|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INTERPLANEDA MISIOAŭtoro: A. E. van Vogt |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiam Grosvenor vidis Kent-on denove kelkajn minutojn poste, tiu ĉi senpasie kaj precize donis ordonojn per sia komunikilo. La levmaŝinoj alvenis kaj komencis forigi la korpojn. Komunikiloj zumis transdonante ordonojn. Ordo rapide revenis.
La monstroj estis nur teleportitaj al la komandocentrejo. La radaro de la ŝipo ne registris materialajn objektojn kiel ekzemple malamika kosmoŝipo. La distanco al la plej proksimaj steloj, en ĉiu direkto, estis ĉirkaŭ mil lumjaroj. Ĉiuj, ŝvitantaj kaj malpuraj, unuvoĉe malbenis aŭdante ĉi tiujn nemultajn informojn.
– Dek lumaj jarcentoj! – surpriziĝis ĉefpiloto Selenski. – Aŭskultu, ni eĉ ne povas sendi regulajn elsendojn tra tiaj distancoj sen transigilo!
Kapitano Leeth venis kurante. Li interŝanĝis kelkajn vortojn kun diversaj sciencistoj, tiam li kunvokis militkonsiliĝon. Li mem komencis la diskuton.
– Mi ne devas diri al vi kiom granda danĝero minacas nin. Unu kosmoŝipo staras kontraŭ eble malamika galaksia civilizo. Nuntempe, malantaŭ la fortokampo, ni ankoraŭ ne estas en danĝero. La naturo de la danĝero postulas, ke ni starigu limigitajn, sed ne tro mallarĝajn, celojn. Ni devas eltrovi kial iu volas forigi nin. Ni devas kompreni la specon de minaco kaj determini kian tipon de intelekto kuŝas malantaŭ ĝi. Mi vidas, ke la ĉefbiologo daŭre ekzamenas niajn venkitajn kontraŭulojn. Sinjoro Smith, kiaj bestoj estas ĉi tiuj?
Smith deturnis sin de la monstro, kiun li rigardis, kaj respondis:
– La Tero povus naski ion tian en la epoko de dinosaŭroj. Juĝante laŭ la minimuma grandeco de kio ŝajnas esti kranio, la inteligenteco de ĉi tiuj bestoj devas esti ekstreme malalta.
– Sinjoro Gourlay asertas, ke ĉi tiuj monstroj estis transportitaj tra la kosma spaco. Eble li povus diri pli pri ĉi tio? – Kent enĵetis.
– Vi estas bonvena, sinjoro Gourlay, vi povas paroli – konsentis kapitano Leeth.
La eksperto pri komunikado diris en sia karakteriza akcento:
– Ĝi estas nur teorio, kaj aldone tute nova... Laŭ ĝi, la universo similas plenblovitan balonon. Kiam ĝi estas trapikita, la aero tuj komencas eskapi kaj samtempe la truo fermiĝas. Kaj mirinde, kiam iu objekto trairas ĝian ŝelon, ĝi ne nepre devas reveni al la sama loko en la spaco. Ni supozu, ke iu konas metodon por kontroli ĉi tiun fenomenon. Li tiam povus uzi ĝin kiel formon de teleportado. Se ĉio ĉi sonis tro fantaste, memoru, ke tio, kio okazis al ni lastatempe, estis same nereala.
– Estas malfacile kredi, ke iu ajn povus esti pli saĝa ol ni, ĉu ne? – Kent sarkasme komentis. – Devas ekzisti simpla solvo de la problemo de hiperspaco, kiu eskapis homajn sciencistojn. Eble ni finfine lernos ion. – Li paŭzis, kaj post momento li demandis: – Korita, vi nekutime silentas. Eble vi povus diri al ni, kion ni trovis?
La arkeologo ekstaris kaj etendis la manojn en gesto de kompleta senpoveco.
– Mi ne havas eĉ la plej etan ideon. Antaŭ ol ni komencu desegni komparojn surbaze de cikla historio, ni devas ekscii ion pri la kialoj de ĉi tiu subita atako. Ekzemple, se la atakintoj volis transpreni la ŝipon, ĉi tiu speco de atako estis miskompreno. Kaj se ili nur volis timigi nin, ili perfekte sukcesis!
