La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INTERPLANEDA MISIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XII

Komence, li koncentriĝis pri tio, kio ŝajnis al li la plej akceptebla pera solvo: transporti kontrolon al alia fremdulo. En la kazo de ĉi tiuj estaĵoj, la elekto estis evidenta.

– Mi estas amata! – li diris al si mem, heziteme donante voĉon al la sentoj, kiuj antaŭe ĝenis lin. – Mi estas amata de mia generinto, el kiu mi kreskas al nova persono. Mi kundividas liajn pensojn, sed nun mi jam rigardas per miaj propraj okuloj, kaj mi scias, ke mi apartenas al la grupo...

La transporto de kontrolo okazis fulme, kiel li anticipis. Li movis pli malgrandajn fingrojn, identajn al la antaŭaj. Li etendis malfortikajn brakojn. Li tiam transportis sian kontrolon reen al la generinto. La provo sukcesis tiel bonege ke Grosvenor pretis fari multe pli: preni la kontrolon de la nerva sistemo de sekva estaĵo.

Montriĝis, ke tio dependas ankaŭ nur de la stimulado de specifaj cerbaj centroj. Grosvenor rimarkis, ke lia nova viktimo staras inter la arbustkovritaj montetoj, fronte al mallarĝa torento. La oranĝa suno pendis malalte en profundpurpura ĉielo kovrita de plumaj nuboj. Grosvenor igis sian viktimon turniĝi ĉirkaŭen. Sube li vidis altan konstruaĵon kun plintoj. Ĝi estis la nura konstruaĵo en la areo. Li paŝis al ĝi kaj rigardis internen. En la malluma interno li distingis kelkajn pontetojn. Sur unu el ili sidis du birdoj. Ili ambaŭ havis la okulojn fermitaj.

Estas eble, Grosvenor ekpensis, ke tiuj individuoj kunpartoprenas en la atako.

Provante diversajn stimulojn, li transportis kontrolon al la estaĵo enloĝanta la parton de la planedo kie nuntempe estis nokto.

Ĉi-foje la transporto estis eĉ pli rapida. Grosvenor vidis urbon enprofundigitan en mallumo, estantan labirinto de konstruaĵoj kaj pontetoj. Kiel eble plej rapide li komencis konekti kun la nova nerva sistemo. Li tute ne sciis kial li kontaktas ĉi tiujn individuojn kaj ne aliajn, plenumantajn la samajn kondiĉojn. Eblis, ke iuj estaĵoj ricevis pli rapide ol aliaj la stimulojn sendatajn de li. Ankaŭ eblis, ke ili estis parencoj de lia unua viktimo. Kontaktinte kun kelkaj dekoj da loĝantoj de la planedo, li decidis, ke li nun havis jam sufiĉe kompletan bildon de la situacio.

Li vidis mondon, kies loĝantoj konstruis domojn el briko, ŝtono kaj ligno, kaj samtempe kreis komunumon, pri kiu homoj eĉ ne povus revi. Ĉi tiu civilizacio preteriris la epokon de teknologio kaj ne vidis bezonon esplori la sekretojn de materio kaj energio. Ŝajnis al Grosvenor, ke li ĉi-momente povas sekure lanĉi la antaŭlastan parton de sia kontraŭatako.

Li koncentriĝis sur la desegnon, kiu povus karakterizi unu el la estaĵoj sendantaj telepatiajn bildojn al la "Stel-Hundo". Li sentis, ke iom da tempo pasis. Kaj poste…

Li vidis sian propran ŝipon tra la okuloj de unu el la figuroj vidataj sur la muroj.

Komence li plej interesiĝis pri kiel disvolviĝas la batalo surŝipe. Li tamen detenis kontentigi sian scivolemon, ĉar nun suriri la ŝipon estus tempoperdo. Li devis subigi grupon kiu povis nombri ĝis miliono da individuoj. Li devis subigi ilin sufiĉe forte por igi ilin forlasi la sieĝon kaj retiriĝi definitive.

