|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INTERPLANEDA MISIOAŭtoro: A. E. van Vogt |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Siever estas morta. – Grosvenor aŭdis la voĉon de Morton, tute senespriman. – Kion ni faros sen li? Kaj Breckenridge! Kaj Coulter, kaj... Ĝi estas koŝmaro!
En la koridoro amasiĝis multe da homoj, kaj Grosvenor, kies kajuto estis sufice malproksime de la kaĝo, staris en la lastaj vicoj de la homamaso. Dufoje li provis antaŭenpuŝiĝi, sed estis repuŝita de aliaj, kiuj eĉ ne turnis sin por rigardi, al kiu ili blokis la vojon. Li finfine cedis provadon kaj ekkomprenis, ke Morton denove intencis paroli. La kunordiganto malgaje rigardis la homamason; lia elstara makzelo montris sin eĉ pli okulfrape ol kutime.
– Se iu havas eĉ la plej etan ideon, kio okazis ĉi tie, ni ŝatus aŭdi ĝin!
– Spaca frenezo!
Grosvenor sentis ondon de inscito pro la sugesto, sensignifa frazo, kiu restis en cirkulado dum multaj jaroj da interstela vojaĝado. Estas vere, ke la astronaŭtoj, vivantaj en soleco, timo kaj konstanta streĉo, freneziĝis, sed ĝi ne estis aparta, specifa morba ento. Longaj vojaĝoj havis siajn emociajn danĝerojn – interalie tial li troviĝis surŝipe – sed la frenezo induktita de soleco certe ne estis unu el ili.
Morton hezitis. Ne estis dubo, ke ankaŭ li trovis la komenton senutila, sed ĉi tio ne estis la plej bona tempo por argumenti. Homoj estis timigitaj kaj streĉitaj; ili volis vidi, ke oni faras taŭgajn agojn, ili volis senti sin pli memfidaj. Ofte okazis en tiaj situacioj, ke ekspediciestroj aŭ armeaj komandantoj tuj perdis la fidon de siaj subuloj. Grosvenor havis la impreson, ke ĉi tiuj estas la aferoj pri kiuj Morton pripensis. Tion subtenis liaj zorgaj vortoj:
– Ni pensis pri tio – li konfesis. – Doktoro Eggert kaj liaj helpantoj ekzamenos ĉiujn korpojn; cetere ĝuste tion li faras nun.
– Mi jam estas, Morton. – Profunda baritono ekbruis tuj apud la orelo de Grosvenor. – Lasu min trairi!
Turninte sin, la neksialisto rekonis kuraciston Eggert, antaŭ kiu la amaso jam disiĝis. Eggert plonĝis en la homamason, kaj Grosvenor tuj enpuŝis sin malantaŭ li. Kiel li atendis, homoj konfuzis lin kun la asistanto de la kuracisto. Ili alproksimiĝis al Morton.
– Mi aŭdis, kion vi diris, kunordiganto – diris Eggert denove. – Kaj mi povas tuj diri, ke la teorio de spaca frenezo ne taŭgas ĉi tie. Ĉi tiuj homoj havis la gorĝojn elŝiritajn de estaĵo kun la forto de dek viroj. Ili eĉ ne havis tempon por krii. Kaj kie estas nia kato? – li aldonis post momento de silento.
La estro balancis la kapon.
– La katideto promenas ĉirkaŭ la kaĝo, doktoro. Mi ŝatus aŭdi kion la spertuloj dirias pri ĝi. Ĉu ni povas suspekti ĝin? La kaĝo estis konstruita por kvar estaĵoj kelkfoje pli grandaj ol ĝi. Estas malfacile kredi, ke tio estis ĝia faro. Krom se ni havas ĉi tie sciencajn fenomenojn, pri kiuj ni neniam revis antaŭe.
– Morton, ni ne bezonas pliajn pruvojn – rimarkis malĝoje Smith. – Mi bedaŭras diri ĉi tion, ĉar vi scias, ke mi preferus konservi ĝin vivanta. Tamen mi provis fari kelkajn fotojn de ĝi per fluorografa fotilo. Oni povas vidi nenion sur ili. Ĉu vi memoras, kion diris Gourlay: ĉi tiu monstro verŝajne povas ricevi kaj transdoni elektromagnetajn ondojn de ajna longo. La maniero kiel ĝi neŭtraligis la efikon de la pafilo de Kent pruvas ke ĝi influas energion laŭ iu speciala maniero.
– Kion diable ni efektive havas ĉi tie? – ĝemis iu el la homamaso. – Se ĝi povas regi la fluon de energio kaj elsendi ĝin je ajna ondolongo, li povus fini nin ĉiujn!
