|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INTERPLANEDA MISIOAŭtoro: A. E. van Vogt |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ili haltis en la "vitra ĉambro", sur la sama etaĝo kiel la fako de Grosvenor. Ĝi ne estis ĉambro en la laŭvorta signifo, nek ĝi estis vitra. Ĝi estis niĉo en la ekstera ŝelo de la ŝipo, kaj la vitron imitis grandega, arkaĵa plato el trokristaligita metalo. La slabo estis tiel travidebla, ke preterpasantoj havis la impreson, ke tie estas neniu muro.
Malantaŭ la slabo troviĝis malfermita nigra kosmospaco.
Grosvenor rimarkis, ke la ŝipo preskaŭ preterpasis la malgrandan stelamason tra kiu ĝi ĝis tiam flugis. Nur malmultenombraj el la kvin mil steloj ĉi tie estis videblaj. Li estis ĵus malfermanta la buŝon por diri: "Korita, mi ŝatus ankoraŭ paroli kun vi kiam vi havos tempon", sed li ne sukcesis. Subite li mire ekvidis duoblan, iomete neklaran bildon de virino kun ĉapelo havanta plumeton, kiu aperis sur la travidebla slabo. La bildo brilis kaj multkolore ardis. Grosvenor sentis nekutiman streĉiĝon en siaj okulmuskoloj. Dum momento li sentis tutan malplenecon en sia menso, poste en liaj oreloj eksonis iuj tonoj, lumo komencis ekbrili antaŭ liaj okuloj, kaj ĉio estis akompanata de intensa doloro. Hipnotaj halucinoj! La konsciiĝo de tio ĉi trafis lin kiel elektra ŝoko. Kio savis lin estis ke li komprenis ĝustatempe kio okazas. Lia antaŭa trejnado ebligis lin defendi sin kontraŭ la hipnotaj efikoj de la flagranta lumo. Li kuris al la plej proksima komunikilo kaj ekkriis:
– Ne rigardu la bildojn! Ili estas hipnotaj. Ni estas atakataj!
Malŝaltante la komunikilon, li stumblis sur la korpo de la duonkonscia Korita. Li genuiĝis apud li.
– Korita! – li ekkriis. – Ĉu vi aŭdas min?
– Jes.
– Vi nur obeos miajn ordonojn. Ĉu vi komprenas?
– Jes.
– Vi komencas trankviliĝi, forgesi. Vi pensas pri nenio. La efiko kaŭzita de la bildoj malfortiĝas. Ĝi malaperis. Ĝi jam tute ĉesis efiki. Ĉu vi komprenas? Ĝi jam ne efikas.
– Mi komprenas.
– Vi ne plu sentos ĝin. Ĉiufoje kiam vi vidas ian bildon, rememoru agrablan eventon antaŭ la forflugo. Klare?
– Certe.
– Kaj nun vi komencas vekiĝi. Mi kalkulos ĝis tri. Kiam mi diros "tri", vi estos plene veka. Unu… du… tri – vekiĝu!
Korita malfermis la okulojn.
– Kio okazis? – li demandis per surprizita voĉo.
Grosvenor donis al li mallongan klarigon kaj poste aldonis:
– Ni rapidu! Malgraŭ la kapabloj, kiujn mi havas, ankaŭ mi komencas submetiĝi al hipnoto.
Li trenis kun si la konfuzitan arkeologon. Ili direktiĝis al la fako de neksialismo. Kiam ili ĉirkaŭiris la unuan kurbiĝon de la koridoro, ili renkontis viron sternitan sur la planko.
– Ĉu vi aŭdas min? – ekkriis Grosvenor kaj sufiĉe forte piedbatis la kuŝanton. Li volis kaŭzi ŝokreagon. La viro ektremis.
– Jes.
– Do aŭskultu. Ekbrilantaj bildoj ne plu influas vin. Bonvolu ekstari. Vi jam estas veka.
La viro saltis sur la piedojn kaj ĵetis sin al Grosvenor farante larĝan svingon. Grosvenor saltis flanken, kaj la atakanto preterpasis lin kvazaŭ li estus blinda.
Grosvenor ordonis al li halti, sed li forkuris ne retrorigardante. La neksialisto kaptis Koritan je la brako.
