La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INTERPLANEDA MISIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro VI

Coeurl senĉese laboris en la giganta laborejo, prilumita de blindigaj spotlumoj. Liaj memoroj kaj la kapablo adaptiĝi al novaj cirkonstancoj kaj novaj maŝinoj revenis al li, li rememoris la kapablojn, kiujn la konstruistoj encerbigis al li. Li trovis parte malmuntitan savkapsulon ripozantan sur la stacio kaj komencis labori.

Li pli kaj pli klare komprenis, kiel gravas por li eskapi, reveni al la planedo kaj al la ceteraj coeurl-oj. Kiam li donos al ili la akiritan scion, ili iĝos nevenkeblaj kaj atingos finan triumfon. Li sentis ke li faris nerevokeblan decidon, sed li pensis malinkline pri forlaso de la ŝipo; li kredis, ke li ne estas en vera danĝero. Konatiĝinte kun la mekaniko de la elektroprovizo de la laborejo, li revenis pense al la okazaĵoj surŝipe kaj konkludis ke la dukruraj estaĵoj havis neniun ekipaĵon kiu povus prezenti minacon al li.

Li batalis interne de sia animo, sed li ne ĉesis labori. Nur kiam li prenis mallongan paŭzon por taksi la rezulton de siaj penoj, li rimarkis kiom multe li jam atingis. La kapsulo estis riparita, restis nur ŝarĝi sur ĝian ferdekon la ilojn kaj instrumentojn, kiujn li volis kunpreni. Kaj kio poste? Rifuĝi aŭ batali? Li aŭdis homojn alproksimiĝantajn; li komencis nervoziĝi. Subite lian atenton estis altiris ŝanĝo de la maŝinarbruado: la ritma, basa interferobato estis anstataŭigita per nervoziga, pli akra kaj neregula zumado, kvazaŭ iu senĉese ŝaltus kaj malŝaltus ĝin. Coeurl provis agordiĝi al ĝi, koncentriĝi, sed ĝuste kiam lia korpo jam jam estis adaptiĝonta al nova ritmo, aperis nova sono. Aliflanke de la masiva pordo eksonis la abomena muĝado de la porteblaj hejtiloj, kaj Coeurl devis fari elekton: rezisti ilian potencon aŭ batali la nekonstantajn vibradojn de la maŝinoj. Li rapide eksciis, ke li ne povas trakti ambaŭ taskojn samtempe.

Do li koncentriĝis pri fuĝo kaj, streĉante la muskolojn ĝis la limo de ilia kapablo, komencis movi elektitajn instrumentojn kaj aparatojn kaj ŝtopi ilin en la kapsulon. Fine li haltis lastan fojon ĉe la pordo de la laborejo; li sciis, ke la pordego de la maŝinejo jam longe ne eltenos. La flamo de la hejtiloj malrapide sed senĉese mordis pli kaj pli profunde en la ŝtalon. Li hezitis ankoraŭ momenton, poste malŝaltis la enfluon de la enrgio malmoliĝanta la pordon kaj direktis ĝin al la ekstera muro de la ŝipo, al kiu celis la malakra nazo de la dekdumetra kapsulo. Li svingis pro doloro kiam elektro de ĉiuj generatoroj ekfluis tra lia korpo, kaj direktis la potencon rekte al la ŝipflanko kun siaj orelharoj. Li sentis sin kvazaŭ li brulus; li konjektis, ke li troviĝis danĝere proksime al la limoj de siaj kapabloj kiam temas pri kontroli la fluon de energio.

Tamen, liaj penoj montriĝis malsukcesaj. La muro ne cedis. La metalo estis vere malmola, pli malmola ol iu ajn materialo kiun li ĝis tiam renkontis. Tamen li ne volis rezigni: materio konsistis verdire el unuopaj atomoj, sed ili estis aranĝitaj en nekutima agordo. En ĉi tiu kazo, la malloza pakado de atomoj ne estis asociita kun alta denseco de materio.

