|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INTERPLANEDA MISIOAŭtoro: A. E. van Vogt |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Li staris tie kiel terura fantomo el skarlata infero. Liaj okuloj estis atentaj kaj brilantaj, kvankam li ne plu sentis timon. Li superis ĉi tiujn homestaĵojn en ĉio, kaj cetere li povis trapasi la plej proksiman muron antaŭ ol iu ajn povus direkti pafilon al li.
Li venis por sia unua guul. Prenantre lin el la tuta grupo li certe subfosos la moralon de la ŝipanaro.
* * *
Grosvenor, rigardante ĉi tiun scenon, havis por momento senton, ke tio, kio ĝuste estis okazanta, estis nereala. En la vidkampo de la kamerao estis apenaŭ kelkaj homoj. Von Grossen kaj du teknikistoj staris plej proksime al Ixtl. Morton estis tuj malantaŭ von Grossen kaj apud li estis Smith. Ĉi tiu grupo prezentis neniun minacon al la masiva, cilindra monstro, kiu estis tiom multe pli alta ol ili.
Morton estis la unua, kiu rompis la silenton. Li intence movis sian manon for de la ĵetiltenilo kaj diris trankvile:
– Ne pafu. Ĝi moviĝas kiel fulmo. Ĝi ne venus ĉi tien, se ĝi pensis, ke ni povus ĝin trafi. Krome, ni ne devas riski malsukceson. Ĉi tio eble estas nia sola ŝanco. – Li daŭrigis rapide, per urĝa tono. – Ĉiuj intervenaj skipoj aŭskultantaj min ĉi-momente, devas okupi poziciojn ĉirkaŭ, sub kaj super ĉi tiu koridoro. Venigu la plej pezan ekipaĵon kaj forbruligu ĉiujn murojn. Trarompu vian vojon al ĉi tiu punkto kaj koncentru vian fajron sur unu punkto. Rapidiĝu!
– Bona ideo, sinjoro kunordiganto! – Kapitano Leeth aperis momentlonge sur la ekrano antaŭ la okuloj de Grosvenor, blokante Ixtl-on kaj la aliajn. – Ni estos ĉe vi en tri minutoj, se ĝis tiu ĉi tempo la besto faros nenion al vin – Lia vizaĝo malaperis same rapide kiel ĝi aperis.
Grosvenor foriris de la ekrano. Li estis tro malproksime de la okazintaĵloko por fari la skrupulajn observojn, sur kiuj neksialisto devus bazi siajn agojn. Li ne estis membro de la intervenskipo, sed li tamen decidis aliĝi al Morton.
Kurante, li preterpasis sekvajn ekranojn. Li aŭdis Koritan ie malproksime doni konsilojn:
– Sinjoro Morton, vi povas riski, sed estas pli bone ne kalkuli je venko. Bonvolu noti, ke la monstro aperis denove antaŭ ol ni povis prepariĝi por defendi nin. Ne gravas ĉu ĉi-momente ĝi atakas nin intence aŭ instinkte. Sendistinge la rezulto estos la sama: finfine ni panike forkuros, kaj ni gajnos el tio nenion. Ĝis nun ni ne povis ellabori ajnan agadplanon.
Grosvenor eniris la lifton kaj malsupreniĝis. Kiam li atingis la cellokon, li ekkuris laŭ la koridoro.
– Mi estas konvinkita – daŭrigis Korita, kies voĉo venis el la murekrano – ke la vasta arsenalo de nia ŝipo kapablas mortigi ĉiun estaĵon – tio signifas, kompreneble, ununuran estaĵon – kiu iam vivis...
Se Korita ankoraŭ parolis poste, tiam Grosvenor jam ne plu aŭdis lin. Li rondiris kurbiĝon de la koridoro kaj vidis homojn amasiĝantajn, kaj Ixtl-on antaŭ ili. Von Grossen ĵus estis finanta skizi ion en sia kajero. Grosvenor nekredeme rigardis kiel von Grossen paŝis antaŭen kaj transdonis la folion al la fremdulo. La monstro hezitis, poste kaptis ĝin. Ĝi ĵetis rigardon al ĝi kaj retiriĝis kun sia muzelo tordita.
– Kion diable vi faras? – ekkriis Morton. Von Grossen ridetis nervoze.
– Mi nur montris al ĝi kiel ni povas venki ĝin – li diris trankvile. – Mi pensas...
