|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INTERPLANEDA MISIOAŭtoro: A. E. van Vogt |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Coeurl senlace trakuradis grandajn spacojn serĉante manĝaĵojn. Malproksime maldekstre, malhela, senluna kaj preskaŭ senstela nokto malvolonte cedis lokon al ruĝeta tagiĝo. La malgaja brilo portis neniun promeson de varmo, sed malrapide malkaŝis koŝmaran pejzaĝon el la mallumo.
Kiam la pala suno leviĝis super la horizonton, ĝiaj radioj falis sur nigran, malplenan ebenaĵon markitan de disŝiritaj rokoj. Lumstrioj malrapide englitis inter la noktajn ombrojn.
Coeurl senespere perdis la spuron de la grego da id-emanantaj estaĵoj kiujn li sekvis dum preskaŭ cent tagoj. Li haltis, ŝokita de la ekkompreno, ke li nenion plu manĝos. La potencaj antaŭaj piedoj ektremis, la razilo-akraj ungegoj fleksiĝis, kaj la dikaj tentakloj kreskantaj de la ŝultroj ondegis spasme. Li turnis sian masivan, katecan kapon, kaj la tufoj de sensaj haroj en liaj oreloj tremis serĉante preterpasantan venteton, aŭ eĉ la plej etan vibradon de la id.
Tamen vane; li ne sentis la familiaran, delikatan pikon en sia komplika nerva sistemo. Li sentis neniun spuron de la ĉeesto de estaĵoj, kies organismoj enhavas la id-on, la solan fonton de lia nutraĵo. En malespero li sidiĝis sur la malantaŭaj kruroj. Kontraŭ la ruĝiĝanta ĉielo, lia kateca silueto similis strange misformitan tigron kaŝiĝantan inter ombroj. Li perdis spuron kaj estis terurita. Kaj ja kutime liaj sentoj permesis al li detekti la ĉeeston de la organika id el la distanco de mejloj for! Io malbona estis okazanta. La hieraŭ-nokta malsukceso klare indikis, ke li perdas forton kaj komencas enfali en mortigan malsanon, pri kiu li antaŭe jam aŭdis. Li renkontis malsanajn coeurl-ojn sep fojojn en la lastaj cent jaroj, tro malfortajn por moviĝi. Iliaj preskaŭ senmortaj korpoj estis malgrasigitaj kaj detruitaj de malsato. Li voreme atakis la viktimojn, kiuj ne povis rezisti kaj nutris sin per la restaĵoj de id, kiu ankoraŭ bruletis en ili.
Li ektremis pro ekscito je la rememoro de tiuj festenoj kaj laŭte ekroris. Eĥo portis inter la rokoj lian vibrantan voĉon, instinktan esprimon de la vivovolo.
Subite li frostiĝis. Alte super la horizonto li rimarkis etan, brilantan punkton, kiu kreskis antaŭ liaj okuloj ĝis ĝi prenis la formon de metala sfero, aŭ pli ĝuste de grandega, ronda ŝipo. La arĝenta sfero sible traflugis proksime preter Coeurl kaj, flugante pli kaj pli malrapide, komencis malsuprenfali sur la malhelan linion de montetoj dekstre. Por momento ĝi restis senmova, poste kaŝis sin malantaŭ la montetoj. Coeurl forskuis sian stuporon kaj ĵetis sin inter la rokojn kun vere tigra rapideco. En liaj rondaj, nigraj okuloj brulis fajro. Li senespere volis kontentigi sian malsaton. La sensaj haretoj en liaj oreloj, kvankam ne tiel efikaj kiel ili iam estis, tremis febre, signalante la ĉeeston de vastaj kvantoj da id. Li sentis dolorajn pikojn en sia tuta korpo.
La malproksima suno havis tempon por fariĝi rozkolora kaj iri alte en la purpur-nigran ĉielon antaŭ ol Coeurl grimpis reen sur la rokojn. Kaŝita en la ombro de la ŝtonegoj, li rigardis la ruinojn etendiĝantajn antaŭ li. La arĝenta ŝipo ne estis malgranda, sed kompare kun la grandeco de la antikva urbo ĝi aspektis nerimarkebla. Tamen, dank'al sia aŭro de vigleco kaj dinamismo, ĝi elstaris el la fono kaj dominis sur la unua plano. Ĝi ripozis en depresio, kiun ĝi faris mem per sia propra pezo en la roka ebenaĵo kuŝanta tuj preter la limoj de la mortinta metropolo.
Coeurl vidis dukrurajn estaĵojn eliri el la interno de la ŝipo kaj kolektiĝi en grupoj ĉe la piedo de tridek-metra pasejo, mallevita el hele lumigita luko. La malsato faris sufokan bulon en lia gorĝo; lian menson plenigis vizioj de fulmrapida, senkompata ekĵetiĝo al la delikataj statuetoj emanantaj la vibrojn de la id.