La aŭskultantoj ekridis kaj Korita eksidis. Grosvenor rimarkis, tamen, ke kapitano Leeth restis serioza.
– Parolante pri instigo – li konstatis malrapide – estas certa malagrabla ebleco, por kiu ni tamen malgraŭ ĉio devus prepariĝi. Ĝis nun, okazaĵoj ŝajnas konfirmi ĝin. Pensu: kio okazus se ĉi tiu potenca intelekto volus ekscii de kie ni venas? – Li paŭzis. Al li respondis frotado de piedoj kaj susuro kiam la viroj maltrankvile ekmoviĝis en siaj sidlokoj. Estis klare, ke li trafis senteman punkton. Li daŭrigis: – Ni rigardu ĝin el... lia vidpunkto. Iu ŝipo alproksimiĝas. En la ĝenerala direkto de kiu ĝi venas, estas multaj galaksioj, stelamasoj kaj nebulozoj. De kie venas la alvenanto?
En la salo ekregis silento. La kapitano turnis sin al Kent:
– Sinjoro Kunordiganto, se vi konsentas, mi proponas esplori kelkajn el la planedsistemoj de ĉi tiu galaksio.
– Mi havas nenion kontraŭe – permesis Kent. – Kaj nun, se jam neniu alia…
Grosvenor levis la manon.
– Mi anoncas, ke la kunveno... – Kent diris plue. Grosvenor ekstaris kaj laŭte ekkriis:
– Sinjoro Kent!
– … estas finita! – Kent findiris. Neniu leviĝis. Kent hezitis, kaj poste diris timinde:
– Pardonu, sinjoro Grosvenor. Vi havas voĉon.
– Estas neverŝajne, ke ĉi tiu estaĵo komprenus tiel kompleksajn simbolojn, sed mi pensas, ke ni devu detrui niajn stelmapojn – diris Grosvenor firme.
– Mi estis propononta la samon – von Grossen subtenis lin ekscitite. – Daŭrigu, Grosvenor.
Aŭdiĝis ĥoro de aprobaj gruntoj. Grosvenor komencis pluparoli:
– Ni agas kredante, ke la fortokampo protektos nin. Ni fakte ne havas alian elekton ol supozi, ke ĝi estas vera. Sed kiam ni surteriĝos, estus bone havi kelkajn grandajn encefaloreguligilojn je nia dispono. Ni povus tiam elsendi konfuzajn cerbajn ondojn kaj malhelpi niajn mensojn esti plu legataj.
La aŭskultantoj denove klarigis, ke ili subtenas ĉi tiun proponon.
– Ĉu io alia pli, sinjoro Grosvenor? – demandis Kent senpasie.
– Nur ĝenerala komento. La departementestroj povus revizii la materialojn konfiditajn al ili kaj detrui ion ajn, kio povus prezenti minacon al nia raso, se la Stel-Hundo estus kaptita.
Ekregis sang-malvarmiga silento dum li sidiĝis.
Laŭgrade de tempopasado iĝis pli kaj pli klare ke aŭ la malamika intelekto decidis sindeteni de prenado de pliaj paŝoj, aŭ la fortokampo bone faris sian taskon. Nenio nova okazis.
La sunoj en ĉi tiu fora angulo de la galaksio estis malproksimaj kaj solecaj. Iun tagon, la unua el ili subite aperis antaŭ la okuloj de homoj: sfero de lumo kaj varmo, kraĉanta flamojn en la nepenetrebla nigreco. Lester kaj liaj subuloj lokalizis kvin planedojn ĉirkaŭ ĝi, orbitante sufiĉe proksime por esti interesindaj. Unu el ili montriĝis loĝata: ili vidis mondon de nebuloj, ĝangaloj kaj grandegaj bestioj. La ŝipo flugis malalte super la enlandan maron kaj la vastan marĉkovritan kontinenton. Oni trovis neniuj spuroj de civilizacio, des malpli la teknologie progresinta mondo, kies ekziston oni suspektis.
