La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INTERPLANEDA MISIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2

Coeurl atentkaŝe observis du virojn okupatajn pri purigado de la ruboj de antaŭ la metalaj pordegoj de la antikva, grandega konstruaĵo. La ŝipanoj manĝis, poste surmetinte siajn skafandrojn ili forlasis la ŝipon kaj nun vagadis en la tuta ĉirkaŭaĵo, unuope kaj grupe. Verŝajne ili daŭre estis esplorantaj la formortintan urbon.

Nur unu penso estis en lia menso: nutraĵo. La soifo al freŝa id korpe dolorigis lin, liaj muskoloj tremis, li fervoris ĉasi la estaĵojn, kiuj enprofundiĝis en la ruinojn. Unu el ili iris tien tute sola.

Dum la tagmanĝo, homoj ofertis al Coeurl sian propran manĝaĵon, sed ĝi havis neniun valoron por li. Videble ili ne havis ideon, ke li nutriĝas per vivaj estaĵoj; id estas io pli ol nutra substanco – ĝi estas substanco kun specifaj kvalitoj kaj povas esti akirita nur el histoj, kiuj ankoraŭ pulsas kun vivo.

Pasis dek minutoj. Coeurl daŭre estis sin retenanta. Li nur kuŝis tie kaj rigardis, konsciante, ke ili scias pri lia ĉeesto. La enirejon al la konstruaĵo baris grandega ŝtonego, tial oni alportis de la ŝipo metalan maŝinon. Coeurl atente observis ĉiujn agojn de homoj, tial malgraŭ la malsato ronĝanta lian internon, li ne malrimarkis kiel la maŝino estas funkciigata kaj kiom simpla ĝi estis.

Li sciis kion atendi, kiam la aparato ŝprucis fajron, kiu enmordis en la rokon, sed li intence eksaltis kaj grumblis ŝajnigante timon.

Grosvenor gvatis kio okazas el la interno de malgranda patrolkapsulo. Li mem prenis sur sin devon observi Coeurl-on kiam montriĝis ke li havis nenion por fari, ĉar neniu el la Stel-Hundo bezonis la helpon de la ununura neksialisto en la skipo.

Post forigo de la lasta obstaklo, oni malfermis la pordon kaj Morton iris internen akompanata de iu el la sciencistoj. Grosvenor sekvis ilian konversacion danke al aŭdiloj.

– Bela buĉado – diris la fremdulo. – Ili devis batali militon. Oni povas vidi por kio ĉiuj ĉi tiuj maŝinoj estis uzataj, sed tio estas afero duaranga. Mi pli interesiĝas pri kiel ili estis stirataj kaj kiel ili funkciis.

– Mi timas ke mi ne tute komprenas kion vi volas diri – Morton konfesis.

– Tio estas simpla. Ĝis nun ni povis trovi nur ilojn. Sed ĉiuj ekipaĵoj, ĉu armiloj, ĉu pli civilaj instrumentoj, aspektas same: ili ĉiuj enhavas transduktilojn, kiuj ricevas energion, ŝanĝas ĝian formon kaj ebligas ĝin esti uzata. Sed kie estis la fontoj de ĉi tiu energio? Mi esperas, ke ni trovos iajn informojn en la bibliotekoj. Kio povus okazi, por ke tiom evoluinta civilizacio kolapsis?

– Jen Siedel – diris la psikologo. – Mi aŭdis vian demandon, sinjoro Pennons. Kutime estas du kialoj por la senpopoliĝo de loĝataj areoj: malsato aŭ milito.

Grosvenor ekĝojiĝis, ke Siedel uzis la nomon de sia interparolanto; sekve identigita voĉo en la kolekto. Pennons estis la ĉefinĝeniero de la ŝipo.

– Sed, kara sinjoro psikologo – Pennons kontraŭstaris. – Scienco devus ebligi al ili solvi siajn nutraĵproblemojn, almenaŭ por malgranda loĝantaro. Kaj eĉ se ili malsukcesis, kial ili ne moviĝis en la kosmon por serĉi manĝaĵon?

– "Demandu Gunlie-on Lester – Morton konsilis. – Li jam havis teorion pri tio antaŭ ol la surteriĝo.

La astronomo tuj ekprofitis la ŝancon.