Coeurl aŭdis unu el la pordoj de la maŝinejo cedas kun krako. Homoj ion kriis, la hejtiloj antaŭenmoviĝis, bruligante ĉion survoje. La planko siblis, kiam ĝin tuŝis la flamo. Potenca, minaca sono pliproksimiĝis. En ajna momento, la dukruraj estaĵoj trarompos la maldikan pordon kondukantan al la laborejo.

Sed li bezonis jam nur momenton. Li sentis ŝanĝon okazantan en la obstina metalo, kaj tuj la tuta grandega murpeco perdis sian internan koherecon. Nenio ŝajnis ŝanĝiĝi, sed li ne dubis: energio libere fluis tra lia korpo. Li atendis ankoraŭ kelkajn sekundojn kaj fine saltis en la kapsulon kun triumfa grumblado. Li tiris la levilon kaj la luko fermiĝis malantaŭ li.

Delikate, preskaŭ tenere, li kaptis la povregan levilon en unu el siaj tentakloj kaj akre ekflugis, celante rekte al la malfortigita parto de la ŝipflanko. La nazo de la kapsulo kontaktiĝis kun la metalo kaj la muro fariĝis nubo da arĝenta polvo. Kiam li trarompis la nubon de metalaj fragmentoj, kiuj iomete malrapidigis lian flugon, la ŝipo ektremis, sed post momento li trovis sin en libera spaco.

Pasis sekundoj. Coeurl rimarkis, ke la kapsulo ekflugis el la grandega ŝipo orte al ĝia kurso. Li daŭre estis sufiĉe proksime por vidi la dent-randan aperturon tra kiu li eskapis. Homoj en skafandroj amasiĝis ĉirkaŭ ĝi – la malhelaj siluetoj kontraŭ la lumigita interno malgrandiĝis en la okuloj, same kiel la tuta ŝipo. Post iom da tempo, li ne plu povis distingi ĉion ĉi, kaj restis nur miniatura arĝenta sfero kun multaj brilaj lumfenestroj.

Li turnis sin rapide al la regpanelo, ŝanĝis la kurson je naŭdek gradojn kaj starigis maksimuman akcelon. Tiel, malpli ol unu minuton post la eskapo, li direktiĝis ree el kie li flugis sur la granda ŝipo por kelkaj horojn.

La giganta sfero malantaŭ li iĝis pli kaj pli malgranda ĝis ĝi preskaŭ malaperis. Kaj antaŭe, Coeurl vidis etan, malforte brilantan punkton – la sunon sub kiu li kreskis. Estas ĝuste tie ke, kune kun aliaj coeurl-oj, li konstruos ŝipon por interstelaj vojaĝoj kaj kune ili ekveturos al loĝataj planedoj. Subite li ektimis la seriozecon de sia tasko. Li denove rigardis malantaŭen: la arĝenta sfero daŭre estis tie, la soleca lumpunkto en la nepenetrebla nigreco de la kosmo. Dum li rigardis ĝin, ĝi subite flagre ekbriletis kaj malaperis.

Dum momento, li havis la strangan senton, ke la sfero iomete tremis antaŭ ol li ĉesis vidi ĝin. Ĉiuokaze, li nun povis vidi nenion, kaj li demandis sin maltrankvile, ĉu la dupieduloj ne estingis ĉiujn lumojn kaj nun sekvas lin en la mallumo. Li jam sciis, ke li estos vere sekura nur kiam li sukcesos surteriĝi.

Nervozigita, li revenis al observado el la antaŭaj bovokuloj. Li estis terurita: la malforta suno, al kiu li direktiĝis, tute ne estis pliproksimĝanta. Male, de kiam li laste rigardis ĝin, ĝi videble malgrandiĝis! Ĝi fariĝis eta brilpunkto, kaj post iom da tempo ĝi tute malaperis.

Glacia frosto trakuris lin. Dum longaj minutoj li streĉe rigardis en la malplenon. Li fervore esperis, ke li revidos sian solan orientilon. Sed en la malpleno brilis nur la steloj, neimageble malproksimaj, helaj sur la satena fono de la universo.

