La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INTERPLANEDA MISIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIII

Ixtl ŝvebis senmove en la senlima mallumo de la kosmo. La tempo trenis sin kiel eterneco. En tiu ĉi malpleno li tamen vidis kelkajn makuletojn de lumo. Li sciis, ke ili estas galaksioj de varmaj, helaj steloj, aspektantaj kiel kirliĝanta nebuleto el tia nekredebla distanco. Tie estis vivo – ĝi ekzistis sur milionoj da planedoj orbitantaj senĉese ĉirkaŭ siaj gepatrajn sunoj. Iam, sur la planedo Glor, vivo rampis el la praa ŝlimo, sed tiam kosma eksplodo detruis la tutan rason de Ixtl kaj ĵetis lian korpon en la intergalaksian abismon.

Ixtl vivis, kaj ĝi estis vera malfeliĉo. Travivinte la kataklismon, lia preskaŭ nedetruebla korpo malrapide perdis energion, povante nur eltiri ĝin el la malforta lumo pleniganta la tutan spaco-tempon. Lia cerbo senĉese digestis la saman penson ree kaj ree: ekzistas nur unu-po-deciliona ŝanco ke li iam denove estos en iu galaksio. Sed eĉ tiam, li havas etan ŝancon fali sur iun planedon kaj trovi la valoregajn guulojn.

Li venis al ĉi tiu konkludo jam miliardojn da fojoj. Tiu ĉi rezonado kaj la malforta brilo de la galaksioj konsistigis lian tutan nunan vivon. Li preskaŭ forgesis, ke lia korpo iam konservis kampon de sensa percepto kiu etendiĝis sur vastaj distancoj, sed nun liaj potencoj malfortiĝis kaj li povis ricevi signalojn nur de kelkaj lumjaroj for.

Li jam nenion atendis plu, do la unua stimulo, kiun li ricevis de la ŝipo, preskaŭ tute ne emociigis lin. Energio, maso – materio! Neklara sensaĵo vagis tra lia obtuza menso. Tio kaŭzis al li akran doloron, kiel doloro de muskolo delonge ne uzata, sed subite ree ekfunkciigita.

La doloro baldaŭ kvietiĝis. La penso pasis. La menso de Ixtl reglitis en mondon sen espero, plenigitan de malklara brilo kaj nigra malpleno. La ideo mem, ke materio kaj energio ankoraŭ ekzistas, ŝajnis nereala. Sed fora angulo de la cerbo, kie estis ankoraŭ fajrero de vigleco, rimarkis, ke la ideo forkuris, kaj tiu forgeso disvastigis sian mortotukon kaj kovris la malfortan ekbrilon de konscio, kiu aperis por momento.

Kaj tiam la stimulo venis al li duan fojon, ĉi-foje pli forta kaj klara. La longa korpo de Ixtl skuiĝis en sensenca spasmo. Li elĵetis ĉiujn kvar brakojn antaŭ si, etendis ĉiujn kvar krurojn kun blinda impeto. Ĝi estis lia unua mekanika reago.

Larĝe malfermiĝantaj pro konfuzo okuloj, komencis vidi pli klare. La nebuligita bildo reviviĝis. La parto de la nerva sistemo kiu kontrolis la kampon de sensa percepto komencis agi. En unu enorma fortostreĉo, Ixtl eltiris ĝin el la miliardoj da kubaj mejloj de kie jam neniuj signaloj venis kaj komencis enfokusigi ĝin en diversaj lokoj por determini de kie venas la plej forta stimulo.

Dum li provis lokalizi la fonton de la signaloj, ĝi jam sukcesis trapasi sufiĉe longan distancon. Tiam li unuafoje ekpensis,, ke ĝi eble estas ŝipo vojaĝanta inter galaksioj. Por momento li panike timis, ke la ŝipo povus malproksimiĝi al loko, kie li jam ne povos senti ĝin kaj ke li perdos kontakton kun ĝi por ĉiam, antaŭ ol li sukcesos fari ion ajn.

Li iomete vastigis sian perceptokampon kaj sentis neimageblan eksciton kiam li denove atingis la fremdan materion kaj energion. Ĉi-foje li adheris al ili. Kio antaŭe estis kampo nun fariĝis la plej forta, plej fokusita fasko kiun lia malfortigita korpo povis produkti.