– Verŝajne mi vekis lin tro malfrue.
Korita skuis la kapon konsternite. Lia rigardo falis sur la muron, kaj Grosvenor tuj komprenis, ke lia sugesto ne havis sian plenan efikon, aŭ ke ĝia efiko jam malaperis, ĉar Korita demandis senkonscie:
– Kiu estas tio? Kiu estas tio?
– Ne rigardu!
Ankaŭ li trovis nekredeble malfacile deteni sin de rigardi. Li devis konstante palpebrumi por distordi la sinsekvon de fulmoj venantaj de la bildoj aperantaj sur la muroj. Komence ŝajnis al li, ke ĉi tiuj bildoj ĉirkaŭas lin ĉiuflanke. Poste li rimarkis, ke la virinaj siluetoj – iuj unuopaj, aliaj strange duoblaj – aperas nur sur travideblaj aŭ duontravideblaj partoj de la muroj. Estis centoj da tiaj fragmentoj, sed almenaŭ tio estis ia limigo.
Ili vidis multajn homojn kuŝi malegale dise sur la planko. Ili dufoje renkontis konsciajn homojn. Unu staris meze de la koridoro; lia rigardo estis vaganta kaj li ne reagis kiam Grosvenor kaj Konta kuris preter li. La dua kriegis, kaptis la ĵetilon kaj pafis. La lango de fajro atingis la muron tuj apud Grosvenor. La neksialisto saltis al la atakanto kaj terenbatis lin. Tiu – la asistanto de Kent – rigardis lin furioze.
– Vi damna spiono! – li elbalbutis. – Ni ankoraŭ kaptos vin.
Grosvenor ne perdis tempon por esplori la kaŭzojn de tia stranga konduto. Tamen kiam li estis kondukanta Koritan al sia fako, li ektimis. Se unu kemiisto povus esti tiel facile devigita al malkaŝe elmontri malamon, kio pri la dek kvin aliaj, kiuj okupis lian ejon?
Feliĉe, ĉiuj estis senkonsciaj. Grosvenor haste eltiris du parojn da malhelaj okulvitroj, por si kaj Korita, kaj post tio li turnis la potencajn reflektorojn sur la murojn, plafonon kaj plankon. La lumo tuj malklarigis la fulmantajn bildojn.
Li tiam iris al la teknika ĉambro kaj radiosendis ordonojn veki la kemiistojn, kiujn li antaŭe hipnotigis. Li observis ilian reagon tra la malfermita pordo. Post kvin minutoj ili daŭre estis senkonsciaj. Li konjektis, ke la hipnota ŝablono transdonita de la atakantoj sufokis aŭ eĉ forigis la efikojn de lia propra hipnoto, kaj tial neniu aŭdis la transsendatajn mesaĝojn. Tio signifis ke kemiistoj povis spontanee vekiĝi en ajna momento kaj turni sin kontraŭ li.
Kun la helpo de Korita, li trenis ĉiujn en la banĉambron kaj ŝlosis la pordon. Unu fakto jam ŝajnis al li evidenta. Oni uzis mekanikan-vidan hipnoton de tia forto, ke li sukcesis rezisti ĝiajn efikojn nur per sia tuja reago. Sed tio, kio okazis, ne nur influis lian vidon. Ekbrilantaj bildoj provis transpreni kontrolon super li, stimulante lian cerbon tra liaj okuloj.
Grosvenor estis ĝisdatigita kun la plej multaj el la eltrovaĵoj faritaj en tiu kampo. Do li sciis – kvankam la atakantoj ŝajne ne havis ideon pri tio – ke preni kontrolon de la homa nerva sistemo estas neebla sen uzo de encefaloreguligilo.
Surbaze de tio, kio preskaŭ okazis al li, li povis nur konjekti, ke la aliaj homoj estis metitaj en staton de profunda tranco aŭ viktimiĝis de halucinoj kaj tial ne respondecis pri siaj agoj.
Lia tasko nun estis atingi la komandcentrejon kaj aktivigi la fortokampon. Sendepende de kie la atako venis – de alia ŝipo aŭ alia planedo – tio devus efike fortranĉi iujn ajn radiadfaskojn senditajn de la atakantoj.