Lia voĉo subite interrompiĝis. Grosvenor, daŭre staranta malantaŭe, partoprenis la tutan okazaĵon nur kiel observanto. La resto de la grupo estis en danĝero.
Morton certe komprenis kio estis en momento okazonta. Li paŝis antaŭen kvazaŭ konscie li volis ŝirmi von Grossen-on per sia granda korpo. Mano kun longaj, dratsimilaj fingroj puŝis la kunordiganton en la homojn starantaj malantaŭ li. Li falis, senigante ekvilibron al tiuj plej proksimajn al li. Tuj poste li venis al si, etendis la manon al la vibrpafilo kaj forte ektenis ĝin.
Kvazaŭ tra distordiganta vitro, Grosvenor vidis la monstron kapti von Grossen-on per du fajrokoloraj fingroj. Pezanta ducent dudek funtojn fizikisto provis malsukcese liberiĝi. Maldikaj, malmolaj fingroj ligis lin kiel ŝnuroj. Grosvenor ne pafis nur ĉar li ne povus trafi la monstron sen vundi von Grossen-on. Sed ĉar la vibra pafilo ne mortigis homon, sed nur senkonsciigis lin, Grosvenor demandis sin, ĉu li tamen pafu aŭ ĉu li ĉiakoste klopodu unue komuniki kun von Grossen? Li elektis la duan solvon.
– Von Grossen, kion vi montris al ĝi? Kiel ni venku ĝin? – li ekkriis.
Von Grossen certe aŭdis, ĉar li turnis la kapon. Li ne havis tempon por fari ion alian. En tiu sama momento io stranga okazis. La monstro akiris impeton kaj penetris la muron, ne ellasinte la fizikiston el siaj manoj. Dum momento Grosvenor havis impreson, ke liaj okuloj trompas lin, sed nur li vidis glatan, brilan muron kaj dek unu mirigitajn homojn anhelantajn pro teruro. Sep el ili eltiris siajn armilojn kaj nun senhelpe svingis ilin.
– Ni estas pereontaj – flustris unu el ili. – Se ĝi povas ŝanĝi la strukturon de la atomoj en niaj korpoj, por ke ni povu trapasi murojn kune kun ĝi, ni ne povos kontraŭbatali ĝin.
Grosvenor vidis, ke Morton ekkoleris pro ĉi tiu komento. La kunordiganto provis resti prudenta en malfacila situacio. Li diris kolere:
– Dum ni vivas, ni povas kontraŭbatali ĝin! – Li alpaŝis al la komunikilo kaj demandis akre: – Kapitano Leeth, kia estas la situacio? – La kapo kaj ŝultroj de la kapitano aperis sur la ekrano.
– Nenio eksterordinara okazas nuntempe – la kapitano respondis koncize. – Al Leŭtenanto Clay ŝajnis, ke skarlata ombro glitis tra la planko. Nuntempe, ni povas mallarĝigi la serĉon al la malsuperaj ferdekoj de la ŝipo. Koncerne nin, ni ĵus eniris en pozicion kiam tio ĉi okazis. Vi ne donis al ni tro multe da tempo.
– Ni havis nenian influon je ĝi – Morton diris amare.
Grosvenor kredis ke tiu lasta deklaro ne estis tute vera. Von Grossen akcelis atakon, montrante al la monstro kiel ĝi povus esti venkita. Ĉi tio estis tipe egoisma konduto. Krome, ĝi estis signo de konkurado inter sciencistoj, kiuj ŝajnis nekapablaj kunlabori kun si kiel respondecaj, inteligentaj homoj. Malantaŭ tio, kion faris von Grossen, estis sintenoj, kiuj devis jam malaperi antaŭ centoj da jaroj. Ili estis utilaj en la fruaj tagoj de la scienco, sed nun estis de kritikinda valoro, ĉar la evoluo de ĉiu kampo dependis de harmoniigado de ĝiaj atingoj kun la scio de aliaj kampoj.
Grosvenor komencis dubi ĉu von Grossen fakte eltrovis kiel venki Ixtl-on. Laŭ lia opinio, estis neeble trovi efikan solvon uzante scion de nur unu fako. Kion von Grossen desegnis por la monstro devis esti limigita nur al la fizikaj sciencoj.
Morton interrompis lian iradon de pensoj.
– Ĉu iu scias, kion von Grossen desegnis sur ĉi tiu folio? – Grosvenor atendis, ke iu alia respondu. Tamen, ĉar ne estis dezirantoj, li mem parolis.
