La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INTERPLANEDA MISIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro VIII

La sekvan matenon, kiam Grosvenor alvenis al la laboro, li surprizite trovis la pordon malfermita. Brila lumo elverŝis el ĝi en la malluman koridoron. Li plirapidigis sian paŝon kaj eniris internen.

Li tuj rimarkis sep teknikistojn de la kemia fako. Inter ili estis du aŭskultantoj de la hieraŭa prelego. Ili starigis en la ĉambro ian aparaton, konsistantan el granda nombro da provtuboj, kelkaj krisoloj kaj miksaĵo da tubetoj.

Grosvenor rememoris al si kiel la kemiistoj kondutis dum la prelego. Li haltis en la pordo, pripensante diversajn solvojn de tiu ĉi situacio kaj furiozante pro la penso pri tio, kio okazis al lia ekipaĵo. Li uzis ĉi tiun ĉambron por diversaj celoj. Li konservis multajn aparatojn ĉi tie, kvankam komence la ĉambro estis nur intencita por prelegoj kaj trejnado. La ceteraj kvar ĉambroj enhavis specialecan ekipaĵon.

Tra la malfermita pordo kondukanta al la registradstudio li vidis, ke ankaŭ ĝi estas okupita. Li estis tiel ŝokita, ke li diris nenion. Ignorante la movoplenajn homojn, li transiris la halon kaj ekzamenis ĉiujn kvar ĉambrojn unu post la alia. Tri el ili alproprigis al si kemiistoj: registradstudio, laboratorio kaj ilarejo. Ĉiujn meblojn kaj porteblajn aparatojn el la aliaj ĉambroj oni ŝtopis en la kvaran ĉambron, kie troviĝis la teknika ekipaĵo, kaj en la apudan magazenon. La magazeno havis apartan enirejon de mallarĝa koridoro. Grosvenor pensis malĝoje, ke baldaŭ tio eble estos la sola enirejo al lia fako.

Tamen, li kontrolis sian koleron kaj komencis pripensi la sekvojn de ĉi tiu situacio. Li devus fari proteston ĉe Morton.

Eble Kent intencis iel uzi ĉi tiun fakton en sia balotkampanjo. Grosvenor ne komprenis kiel tio profitus al li, sed Kent klare havis ian planon.

Li malrapide revenis al la iama prelegejo. Nun li rimarkis, oni produktis manĝaĵon en provtuboj. Ruze. Aspektos kvazaŭ oni aranĝis la ĉambron en utila maniero, kio antaŭe estis polemika demando.

Li sciis kial Kent aneksis tiujn ĉi ejojn. La estro de la kemia fako traktis lin kun granda malemo ekde la komenco. Malkaŝe kontraŭbatalante lian kandidatiĝon – kion oni certe transdiris – Grosvenor devis pliprofundigi tiun ĉi malemon. Tamen, la venĝo de Kent, se ludita lerte, povus turniĝi kontraŭ li mem. Grosvenor zorgos, ke ĉi tiu invado ne alportu eĉ la plej etan avantaĝon al Kent.

Li alproksimiĝis al unu el la moviĝantaj viroj kaj diris:

– Ĉu vi povus transdoni komunikaĵon, ke mi ĝojas pri la ŝanco plue eduki la laborantojn de la kemia fako, kaj ke mi ŝatus, ke ili ĉiuj konsentu submeti sin al edukaj agoj dum la laboro?

Li foriris ne atendante respondon. Kiam li rigardis transŝultren, la entruduloj fiksrigardis lin. Grosvenor retenis ridon. Enirante la teknikan ĉambron li sentis amuzon. Almenaŭ li estis en situacio, en kiu li povos elprovi kelkajn eksperimentajn instruajn metodojn.