Li komencis freneze kunmeti la porteblan reflektorbaterion. Li bezonis aparaton kiu blokus la fulmantajn bildojn dum li estos iranta al centrejo. Li ĵus estis kunliganta la lastajn dratojn, kiam li spertis tre karakterizan senton – kvazaŭ eta duonsvenigo – kiu malaperis post momento. Ĝi estis sensaĵo kiu kutime okazis rezulte de funkciado de la kontraŭgravitaj aparatoj kiam la ŝipo ŝanĝas kursdirekton.
Ĉu la kurso vere estis ŝanĝita? Li devos kontroli tion... poste.
– Mi intencas fari eksperimenton. Bonvolu resti ĉi tie – li ordonis al Korita.
Li elportis la reflektorbaterion en la koridoron kaj metis ĝin sur la malantaŭon de la memvetura ĉaro. Poste li sidiĝis malantaŭ la stirado kaj veturis al la lifto. Li taksis, ke certe pasis proksimume dek minutoj de kiam li unue vidis la fulmantajn bildojn.
Li ĉirkaŭis la kurbiĝon de la koridoro kondukanta al la lifto veturante je dudek kvin mejloj perhore, kio estis sufiĉe rapida en tia mallarĝa spaco. En la alkovo kontraŭ la lifto, du viroj luktis kun granda koncentriĝo. Ili ne atentis Grosvenoron, sed obstine premis unu la alian, anhelante kaj sakrante. Ilia spirado eĥis en la koridoro. Ili ne ĉesis batali eĉ kiam Grosvenor prilumis ilin per siaj reflektoroj. Kiajn ajn halucinojn ili ambaŭ spertis, ili klare tute enprofundiĝis en ilin.
Grosvenor enveturigis la ĉaron en la lifton kaj malsupreniĝis. Li komencis esperi, ke en la centrejo li renkontos neniun homon.
Tiu ĉi espero estis forpuŝita tuj kiam li atingis la ĉefan koridoron. Estis ege plenplena. Transe de la koridoro oni starigis barikadojn kaj la odoro de ozono pendis en la aero. La flamĵetiloj konstante fulmis kaj sibladis. Grosvenor singarde rigardis el la lifto, provante taksi la situacion. Ĝi montriĝis terura. Ambaŭ enirejoj al la centrejo estis blokitaj per amasoj da falintaj levmaŝinoj. Malantaŭ ili kaŝis sin homoj en armeaj uniformoj. Inter la defendantoj, Grosvenor ekvidis kapitanon Leeth, kaj sur la alia flanko de la barikado, en la atakgrupo, kunordiganton Morton.
Tio klarigis ĉion. La antaŭe subpremata ĝis tiam malamikeco erupciis, instigita de hipnotigaj bildoj. Sciencistoj deklaris militon kontraŭ soldatoj, kiujn ili ĉiam subkonscie malamis. La soldatoj siavice fine havis la ŝancon eligi sian malestimon kaj koleron kontraŭ la malamataj sciencistoj.
Grosvenor sciis tamen, ke tio ne estas preciza reflekto de iliaj sentoj. En normalaj kondiĉoj, la homa menso konstante ekvilibriĝas inter konfliktantaj impulsoj, dank al tio neniu el emocioj kapablas superregi la aliajn. Ĉi tiu interna ekvilibro nun estis perturbita. Tio minacis la katastrofon de la tuta ekspedicio, kaj faciligis la venkon de nekonataj fortoj, kies intencoj estis malfacile antaŭvideblaj.
Ĉiukaze, la vojo al la komandcentrejo estas fortranĉita. Grosvenor kontraŭvole retiriĝis al sia propra fako.
Korita atendis lin antaŭ la pordo, ĉar li volis atentigi lin pri la murekrano ripetanta la bildon de la ŝiptrajektorio el la regejo troviĝanta ĉe la pruo. Sur la ekrano videbliĝis reto de har-maldikaj linioj. Grosvenor rigardis pli proksime kaj rimarkis, ke la ŝipkurso estas projekciita sur la fono de la linioj, direktanta rekte al blindige hela stelo. Aŭtomataj navigacisistemoj estis fiksitaj por observi ĝuste ĉi tiun kurson.