– Sed ĝi ne faris tion, do ĝi evidente ne estas tiom potenca – diris Morton kaj marŝis decide al la kaĝa kontrolpanelo.
– Vi ja ne intencas malfermi ĉi tiun pordon! - ekkriis Kent, etendante sian eksplodilon.
– Ne, sed ĉi tiu ŝaltilo permesas al ni fluigi elektron tra la planko de la kaĝo kaj ŝoki la estaĵojn troviĝantajn enen. Oni ĉiam enkonstruas tian protektilon en kaĝojn por vivaj specimenoj.
Morton malŝlosis la ŝaltilon kaj premis ĝin. Dum momento fluis kurento je maksimuma intenseco, kaj poste el la metalo eliĝis bluaj flamoj kaj la panelo de cirkvitgardiloj super la kapo de la kunordiganto fariĝis nigra. Morton prenis unu el ili el ĝia tenilo kaj pririgardis ĝin sulkigante brovojn
– Strange. Ili ne devus esti forbrulintaj. – Li balancis la kapon. – Nu, nun ni povas nek rigardi en la kaĝon nek aŭskulti, kio okazas tie.
– Se ĝi povis turni la elektran seruron kaj malfermi la pordon, ĝi verŝajne sciis, kio povos minaci al ĝi – diris Smith. – Kaj kiam vi fermis la cirkviton, ĝi estis preta tuj reagi.
– Almenaŭ ni scias, ke ĝi estas vundebla pro niaj aparatoj – Morton diris malgaje. – Ĉar ĝi devas neŭtraligi ilian energion. Tamen estas la plej grave, ke ni tenas ĝin ŝlosita, malantaŭ muroj faritaj el dek centimetroj de la plej malmola ŝtalo. En la plej malbona kazo, ni malfermos la pordon kaj pafos ĝin per nia plej granda portebla eksplodilo. Tamen provizore ni provu alkonduki elektron al la interno de la kaĝo per telefluora kablo.
Lin interrompis frakasa bruo venanta el la ŝtala malliberejo. Io peza frapis la muron, kaj post momento aŭdiĝis obtuza frakaso, kvazaŭ multe da malgrandaj objektoj falus sur la plankon. Al Grosvenor, la sonoj similis al malsupren forŝoviĝanta ŝtona montodeklivo.
– La katido scias, kion ni intencas fari – Smith diris al Morton. – Mi vetus, ke ĝi estas sufiĉe freneza. Ĝi ekkomprenas kiom stulta ĝi estis reveni en la kaĝon.
La streso estis ĉesanta. Homoj komencis rideti nervoze, kaj iu eĉ malhele ekridegis, aŭdinte Smith-on plendi pri la sorto de la bestaĉo. Grosvenor ne sciis, kion pensi pri tio. Bruoj en la kaĝo timigis lin; aŭdado estas la plej trompa el la sentumoj. Estis neeble konstati, kio estis okazinta aŭ okazanta en la kaĝo en tiu momento.
– Unu afero interesas min – diris la ĉefinĝeniero Pennons. – Kial la telefluorometra indikilo saltis al la maksimuma nivelo, kiam oni aŭdis tiun ĉi bruon? Mi rigardas ĝin kaj pensas...
Kaj en la koridoro kaj en la kaĝo ekregis silento. Abrupte en la pordo malantaŭ Smith estiĝis malgranda konfuzo kaj aperis kapitano Leeth akompanata de du uniformitaj soldatoj.
– Mi pensas, ke mi devus transpreni komandon – diris la kapitano, fortmuskola, kvindekjara viro. – Ŝajnas al mi, ke estas iuj diferencoj de opinio inter niaj specialistoj pri la plua sorto de tiu ĉi estaĵo. Ĉu mi pravas?
– La konflikto estas jam solvita. – Morton balancis la kapon. – Ni ĉiuj opinias, ke oni devas ĝin mortigi.
Kapitano Leeth kapjesis.
– Mi ĵus estis dononta tian ĉi ordonon. Mi pensas, ke ĝi minacas la sekurecon de la ŝipo, kaj tio estas mia agkampo. Faru lokon! – li ordonis, plilaŭtigante la voĉon. – Paŝu reen!
Malplenigo de la koridoro okupis kelkajn minutojn. Grosvenor elspiris kvietiĝe. Se la bestaĉo forlasus la kaĝon kiam la antaŭaj vicoj ne povus retiriĝi rapide, multe da homoj povus estiĝi viktimoj de ĝi. Kvankam la danĝero ne ĉesis ekzisti, la situacio iĝis regata.