"La Stel-Hundo" rapidis antaŭen kaj, tricent lumjarojn for, ĝi renkontis malgrandan sunon kun du planedoj orbitantaj sian stelon elsendantan ĉerizruĝan ardon. Unu el ili estis taŭga por loĝado, sed ankaŭ ĉi tie estis nur nebuloj, ĝangaloj kaj grandegaj, dinosaŭrosimilaj estaĵoj. Ili rezignis pri esplorado kaj faris nur mallongan flugon super la marĉa maro kaj super la tero sufokiĝanta en la implikaĵoj de nesubjugigebla vegetaĵaro.
Pliaj steloj aperis antaŭ ili, brilantaj en la fono de nigreco, kiu etendiĝis je pliaj cent kvindek lumjaroj. La atenton de Kent altiris granda blublanka suno, ĉirkaŭita de akompanantaro de almenaŭ dudek planedoj; la ŝipo zomis al ĝi. La sep mondoj plej proksimaj al la suno similis brulantan inferon kie nenio vivanta povus pluvivi. La ŝipo faris spiralon ĉirkaŭ la sekvaj tri planedoj, ĉirkaŭantaj en proksimaj al si orbitoj. Ĉi tiuj taŭgis por esti loĝataj. Poste ili forflugis en interstelan spacon, ne zorgante pri la ceteraj mondoj.
Malantaŭe tri ĝangalkovritaj, nebulaj planedoj kirliĝis en siaj orbitoj ĉirkaŭ la varma suno, kiu vivigis ilin. Kent vokis kunvenon de departementestroj kaj iliaj asistantoj kaj komencis la diskuton sen nenecesaj enkondukoj.
– Persone, mi ne pensas – li diris – ke ni havas sufiĉe multe da pruvoj. Sed Lester petis tuj voki kunvenon. – Li paŭzis kaj levis la ŝultrojn. – Eble ni lernos ion interesan.
Li denove paŭzis, kaj Grosvenor, observante lin, surpriziĝis senti aŭron de profunda kontenteco ĉirkaŭ tiu ĉi malgranda hometo. Kion li volas atingi? – li pensis. Estas strange ke la provizora kunordiganto volas anticipe rezigni ĉiujn profitojn, kiujn fruktodona renkontiĝo povus alporti al li.
Kent parolis denove, per tre amika tono:
– Gunlie, ĉu vi povus paŝi ĉi tien kaj klarigi pri kio temas?
La astronomo paŝis sur la malsupran ŝtupon. Li estis same alta kaj maldika kiel Smith. Bluaj okuloj brilis en senesprima vizaĝo. Sed kiam li ekparolis, estis iom da emocio en lia voĉo.
– Sinjoroj, la tri loĝeblaj planedoj de la lasta sistemo estas identaj trinasktioj, je artefarite induktita evolunivelo. Mi ne scias, kiom da uloj el vi konas la lastan teorion pri kiel formiĝas planedsistemoj. Tiuj, kiuj ne renkontis ĝin, devas preni mian vorton, ke la ekzistanta amasdistribuo en ĉi tiu sunsistemo estas simple neebla el la dinamika vidpunkto. Mi povas memfide konfirmi, ke du el la tri loĝeblaj planedoj de ĉi tiu suno estis movitaj al sia nuna orbito. Certe iu kreas praajn mondojn intence... Mi simple ne povas diri kial.
Li eksilentis kaj rigardis Kent-on spiteme. La kemiisto klinis sin antaŭen kun eta rideto sur la vizaĝo kaj diris:
– Gunlie petis min reveni al unu el tiuj ĝangalkovritaj planedoj. Pro lia rezonado, mi petas vin diskuti kaj voĉdoni.
Do pri tio temis. Grosvenor suspiris, ne tiom pro admiro por Kent, kiom pro aprezo de lia lerteco. La provizora kunordiganto ne malŝparis energion por pravigi la obĵeton. Eble li eĉ vere havis nenion kontraŭ la plano de la astronomo. Vokinte kunvenon pri afero, al kiu li havis alian opinion, li pruvis, ke li uzis demokratiajn procedurojn. Ĉi tio estis ruza, kvankam iom demagogia, maniero reteni la subtenon de liaj subtenantoj.