– Ĉu la agresantoj povus fari tion ĉi? – demandis Korita.
Grosvenor turnis la kapon, pli surprizita ol terurita. Li movis la bildon al helpaj aparatoj. Juĝante laŭ la lumspektro de la stelo, same laŭ ĝia grandeco kaj brilo, ĝi estis kvar lumjaroj for. La ŝipo jam kovris unu lumjaron en kvin horoj, kaj ĝi konstante akceliĝis. Grosvenor kalkulis ke ili devus esti proksime de la stelo en proksimume dek unu horoj.
Li malŝaltis la ekranon per energia movo. Malgraŭ la ŝoko, li kredis je tio, kion li vidis. La celo de la eksteraj fortoj kiuj ŝanĝis la kurson de la ŝipo eble estis detrui ĝin. Kaj se lia diveno montriĝus ĝusta, al li restos dek horoj por savi la ekspedicion.
Komence, kiam li ankoraŭ ne pensis pri iu ajn plano, Grosvenor antaŭsentis, ke la sola vojo al venko estus ataki la malamikon uzante hipnotajn teknikojn. Sed provizore...
Li vigle ekstaris. Ankoraŭfoje oni devas provi eniri la komandcentrejon.
Li bezonis agenton kiu rekte influus cerbajn ĉelojn. Li havis multajn tiajn medikamentojn je sia dispono, sed la plejmulto el ili oni povus uzi ekskluzive kuraccele. La escepto estis la encefaloregulatoro, aparato kiu permesas sendi nervajn impulsojn al la cerbo de alia homo.
Eĉ kun la helpo de Korita, Grosvenor perdis dekkelke da minutoj por kunmeni unu el la regulatoroj. Necesis eĉ pli longe por testi ĝin. Ĉar ĝi estis tre delikata aparato, fiksante ĝin sur la ĉaro, li uzis molan kusenon kiel subtenon. Entute, ĉiuj preparoj daŭris tridek sep minutojn.
Li tiam havis mallongan sed ekscititan argumenton kun arkeologo, kiu volis akompani lin. Tamen finfine, Korita konsentis resti en la fako kaj gardi ilian operacicentrejon.
Veturigante la encefaloregulatoron al la komandcentrejo, Grosvenor devis redukti la rapidecon. Tio ĝenis lin, sed samtempe permesis al li observi la ŝanĝojn, kiuj okazis ekde la komenco de la atako.
Nur kelkloke li vidis senkonsciajn homojn. Li konjektis, ke tiuj, kiuj falis en profundan trancon, vekiĝis spontane. Tia vekiĝo estis normala posthipnota fenomeno. Tuj post ĝi, la persono reagis kun pliigita forto al ĉiuj stimuloj. Bedaŭrinde – kvankam oni atendis ĝin – tio signifis, ke iliaj agoj komencis esti gvidataj de longe kaŝitaj deziroj, kaj homoj, kiuj normale simple ne ŝatis unu la alian, senkonscie ŝanĝis sian malŝaton en murdan malamon.
La plej danĝera afero estis, ke ĉi tiuj homoj absolute ne konsciis pri la ŝanĝo, kiu okazis en ili. Bedaŭrinde, eblis perturbi la mensan ekvilibron de homo sen lia scio. Sufiĉis meti lin en medion, kiu elvokis malutilajn asociaĵojn, aŭ ataki lin per la samaj metodoj, kiujn nun uzis la atakantoj. En ambaŭ kazoj, la homo kondutis kvazaŭ liaj novaj opinioj estus same profunde enradikiĝintaj en li kiel tiuj kiuj estis forprenitaj de li.
Atinginte la centrejan nivelon, Grosvenor malfermis la liftpordon kaj tuj fermis ĝin. La ĵetilo inundis la tutan koridoron per fajro.