Ĉar la tuta ekipaĵon oni ŝtopis en malgranda ĉambro, li bezonis iom da tempo por trovi la hipnotigan gason, kiun li bezonis. Preskaŭ duonhoron li bezonis por trovi ajutatenuilon. Li ne volis, ke la gaso eliĝu sible. Surmetinte la atenuilon, li eltrenis la gasujon al la prelegejo. Li malfermis murŝrankon kun latisaj pordoj, metis la ujon enen kaj malfermis la kranon. Per rapida movo li refermis la pordon.

La delikata odoro de parfumo miksita kun la odoro de kemiaĵoj.

Fajfante mallaŭte, Grosvenor moviĝis trans la ĉambron. Haltigis lin la estro de nutraĵproduktado, kiu ankaŭ ĉeestis en la hieraŭa prelego.

– Kion diable vi faras?

Grosvenor iomete ridetis.

– Bonvolu ne turni vian atenton al mi. Mi faros edukan eksperimenton je viaj homoj.

– Kaj kiu petis vin fari iuj ajn eksperimentojn?

– Nu, sinjoro Malden – Grosvenor respondis, ŝajnigante surprizon. – Kial alie vi estus senditaj ĉi tien? – Li laŭte ridis. – Mi nur ŝercis. Ĝi estas nur senodorigilo. Mi ne volas, ke miaj ĉambroj odoru kemiaĵe

Li foriris ne atendante respondon kaj ekstaris flanke, rigardante por ajna reago al la hipnotiga gaso. Estis dek kvin homoj en liaj fakĉambroj. Oni povis atendi kvin plene ĝustajn kaj kvin parte ĝustajn reagojn. Estis manieroj rekoni tion ĉi.

Post kelkaj minutoj da zorgema observado, Grosvenor paŝis antaŭen, haltis apud unu el la homoj kaj diris per mallaŭta sed firma voĉo:

– Venu en la banĉambron post kvin minutoj kaj mi donos ion al vi. Nun forgesu tion, kion mi diris!

Li paŝis reen al la pordo kondukanta al la registradstudio. Kiam li turnis sin, li vidis, ke Malden alproksimiĝas kaj diras ion al la hipnotizito. La teknikisto skuis la kapon kun evidenta surprizo.

– Kio, vi ne parolis kun li? Mi mem ja vidis ĝin. Malden levis sian voĉon.

– Mi aŭdis nenion. Mi ja memorus – la teknikisto ekkoleris.

Grosvenor jam ne plu aŭskultis ilin. okulangule li rimarkis, ke unu el la viroj laborantaj en la apuda ĉambro montris signojn de ĝusta reago. Li alproksimiĝis al li kaj diris la samon, kiun li diris al la unua — kun nur unu diferenco: li diris al li veni post dek kvin minutoj, ne kvin.

Eĉ ses homoj sufiĉe forte reagis por helpi Grosvenor-on plenumi sian planon. De la ceteraj, tri personoj – inkluzive de Malden – montris malfortan reagon. Grosvenor ne okupis sin pri ili por nun. En ĉi tiu etapo de la eksperimento li devis esti absolute certa pri sukceso. Poste li provos alian specon de gaso je la aliaj.

Je la difinita tempo, la unua el la hipnotigitoj eniris la banĉambron. Grosvenor ridetis al li kaj diris:

– Ĉu vi iam vidis ion tian? – Li tenis en la mano miniaturan kristalon kun hokoj por permesi ĝin esti metita en la orelon.

La viro scivoleme rigardis la aparaton kaj balancis la kapon nee.

– Kio estas tio? – Li demandis.

– Turnu vin, por ke mi povu surmeti ĉi tion por vi – ordonis Grosvenor. – Kiam tiu obee plenumis la ordonon, Grosvenor daŭrigis: – Kiel vi sendube rimarkis, la ekstero de la aparato estas karnokolora, do ĝi estas videbla nur de proksime. Se iu rimarkas ĝin, vi povas diri, ke ĝi estas aŭdhelpilo.

Fininte surmeti la aparaton, li faris paŝon malantaŭen.

– Baldaŭ vi devas ĉesi senti, ke vi havas ĝin. Vi sentos nenion.

