Grosvenor ridis pro ĝentileco, sed li sciis, ke tiu ĉi rimarko ne estis tute ŝerca. Konversacioj inter la junuloj plejparte temis pri la samaj aferoj. Oni konstante parolis pri sekso kaj virinoj. Ĉar nur viroj partoprenis en la ekspedicio, la problemon de seksaj bezonoj oni solvis helpe de kemio, aldonante miksaĵon de certaj farmakologiaj agentoj al la ĉiutaga dieto. Tio eliminis la fizikan seksimpulson, sed ne disponigis emocian kontenton.

Neniu respondis la demandon. Carl Dennison, la juna kemiisto, malĝoje rigardis siajn interparolantojn, poste turnis sin al Grosvenor:

– Kiel vi voĉdonos, Grove?

– La elektoj estas sekretaj – Grosvenor memorigis lin kaj ŝanĝis la temon. – Ĉu vi memoras, kion ĉi-matene rakontis Allison pri tiu blondulino?

Dennison ne rezignis – Vi voĉdonos por Kent, ĉu ne? – Grosvenor ridetis.

– Mi ankoraŭ ne pensis pri tio. La elektoj estas nur en kelkaj monatoj, kaj kion vi pensas pri M. Otto?

– Ja li estas homo trudita de la registaro.

– Same kiel mi. Kaj kiel vi.

– Li estas nur matematikisto, ne vera sciencisto.

– Ĉi tio estas io nova por mi – surpriziĝis Grosvenor. – Mi ĉiam pensis, ke matematikistoj estas sciencistoj.

– Rigardu, vi tiel pensis. Sed ili nur ŝajnigas sin esti sciencistoj. – Dennison plej klare intencis konvinki lin pri sia ideo. Li estis serioza, belstatura viro. Nun li klinis sin antaŭen kvazaŭ li intencus diri ion tre gravan. – Ni, veraj sciencistoj, devus resti kune. Nur pensu, ni estas la plimulto de la ŝipanaro, kaj kiun oni starigis super ni? Ulo, kiu traktas abstraktaĵojn. Li ne havas sperton solvi verajn problemojn.

– Estas interese. Mi ĉiam sentis, ke Morton faris bonan laboron gvidante la ekspedicion.

– Ni povas zorgi pri ni mem – Dennison jam koleris.

Grosvenor premis klavojn kaj manĝaĵoj komencis emerĝi el pipo en la centro de la tablo. Li flaris.

– Ho, fumita segpolvo, rekte el la kemia fako! Ĝi odoras bonguste. Mi scivolas, ĉu la lignon el la katplanedo oni preparis same zorge kiel la ligno, kiun ni estis portantaj kun ni? – Li svingis la manon. – Bonvolu ne respondi. Mi ne volas perdi iluziojn pri la ĝusta funkciado de la fako de s-ro Kent, kvankam liaj agoj ne plaĉas al mi. Vidu, mi iam petis de li kunlaboron, pri kiu li nun skribis en flugfolio, kaj li diris al mi, ke mi voku lin en dek jaroj. Eble li forgesis, ke la elektoj proksimiĝas. Krome, li havis la nervon plani sian antaŭbalotan kunvenon en la vespero de mia prelego. – Dirinte tion, li komencis manĝi.

– Neniu prelego estas tiel grava kiel ĉi tiu kunveno. Ni diskutos aferojn, de kiuj dependas la sorto de ni ĉiuj. Ankaŭ la via. – Dennison ruĝiĝis kaj parolis per raŭka voĉo. – Aŭskultu, Grove, vi ne povas esti negativa al homo, kiun vi apenaŭ konas. Kent scias kiel redanki siajn amikojn.

– Mi vetus, ke li sambone kapablas redanki siajn malamikojn – respondis Grosvenor. Li malpacience levis la ŝultrojn. – Vidu, Carl, laŭ mi Kent reprezentas ĉion, kio estas detrua en nia evoluostadio de civilizacio. Konta asertas en sia teorio de historiaj cikloj, ke ni nun estas en "vintra" epoko. Mi ankoraŭ ne demandis lin, kion ĝuste tio signifas, sed mi pensas, ke tiu ĉi karikaturo de demokratia kampanjo, kiun Kent faras, estas unu el la plej malbonaj manifestiĝoj de ĝuste tia epoko.

Li volis plie aldoni, ke lia ĉeesto sur la ŝipo estis por malhelpi similan turniĝon de la eventoj, sed kompreneble li ne povis tiel fari. Ĝuste tiaj disputoj estis la kialo de la fiasko de multaj antaŭaj ekspedicioj. Kiel rezulto, eĉ sen scii ĝin, la skipoj nun estis eksperimentaj grupoj por sociologia esplorado. Neksialistoj estis senditaj, liberaj elektoj estis permesitaj, komando estis dividita inter kelkaj homoj – ĉio por igi spacvojaĝojn pli elteneblaj.