La ŝtalaj muroj brulis kun terura siblo. Tra la mallarĝa breĉo, Grosvenor vidis tri mortintajn virojn. Post mallonga tempo, okazis surdiga eksplodo. La flamoj malaperis palpebrumdaŭre. La aero tiam pleniĝis per blueta fumo kaj la koridoro estis terure sufoka, sed post dekkelke da sekundoj la varmo kaj fumo cedis. Almenaŭ la ventoladsistemo ankoraŭ funkciis ĝuste. Grosvenor elrigardis tra la liftpordo kun granda singardemo. Unuavide, la koridoro ŝajnis senhoma. Tiam li ekvidis Mortonon, parte kaŝitan malantaŭ protekta vando kelkajn futojn for. Preskaŭ sammomente, la kunordiganto rimarkis Grosvenor-on kaj komencis moviĝis al li. Grosvenor hezitis, sed ekkomprenis ke li devas riski. Li puŝis la ĉaron el la lifto kaj ĉirkaŭrigardis la ruiniĝintan koridoron. Morton salutis lin entuziasme.
– Estas tiel bone renkonti vin – li diris. – Ni devas senigi kapitanon Leeth je kontrolo de la ŝipo antaŭ ol Kent kaj liaj viroj sukcesos organizi atakon.
Morton estis trankvila, en liaj okuloj brilis lia antaŭa inteligenteco. Li aspektis kiel viro batalanta por justa afero. Li evidente ne rimarkis, ke li devas klarigi al Grosvenor, kio okazas ĉi tie. Li daŭrigis, "Ni bezonas vian helpon, precipe kontraŭ Kent. Liaj homoj alportas ĉi tien kemiaĵojn pri kiuj mi neniam aŭdis. Ĝis nun niaj bloviloj sukcesis repuŝi la gason en iliajn ĉambrojn, sed ili jam preparas la siajn. Nia ĉefa celo estas venki Leeth-on antaŭ ol Kent povas kolekti sufiĉajn fortojn.
Grosvenor ankaŭ zorgis pri tempo. Li per malzorga movo tuŝis dekstramane sian maldekstran pojnon, aktivigante la ŝaltilon kiu defore kontrolis la direktajn dissendilojn de la encefaloreguligilo. Li celis la dissendilojn al Morton kaj diris:
– Mi havas planon. Mi pensas, ke ĝi povas esti efika en la batalo kontraŭ la kontraŭulo.
– Mi vidas, ke vi kunportis reguligilon, kaj vi ĵus ŝaltis ĝin. Kion vi volas atingi per ĉi tio? – demandis Morton, rimarkante la aparaton.
Grosvenor unue rigidiĝis, sed poste li freneze komencis serĉi la ĝustan respondon. Ĝis tiam li esperis, ke Morton scias nenion pri encefaloreguligiloj. Kiam ĉi tiu espero trompis lin, li daŭre povis provi uzi la aparaton, kvankam li perdis la avantaĝon de surprizo. Malgraŭ tio, kion li sentis, li diris memfidtone:
– Ĝuste! Mia plano postulas la uzon de ĉi tiu maŝino.
– Laŭ tio, kion mi pensas, vi jam komencis transdoni... – respondis Morton post momenta hezito. Subite, scivolemo aperis sur lia vizaĝo. – Kompreneble – li diris tute konscie. – Vi pravas. Se vi nur povas pruvi, ke ni estis atakitaj de eksteraj fortoj... – Li denove silentis, kunpremis la lipojn kaj mallarĝigis la palpebrojn kvazaŭ li pripensus ion. – Kapitano Leeth jam dufoje provis fari interkonsenton kun mi – li konstatis. – Nun mi povus ŝajnigi, ke mi konsentas kaj vi enŝaltus vian maŝinon. Ni atakus je via signalo. Vi vidas, mi neniam provis interkonsenti kun Kent aŭ Kapitano Leeth, krom se nia venko dependus de tio – li aldone klarigis digne.
Grosvenor trovis kapitanon Leeth ĉe komandcentrejo. La kapitano salutis lin kun indiferenta ĝentileco.
– Ĉi tiu batalo inter sciencistoj – li diris – metis soldatojn en malfacilan situacion. Ni devas defendi la centrejon kaj la maŝinejon, ĉar tio estas parto de niaj respondecoj. – Li malgaje balancis la kapon. – Kompreneble, estas maldiskutebla la fakto, ke neniu flanko havas la rajton venki. Finfine, ni soldatoj estas pretaj fari ajnan oferon por restarigi la ekvilibron de potencoj.