– Mi jam apenaŭ sentas ĝin. Por kio ĝi taŭgas? – La teknikisto klare interesiĝis pri la aparato.

– Ĝi estas radio – Grosvenor klarigis. Li parolis malrapide, emfazante ĉiun vorton. – Sed tio, kion vi aŭdos, ne transiros al via konscio. Ĉio tuj enprofundiĝos en vian subkonscion. Vi aŭdos kion aliaj homoj diras al vi. Vi povos paroli normale. Vi kondukos normalan vivon sen konscii, ke io nekutima okazas. Baldaŭ vi ĉion forgesos.

– Ho, io tia! – diris la teknikisto.

Li foriris, skuante la kapon nekredeme. Post kelkaj minutoj venis la sekva, kaj poste la ceteraj kvar homoj, kiuj montris ĝustan reagon. Grosvenor instalis miniaturajn radiojn por ĉiuj.

Subspire fajfante, li eltiris sekvan gasujon kaj metis ĝin en la murŝrankon anstataŭ la antaŭa. Ĉi-foje la estro de nutraĵproduktado kaj kvar aliaj homoj ĝuste reagis. El la ceteraj, du havis malfortan reagon, unu ĉesis reagi, kaj unu havis neniun reagon.

Grosvenor ĝojis ĉar li sukcesis meti en profundan trancon dek unu el la dek kvin homoj. Kent estos malagrable surprizita kiam tiom da geniuloj aperos en lia fako.

Tamen, estis ankoraŭ tre malproksime al fina venko, kaj li verŝajne tute ne atingos ĝin krom se li iel atakus Kent-on rekte.

Haste li registris sonbendon kies enhavo estis elsendota al orelriceviloj. Kiam la bendo komencis aŭdiĝi, li promenis inter la laborantaj homoj kaj observis iliajn reagojn. Kvar el ili evidente maltrankviliĝis pri io. Grosvenor alproksimiĝis al tiu, kiu plej ofte skuis la kapon.

– Kio okazis? – Li demandis.

– Mi aŭdas ian voĉon. Ĉi tio estas idiota. – La viro ekridis nervoze.

– Klaran? – Ĉi tio ne estis demando, kiun ordinara homo farus en tiaj cirkonstancoj, sed Grosvenor diris ĝin per decidema tono.

– Ne, malproksiman. Foje ĝi malproksimiĝas kaj tiam...

– Baldaŭ ĝi mallaŭtiĝos – certigis al li Grosvenor. – Vi scias, ke la menso povas fariĝi troŝarĝita. Mi vetas, ke tiu voĉo tuj mallaŭtiĝis, kiam vi turnis vian atenton al la konversacio.

La viro klinis sian kapon flanken kvazaŭ aŭskultante kaj necerte skuis la kapon.

– Efektive, ĝi eksilentis. – Li rektiĝis kaj elspiris malŝarĝiĝe. – Kaj mi jam komencis maltrankviliĝi.

Ankoraŭ du personoj montris similan reagon. Kaj la tria, eĉ malgraŭ aldona sugesto, daŭre aŭdis la voĉon. Grosvenor finfine decidis tiri lin flanken, kaj pretekste de orelekzameno, li forigis la miniaturricevilon. Ŝajne la homo bezonis pli longan trejnadon.

Grosvenor dum momento parolis kun la aliaj partoprenantoj en la eksperimento. Poste, kontenta pri si mem, li iris en la teknikan ĉambron kaj registris serion da triminutaj elsendoj, kiuj estu ludotaj ĉiun kvaronhoron. Reveninte al la prelegejo, li ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis kaj certigis, ke ĉio estas en ordo. Li decidis, ke li povas sekure lasi la teknikistojn solaj. Li eliris en la koridoron kaj direktis sin al la lifto.

Post pli longa momento li trovis sin en la matematika fako kaj petis vidi Morton-on. Je sia surprizo, oni tuj donis al li permeson.

Morton, sidanta malantaŭ la granda skribotablo, montris geste seĝon kaj Grosvenor sidiĝis.