Pere de ĉi tiu nekredeble koncentrita fasko, li komencis ĉerpi masivajn kvantojn de energio el la ŝipo. Estis pli da ĝi — milionoj da fojoj pli — ol li povus konservi. Li devis elĵeti ĝin, devis elradii ĝin en la malplenon. Sed anstataŭe, kiel giganta hirudo, li puŝis la faskon je kvar, kvin, dek lumjaroj, senigante la ŝipon de ĉia propulsopovo.

Post sennombraj eonoj, kiam por subteni siajn forojn li ĉerpis energion el la malforta brilo de la steloj, Ixtl ne kuraĝis enhavi ĉi tiun grandegan potencon en si. La kosma vakuo tuj englutis ĝin, sed tio, kion li permesis al si reteni, tuj revivigis lin. Kun sovaĝa kontento li konstatis, ke la okazo prezentiĝis. Li tuj ŝanĝis la strukturon de siaj atomoj kaj kuregis laŭ la energia fasko.

La ŝipo – fluganta kun siaj motoroj malŝaltitaj sed portita de sia impeto – zomis preter li kaj komencis fulme malproksimiĝi. Ĝi flugis tutan lumjaron, poste duan, kaj trian. Ixtl kun malespero konstatis, ke malgraŭ liaj penoj, la ŝipo eskapos de li post momento. Sed tiam…

La ŝipo abrupte haltis. Ĝi pendis senmove en la spaco. Ĉiu ĝia enorma impeto rezultiĝanta el la rapideco de multaj lumjaroj per tage estis perdita kaj neŭtraligita dum tiu ĉi sekundo. Ĝi daŭre estis tre malproksime, sed almenaŭ ĝi ne plu malproksimiĝis.

Ixtl divenis, kio okazis. La ŝipanaro certe rimarkis la subitan perdon de energio kaj decidis haltigi la ŝipon por kontroli kio okazis. Ilia metodo halti tuj sugestis tre altnivelan teknologion, kvankam Ixtl ne sciis, kia metodo haltigis ĝin. Ekzistis kelkaj eblecoj. Li mem kutime haltis konvertante kinetan energion en elektran energion ene de sia korpo. Li ne perdis multon, ĉar la elektronoj en ĉiu el la atomoj de lia korpo iomete akcelis sian kuron – kaj tiel la movado kun grandega rapideco transformiĝis en movadon je la atomnivelo. Kaj ĝuste sur tiu ĉi atomnivelo Ixtl subite sentis, ke la ŝipo estas tuj apud li.

Tiam multaj aferoj okazis je tiom grandega rapideco, ke tio estis malfacile komprenebla. La ŝipo evoluigis nepenetreblan fortokampon. La koncentriĝo de tiom granda kvanto da energio kaŭzis ŝanĝon en la kontrolmekanismoj, kiujn li starigis en sia organismo. Pro tio, li haltis en la spaco unu mikrosekundon pli frue ol planite. Laŭ distanco, ĝi estis preskaŭ tridek mejloj.

La ŝipo aspektis kiel hela lummakulo sur la nigra fono. Ĝia kampo daŭre estis ŝaltita, kio tre verŝajne signifis, ke tiuj interne ne povis detekti Ixtl-on, kaj ke li mem jam ne plu povis esperi eniri la ŝipon. Li venis al konkludo, ke sentemaj surŝipajn instrumentoj detektis lian alproksimiĝon, rekonis lin kiel misilon, kaj aktivigis la protektan kampon.

Ixtl moviĝis ene de kelkaj metroj de la preskaŭ nevidebla barilo. Ne povante plenumi siajn dezirojn, li rigardis la ŝipon avidokule. La veturilo estis malpli ol kvindek jardojn for. Ĝi aspektis kiel ronda, nigra monstro kun metala korpo, sur ĝiaj flankoj en regulaj intervaloj brilis lumoj. Ĝi drivis en la velura nigreco de la spaco, brilanta kiel altvalora ŝtono, senmova sed viva, ĝuste bolanta de vivo. Ĝi alportis nostalgian penson pri milionoj da malproksimaj planedoj kaj aŭdacaj, florantaj civilizacioj, kiuj sonĝantaj pri ekspedicio en la spacon kaj plenumantaj sian revon. Kaj malgraŭ lia momenta ĉagreno, la vido plenigis lin per komforto.