Tiu ĉi klarigo mirigis Grosvenor-on. Venis al li en la kapon, ke kapitano Leeth eble direktis la ŝipon al la stelo. Estis iuj cirkonstancaj pruvoj por subteni tion. La kapitano ŝajne supozis ke estas neakcepteble por iu grupo krom sia propra akiri avantaĝon, kaj tio kondukis rekte al la decido ke la tuta ekspedicio devus esti neniigota.
Grosvenor malzorgmove celis la dissendilon de encefaloregulio al kapitano Leeth.
Cerbaj ondoj, la etaj impulsoj transdonitaj de aksonoj al dendritoj kaj de dendritoj al aksonoj, ĉiam fluas laŭ vojoj kreitaj de antaŭaj asocioj – tio estas la procezo senĉese okazanta inter naŭdek milionoj da ĉeloj de la homa cerbo. Ĉiu ĉelo havas sian propran staton de elektrokemia ekvilibro, dependanta de kompleksa interagado de tensioj kaj impulsoj. Daŭris multajn jarojn antaŭ ol oni konstruis aparatojn, kiuj povis determini kun iom da precizeco la rolon de individuaj cerbaj ondoj.
La plej maljuna prapatro de la encefaloreguligilo estis la fama elektroencefalografo. Tamen, en reguligiloj ĝia efiko estis inversigita. La nova aparato produktis cerbajn ondojn de iu ajn ŝablono. Uzante ĝin, lerta funkciigisto povus stimuli ĉiun parton de la cerbo, vekante specifajn pensojn kaj emociojn aŭ rememorante memorojn el la pasinteco de la objekto de manipulado. Ĝi ne estis kondutkontrola aparato. La persono traktita per ĝi retenis sian propran volon. Tamen ĝi povus esti uzata por transdoni proprajn cerbajn impulsojn al iu alia. Ĉar ili dependis de tio, pri kio pensis la funkciigisto, la ricevanto estis milde kaj precize stimulita. Kapitano Leeth ne sciis, ke la reguligilo jam funkcias, do li ne rimarkis, ke fremdaj pensoj aperis en lia kapo. Li diris:
– La atako de eksteruloj igas la disputon inter sciencistoj en perfidon kaj devas esti interrompita tuj. – Li eksilentis, kaj post momento li aldonis penseme: – Jen mia plano...
La plano temis parte ekstermi la sciencistojn uzante varmogeneratorojn kaj streĉi la muskolojn uzante gravitajn modulojn. Kapitano Leeth tute forgesis pri la eksteruloj kaj absolute ne konsciis, ke li malkaŝis sian planon al iu, kiun li devus konsideri sendito de malamikaj sciencistoj. Fine li anoncis:
– Sinjoro Grosvenor, vi estos plej utila, se vi restos ĉe la sciencistoj. Kiel neksialisto scianta kunordigi scion el diversaj kampoj, vi ludos decidan rolon en la batalo kontraŭ ili.
Laca kaj perdinta fervoron, Grosvenor kapitulacis. La reganta kaoso estis tro granda por esti regota sole. Ĉie, kien li rigardis, estis armitaj homoj. La nombro de mortintoj grade pliiĝis. En ajna momento, la duba milithalto inter Kapitano Leeth kaj Kunordiganto Morton povus eskaladi en flamĵetilbatalon. Eĉ tiam oni povis aŭdi la zumon de la bloviloj, per kiuj Morton forpuŝis la atakon de Kent. Li suspiris kaj turnis sin al la kapitano:
– Mi bezonas veturigi ĉi tien kelkajn ekipaĵojn, – Ĉu vi povas provizi al mi kriz-lifton? Mi revenos post kvin minutoj.
Rulante la ĉaron tra la malantaŭa pordo de sia fako, li pensis, ke li jam scias, kion li devas fari. Kio komence ŝajnis neebla ideo, montriĝis la nura plano, kiu restis por li.
Li devos ataki la eksteruloj helpe de hipnotaj bildoj. Li venkos la atakantojn uzante iliajn proprajn armilojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.