Estis lia unua fojo en la oficejo de la civila ekspediciestro, do li scivoleme ĉirkaŭrigardis. La ĉambro estis vasta, unu muron okupis grandega lumfenestro, tra kiu oni nun povis vidi la tutan galaksion, en kiu la indiĝena suno de homoj estis sablograjne granda.

En la vidkampo troviĝis ankaŭ kelkaj stelamasoj kiuj – kvankam ne kunigitaj kun la Lakta Vojo – rotaciis en la spaco kun ĝi. La vido de ili rememorigis al Grosvenor, ke la ŝipo ĝuste nun trapasas unu el ili.

Fininte la salutan ĝentilecon, li demandis:

– Ĉu oni jam scias, ĉu ni haltos ĉe unu el la steloj de ĉi tiu amaso?

– Ŝajnas ke ne. Kaj mi konsentas kun ĉi tiu decido. Ni flugas al alia galaksio. Nia vojaĝo jam sufiĉe plilongiĝis. – Li klinis sin antaŭen por preni iun dokumenton de la skribotablo, poste denove kliniĝis malantaŭen en sia seĝo. – Mi aŭdis, ke oni transprenis viajn ĉambrojn – li diris, ŝanĝante la temon.

Grosvenor ridetis, kvankam li tute ne volis ridi. Li ne dubis, ke iuj homoj vere plezuis pri la evento, ĉar multaj el ili spertis etan anksiecon pensi pri la eblecoj de neksialismo. Kaj ĝuste ili – kvankam ne nepre temis pri la dungosoldatoj de Kent – ​​ne ŝatus, ke la ekspedicia kunordiganto miksas sin en ĉi tiun aferon.

Sciante tion, Grosvenor decidis veni ĉiuokaze por vidi ĉu Morton havas komprenon pri la situacio. Li koncize rakontis kio okazis kaj finfine aldonis:

– Sinjoro Morton, bonvolu ordoni al Kent, ke li retiriĝu el mia fako." – Li tute ne zorgis, ke tia ordono estu donita. Li volis nur vidi ĉu Morton rimarkis la minacantan danĝeron.

La kunordiganto nur balancis la kapon kaj diris trankvile:

– Verdire, vi havas sufiĉe grandajn ĉambrojn por unu persono. Kial vi ne dividu ilin kun alia fako?

Ne necesis respondi ĉi tiun demandon. Grosvenor havis neniun alian elekton ol insisti plu.

– Ĉu mi komprenu, ke la estro de iu ajn fako sur nia ŝipo rajtas arbitre okupi la ĉambrojn de alia fako?

Morton ne tuj respondis. Sur lia vizaĝo aperis malgaja rideto. Li ludis per sia krajono dum kelka tempo kaj fine diris:

– Mi pensas, ke vi miskomprenas mian rolon ĉi tie. Antaŭ ol alpreni decidon pri la estro de fako, mi estas devigata konsulti la aŭtoritatojn de aliaj fakoj. – Li komencis rigardi al la plafono – Ni supozu, ke mi decidos pritrakti tiun ĉi temon dum la kunveno, kaj oni decidos permesi al Kent transpreni la ĉambrojn, kiujn li ĝis nun jam okupis. Tiam vi perdos ilin por ĉiam. – Post momento, li aldonis per neŭtrala tono: – Mi havas la impreson, ke tia ĝeno nun ne utilus al vi. – Li ridetis iom pli larĝe.

Grosvenor, atinginte sian celon, redonis la rideton.

– Mi ĝojas, ke mi povas kalkuli je via subteno en ĉi tiu afero. Do, se mi ĝuste komprenis, ĉu vi ne permesos al Kent alpreni ĉi tiun demandon ĉe la kunveno?

Eĉ se Morton estis surprizita de la subita ŝanĝo en la sinteno de Grosvenor, li donis neniun signon de ĝi.