– Provizore mi ankoraŭ bezonas kontroli ĉiujn datumojn, sed unu el ili, vi devas konfirmi tion, estas aparte grava. Ni estas sur dezerta mondo, kaj ĉi tiu estas la unusola planedo de ĉi tiu kompatinda suno. Estas nenio alia en la sistemo, nek luno, nek eĉ asteroida zono. Kaj ĉar la plej proksima stelsistemo troviĝas naŭcent lumjarojn for, la reganta raso sur la planedo devus solvi la problemon de interstela flugo tuj. Bonvolu memori kiom malrapide estis nia progreso en ĉi tiu kampo. Ni komencis kun la Luno, poste venis la planedoj. Sukceso naskas sekvan sukceson kaj fine, post multaj jaroj, ni flugis al la plej proksima stelo. Kaj tiam ni ricevis la grav-propulson kaj ni povus komenci vojaĝi ĉirkaŭ la galaksio. Tial, mi kredas, ke neniu raso povus eltrovi propulson por interstelaj flugoj sen antaŭe havi sperton pri intrasistemaj flugoj.

Venis abunde pli da komentoj, sed Grosvenor jam ne plu aŭskultis. Li ĉirkaŭrigardis serĉante la grandan katon, kiu malaperis de ĝia observloko. Li eksakris subspire, kolera, ke li lasis al si perdi la koncentriĝon dum momento, kaj poste rondflugis super la regiono, kie oni kondukis la esploron. Tamen senrezulte: estis kaoso, ĉie suprenleviĝis konstruaĵoj barantaj la vidon kaj amasoj da ruboj. Li alteriĝis kaj alparolis kelkajn laborokupatajn teknikistojn, sed ili nur memoris ke ili vidis la estaĵon pli malpli antaŭ dudek minutoj. Malkontenta, li revenis al la ŝipeto kaj leviĝis super la urbon.

Momenton pli frue, Coeurl forlasis sian lokon kaj, kaŝante sin malantaŭ la konstruaĵoj kaj malebena tereno, komencis trakuri sekrete de unu grupo de homoj al la alia, nervoze kaj rapide, kiel ĉifbulo de pura energio. En certa momento malgranda veturilo blokis lian vojon kaj la fiksita sur ĝi fotilo ekzumis kaj prenis foton de li. Apude, sur roka amasaĵo, grandega bormaŝino ĵus komencis eniĝi mordante en la grundon. En la menso de Coeurl, la bildoj, kiujn li registris okulangule, kunfandiĝis en malklare ŝmiritan strion; li interesiĝis nur pri la soleca viro, kiu malaperis inter la ruinoj de la urbo.

Li ne plu povis regi sin. Ŝaŭmo venis al lia vangoj. Kiam li trovis sin neobservata, li saltis malantaŭ la ŝtona surŝutaĵo kaj ĵetis sin kure. Li faris grandajn saltojn, preskaŭ ŝvebante super la tero. Li forgesis ĉion, kio ne rekte rilatis al la celo de la ĉaso, kvazaŭ iu viŝis lian menson per magia broso. Li kuris tra dezertaj stratoj, pelis ŝparvoje tra truoj en la muroj malfortigitaj pro paso de tempo, kaj tra la koridoroj de disfalantaj domoj. Fine, kiam la sensaj haroj en liaj oreloj registris la vibrojn de la id, li malrapidiĝis kaj antaŭeniris sur fleksitaj kruroj.

Li haltis kaj elrigardis eksteren el malantaŭ amaso da rompitaj ŝtonoj. La dukrura estaĵo staris antaŭ aperturo, kiu iam devis esti fenestro, kaj enrigardis en la malluman internon, lumigitan nur per la radio de poŝlampeto. Poste ekaŭdiĝis klako, la poŝlampeto estingiĝis, kaj la denskorpa viro foriris elastapaŝe, singardeme rigardante ambaŭflanken. Tiu ĉi singardemo de la viro ne plaĉis al Coeurl – ĝi sugestis la eblecon de tuja reago al minaco kaj anoncis problemon.

Li atendis ĝis la homo malaperis post la angulo, poste li elsaltis el la kaŝejo kaj ekkuris. Li havis simplan planon. Kiel fantomo, li glitis en flankan strateton kaj ekpelis al la plej proksima traversa strato. Ne malakceligante la paŝon, li turniĝis, unusalte transigis la liberan spacon kaj enrampis surventre inter la domon kaj la grandan amason da ruboj. Sube, antaŭ li, estis blinda aleo kondukanta inter du longformaj skoriejoj da ŝtonoj, kiu finiĝis rekte sub lia nova kaŝejo.