Sur la vizaĝo de Dennison aperis mieno de malkontento.

– Rigardu, kia filozofo! – li ekkriis. Post momento, tamen, li aldonis, iom pli mallaŭte: – Se vi scias, kio estas bona por vi, vi voĉdonos por Kent.

– Kaj se ne, kio do? Ĉu Kent forprenos mian parton da segpolvo? Aŭ eble mi mem volas kandidati? Mi provos akiri la voĉojn de ĉiuj, kiuj estas malpli ol tridek kvin jaroj aĝaj, ja estas kelkfoje pli da junuloj ol maljunuloj. Demokratio postulas, ke ni havu sufiĉe da reprezentantoj – respondis Grosvenor trankvile, kvankam li estis kolera.

Dennison ŝajnis sukcesi reakiri sian trankvilon.

– Vi faras la eraron de via vivo, Grosvenor – li avertis. – Vi vidos mem.

La reston de la manĝaĵo ili finis en la silento.

Tiun vesperon, kvin minutojn post kiam lia prelego estis planita komenciĝi, Grosvenor ekhavis la impreson, ke tio, kion li volis prezenti, malmulte interesas iu ajn. Li estis iom surprizita pri tio. Kompreneble, Kent povus malpermesi al siaj subtenantoj ĉeesti prelegojn donitajn de la homo, kiu instigis aliajn ne voĉdoni por li. Sed eĉ se la estro de la kemia fako havis influon al la plimulto de siaj balotantoj, estis ankoraŭ kelkcent homoj, kiuj ne obeis lin. Grosvenor estis persiste rememoriganta vortojn, kiujn la registrara neksialisto diris unu tagon antaŭ la forflugo de la ekspedicio.

– La laboro, al kiu vi devontiĝis surŝipe, ne estos facila. Neksialismo proponas tute novan aliron por akiri scion kaj kombini diversajn sciencajn fakojn en unu. Pli maljunaj homoj reflekse kontraŭos ĉi tion. Pli junaj homoj, se oni edukis ilin per ordinaraj metodoj, komence montros malemon ĉar ili lernos, ke la kapabloj, kiujn ili regas, nun estas jam malmodernaj. Vi devos transformi en praktikon tion, kion vi teorie finlernis, kvankam la trejnado, kiun vi spertis, multe pli faciligos tion ĉi al vi. Nur memoru, ke homo, kiu pravas, kutime akiras subtenantojn en kriza situacio.

Je la 16:10 Grosvenor iris al la anonctabulo en du haloj kaj en la ĉefa koridoro kaj ŝanĝis la prelegan komencotempon al la 17a. Poste li ŝanĝis ĝin al 17:50, kaj ankoraŭ poste al 18:00. – Iu eble venos – li murmuris subspire. – La antaŭbalota kunveno ne povas daŭri senfine, kaj la ceteraj prelegoj estas duhoraj. – Kvin antaŭ la dek-oka li aŭdis la paŝojn de du homoj malrapide alproksimiĝantaj laŭ la koridoro. Kiam ili atingis la malfermitan pordon, fariĝis silento, kaj poste voĉo diris:

– Jes, ĝi estas ĉi tie.

La viroj sen videbla kialo ekridis kaj eniris: Grosvenor hezitis dum momento, sed poste li ĝentile faris bonvenan geston al ili. Ekde la unua tago de la vojaĝo, li starigis al si la taskon memori ĉiujn ŝipanojn, iliajn voĉojn, vizaĝojn kaj nomojn, kaj lerni kiel eble plej multe pri ili. Ĉar la ŝipanaro estis tre granda, li ne povis plenumi sian intencon ĝis hodiaŭ. Sed li memoris ĉi tiujn du. Ili ambaŭ estis de la kemia fako.

Li rigardis ilin necerte, dum ili promenis inter la tabuloj prezentantaj instruantajn maŝinojn. La viroj ŝajnis esti amuzitaj pri io. Fine ili sidiĝis kaj unu el ili demandis kun iomete tra ĝentileco:

– Sinjoro Grosvenor, kiam komenciĝos la prelego?

– Ĉirkaŭ en kvin minutoj – Grosvenor respondis, rigardante sian horloĝon.

Poste venis pliaj ok homoj. Post malgaja komenco, tio kuraĝigis Grosvenor-on, precipe ĉar inter la ĉeestantoj estis Donald McCann, estro de la fako de geologio. Eĉ ne ĝenis lin, ke la kvar ĉeestantoj estas kemiistoj.

Kontenta, li komencis prelegon pri klasika kondiĉado kaj ĝia evoluo de la tempo de Pavlov ĝis la hodiaŭaj malkovroj de neksialistoj.

Kiam li finis, McCann komencis paroli.