– Ho ve! — iu ekkriis. – La ŝipo ŝajne ekmoviĝis!
Grosvenor ankaŭ ricevis impreson, kvazaŭ oni ĵus estis farinta sekundan motorteston. La potenca ŝipo ektremis.
– Pennons, kiu estas en la maŝinejo? – Leeth akre demandis.
– Mia asistanto kun helpantoj. – La ĉefinĝeniero paliĝis. – Mi ne scias kiel…
La "Stel-Hundo" denove ekskuiĝis kaj klinis sin unuflanken kvazaŭ ĝi estus falonta. La potenca forto ĵetis Grosvenor-on planken. Li konfuziĝis dum momento, sed rapide, kvankam malfacile, rekonsciiĝis. Ĉie ĉirkaŭe kuŝis homoj, ĝemantaj pro doloro. Morton ion ekkriis, sed la neksialisto ne komprenis liajn vortojn. Kapitano Leeth pene leviĝis, malbenante kaj murmurante al si.
– Kiu diable ekfunkciigis la motorojn?
Akcelo ne malpliiĝis. La trogravitado devis esti kvin, eble eĉ ses "g". Fidante sian kapablon sin helpi, Grosvenor subigis la doloron kaj ekstaris. Li alŝoviĝis pli proksimen al la muro kaj mallerte enigis la maŝinĉambronumeron sur la plej proksima komunikilo, ne vere atendante la aparaton estu funkcianta. Malantaŭ li aŭdiĝis basa krio. Li turnis sin kaj ekvidis Morton-on rigardantan la ekranon super lia ŝultro.
– Tio estas la katido! – kriis la estro. – Ĝi eniĝis la maŝinejon. Ni flugas en la kosmon!
Li ankoraŭ ne finis sian frazon, kiam la ekrano nigriĝis. La troŝarĝo daŭris. Grosvenor stumblante eniris la salonon, transiĝis la distancon ĝis la pordo en la kontraŭa muro, kaj eliris en la sekvan koridoron. Se lia memoro ne trompis lin, ie proksime devis troviĝi kaŝejo kun vakuoskafandroj. Kaj efektive tiel estis, sed kiam li alproksimiĝis, li rimarkis, ke Leeth estis tie pli frue kaj ĝuste nun mallerte provis surmeti sian skafandron. Fine la kapitano sukcesis hermetikigi ĝin kaj aktivigi la kontraŭtrogravitadan modulon, poste turnis sin kaj helpis al Grosvenor vestiĝi. Ankoraŭ minuton kaj ankaŭ li povis suspiri trankvile, ĉar la gravito en la skafandro falis al unu "g". Post kelkaj minutoj, la provizo de skafandroj el la kaŝejo elĉerpiĝis, do oni devis malsupreniri kaj preni pli el la malsupra ferdeko, sed pri tio zorgis aliaj ŝipanoj. Kapitano Leeth jam sukcesis ie malaperi, kaj Grosvenor, diveninte la pluan evoluon de la situacio, kuris rekte al la kaĝo, kie la granda kato estis malliberigata. Ĉe la malfermita pordo svarmis grupo da sciencistoj.
Li antaŭenpuŝis kaj rigardis super la ŝultroj de tiuj starantaj en la unua vico. En la malantaŭa muro de la ĉambro troviĝis grandega truo, tra kiu kvin homoj facile povus trapremiĝi. La metalo estis retrofleksita, kaj la rando de la aperturo kondukanta en la sekvan koridoron estis disŝirita kaj neregula.
– Mi povus ĵuri, ke tio estas neebla – Pennons ekflustris, starante apud la kaĝo kun sia kaskviziero malfermita. – Unu bato de dek-tuna martelo apenaŭ postlasas nur spuron sur la surfaco de tia tavolo de mikroŝtalo. Kaj ni aŭdis nur unu frapon. La atoma dispecigilo bezonus almenaŭ unu minuto por fari ion tian, sed ĝi poluus la tutan areon por longaj semajnoj. Morton, ni havas aferon kun la vera superestaĵo!
La kunordiganto respondis nenion, kaj Smith komencis el proksime pririgardi la truon en la muro.
– Domaĝe, ke Breckenridge estas morta, ĉar ni povus uzi metalurgiston. Bonvolu rigardi! – Li tuŝis la randon de la breĉo, diserigante metalpecon, kiu disfalis sur la plankon en formo de maldensa pulvoro.
Grosvenor puŝiĝis en la ĉambron.
