La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INTERPLANEDA MISIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro XIV

Kiel diable io ajn povas vivi en intergalaksia spaco?

Distordita, streĉita voĉo aŭdiĝis en la aŭdiloj de la vakuoskafandro de Grosvenor, kiu staris kun la aliaj homoj proksime de la luko. Ŝajnis al li, ke homoj aŭdinte ĉi tiun demandon subite ariĝis pli proksime unu al la alia. Al li ne sufiĉis la proksimeco al aliaj homoj. Li tro konsciis la nepenetreblan nokton, kiu envolvis ilin, vualante la bovokulojn.

Eble la unuan fojon dum la tuta vojaĝo, Grosvenor sentis sin superfortita de la mallumo ĉirkaŭanta lin. Li vidis ĝin tiom da fojoj el la interno de la ŝipo, ke li fariĝis indiferenta pri ĝi. Sed nun li komprenis, ke tio, kio ŝajnis al la homo la rando de la universo, estis nur punkto en la mallumo, kiu etendiĝis ĉiudirekten je miliardoj da lumjaroj.

La teruran silenton interrompis la voĉo de kunordiganto Morton.

– Mi vokas sur la ferdekon Gunlie-on Lester... Gunlie-on Lester...

– Jen mi estas, sinjoro kunordiganto.

Grosvenor rekonis la estron de la astronomia fako.

– Gunlie – Morton daŭrigis – mi havas ion por via astro-matematika menso. Ĉu vi povus taksi la probablecon, ke niaj motoroj povus malsukcesi precize ĉe la loko, kie ĉi tiu aĵo ŝvebis? Ne rapidu viajn kalkulojn.

Tiuj ĉi vortoj faris la situacion eĉ pli drama. Kiel kutime, la matematikisto Morton permesis al iu alia fari negravan laboron en fako en kiu li estis mastro.

La astronomo ekridis, sed tuj diris serioze:

– Mi devas nenion kalkuli. Nova nombra sistemo devus esti elpensita por esprimi ĉi tiun probablecon en tia senlime malgranda valoro. Matematike parolante, tio ĉi simple ne povis okazi. Pensu pri tio: ŝipo plena de homoj haltas duonvoje inter galaksioj por fari riparojn – ĝi faras tion la unuan fojon de kiam ĝi forlasis sian hejminsulon de la universo. Kaj ĝuste en ĉi tiu momento ni, eta punkteto en la spaco, transiras la vojon de alia, eĉ pli malgranda punkto moviĝanta en la sama spaco. Ĉi tio estas neverŝajna, krom se la tuta universo estas plena de tiaj estaĵoj.

Grosvenor kredis, ke ekzistis pli bona klarigo bazita sur simpla rilato de kialo kaj efiko. En la muro de la maŝinejo estis kreita grandega truo. Grandaj kvantoj da energio eskapis en la spacon. La ŝipo haltis, por ke la difekto estu riparita. Grosvenor malfermis la buŝon por esprimi sian vidpunkton, sed tuj fermis ĝin. Ekzistis aliaj faktoroj: kia estis la probableco de tia evento kaj kiom da forto estis necesa por elsuĉi la tutan energion tiel rapide? Grosvenor faris taksajn kalkulojn kaj skuis iomete la kapon. La nombroj estis tiel grandegaj, ke la hipotezo, kiun li ĵus starigis, ŝajnis al li absurda. Eĉ mil Coeurl-oj ne povus tion ĉi fari, do oni povis konkludi, ke la kaŭzo de la paneo ne estis vivanta estaĵo, sed maŝino.

– Ni devus saluti al tiu ĉi kreaĵo per ĵetiloj – iu diris.

La timo en lia voĉo transiĝis al Grosvenor, kaj verŝajne ankaŭ al ĉiuj aliaj, ĉar kiam kunordiganto Morton parolis, li uzis tian voĉon, kvazaŭ li volus trankviligi ĉiujn.

– Ĝi aspektas kiel diablo el infero, sed mi vetas, ke ĝi estas centoble malpli danĝera ol tiu bela kato, kiun ni trovis antaŭ kelkaj monatoj. Smith, kion vi pensas pri tio?

La svelta biologo distingiĝis per malvarma logiko.

“Ĉi tio, se mi povas konstati de ĉi tiu distanco, havas brakojn kaj krurojn kiuj certe disvolviĝis tra normala evoluo sur la planedo. Se ĝi estas inteligenta, ĝi devus komenci reagi al ŝanĝiĝanta medio, tuj kiam ĝi troviĝos en kaĝo. Eblas, ke ni havas aferon kun saĝulo silente kontemplanta la kosman spacon. Egalbone ĝi povas esti juna murdinto, kondamnita al ekzilo, obsedita de la deziro reveni al sia propra civilizacio kaj venĝi je ĝi.

– Estas domaĝe, ke Korita ne venis kun ni – diris Pennons, la ĉefinĝeniero. – Liaj analizoj faritaj sur la planedo de katoj permesis al ni tiam determini, kun kio ni havis aferon, kaj...