En la decida momento li verŝajne tro hastis. Kiam la viro alpaŝis al la embusko, de sub la kruroj de Coeurl elŝutetis malsupren strieto de sablo kaj malgrandaj ŝtonetoj. La viro tuj eklevis la kapon. Grimaco transiris lian vizaĝon kaj la viro penis atingi sian armilon.

Coeurl frapis tutforte la brilan, travideblan kaskon. Aŭdiĝis la sono de ŝirata metalo. Sango elŝprucis. La viro kliniĝis, kuntiriĝis al si kiel teleskopa bastono. Dum mallonga momento, liaj ostoj kaj muskoloj neklarigeble tenis lin staranta, kaj poste li falis teren kun la metala bruego de sia vakuoskafandro.

Per unu fulmrapida salto, Coeurl descendis sur sian predon, tuj aktivigante kampon kiu malhelpis la id-on liberiĝi en la sangocirkuladon. Li faris sekvan frapon; ostoj krakis, metalo ĝemis, pecetoj da viando ŝprucis ĉiudirekten. Li trempis sian muzelon en la varman sangon kaj la suĉkupoj sur la tentakloj komencis eltiri id-on el la ĉeloj de la mortanta korpo. Li tute mergis sin en ĉi tiun mirindan okupon. Tamen ne pasis eĉ tri minutoj, kiam li okulangule rimarkis ian movon. Patrolŝipo alproksimiĝis de la okcidento. Dum frakcio de sekundo Coeurl frostiĝis senmove, sed poste per fluida movo li kaŝis sin malantaŭ ŝtona ŝutaĵo.

La patrolŝipeto balanciĝis pigre proksime apud lia kaŝejo dum momento, poste komencis rondflugi. Aspektis kvazaŭ ĝi baldaŭ malkovros lin, do Coeurl, kvankam furioza pro interrompo de lia nutrado, forlasis sian predon kaj returnis sin al la arĝenta bazŝipo. Li kuris kiel besto, forkuranta de mortdanĝero.

Kaj li malrapidiĝis nur kiam li ekvidis la unuan grupon da laboristoj. Li singarde proksimiĝis kaj, profitante, ke neniu turnas atenton sur lin, kaŭris proksime.

Nekapabla trovi Coeurl-on, Grosvenor iĝis pli kaj pli senpacienca. La urbo estis tro vasta; li ne pensis, ke li renkontos tiom da ruinoj, tiom da eblaj kaŝejoj por la estaĵo. Fine li decidis reveni al la "Stel-Hundo". Li eksentis veran kvietiĝon, kiam li ekvidis grandan katon varmiĝantan en la suno. Li alteriĝis en oportuna vidpunkto, iomete super la roko, kiun Coeurl elektis.

Dudek minutojn poste, el la aŭdiloj venis la sangofrostiganta novaĵo, ke iu el la grupoj traserĉantaj la urbon trovis la masakritan korpon de d-ro Jarvey, unu el la kemiistoj.

Grosvenor flugis en la indikita direkto kaj surterigis la kapsulon ĉe la akcidenta loko. Li preskaŭ tuj rimarkis, ke Morton ne partoprenas la inspektadon.

– Alportu la restaĵojn surŝipen – la kunordiganto ordonis morne per la radio.

La amikoj de Jarvey kunvenis ĉirkaŭ la korpo, agititaj kaj furiozaj. Grosvenor sentis sian stomakon ŝanceli ĉe la vido de la buĉado.

– Damne, ve ke li iris sola! – Kent diris per sufokita voĉo. Grosvenor rememoris, ke la estro de la kemia departemento havis proksiman amikecon kun lia plej proksima asistanto. Iu devis ion diri sur la kanalo rezervita por kemio, ĉar Kent aldonis:

– Jes, ni faros nekropsion.

Grosvenor konsciiĝis, ke se li malsukcesos aliĝi en la diskuto, li rapide perdus la trakon de la situacio. Li kaptis la plej proksiman al li viron je la maniko.

– Ĉu mi povas per vi konektiĝi al la kemiista bendo?

– Certe.

Subite li aŭdis ies tremantan voĉon:

– La plej malbona afero estas, ke ĝi aspektas kiel sensenca murdo. La korpo estas disvastigita kiel ĵeleo, sed nenio ŝajnas manki.