Tamen antaŭ ol li ekagis, antaŭ ol la elektra impulso el lia cerbo atingis la ĝustajn muskolojn, haltigis lin nebuleto de memoroj. Li rememoris al si, ke en la fora pasinteco, lia propra raso posedis detruajn maŝinojn kaj uzis energiojn multe ekster la potencoj de lia organismo. Tiuj ĉi rememoroj preskaŭ paralizis lin. Li ankaŭ jam rimarkis, ke la fremdaj estaĵoj kovris siajn verajn korpojn per ia brila, travidebla materialo, kiu reflektis la sunradiojn.
Post momento li tamen reakiris sian kutiman spritecon kaj prudenton, kaj tiam venis kompreno: tio estis scienca ekspedicio el alia mondo. Sciencistoj nur esploros, ili ne intencas detrui ion ajn. Estas do kredinde, ke ili sin detenos de mortigi lin ĝis li atakos ilin mem. Sciencistoj estas stultaj kaj naivaj siamaniere.
Malsato donis al Coeurl pli da memfido, do li forlasis sian kaŝejon. Oni tuj rimarkis lin. La figuroj turnis sin kaj gapis lin. Unu el ili, la plej malgranda en la grupo, tiris malakre finitan metalstangon el ingo ĉe ŝia zono.
Coeurl sentis maltrankvilon, sed li daŭre iris. Estis tro malfrue por retiriĝi.
Elliott Grosvenor ne moviĝis de sia loko, kiun li okupis – malantaŭe, ĵus apud la pasejo. Li komencis alkutimiĝi al tio, ke li ĉiam restas flanke. Li estis la nura neksialisto en la skipo de la "Stel-Hundo". Aliaj specialistoj ignoris lin, ne vere sciante, pri kio ĝuste okupiĝas neksialismo – kaj ne vere dezirante tion ĉi ekscii. Grosvenor intencis ŝanĝi tiun ĉi situacion, sed ankoraŭ neniu ŝanco prezentis sin por tio.
Subite ekviviĝis la komunikilo enkonstruita en lian kaskon. Aŭdiĝis eksplodo de rido kaj vira voĉo:
– Mi preferus ne riski kun tia grandega estaĵo.
Grosvenor rekonis Gregory-on Kent, estron de la kemia departemento, malgrandan viron kun bombasta personeco. Kent havis multajn amikojn kaj subtenantojn surŝipe kaj jam deklaris sian kandidatecon en la venontaj elektoj por la posteno de civila ĉefo, t.e. la ĉefa kunordiganto de la ekspedicio. Nur li etendis manon al la armilo ekvidinte la beston alproksimiĝi.
En la aŭdiloj eksonis alia voĉo, pli profunda kaj trankvila. Ĉi tiu estis Hal Morton, la nuna kunordiganto.
– Interalie ĝuste tial vi estas ĉi tie, Kent. Vi ne ŝatas riski – li rimarkis amike, kvazaŭ forgesante, ke Kent estas lia kontraŭulo en la batalo por la posteno.
Kvankam kiu scias... Grosvenor meditis. Eble estas nur politika ludo por konvinki la pli naivajn homojn, ke li ne havas malamikecon kontraŭ sia rivalo. Grosvenor ne dubis, ke la kunordiganto kapablas je tia subtileco; Morton estis ruza, honesta, tre inteligenta, kaj reagis en la plej multaj situacioj same efike kiel bone programita aŭtomato.
Nun Morton moviĝis kelkajn paŝojn antaŭ la aliaj. Li estis bonstatura kaj larĝŝultra, kaj ŝajnis malfacile adaptiĝi al la travidebla metalita skafandro. Li staris senmove kaj rigardis kiel la grandega kateca estaĵo alproksimiĝas al la ŝipo. El la aŭdiloj komencis veni komentoj de aliaj sciencistoj gvidantaj apartajn fakojn.
– Mi ne ŝatus renkonti ĉi tiun agrablulon en malhela strateto nokte.
– Ĉesu, evidentas, ke ĝi estas inteligenta besto. Eble eĉ reprezentanto de la dominanta raso.