– Mi aŭdis, ke unu el la teknikoj oni uzas la tiel nomatan dormmaŝinon, kiu instruas dum homo dormas. – Li ekridis ironie. – Mi memoras, ke unu el miaj iamaj profesoroj pruvis, ke per ĉi tiu metodo necesus preskaŭ mil jaroj por lerni ĉion, kion la scienco ĝis nun malkovris. Vi ne menciis ĉi tiun neperfektaĵon.

Grosvenor konsciis, ke lia interparolanto rigardas lin kun iom da kompato. Li ridetis.

– Ĉi tiu neperfektaĵo – li diris – estis parte rezulto de la pli malnova maniero uzi ĉi tiujn maŝinojn, sen prepara trejnado. Nuntempe, neksialistoj uzas hipnoton kaj psikoterapion por venki komencan reziston. Ekzemple, post la provoj oni diris al mi, ke en normalaj kondiĉoj mi povas ŝalti la hipnogenerilon dum kvin minutoj ĉiuduhore.

– Tre malbona toleremo – konstatis McCann. – Mi povus ŝalti ĝin dum tri minutoj ĉiun duonhoron.

– Kaj vi decidis, ke tio sufiĉas, ĉu ne? – Grosvenor tuj respondis.

– Kaj kion vi faris?

Grosvenor ridetis.

– Mi persone faris nenion, sed oni trejnis min diversmetode ĝis mi povis dormi trankvile dum ok horoj kun la maŝino funkcianta. Mi ankaŭ lernis kelkajn teknikojn akcelantajn la lernadprocezon.

La geologo ignoris ĉi tiun lastan deklaron.

– Ok horoj da deca dormo! – li ekkriis surprizite.

– Deca – Grosvenor konfesis.

McCann ŝajnis pensi pri tio, kion li aŭdis.

– Kaj tamen – li diris fine – ĝi apenaŭ nur triobligas la lernotempon. Multaj homoj, eĉ sen preparo, povas uzi maŝinojn ĉiun kvaronhoron dum kvin minutoj kaj ne vekiĝi.

– Jes, sed ĝi postulas multfoje ripeti la informojn – Grosvenor respondis trankvile, atente rigardante la interparolanton. Li povis konstati per la necerteco sur ties vizaĝo, ke li faris konvinkan argumenton. Li tuj rekomencis sian argumentadon. – Tutcerte okazis al vi iam vidi aŭ aŭdi ion nur unufoje kaj jam neniam forgesi ĝin. Tamen alifoje, informoj, kiuj ŝajnas tre gravaj, malaperas el via memoro ĝisgrade, ke vi eĉ ne povas rekoni ĝin la venontan fojon kiam vi renkontas ĝin denove. Estas kialoj por tio, kaj neksialistoj sukcesis determini ilin.

McCann diris nenion. Li kunpremis la lipojn. Super lia ŝultro, Grosvenor rimarkis, ke kvar homoj de la kemia fako kolektiĝis proksime de la pordo kondukanta al la koridoro. Ili flustre parolis pri io. Li rigardis ilin nur mallonge, kaj poste denove diris al la geologo.

– En la komenco mem foje ŝajnis al mi, ke mi ne povos elteni tiom rapidan ritmon. Kompreneble, mi ne diras pri lernado per hipnogeneratoro. En mia tuta trejnado, ĝi provizis al mi nur dek procentojn de la informoj.

– Tio, kion mi aŭdis, superfortas min. – McCann balancis la kapon. – Mi supozas, ke vi lernis plej multe el tiuj filmoj, kie ĉiu bildo montriĝas nur dum eta frakcio de sekundo.

– Certe, ni uzis takistoskopajn filmojn dum tri horoj tage – Grosvenor konfesis – sed ili disponigis ĉirkaŭ kvardek procentojn da la tuta scio. La plej grava afero estis la akcelita ripeto de informoj.

– Tuta fako de scienco en unu seanco! – McCann entuziasmiĝis. – Ĉu ĝuste tion ĉi vi nomas ampleksa instruado?

– Ĉi tio estas nur unu el la metodoj. Ĝi permesas vin lerni uzante ĉiujn viajn sentojn – tuŝo, aŭdo, vido, flaro kaj gusto.

McCann denove sulkigis la frunton. Grosvenor rimarkis, ke la junaj kemiistoj fine decidis forlasi la ĉambron. El la koridoro aŭdiĝis ilia obtuza ridado. La bruo eligis McCann-on el siaj pensoj.

– Ĉu vi ŝatus viziti mian fakon baldaŭ? – li fine demandis – Eble ni sukcesus krei metodon por uzi viajn sciojn en nia terena laboro. Ni povos testi ĝin tuj kiam ni surteriĝos sur la sekvan planedon.

Revenante al sia ĉambro, Grosvenor fajfetis al si. Li gajnis sian unuan venkon kaj li estis tre feliĉa pri ĝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.