– La murdinto atakis Jarvey-on kaj komence intencis vori lin, – enmetis sur la ĝeneralatingebla kanalo biologo Smith, lia ĉevaleca vizaĝo aspektis eĉ pli malĝoje ol kutime. – Poste li konstatis, ke la korpo estas por li nemanĝebla. Same kiel tiu kato: ĝi ankaŭ ne tuŝis la manĝaĵon, kiun ni donis al ĝi... — Smith pensis dum momento, poste malrapide daŭrigis: — Nu. Ĝi ja estas sufiĉe granda kaj forta por mortigi Jarvey-on per siaj piedoj.

– Mi supozas, ke ĉiuj komprenis tion – rimarkis Morton, kiu evidente aŭskultis la diskuton. – Finfine ĝi ja estas la sola vivanta estaĵo, kiun ni renkontis, sed ni ne povas mortigi ĝin sen ajna pruvo kontraŭ ĝi.

– Krome, ĝi pendis ĉirkaŭ ni la tutan tempon – aldonis iu alia.

Antaŭ ol Grosvenor povis ekparoli, sur la ĝenerala kanalo aŭdiĝis Siedel.

– Morton, mi parolis kun homoj ĉi tie kaj ĉiuj diras la samon: ili ŝajne neniam perdis ĝin el la vido, sed se oni premas ilin, ili konfesas, ke ĝi povus eble forgliti por momento. Mi mem havis la impreson, ke ĝi ĉiam estas tuj apud mi, kaj nun, kiam mi pensas pri tio, estis periodoj, eĉ longaj, daŭrantaj kelkajn minutojn, kiam neniu vidis ĝin.

Grosvenor ĝemis kaj decidis nenion diri — kial, kiam iu alia jam esprimis la saman opinion pri la afero?

– Mi ripetas, ne utilas preni nenecesajn riskojn – kolera Kent interrompis la silenton. – Ni suspektas la bastardon, do ni mortigu ĝin antaŭ ol ĝi faros plian damaĝon.

– Korita, ĉu vi estas tie? – Morton demandis.

– Jes, ĉe la kadavro.

– Vi iomete ĉirkaŭrigardis la urbon kun Cranessy kaj Van Horn. Ĉu vi pensas, ke nia katido estas la posteulo de la ĉi-tiea dominanta raso?

Grosvenor ekvidis la arkeologon malantaŭ Smith, ĉirkaŭitan de siaj kolegoj de la fako.

– Sinjoro Kunordiganto – komencis la alta japano, malrapide kaj kun respekto. – Ni havas sekreton por malimpliki ĉi tie. Sinjoroj, nur rigardu ĉi tiun majestan pejzaĝon kaj la lokan arkitekturon. La loĝantoj de la planedo konstruis urbon, sed restis en proksima rilato kun la tero. La konstruaĵoj ne estas simple ornamitaj, sed ornamaj en si mem: jen la ekvivalento de dorika kolono, tie egipta piramido, jen denove gotika katedralo, pafanta rekte en la ĉielon, arda, potenca. Ne estas dubo, ke tiu ĉi dezerta mondo havis specialan lokon en la koroj de siaj loĝantoj, estis por ili tio, kio estis por ni la Patrino Tero. La kurbiĝemaj stratoj plue emfazas tiun efikon. La maŝinoj, kiujn ni trovis, pruvas, ke ili scipovis matematikon, sed ĉefe ili estis artistoj. Tial do ili ne konstruis rafinitajn metropolojn, kiuj observis la regulojn de geometrio. La neregula, ne-matematika plano de la urbo reflektas veran artan liberecon, profundan ĝojon de kreado, senton de justeco kaj dian kredon je sia propra interna justeco. Tio ĉi ne estis ia dekadenca civilizacio, lacigita de jarcentoj da ekzistado, sed juna, vigla kulturo, forta kaj memfida. Kaj en tia momento ĝi ĉesis ekzisti, kvazaŭ ĝi estus perdinta sian propran batalon ĉe Tours, post kiu la antikva islama civilizacio kolapsis. Aŭ kvazaŭ ĝi estus venkinta jarcentojn da evoluo per unu salto kaj atinginta la stadion de militemaj ŝtatoj.