– La tagordo de kunvenoj – li diris fiere – estas unu el la aferoj, super kiuj mi havas konsidereblan kontrolon. Mia oficejo okupiĝas pri ilia preparado. Mi prizorgas, ke oni observas tion ĉi. La fakestroj eble decidos konsideri la peton de Kent dum la venonta kunveno, sed mi ankoraŭ nenion scias pri tio.

– Laŭ tio, kion vi diras, sekvas ke – diris Grosvenor, – sinjoro Kent jam faris proponon doni al li kvar ĉambrojn apartenantajn al mia fako.

Morton kapjesis. Li demetis la dokumenton, kiun li tenis en sia mano, kaj prenis la kalendaron. Li zorge trarigardis ĝin.

– La plej proksima kunveno okazos postmorgaŭ. La sekvaj estas planitaj ĉiujn dek tagojn, krom se mi decidos alie. Mi pensas... – Morton diris per tia tono, kvazaŭ li pensus laŭte. – Mi pensas, ke mi povos facile nuligi la kunvenon planitan en dek du tagoj. – Li flankenmetis la kalendaron kaj vigle ekstaris. – Do vi havos dudek du tagojn por solvi ĉi tiun kazon.

Grosvenor malrapide leviĝis de sia seĝo. Li decidis ne diskuti pri la tempo, kiun li ricevis. Ĉi-momente ŝajnis, ke oni donis al li tro multe da ĝi, sed se li dirus tion, li ŝajnus fierulo. Longe antaŭ la difinita limdato, li devus jam scii ĉu li reakiris la kontrolon super sia fako aŭ ĉu li definitive malsukcesis.

– Mi volus demandi ankoraŭ pri unu plia afero – li diris. – Mi pensas, ke mi devus povi rekte komunikiĝi inter estroj de aliaj fakoj dum mi portas la skafandron.

– Mi certas, ke ĝi estis nur preterlaso. La afero estos aranĝita – Morton promesis al li ridetante.

La viroj manpremis kaj disiĝis. Reveninte al si, Grosvenor havis la impreson, ke, kvankam en tre nerekta maniero, neksialismo komencas gajni terenon.

En la prelegejo, li surprize rimarkis, ke Siedel estas tie kaj starante flanke, li rigardas la laborantajn kemiistojn.

– Juna homo – diris la psikologo, proksimiĝante – ĉu ĉi tio ne estas iom maletika?”

Grosvenor ekkomprenis kun teruro, ke Siedel malkovris, kio okazis al la kemiistoj. Tamen li ne montris ĉi tiun teruron kaj rapide respondis:

– Tute maletika, sinjoro. Mi sentas min ĝuste kiel vi sentus, se via fako estus transprenita kontraŭleĝe.

Kion li faras ĉi tie? – li pensis. – Ĉu Kent sendis lin por skolti?

Siedel gratis sian barbon. Li estis bonstatura viro kun inteligentaj nigraj okuloj.

– Tion mi ne celis – li diris, kribrante la vortojn. – Sed mi vidas, ke vi sentas vin pravigita.

– Ĉu vi parolas pri la instrumetodo, kiun mi uzas kun ĉi tiuj homoj? – demandis Grosvenor, ŝanĝante sian taktikon.

Li sentis neniun pikon de konscienco. Senkonsidere pri la kialoj de veno ĉi tien de tiu ĉi homo, li devas uzi lian ĉeeston por sia propra avantaĝo. Li esperis semi dubojn en la psikologo, igi lin preni neŭtralan pozicion en la konflikto inter li mem kaj Kent.

– Jes, tion mi volas diri – Siedel konkordis ironie. – Je la peto de s-ro Kent, mi ekzamenis tiujn membrojn de la kemia fako, kiuj laŭ li kondutis nekutime. Nun estas mia respondeco prezenti la raporton de la ekzameno al sinjoro Kent.

– Kial? – Grosvenor estis surprizita. Post momento, li pasie aldonis: — Sinjoro Siedel, mian fakon kontraŭleĝe transprenis homo, kiu ne ŝatas min, ĉar mi malkaŝe deklaris, ke mi ne voĉdonos por li. Ĉar sinjoro Kent malobeis la regulojn validajn en nia ŝipo, mi rajtas defendi min laŭ mia kapablo. Mi do petas vin resti neŭtrala en ĉi tiu tute privata kverelo.