– La aspekto prefere sugestas bestan naturon de adaptiĝo al la medio – enmetis Siedel, la estro de psikologoj. – Kvankam, aliflanke, kiam mi rigardas ĝin proksimiĝi al ni, mi estas preskaŭ certa, ke ĝi ne estas besto kaj ke ĝi rekonas nin kiel inteligentajn estaĵojn. Nur rigardu kiel rigide kaj zorge li moviĝas. Ĉi tio montras streĉon de atento. Li scias, ke ni estas armitaj. Mi ŝatus vidi tiujn tentaklojn de proksime. Se montriĝus, ke ili finiĝas per io kiel manoj aŭ almenaŭ suĉtuboj, ni povus supozi, ke ni havas antaŭ ni la posteulon de la loĝantoj de ĉi tiu urbo. – Siedel paŭzis momenton. – Estus bonege, se ni povus komuniki kun ĝi, sed inter ni, mi havas la impreson, ke ĝi estas degenerinta individuo, kiu malprogresis en evoluo.
Coeurl haltis tri metrojn antaŭ la plej proksima estaĵo. Li suferis pro malsatodoloroj kiuj povis transpreni lian menson ĉiumomente, senigante lin je kontrolo de sia propra konduto. Li jam danĝere svingiĝis sur la rando de kompleta distro, kaj nur per la plej granda peno li sukcesis regi sin. Li sentis sin kvazaŭ li naĝas en malklara likvaĵo. Li ne povis fokusigi siajn okulojn.
Plej multaj homoj alpaŝis pli proksimen. Coeurl rimarkis, ke ili rigardas lin kun vera intereso. Tra la transparentaj kovriloj de iliaj kaskoj, li povis vidi iliajn lipojn moviĝi. Li konkludis, ke ili devas tiamaniere komunikiĝi, kaj sur la frekvenco, kiun li povus facile ricevi. Li nenion komprenis, sed por fari amikecan impreson, li direktis unu el la tentakloj al si kaj eligis sian nomon per la haroj en la oreloj.
– Morton, io kraketis en la radio kiam li movis tiujn harojn – Grosvenor aŭdis nekonatan, malaltan voĉon. – Ĉu vi pensas, ke…
Nur kiam Morton responde uzis la nomon de la alvokanto, Grosvenor ekkomprenis, ke tio estis Gourlay, la ĉefkomunikadoficiro. Li ekĝojiĝis, ĉar li registris ĉiun konversacion, kaj nun, dank' al la estaĵo, li havis ŝancon kolekti registradojn de la voĉoj de la plej gravaj homoj sur la ŝipo. Li aspiris pri tio de la komenco mem de la vojaĝo.
– Ĝuste – la psikologo diris denove. – La tentakloj finiĝas per suĉtuboj. Se ĝi nur havas sufiĉe disvolvitan nervan sistemon, ĝi povus regi ajnan maŝinon.
– Eble ni revenu surŝipen kaj tagmanĝu – Morton sugestis. – Poste ni havos multe da laboro por fari. Mi ŝatus ricevi raporton pri la evoluo de ĉi tiu raso, kun aparta emfazo de la faktoroj, kiuj kaŭzis ĝian formorton. Antaŭ longe sur la Tero, antaŭ la estiĝo de la galaksia civilizacio, sur la ruinoj de unu kulturo ĉiam kreskis la sekva, kaj post kies falo ĉiam aperis la novaj. Eble io simila estis okazanta ĉi tie. Ĉiu fako okupiĝu pri sia propra esplorkampo.
– Kaj kio pri nia katido? – demandis iu. – Mi pensas, ke ĝi ŝatus iri kun ni.
Morton ekridis, sed poste respondis serioze:
– Mi havas nenion kontraŭ tio ĉi, kvankam mi preferus ne devigi ĝin al tio. Kent, kion vi pensas?
La malalta kemiisto decide balancis la kapon.
– En ĉi-tiea atmosfero estas multe pli da kloro ol oksigeno, kvankam, verdire, estas malmulte da ambaŭ. La oksigeno sur la ŝipo estus kiel dinamito al ĝiaj pulmoj.
Sed la kateca estaĵo ŝajne ne pensis pri tiu ĉi danĝero. Grosvenor rigardis kiel ĝi sekvis la unuajn du virojn supren laŭ la rulŝtuparo kaj malaperis en la enirejo. La viroj rerigardis al Morton, kiu nur svingis la manon.
– Donu al ĝi iom da nia aero kaj ĝi tuj saltos el la ŝipo.
Tamen post momento en la voĉo de la kunordiganto eksonis vera surprizo.
– Diable! Ĝi eĉ ne rimarkis la diferencon! Aŭ ĝi ne havas pulmojn aŭ ĝi ne spiras kloron. Ĝi certe povas eniri la ŝipon. Smith, ĝi estas vera trezoro por biologo, kaj tute sendanĝera, kondiĉe ke ni konservos la ĝustan singardon. Kia metabolo!
Smith estis alta, maldika viro kun longa, malbonhumora vizaĝo. Lia potenca voĉo akre kontrastis kun lia malfortika staturo.