Ĝis nun li devis fari tiom da agoj, ke li eĉ ne havis tempon por pripensi, kiajn avantaĝojn alportus al li enŝipiĝi. Lia menso, alkutimiĝinta dum jarcentoj al malespero, preskaŭ freneziĝis. Ixtl blinde svingis ĉiujn membrojn, kaj el lia buŝo, kiu estis aperturo en karikaturo de homa vizaĝo, eliĝis varma spiro kiu tuj transformiĝis en fluo de glacibuletoj. Espero tiom ekscitis lin, ke lia cerbo preskaŭ fandiĝis kaj lia vidado mallumiĝis. Kiel tra la nebulo, li vidis larĝan lumfaskon elirantan el cirkla fendo en la metala korpo de la ŝipo. Ĝi montriĝis esti grandega pordego. Fluo de blindiga lumo venis de malantaŭ la pordego.

Post pli longa momento ĉe la pordego aperis dek du dukruraj estaĵoj. Ili portis preskaŭ tute travideblajn kirasojn kaj tiris malantaŭ si aŭ puŝis grandegajn flugmaŝinojn. Ili rapide poziciigis la fajrokraĉantjn maŝinojn ĉirkaŭ ununura punkto sur la korpo de la ŝipo. De ĉi tiu distanco, la flamoj rampantaj trans la metala surfaco ŝajnis esti malgrandaj, sed ilia blindiga brilo indikis ke ili elsendas enormajn kvantojn da varmo aŭ alian radiadon. Kompreneble, la figuroj faris iun specon de riparo kun kapturna rapideco.

Ixtl freneze skanis la kampon apartigantan lin de la ŝipo, serĉante iujn malfortajn punktojn. Li trovis neniun. La kampo estis tro komplika kaj tro vasta por ke io ajn transiru ĝin. Ixtl jam sentis tion de malproksime. Nun li konfirmis ĝin de proksime.

La reniparlaboroj – Ixtl vidis, kiel la estaĵoj forigis pecon de la ekstera ŝelo kaj anstataŭigis ĝin per la nova – estis kompletigitaj preskaŭ same rapide kiel ili komenciĝis. La blindiga reflektorlumo subite malaperis en la mallumon de la spaco. La maŝinoj estis dekroĉitaj de siaj pozicioj kaj movitaj al la pordego, kie ili baldaŭ malaperis. La dukruraj estaĵoj sekvis proksime post ili. Baldaŭ la granda, kurba surfaco de la ŝipkorpo estis same malplena kiel la spaco ĉirkaŭ ĝi.

Kiam Ixtl komprenis, kio okazis, li preskaŭ perdis la menson. Li ne povis lasi ilin eskapi nun, kiam li havis antaŭ si la eblecon atingi al la tutan universon. Li etendis la brakojn kvazaŭ por ĉirkaŭbraki la ŝipon. Subita, forta doloro trapenetris lian korpon, kaj lia menso komencis enprofundiĝi en nigran, senfundan malesperon, de kiu li sukcesis forskui en la lasta momento.

La grandega pordego malrapide fermiĝis. Iu ununura estaĵo eliris el la forlasita fendo kaj kuris reen al la reparata areo. Ĝi prenis ion de tie kaj rekuris al la malfermita luko. Antaŭ ol ĝi eniris ĝin, ĝi rimarkis Ixtl-on.

La estaĵo haltis kvazaŭ ĝi estus elektrokutita. Ixtl povis vidi, ke ĝi pene provas resti surpiede. Ĝia vizaĝo, kovrita per travidebla kasko, estis klare videbla en la lumo venanta el la bovokuloj. La estaĵo havis larĝe malfermitajn kaj okulojn kaj buŝon, kiun post momento ĝi komencis rapide movi. Momenton poste la pordego denove malfermiĝis. Kelkaj figuroj aperis kaj komencis pririgardi Ixtl-on. Nepre estis diskuto inter ili, ĉar ĉiu el ili movis sian buŝon laŭvice.

Post iom da tempo, grandega ŝtala kaĝo flugis tra la pordego. Sur ĝia supro sidis du figuroj, kiuj ŝajnis gvidi ĝin. Ixtl konjektis, ke li estis kaptota.

Strange, sed li ne sentis trankviliĝon. Tamen, li havis la impreson, ke li estas sub la influo de iu drogo, kaŭzanta nekutiman lacecon. Terurigita, li provis batali la sensentemon, kiu superfortis lin. Li sciis, ke se la ixtl-oj estis renaskiĝontaj, li devos uzi la tutan saĝon kaj ruzon de sia raso, kiu iam atingis la sojlon mem de la plej profundaj, nesondeblaj sekretoj de la universo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.