– Vi ne komprenas min – diris Siedel, sulkigante la frunton. – Kiel psikologo, mi kredas, ke via uzo de hipnoto sen la konsento de la subjektoj estas maletika. Mi estas surprizita, ke vi atendas, ke mi estu kun vi.

– Mi certigas al vi, ke mia kodo de etiko estas same strikta kiel la via – Grosvenor defendis sin. – Hipnotigante tiujn homojn sen ilia konsento, mi zorgis ne kaŭzi al ili eĉ la plej malgrandan damaĝon por mia propra profito. Do mi vidas neniun kialon, kial vi estu kun Kent.

– Ĉi tio estas kverelo inter vi kaj Kent, ĉu ne? – Siedel daŭrigis.

– Jes – Grosvenor konsentis. Li divenis, kio okazos baldaŭ.

– Kaj malgraŭ tio – diris Siedel – vi hipnotigis ne Kent-on sed grupon da senkulpaj laboristoj.

Grosvenor rememoris kiel la kvar kemiistoj kondutis dum lia prelego. Do almenaŭ ne ĉiuj estis senkulpaj.

– Mi ne intencas diskuti kun vi pri ĉi tio – li deklaris. – Mi kredas, ke la sensenca plimulto ĉiam pagas la prezon por blinde sekvi ordonojn donitajn de superuloj kun malhonestaj motivoj. Sed anstataŭ diskuti pri ĝi, mi volas starigi al vi unu demandon.

– Mi aŭskultas.

– Ĉu vi estis en la teknika ĉambro? – Siedel kapjesis.

– Ĉu vi vidis la sonregistraĵojn? – Grosvenor ne rezignis.

– Jes.

– Ĉu vi rimarkis pri kio ili temas?

– Estis informoj el la fako de kemio.

– Mi ne intencis transdoni ion ajn alian. Mi traktas mian fakon kiel edukan centron. Ĉiuj, kiuj perforte trudas sian vojon ĉi tien, estos instruitaj ion, ĉu ili tion volas aŭ ne.

– Mi devas konstati, – diris Siedel, ke mi ne komprenas, kiel tio helpus vin forigi la kemiistojn. Tamen mi volonte informos sinjoron Kent pri tio, kion vi faris. Sinjoro Kent devus havi nenion kontraŭ tio, ke liaj homoj plivastigu sian scion.

Grosvenor respondis nenion. Li havis sian propran opinion pri tio, kion Kent diros kiam montriĝos, ke kelkaj el liaj prizorgatoj havas pli vastan scion pri kemio ol li mem.

Li rigardis malgaje kiel Siedel malproksimiĝas laŭ la koridoro. La psikologo verŝajne donus al Kent detalan raporton, kio signifis ke nova plano devos esti elpensita. Starante en la pordejo, Grosvenor decidis ke ankoraŭ estis tro frue por fari radikalajn defendajn agojn. Li ne estis certa, ĉu tio, kion li nun faras, ne kontribuos al la situacio sur la ŝipo, kiun li volis preventi. Kvankam li ne sciis multon pri historiaj cikloj, li perfekte memoris, ke ĉiu civilizacio naskiĝas, disvolviĝas kaj poste mortas pro maljuneco. Antaŭ ol fari ajnan agon, li devus paroli kun Korita por ekscii, kiaj kaptiloj povas atendi lin.

Li trovis la japanan scienciston en la Biblioteko B, situanta ĉe la kontraŭa fino de la ŝipo, sur la sama etaĝo kiel la fako de Neksialismo. Korita estis ĵus forironta, do Grosvenor akompanis lin. Sen nenecesaj enkondukoj, li klarigis sian kazon.