– Mi jam partoprenis en kelkaj esplorekspedicioj kaj mi renkontis nur du specojn de evoluintaj vivoformoj: unu bezonas kloron, la alia oksigenon, ĉar nur kun la partopreno de ĉi tiuj elementoj brulado povas okazi. Mi aŭdis pri fluorspirantaj estaĵoj, sed mi ĝis nun ne renkontis ilin. Mi pretus veti, kaj mi vetas mian reputacion, ke neniu kompleksa organismo povus adaptiĝi por uzi ambaŭ ĉi tiujn gasojn samtempe. Morton, ni devas ĉiakoste esplori ĉi tiun katon.
La kunordiganto laŭte ridis kaj rimarkis:
– Mi pensas, ke ĝi memvole volontas resti ĉe ni.
Li rajdis supren laŭ la ŝtuparo kaj eniris la aerkluzon kun Coeurl kaj ambaŭ viroj. Grosvenor plirapidigis sian paŝon kaj aliĝis al ili kun sekvaj kelkaj personoj. La luko fermiĝis kaj aero siblante komencis enflui internen. Neniu alproksimiĝis al la estaĵo, kiun Grosvenor observis kun kreskanta zorgo. Kelkaj aferoj venis al li en la kapon, kiujn li plej volonte ŝatus tuj kundividi kun Morton. Li devus havi tian eblon, ĉar la regularoj aplikeblaj sur esplorŝipoj certigis facilan atingon al la kunordiganto por ĉiuj departemento-estroj. Kiel la estro de la neksialismo-fako (kies ununura membro li estis cetere), Grosvenor ankaŭ devus havi dudirektan komunikilon enkonstruitan en sian skafandron. Sed ne: li havis nur ricevilon kaj la privilegion aŭskulti tiujn pli gravajn ol li dum ili okupiĝis pri sia laboro. Se li volis komuniki kun iu, aŭ eĉ sciigi ilin, ke li estas en danĝero, li povus nur ŝanĝi al la kanalo liganta lin kun la funkciigisto. Tamen, li ne pridubis la validecon de uzado de tia sistemo. Surŝipe estis preskaŭ mil homoj, kaj estis neimageble, ke ĉiu el ili havus rektan komunikad-kanalon kun la civila estro de la ekspedicio laŭpete.
La interna aerkluzpordo malfermiĝis kaj Grosvenor elpuŝis sin al elirejo kunekun la aliaj. Post iom da tempo, ili staris jam apud la liftoj kursantaj al la supre situitaj vivniveloj. Morton kaj Smith parolis ankoraŭ por momento kaj tiam Morton decidis:
– Se ĝi volos, ĝi mem liftu sin supren.
Coeurl havis nenion kontraŭ tio ĉi, almenaŭ ĝis la pordo de la lifto klake fermiĝis malantaŭ li kaj la fermita kaĝo lanĉiĝis supren. Tiam li ekgrumblis kaj ĉirkaŭturniĝis surloke; la restaĵoj de lia prudento cedis lokon al sovaĝa paniko. Li ĵetis sin al la pordo kun tia forto, ke la metalo misformiĝis. La doloro eĉ pli kolerigis lin. Li estis en kaptilo. Li komencis bati la muron per siaj antaŭaj piedoj kaj deŝiris foliojn da velditaj ladoj per siaj tentakloj. Aŭdiĝis knarado kaj la lifto komencis tremi, kiam la forto de la magneta kampo de la motoroj estis venkanta la reziston de la elstarantaj metalpecoj frotantaj kontraŭ la muroj. Fine la lifto alvenis al celo kaj haltis. Coeurl unubate tute detruis la pordon kaj elkuris en la koridoron, kie jam atendis armitaj homoj.
– Ni agis kiel idiotoj – diris Morton. – Oni devis montri al ĝi kio tio ĉi estas. Ĝi verŝajne pensis, ke ni trompis ĝin. – Li mansvingis al la estaĵo.
Dum Morton kelkfoje malfermis kaj fermis la pordon de la lifto, Grosvenor ekvidis la sovaĝan flamon retiriĝi de la fulgonigraj okuloj de la kato. Fine, Coeurl trovis la lecionon finita kaj moviĝis en la grandan ĉambron ĉe la flanko de la koridoro. Li kuŝiĝis sur la tapiŝita planko kaj provis trankviligi siajn streĉitajn nervojn kaj muskolojn. Li koleris, ke li montris sian timon. Li tiel perdis sian avantaĝon: li ne plu povis ŝajnigi sin milda, trankvila estaĵo. Lia forto certe surprizis kaj teruris ilin. Kaj tio, bedaŭrinde, signifis, ke lia tasko fariĝis duoble danĝera. Li intencis ekregi la ŝipon, ĉar sur la planedo, de kiu venis la fremduloj, id-provizo devis esti neelĉerpebla.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.