Efektive, oni levis kelkajn validajn obĵetojn al la propono de Lester. Kent verŝajne ne konis ilin antaŭe, ĉar tio signifus ke li intence ignoras la realan minacon al la ŝipo. Grosvenor decidis, ke duboj favoras Kent-on kaj atendis pacience ĝis la dekkelkaj sciencistoj finos starigi bagatelajn demandojn al la astronomo. Kiam ĉiuj respondoj estis donitaj kaj estis klare, ke la diskuto komencas finiĝi, Grosvenor ekstaris kaj diris:
– Mi ŝatus subteni la opinion de s-ro Kent.
– Sed, sinjoro Grosvenor, tiel mallonga diskuto perfekte spegulas la opinion de nia grupo pri tiu ĉi afero. Ĉi tio ne estas la tempo por... – Kent komencis malvarme kaj haltis. La vera signifo de la vortoj de Grosvenor finfine ekkomprenigis lin. Dum momento li aspektis, kvazaŭ lin trafis fulmo. Li faris malcertan geston al la kunvenintaj homoj, kvazaŭ petante helpon. Kiam neniu ekparolis, li mallevis la manon kaj murmuris: – Vi povas paroli, sinjoro Grosvenor.
– S-ro Kent pravas – decideme diris Grosvenor. – Por tio estas ankoraŭ tro frue. Ĝis nun ni vizitis tri sistemojn. Ni devus pririgardi almenaŭ tridek, elektante ilin hazarde. Konsiderinte la grandecon de la serĉenda areo, ĉi tio estas minimuma nombro se ni volas eltiri signifajn konkludojn. La matematika fako ĉiuokaze povas prilabori ĉi tiujn nombrojn. Krome, alteriĝante, ni troviĝos ekster la atingo de la fortokampo. Ni devas prepariĝi por atako de menso, kiu momente povas transĵeti bataltrupojn tra hiperspaco. Mi povas imagi, ke iu faligas sur nin miliardojn da tunoj da mortiga substanco, kaj ni estas senhelpe fiksitaj sur la surfaco de iu planedo. Sinjoroj, miaopinie ni havos antaŭ ni unu aŭ du monatojn da tre okupataj preparoj. Kompreneble, dum ĉi tiu tempo ni pririgardu kiel eble plej multajn planedsistemojn. Se iliaj loĝeblaj planedoj estas ankaŭ ekskluzive, aŭ plejparte, praaj, ni havos solidan bazon por la teorio de sinjoro Lester ke tiu ĉi kondiĉo estis generita arte. – Grosvenor paŭzis momenton kaj konkludis: – Sinjoro Kent, ĉu mi ĝuste esprimis viajn opiniojn pri ĉi tiu afero?
Kent plene reakiris sian memregecon.
– Preskaŭ laŭ la litero, sinjoro Grosvenor – li respondis kaj ĉirkaŭrigardis la ĉambron. – Se neniu havas ion por aldoni, mi proponas voĉdoni pri la propono de Gunlie.
La astronomo ekstaris.
– Mi retiras la proponon – li diris. – Mi konfesas, ke mi ne enkalkulis kelkajn faktorojn, kiuj parolas kontraŭ tuja surteriĝo – li diris kaj sidiĝis.
– Eble iu ŝatus subteni la proponon de Gunlie? – Kent ankoraŭ demandis. Li atendis kelkajn sekundojn, kaj kiam neniu ekparolis, li daŭrigis firme: — Mi petas, ke ĉiu departementestro skribu raporton pri la preparoj de sia teamo por la surteriĝo, kio ja eventuale okazos iam. Jen ĉio, sinjoroj.
Grosvenor elpaŝis en la koridoron ekster la komandocentrejo. Iu metis manon sur lian ŝultron. Li turnis sin kaj vidis McCann-on, la ĉefgeologon.
– Ni tiom multe laboris pri riparoj dum la lastaj monatoj, ke mi ne povis inviti vin al mia fako. Mi havas la impreson, ke kiam ni finfine alteriĝos, la geologia ekipaĵo ne estos uzata tute laŭcele. Neksialisto estus tre utila al ni.
Grosvenor pripensis momenton, poste kapjese akceptis la inviton.