Korita ne tuj respondis. Ili iris la tutan longon de la koridoro antaŭ ol la historiisto diris dubeme:

– Kara kolego, vi verŝajne komprenas, ke estas neeble solvi specifajn problemojn per ĝeneralaĵoj, el kiuj esence konsistas la teorio de historiaj cikloj.

– Kaj tamen – Grosvenor rimarkis – kelkaj analogioj povas esti utilaj por mi. El tio, kion mi legis, rezultas, ke ni estas nuntempe en la malfrua, aŭ "vintra" periodo de civilizo. Alivorte, ni faras erarojn, kiuj kondukas al katastrofo. Mi ŝatus scii pli pri ĉi tio.

– Bone. Mi provos prezenti tion ĉi koncize – konsentis Korita 0kun lenante ŝultrojn. Li silentis dum momento, kaj poste komencis klarigi: – La plej okulfrapa manifestiĝo de la "vintra" periodo de civilizacio estas la disvastiĝo de scio pri la kaŭzoj de fenomenoj. Homoj ne plu kontentiĝas pri magiaj klarigoj pri tio, kio okazas en iliaj korpoj kaj mensoj, en la mondo ĉirkaŭ ili. Dum scio akumuliĝas, eĉ la malplej inteligentaj "vidas klare" kaj rifuzas submetiĝi al la malplimulto, kiu antaŭe havis heredan potencon. Kaj tiam komenciĝas la senkompata batalo por egaleco.

Korita paŭzis momenton por kolekti siajn pensojn, sed rapide rekomencis sian argumenton.

– Kaj ĝuste ĉi tiu aspirado al persona evoluo estas la plej signifa fenomeno komuna al ĉiuj "vintraj" stadioj de la evoluo de civilizacioj konataj al la historio. Feliĉe aŭ bedaŭrinde, la batalo okazas ene de jura sistemo kreita de la minoritato por sia propra protekto. Ĉiu, kiu eniras la batalkampon kaj ne komprenas ĝian celon, komencas blinde klopodi por akiri potencon. La rezulto estas vera kaoso en kiu sendisciplinaj inteligentecoj batalas unu kontraŭ la alia. En sia furiozo kaj deziro al potenco, homoj sekvas liderojn kiuj, same kiel ili, ne komprenas pri kio temas. Kaj la rezulta malordo ĉiam kondukas iom post iom al stagnado.

Pli aŭ malpli frue, certa grupo de homoj akiras avantaĝon super aliaj. Akirante la povon, lideroj komencas establi sian propran "ordon" tiel draste ke milionoj suferas pro tio. Baldaŭ la reganta grupo komencas enkonduki pli kaj pli da malpermesoj. Permesiloj kaj aliaj dokumentoj necesaj por la funkciado de iu organizita socio fariĝas ilo de premado kaj subtenas monopolojn. Disvolvi sian propran iniciaton fariĝas pli kaj pli malfacila, kaj fine neebla. Tiamaniere, paŝon post paŝo, ni pliproksimiĝas al la kastismo, kiu regis en la antikva Barato kaj al aliaj malpli konataj, sed same nereformeblaj sistemoj, kiel la roma ŝtato ĉirkaŭ 300 p.K. Homo naskiĝas kun specifa socia pozicio kaj ne kapablas ŝanĝi ĝin... Nu, ĉu mia mallonga klarigo iel helpis vin?

– Kiel mi jam diris – Grosvenor respondis – mi volas eliri el la problemo, kiun Kent preparis al mi, sen fari ĉe tio la erarojn karakterizajn por la homo de la malkresko de civilizacio, kiun vi ĵus priskribis. Mi volas scii, ĉu mi povas defendi miajn rajtojn sen profundigi la malamikecon, kiu jam ekzistas inter diversaj grupoj.

– Se vi sukcesos, ĝi estos senprecedenca venko. El historia vidpunkto tia problemo estas nesolvebla. Nu, bonŝancon, juna homo! – dirante ĉi tion Korita ekridetis morne.

Ĝi komenciĝis antaŭ ol lia lasta vorto eĉ ĉesis soni.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.