Li jam sciis, ke li povas percepti iliajn pensojn, kaj ili – la lian. Alie li ne povus konektiĝi kun sekvaj nervaj sistemoj. Nun li sentis, ke li estas preta. Li sendis siajn pensojn en la spacon: “Vi vivas en la universo, kaj por via propra uzo vi formas bildojn de la universo, kiujn vi opinias pravaj. Vi scias nenion pri ĉi tiu universo. Vi nur konas la bildojn fluantajn el ĝi. Sed la bildoj fluantaj al vi ne estas vera reflekto de la universo..."

Kiel igi iun ŝanĝi sian opinion? La supozoj, kiuj gvidas lin, devas esti pridubitaj. Kiel ŝanĝi la konduton de iu? Liaj plej bazaj sintenoj kaj kredoj devas esti ŝanĝitaj.

Grosvenor zorge diris plue: “Bildoj ne rakontas al vi ĉion pri la universo, ĉar estas multaj aferoj en ĝi, kiujn vi ne povas senpere sperti ĉar vi ne havas taŭgajn sentojn. Estas ordo en la universo. Se en la bildoj de la universo, kiujn vi havas, ne estas ordo, tiam vi eraras...

Estas malofte, ke pensanta estaĵo agu kontraŭe al la logiko – al tiu, kiun ĝi mem rekonas. Tamen, se onies pensado baziĝas sur falsaj supozoj, tiam logika pensado povas konduki al malĝustaj konkludoj.

Tial, la supozoj devis esti ŝanĝitaj. Grosvenor ŝanĝis ilin profiteme sed honeste. Li supozis ke la loĝantoj de la planedo Riim havis neniun defendan sistemon. Kion li transdonis al ili estis la unuaj novaj ideoj, kiujn ili lernis ekde multaj generacioj. Li ne dubis, ke la efiko estos grandega. Ilia civilizo estis en stato de kolapso kaj estis bazita sur supozoj kiujn neniu iam testis. Ekzistis solidaj historiaj pruvoj, ke eĉ la plej malgranda novaĵo povus influi la estontecon de tia civilizo.

Vasta antikva Hindio kapitulacis al kelkmil britoj. Aliaj popoloj vivantaj en la dekadencaj stadioj de civilizacio estis konkeritaj same facile. Tiuj ĉi popoloj ne reakiris sian liberecon ĝis ili komprenis, ke la vivo povas esti multe pli riĉa ol supozis ilia malvasta pensmaniero.

La loĝantoj de la planedo Riim devis esti aparte sentemaj al novaĵoj. Ilia maniero komuniki, kvankam mirinda kaj unika, disponigis la ŝancon influi ilin per unu saĝa ago. Grosvenor multfoje ripetis sian mesaĝon, ĉiufoje aldonante unu plian komandon rilatan al la ŝipo. Ĉi tiuj instrukcioj estis jenaj: “Ŝanĝu la hipnotan ŝablonon, kiun vi aplikas al alvenantoj. Ĉesu la atakon. Ŝanĝu vian transdonon, por ke la alvenantoj povu ekdormi... tiam ĉesu sendi signalojn... via gastamo multe damaĝis al ni. Ni estas amikemaj al vi, sed via maniero montri simpation faras al ni malbonon.”

Li ne sciis kiom longe la ordonoj efektive daŭris. Li taksis proksimume du horojn. Lia kontakto kun la fremdaj estaĵoj finiĝis kiam la tempmalŝaltilo de la encefaloreguligilo aŭtomate rompis la ligon inter li kaj la bildo montrata sur la ekrano.

Subite li komprenis, ke tio, kion li vidis ĉirkaŭ si, ŝajnis konata. Li rigardis la lokon, kie la bildo ĵus estis. Ĝi ne estis tie. Li ĵetis rigardon al Korita. La arkeologo dormetis sur seĝo.

Grosvenor energie eksaltis de sia seĝo, rememorante la instrukciojn, kiujn li donis al la fremduloj: "lasu la alvenantojn dormi." Jen la rezultoj. Ĉiuj partoprenantoj de la ekspedicio dormis profunde.

Vekinte Koritan, Grosvenor tuj eliris en la koridoron. Kurante, li rimarkis, ke ĉie kuŝas senkonsciaj homoj, sed sur la muroj jam ne estis bildoj. Dum la tuta vojo al la centrejo li ne vidis eĉ unu fremdan estaĵon.