– Mi venos morgaŭ. Mi devas prepari liston de rekomendoj por nia estro.
McCann mallonge rigardis lin, hezitis kaj demandis:
– Vi ne pensas, ke li enkalkulos ilin, ĉu? – Do la antipatio de Kent estis rimarkita.
– Li faros ĝin, ĉar tiam la gloro ne iros al unu persono – Grosvenor respondis.
– Nu, bonŝancon, junulo – McCann kapjesis. Li turnis sin por foriri, kiam Grosvenor haltigis lin momenton per demando:
– Kio laŭ vi estas la bazo de la populareco de Kent kiel gvidanto?
– Li estas homa. Li havas siajn ŝatojn kaj malŝatojn – McCann klarigis post momenta pripensado. – Li cedas al emocioj. Li havas eksplodeman naturon. Li faras erarojn kaj tiam ŝajnigas ke li tute ne eraris. Li absolute volis fariĝi kunordiganto. Kiam ni revenos al la Tero, la atento de la amaskomunikilaro koncentriĝos ĉe la ekspedicia gvidanto. Estas io de Kent en ni ĉiuj. Li estas... nu, li estas simple nur homo.
– Mi rimarkas, ke vi ne diris eĉ unu vorton pri liaj kvalifikoj por tiu ĉi posteno.
– Efektive, ĉi tiu posteno ne estas tiom grava. Li povas uzi konsilojn de fakulojn en ĉiu afero. – McCann pufigis sian buŝon. – Estas malfacile vortigi, kial ni tiom taksas lin, sed ŝajnas al mi, ke sciencistoj ankoraŭ subkonscie defendas sin kontraŭ la malvarma intelektismo, pri kiu oni kutime akuzas ilin. Tial ili volonte submetiĝas al la gvidado de homoj, kiuj cedas al emocioj, sed kiuj havas nediskuteblajn sciencajn atingojn.
– Laŭ mi, la posteno de kunordiganto estas escepte grava – oponis Grosvenor – Ĉio dependas de kiel difinita persono uzas la potencon asociitan al ĝi.
McCann atente rigardis lin kaj diris:
– Homoj direktantaj sin strikte per logiko, kiel vi, ĉiam malfacilas kompreni kial Kent kaj liaj similuloj estas tiel popularaj ĉe la amasoj. Kaj en politikaj aferoj ili havas malmultajn ŝancojn, ekzemple kontraŭ tiu Kent.
– Kio perdas sciencistojn ne estas la fakto, ke ili estas ĝis la kolo en sciencaj aferoj, sed honesteco. La averaĝa sciencisto ofte komprenas la batalteknikojn uzatajn kontraŭ si pli bone ol la agresemulo mem, sed li ne povas devigi sin redoni la favoron ĉar li sentus sin malpurigita. – Grosvenor malgaje ridetis dum li diris tion.
– Tiel ĝuste estas. Ĉu tio signifas, ke vi ne havus similajn obĵetojn? – McCann sulkigis la brovojn: Grosvenor silentis.
– Kion vi farus, se vi sentus, ke Kent devas forlasi la postenon? – McCann insistis:
– Ĝis nun, mi estas sufiĉe justa – Grosvenor respondis singarde, kaj estis surprizita vidante la mienon de trankviliĝo sur la vizaĝo de McCann. La pli maljuna viro kaptis lian brakon per amika gesto.
– Mi ĝojas, ke vi volas sekvi la leĝon – li diris malkaŝe. – Ekde tiu prelego mi scias ion, kion aliaj ankoraŭ ne rimarkis: vi eble estas la plej danĝera homo sur ĉi tiu ŝipo. La integrita scio je via dispono, se aplikata intence kaj decide, povus produkti pli katastrofajn rezultojn ol ajna ekstera atako.
Grosvenor, post momento de kompleta surprizo, balancis la kapon.
– Malgranda troigo – li deklaris. – Estas tro facile mortigi unu homon.
– Evidente – McCann respondis – vi ne neas, ke vi havas tian scion.
– Dankon pro tiel bona opinio pri mi. Kvankam ĝi estas tre troigita, ĝi havis grandan efikon al mia moralo – Grosvenor ekridis kaj eklevis la manon adiaŭe.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.