Sed nenie en la universo estas eĉ la plej eta mencio de iu kulturo, kiu spertis tiel rapidan evoluon; male, ĝi estas ĉiam malrapida procezo. Ĝi ĉiam komenciĝas per senkompata demandado de ĉio antaŭe konsiderata sankta. Aŭtoritatoj falas, pensmanieroj, kiuj antaŭe ne estis pridemandataj, ne povas elteni la konfrontiĝon kun la kruelaj demandoj de striktaj, analizaj mensoj. Oni fariĝas nekorektebla skeptikulo. Nu, laŭ mi, la loka civilizacio disfalis en ruinojn ĉe la pinto de sia evoluo, kiu havas specifajn sociologiajn sekvojn: estis malapero de ĉia moralo, disfalo de idealoj, kaj ilia loko estis prenita de besta krueleco kaj indiferenteco al morto. Se ĉi tiu... Se la kato estas posteulo de tia raso, oni devas atendi, ke ĝi estos ruza ŝtelisto kaj murdinto, kiu tranĉus la gorĝon de sia propra frato malvarmsange, se tio utilus al li.

– Sinjoro, ĉesu ĉi tiun prelegon! – Kent akre interrompis. – Sinjoro kunordiganto, mi volonte ekzekutos la mortan kondamnon.

– Ho ne – Smith enmetis. – Sinjoro Morton, aŭskultu, vi provizore ne metos fingron sur la katon, eĉ se li mortigis Jarvey-on. Por biologo, ĉi tio estas vera trezoro.

Kent kaj Smith rigardis unu la alian en la okulojn, ne kaŝante furion.

– Kent, kara, mi komprenas, ke kemiistoj plej volonte ŝatus paki la katidon en retortojn kaj fari interesajn reakciaĵojn el ĝiaj sango kaj karno – Smith daŭrigis malrapide. – Do mi bedaŭras informi vin, ke vi iom tro iris. En la biologia fako ni bezonas ĝin vivanta, ne mortinta, kaj krome mi havas la impreson, ke ankaŭ fizikistoj ŝatus pli bone koni ĝin. Do ŝajnas, ke vi estas la lasta en la listo kaj vi farus bone komenci alkutimiĝi al la ĉi tiu penso. Vi ricevos ĝin ne pli frue ol ĝis la venonta jaro.

– En ĉi tiu afero mi ne alprenas sciencan vidpunkton – firme respondis Kent.

– Malgraŭe vi devus. Precipe nun kiam oni jam ne plu povas helpi al Jarvey.

– Mi estas homo unue, kaj sciencisto due.

– Kaj vi estus preta detrui tian valoran specimenon pro emociaj kialoj?

– Mi mortigus ĉi tiun monstron, ĉar ĝi estas minaco. Ni ne povas riski pliajn viktimojn.

– Konta, mi emas akcepti vian hipotezon kiel bazon por plua esploro – Morton diris penseme, interrompante la kverelon. – Mi havas nur unu demandon. Ĉu eblas, ke la ĉi-tiea civilizacio estis pli posta kreaĵo sur ĉi tiu planedo ol la nia en la de ni koloniigita universo?

– Sendube – respondis la japano. – Estas tute eble, ke ni traktas reprezentanton de alia kulturo kiu naskiĝis en ĉi tiu mondo. Nia tamen, se la trovoj de sciencistoj estas ĝustaj, estas la oka civilizacio floranta sur la Tero. Ĉiu naskiĝis, kompreneble, sur la cindro de sia antaŭulo.

– Kaj en tia situacio, la katido ne devus konscii pri nia skeptiko, kiu igas nin suspekti ĝin pri murdo, ĉu ne?

– Jes, verŝajne ĝi estas pura magio por li. – Morton morne ekridis.

– Bone, Smith – li diris. – La katido vivos, kaj ĉar ni scias, pri kio ĝi kapablas, ĉiaj pliaj malfeliĉoj rezultos nur pro manko de singardemo. Kompreneble ni povus erari; Same kiel Siedel, mi ankaŭ havas la impreson, ke la katido estis apude la tutan tempon kaj kiu scias, eble nun ni dolorigas ĝin per niaj akuzoj. Eblas, ke ĉi tie estas aliaj danĝeraj estaĵoj. Kent, kion vi faros kun la korpo de Jarvey? – li demandis post mallonga paŭzo.

– Ne estos entombigo nuntempe – la ĉefkemiisto respondis rigide. – La malbenita monstro bezonis ion el lia korpo. Ŝajnas, ke nenio mankas, sed certe estas nur ŝajno. Mi intencas ekscii la tutan veron kaj pruvi preter iu ajn dubo, ke ĝi murdis lin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.