En la centrejo Grosvenor preterpasis kapitanon Leeth, kiu dormis sur la planko apud la kontrolpupitro. Li ekĝemis malŝarĝiĝe premante la butonon aktivigantan la fortokampon de la ŝipo.

Kelkajn sekundojn poste, Elliott Grosvenor jam sidis sur la fotelo de la komandanto prepariĝis por ŝanĝi ŝipiradon.

Antaŭ ol forlasi la centrejon, li aktivigis la tempan protekton de la regaj aparatoj, maleblante ilian uzon dum la venontaj dek horoj. Li faris tion en kazo iu el la ŝipanoj vekiĝus en memmortiga humoro. Li tiam iris en la koridoron por doni medicinan helpon al la suferintoj.

Senescepte ĉiuj estis senkonsciaj. Li povis nur diveni en kia stato ili estas. Kiam plirapidita spirado indikis ŝokon, Grosvenor aplikis sangan plasmon. Li uzis kontraŭdolorilojn kiam li vidis grave aspektantajn vundojn, kaj sur danĝerajn tranĉojn kaj brulvundojn li surgluis plastrojn akcelantajn resaniĝon. Multfoje – kun la helpo de Korita – li metis la mortintojn sur ĉarojn kaj transportis ilin al la reviviga kamero. Li savis kvar homojn, sed al tridek du eĉ reanimado ne povis helpi.

Ambaŭ viroj daŭre prizorgis la vunditojn, kiam la geologia teknikisto vekiĝis, pigre oscedis kaj poste ekkriis ion surprizite. Grosvenor opiniis ke li estis inundita de memoroj. Sed li maltrankvile rigardis, kiel la alia stariĝas kaj proksimiĝas al li. La teknikisto rigardis demande kaj al Grosvenor, kaj al Korita, fine diris:

– Ĉu mi povas helpi vin pri io?

Baldaŭ poste, dekkelke da homoj aliĝis al la ago. De tempo al tempo ili interŝanĝis rimarkojn pri la momenta frenezo, kiu ilin trafis.

Grosvenor estis nekonscia pri la alveno de kapitano Leeth kaj kunordiganto Morton ĝis li vidis ilin paroli kun Korita. Post momento, Korita foriris, kaj la du superuloj alproksimiĝis al Grosvenor kaj invitis lin al kunveno en la komandcentrejo. Morton silente frapetis lin sur la dorson. Grosvenor demandis sin ĉu ili memoras ĉion. Spontanea memorperdo estis tipa fenomeno akompananta hipnoton. Se ili mem rememoros nenion, estos tre malfacile konvinke klarigi al ili, kio okazis.

Li eksentis malŝarĝiĝon kiam kapitano Leeth diris:

– Sinjoro Grosvenor, pensante pri la katastrofo, kiun ni travivis, ni estas impresitaj de tio, kion vi faris por protekti nin kontraŭ la atako de fremdaj estaĵoj. S-ro Korita ĵus rakontis al ni pri viaj agoj. Bonvolu klarigi al ni, kio vere okazis.

Grosvenor bezonis pli ol unu horon por rakonti ĉion detale. Kiam li finis, unu el liaj kunparolantoj demandis:

– Ĉu mi komprenu, ke la tuta katastrofo estis kaŭzita de neefika provo starigi amikajn kontaktojn?

– Mi timas, ke ĝuste tiel estis – Grosvenor kapjesis.

– Kaj ni ne povas flugi por bombi niajn kontraŭulojn? – la alia indignis.

– Tio estus sencela. – Grosvenor parolis trankvile. – Tamen ni povus flugi al ili kaj establi rektan kontakton.

– Tio prenus tro longe – kapitano Leeth enmetis. – Ni ankoraŭ havas grandan malfruiĝon. – Post momento, li aldonis acerbe: – Ŝajnas, ke ni renkontis ekscepte primitivan rason.

Grosvenor hezitis. Antaŭ ol li povis paroli, kunordiganto Morton demandis:

– Kion vi diras, sinjoro Grosvenor?