– Sinjoro Pennons, jen estas Korita. – La voĉo de la japana arkeologo, kiel ĉiam, resonis en aŭdilkaskoj eksterordinare klare. – Kiel multaj aliaj, mi observis la intersekvon de eventoj kaj mi devas konfesi, ke mi estas impresita, rigardante ĉi tiun estaĵon sur la ekrano. Tamen mi timas, ke nuntempe analizo bazita sur la teorio de historiaj cikloj estus senefika ĉar ni ankoraŭ ne havas iajn ajn konkretajn informojn. En la kazo de la katido, ni vidis la dezertan, preskaŭ tute senigitan je manĝaĵoj planedon sur kiu ĝi vivis; ni povus ankaŭ lerni pri la arkitekturo de la ruinita urbo. Sed nun ni havas antaŭ ni estaĵon, kiu vivas en la kosma spaco, kvaron milionon da lumjaroj for de la plej proksima planedo, kaj ŝajne ne bezonas nutraĵon aŭ transportrimedon. Tial mi proponas la jenon: ni ne malŝaltu la protektan kampon, krom la malgrandan breĉon tra kiu ni ellasos la kaĝon eksteren. Post kiam la estaĵo estos kaptita, ĝi devos esti studata – ĉiuj ĝiaj reagoj kaj kondutoj. Prenu fotojn de liaj organoj funkciantaj en vakuo. Eltrovu ĉion, kion vi povas pri ĝi, por ke ni havu ideon, kion ni alportas enŝipen. Evitu mortigi ĝin kaj atentu ne esti mortigitaj mem. Estas konsilinde preni ĉiujn eblajn sekurecajn mezurojn.

– Jes – Morton konfesis. – Tio sonas racie.

Li komencis doni ordonojn. Oni prenis pli da maŝinoj el la interno de la ŝipo kaj starigis ilin aranĝitaj en arko sur la ekstera surfaco de la ŝipkorpo, krom la masivaj fluorografaj fotiloj, kiujn oni alkroĉis al la kaĝo mem.

Grosvenor en streĉo aŭskultis, kiam la kunordiganto donis la finan ordonon al la homoj manovrantaj la kaĝon:

– Malfermu la pordon kiel eble plej larĝe – diris Morton – kaj ĵetu ĝin al la estaĵo. Atentu, ke ĝi ne kaptu la stangojn per siaj manoj.

Estas nun aŭ neniam, pensis Grosvenor. Se mi havas iujn obĵetojn, mi devas malkaŝi ilin.

Sed kion precize li estus dironta? Li povus doni al ili siajn malklarajn dubojn. Li povus eltiri la evidentan konkludon el la analizo de Gunlie Lester kaj deklari ke kio okazis ne estis hazarda paneo. Li eĉ povus sugesti, ke ŝipo plena de similaj estaĵoj insidas ie proksime por ataki.

Tamen, oni prenis ĉiujn antaŭzorgojn kaze de tia situacio. Se efektive estus malamika veturilo insidanta ie en la spaco, malfermante nur malgrandan breĉon en la fortokampo ili malkovris ilian propran ŝipon nur en minimume. La ekstera kiraso povus esti detruita ĉe ĉi tiu punkto, homoj starantaj sur la ŝipkorpo povus esti mortigitaj, sed la ŝipo ne estus neniigita.

La malamiko trovus ke liaj agoj produktus neniujn rezultojn. Li renkontus bone kirasitan kaj armitan veturilon regatan de homoj decidemaj batali al la morto.

Do Grosvenor decidis sin deteni de komenti. Siajn dubojn li konservos por si mem.

– Ĉu iu alia havas komentojn? – Morton demandis.

– Jes. – Juĝante laŭ la voĉo, la nova partoprenanto en la diskuto estis von Grossen. – Mi havos la honoron fari detalan ekzamenon de tiu ĉi estaĵo. Mi ŝatus havi almenaŭ semajnon aŭ eĉ monaton por fari ĉi tion.

– Ĉu vi volas diri – enmiksis Morton – ke ni restos en unu loko dum monato, por ke viaj spertuloj povu ekzameni la monstron?

– Kompreneble – respondis la fizikisto.

Morton pensis kelkajn sekundojn, poste diris:

– Tio ne dependas nur de mi, von Grossen. Ĉi tio estas scienca ekspedicio. Ni estis ekipitaj por kolekti milojn da specimenoj. Kiel sciencistoj, ni devus atenti ĉion. Nenio povas resti neklarigita. Tamen mi devas rimarki, ke se ni dediĉus monaton al ĉiu specimeno, kiun ni prenus surŝipe, nia vojaĝo daŭrus plurajn jarcentojn anstataŭ kvin aŭ dek jarojn. Bonvolu ne preni ĉi tion kiel obĵeton. Kompreneble, ĉiu nova specio devas esti zorge ekzamenita.

– Mi pensas – von Grossen respondis – ke ni devas diskuti ĝin.

– Ĉu iu havas komentojn? – Morton demandis. Kiam neniu parolis, li ordonis trankvile: – Bone, kamaradoj. Iru kapti ĝin!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.