Momenton! Unu el ĉi tiuj punktoj malrapide pligrandiĝis antaŭ liaj okuloj. Coeurl streĉite rigardis, kiam ĝi turniĝis de punkteto al punkto, kaj poste al malgranda sfereto de brilo, kiu obstine alproksimiĝis al li. Subite ĝi flagris kaj Coeurl ekvidis antaŭ si la enorman arĝentan ŝipkorpon kun prilumitaj lumfenestroj. Estis la sama ŝipo, kiu malaperis malantaŭ lia postaĵo kelkajn minutojn pli frue.

En tiu momento io en li rompiĝis. Lia menso sovaĝe turniĝis, kiel troakcelanta inercirado, ĝis ĝi fine frakasiĝis en milionon da pecoj. Liaj okuloj preskaŭ ŝprucis el lia kapo dum li baraktis ĉirkaŭ la eta kajuto kiel furiozanta besto; liaj tentakloj kaptis la netakseblajn instrumentojn kaj ĵetis ilin ĉirkaŭ angulojn, liaj piedoj malespere batis kontraŭ la muroj. En lasta, mallonga fulmo de prudento, li ekkomprenis ke nenio jam protektos lin kontraŭ la ruinigaj radioj de dispecigiloj celitaj al li de la dupieduloj de sekura distanco.

Li facile reagordis siajn ĉelojn por liki ĉiun lastan peceton da id. Lastafoje grimaco de malestimo tordis lian muzelon, ĝiaj tentakloj krispiĝis kaj malstreĉiĝis sencele, kaj Coeurl, subite laca kaj nekapabla rezisti, falis sur la plankon. Post tiom da horoj da batalado, li bonvenigis mildan morton.

Kapitano Leeth prenis neniujn nenecesajn riskojn. Kiam li finfine ordonis halti pafadon kaj ekzameni la restaĵojn de la kapsulo, la serĉteamo trovis nur pecojn de fandita metalo kaj disajn restaĵojn de la korpo de Coeurl.

– Kompatinda katido! – Morton emociiĝis. – Mi scivolas, kion ĝi pensis kiam ni aperis antaŭ ĝi post kiam la suno malaperis el ĝiaj okuloj. Havante neniun ideon pri kontraŭgravito, ĝi ne sciis, ke ni povas halti en unu loko dum ĝi daŭrus tri horojn por bremsi. Ĝi ŝajne revenis al la planedo, sed fakte ĝi ne ĉesis forflugi de ĝi. Ĝi ankaŭ ne povis scii, ke kiam ni haltos, ĝi preterflugus nin kiel misilo, kaj tiam al ni nur restos flugi post ĝi kaj ŝajnigi esti ĝia suno, almenaŭ ĝis ni povos elimini ĝin. Por ĝi, la tuta universo renversiĝis.

Grosvenor aŭskultis la kunordiganton kun miksitaj sentoj. La tuta okazaĵo rapide forvelkis el memoro, la detaloj fariĝis malpli klaraj kaj forfluis en mallumon. Neniu jam povos rekrei eventojn minuto post minuto ĝuste kiel ili okazis. La danĝero nun ŝajnis tre malproksima.

– Sufiĉe da ĉi tiuj simpatiaj esprimoj! – Kent indignis. – Ni havas ion por fari. Ni devas mortigi ĉiujn katojn sur ĉi tiu bedaŭrinda planedo.

– Ni ne devus havi problemojn pri tio – murmuris Korita mallaŭte. – Tiuj estas sovaĝuloj. Ni devas nur alteriĝi kaj ili mem venos al ni, esperante, ke ili povos trompi nin. – Li turnis sin al Grosvenor kaj daŭrigis amike – Mi daŭre pensas, ke tio okazos, eĉ se la "besta" teorio prezentita de nia juna amiko montriĝus ĝusta. Kion vi pensas pri tio, Grosvenor?

– Mi eĉ farus paŝon plu – respondis la neksialisto. – Kiel historiisto, vi verŝajne konsentos, ke neniu el la pasintaj provoj tute ekstermi specion sukcesis. Ni ne forgesu, ke la kato atakis nin pro terura malsato, kio signifas, ke la resursoj de la planedo ne plu sufiĉas por vivteni ĝian rason. La aliaj katidoj ne havas ideon pri nia ĉeesto, do ni ne devas zorgi pri ili. Eble ni simple lasu ilin malsatformorti?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.