– Mi supozas – diris Grosvenor – ke la kapitano pensas pri la manko de teknikaj aparatoj. Tamen la vivuloj ne bezonas maŝinojn por kontentigi siajn bezonojn: manĝaĵojn, trinkaĵojn, kamaradecon, amon. Mi supozas, ke ĉi tiu birdnacio ĝuas grupan pensadon kaj sian metodon de bredado. En antikvaj tempoj, la homo havis malmulte pli, kaj tamen li nomis civilizacio tion, kion li atingis. En tiu tempo vivis same multaj elstaraj homoj, kiel nuntempe.

– Kaj tamen – sarkasme enmetis la fizikisto von Grossen – vi ne hezitis ŝanĝi ilian pensmanieron.

Grosvenor restis trankvila.

– Tiel stabiligita vivo ne estas rekomendata nek al homoj nek al birdaj estaĵoj. Mi rompis ilian reziston al novaj ideoj, kion ĝis nun mi ne sukcesis fari sur mia propra ŝipo.

Kelkaj homoj mallaŭte ekridis. La kunveno malrapide finiĝis. Grosvenor vidis, ke Morton parolas kun Yamens, la nura kemiisto ĉeestanta ĉe la renkontiĝo. Yemens, la anstataŭisto de Kent, sulkigis la brovojn kaj balancis la kapon plurfoje. Li fine parolis longe pri io, poste premis la manon de Morton.

Morton alpaŝis al Grosvenor kaj ekflustris:

– La kemia fako forigos sian ekipaĵon el viaj ĉambroj ene de dudek kvar horoj kondiĉe ke la tuta incidento estos forgesita. Sinjoro Yemens...

– Kion Kent diros pri ĉio ĉi? – Grosvenor enmiksiĝis.

Morton hezitis.

– Li gastoksikiĝis – li finfine anoncis. – Li devos resti en la lito dum la venontaj kelkaj monatoj.

– Ĉu tio rezultos prokrasti la elektojn? – demandis Grosvenor. Morton denove hezitis, poste diris:

– Ne. Mi simple venkos ĉar ne estos konkurantoj.

Grosvenor silentis, konsiderante la eblajn sekvojn de la situacio. Estas bone, ke Morton daŭrigos plenumi sian oficon. Sed kion faros la seniluziigitaj subtenantoj de Kent? Antaŭ ol li sukcesis paroli, Morton daŭrigis:

– Mi ŝatus peti de vi personan favoron, sinjoro Grosvenor. Mi konvinkis sinjoron Yemens, ke pluaj atakoj de Kent je vi estus malprudentaj. En la nomo de paco, mi petas vin konservi la sekreton. Bonvolu ne paroli pri via venko. Se iu demandas vin, bonvolu diri, ke la akcidento de Kent ĉesigis la disputon, kaj ne elportu ĝin propramove. Ĉu vi promesas?

Grosvenor promesis, poste diris heziteme:

– Ĉu mi povus fari proponon?

– Kompreneble.

– Mi pensas, ke vi devus fari Kent via anstataŭisto.

Morton rigardis lin tra duonfermitaj okuloj. Li ne aspektis konvinkita. Fine li konstatis:

– Mi ne atendis tian sugeston de via flanko. Persone, mi tute ne deziras levi la animon de Kent.

– Ne temas pri Kent – respondis Grosvenor. Morton pensis pri tio momenton, ĝis fine li komprenis.

– Mi supozas, ke tio reduktus la nuntempan streĉiĝon.

– Ŝajnas, ke niaj opinioj pri li estas akordaj – diris Grosvenor.

Morton morne ekridis.

– Estas multaj homoj, kiujn mi preferus kiel miaj anstataŭistoj, sed pro paco mi sekvos vian proponon.

Ili disiĝis. Grosvenor havis miksajn impresojn, kvankam li ne montris tion. Li sentis, ke forpelante la kemiistojn el sia fako, li venkis la bataleton, sed ne la militon. Malgraŭ ĉio, li decidis, ke ĉi tiu solvo estis pli bona ol ebla agresa batalo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.