– Sinjoro kunordiganto, mi havas ideon – li diris.
– Mi aŭskultas.
– La sola maniero por atentigi la monstron estus montri al ĝi kelkajn universalajn simbolojn. Ĉar von Grossen estas fizikisto, ne estas malfacile diveni, kiajn simbolojn li uzis.
Li intence paŭzis por vidi kian reagon vekis lia melodrama deklaro. Kvankam Morton estis favorema al li ekde la okazintaĵoj sur la planedo Riim, la ŝipanaro ne konsideris lin esti iu granda aŭtoritato. Do estus pli bone, se la aŭskultantoj divenus mem, kio estas lia ideo.
Morton interrompis la silenton.
– Parolu, junulo. Ne tenu nin en suspenso.
– Atomo – diris Grosvenor. La vizaĝoj de la aŭskultantoj restis indiferentaj.
– Ĝi signifas nenion – konstatis Smith. – Kial li montru al ĝi la atomon?
– Kompreneble, ĝi ne estus ajna atomo – klarigis Grosvenor. – Mi vetas, ke von Grossen desegnis la strukturon de la atomoj kiuj konsistigas la eksteran ŝelon de la ŝipo.
– Ja certe! – Morton ekkriis.
– Nur momenton – diris kapitano Leeth el la ekrano. – Mi ne estas fizikisto, do mi ne komprenas, pri kio vi parolas.
– Kion Grosvenor volis diri – Morton klarigis – estas ke nur du elementoj de la ŝipo estas faritaj el escepte imuna materialo: la ekstera ŝelo kaj la maŝinĉambromuroj. Se vi estus kun ni, kiam ni kaptis la entrudiĝinton, vi rimarkus, ke kiam ĝi glitis tra la fundo de la kaĝo, ĝi tuj estis haltigita de la malmola ekstera ŝelo de la ŝipo. Ŝajnas klare, ke la monstro ne kapablas penetri tian muron. Tion pruvas la fakto, ke ĝi devis salti en la lukon por surŝipiĝi. Mi miras, ke ni antaŭe ne pensis pri tio.
– Se von Grossen montris al la monstro la strukturon de nia protekta kiraso, ĉu ne povas esti, ke li montris al ĝi, kiel funkcias muroj kun energia ekrano? Ĉu ĉi tio ne estas same verŝajna diveno, kiel li montris al ĝi diagramon de atomo? – Leeth demandis.
Morton turnis sin kaj rigardis demande al Grosvenor, kiu klarigis:
– La entrudiĝinto jam spertis kia estas kontakto kun la ekrano kaj sukcesis travivi ĝin. Von Grossen estis klare konvinkita, ke li montros al ĝi ion novan. Krome, por montri la energian ekranon uzante simbolojn, oni devus uzi konvenciajn notaciojn en la ekvacio.
– Tio estas tre optimisma rezonado – rimarkis kapitano Leeth. – Ĝi montras, ke ni havas almenaŭ unu lokon sur la ŝipo, kie ni estos sekuraj: la maŝinejo. Muroj ĉirkaŭ dormejoj, eĉ protektitaj per ekranoj, ne estas tiom bonaj por defendo. Mi kredas, ke mi komprenas, kial sinjoro von Grossen opiniis, ke ĝi donas al ni avantaĝon. Havu la tutan ŝipanaron kunveni en sekura areo kaj lasu neniun forlasi ĝin sen permeso de komandantaro. – Li turnis sin al la plej proksima komunikilo kaj ripetis la ordonon, poste diris: – Bonvolu, departementestroj pretiĝu liveri informojn rilatajn al iliaj fakoj. Nur trejnitaj personoj estos asignitaj al interventeamoj. Sinjoro Grosvenor, bonvolu kalkuli vin en ĝuste ĉi tiun kategorion. Doktoro Eggert, bonvolu prepari kontraŭdormajn pilolojn. Neniu povas dormi ĝis ni venkos la beston.
– Bona laboro, kapitano! – Morton laŭdis entuziasme. Kapitano Leeth riverencis kaj malaperis de la ekrano.
– Kaj kio pri von Grossen? – demandis heziteme iu teknikisto staranta en la koridoro.
– Ni ne helpos lin, se ni ne venkos tiun ĉi, kiu forportis lin! – Morton diris firme.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.