– Mi scias iom pri ĉi tio – li diris, kaj kelkaj viroj aŭtomate flankenŝoviĝis de lia vojo. Li ekstaris apud Smith. La biologo sulkigis la brovojn kaj demandis suspektinde:
– Ĉu vi estas la asistanto de Breck?
La neksialisto ŝajnigis ne aŭdi la demandon kaj kliniĝinte komencis foseti en la amaso da fragmentoj sur la planko. Post momento li rektiĝis.
– Nenio eksterordinara – li konstatis. – Kiel vi verŝajne scias, oni faras tiuspecajn kaĝojn el elektromagnetaj alojoj, por kiuj la krudmaterialo estas ete pulvorigita metalo. Nia bestaĉo uzis siajn kapablojn por influi la fortojn, kiuj kuntenis partiklojn de materialo. Ĉi tio klarigus la abruptan elektran konsumon per la telefluora kablo, kiel sinjoro Pennons atentigis. La katido ekĉerpis elektron, uzis sian korpon kiel transduktilon, faris truon en la muro kaj kuris al la maŝinejo.
Grosvenor surpriziĝis, ke oni permesis lin kompletigi tiun ĉi rapidan analizon. Tamen, ĉio indikis, ke tiuj kolektitaj prenis lin por kunlaboranto de Breckenridge. Cetere estis nenio stranga en tio: sur la grandega ŝipo homoj ankoraŭ ne havis tempon por koni ĉiujn asistantojn kaj teknikistojn de malsuperaj rangoj.
– Do ni havas aferon kun la superestaĵo, kiu transprenis nian ŝipon, sinjoro kunordiganto – Kent trankvile konkludis. – Ĝi regas la maŝinejon kaj ĝiajn potencresursojn, kaj ankaŭ kontrolas la plejmulton de laborejoj.
Grosvenor rimarkis, ke ĉi tiu simpla resumo de faktoj faris profundan impreson sur homoj. Sur iliaj vizaĝoj aperis maltrankvilo kaj timo.
– Sinjoro Kent eraras – kontraŭis la ĉefoficiro. – La bestaĉo ankoraŭ ne regas tute supere en la maŝinejo, ĉar la komandcentrejo daŭre estas nia. Kaj el ĝi oni povas kontroli ĉiujn aparatojn. Vi sinjoroj, ne estante parto de la ŝipanaro, ne konscias pri la defendaj mekanismoj, kiujn ni havas al dispono. Kompreneble, la katido povas eventuale bloki la centralon, sed provizore ni havas eblon malŝalti ĉiujn funkciojn de la maŝinejo.
– Je la amo Dia! – iu ekkriis. – Kial do vi metis mil homojn en kosmoskafandrojn anstataŭ simple tion ĉi fari?
– Kapitano Leeth kredas, ke la fortokampoj en la skafandroj estos por vi pli bona protekto – klarigis la unua oficiro. – Ekzistas certa probableco, ke la bestaĉo neniam antaŭe estis submetita al trogravitadoj de kvin aŭ ses "g". Forigi unu el niaj avantaĝoj kiel rezulto de malbone pripensitaj agoj faritaj en paniko estus grava eraro.
– Kiajn aliajn avantaĝojn ni havas?
– Mi respondos al tiu demando – Morton enmetis. – Ni jam scias multon pri tiu ĉi estaĵo. Mi estas ĵus propononta eksperimenton al kapitano Leeth. Ĉu vi petos vian komandanton aprobi etan teston, kiun mi ŝatus fari? – li diris al la oficiro.
– Mi pensas, ke estus pli bone, se vi mem parolus kun li, sinjoro kunordiganto. Li estas en la komandcentrejo. Vi povas kontakti lin per komunikilo.
Morton revenis de la komunikilo post kelkaj minutoj.
– Pennons, ĉar vi estas la oficiro sur ĉi tiu ŝipo kaj samtempe vi respondecas pri la maŝinejo, kapitano Leeth volas ke vi superrigardu ĉi tiun teston.
Grosvenor kredis aŭdi noteton de subpremita inscito en la voĉo de la kunordiganto. Ŝajne Leeth ne ŝercis kiam li sciigis ke li transprenas la komandon. Jen la eterna problemo pri la divido de kompetentecoj; la demarkacia linio estis desegnita kiel eble plej precize, sed estas malfacile antaŭdiri ĉiujn situaciojn. Finfine, la plej granda parto de ĝi dependis de la karaktero de la kontraŭuloj. Ĝis tiam, la oficiroj kaj la subigita al la armeo ŝipanaro, diligente plenumis siajn devojn, tute submetiĝante al la celo de la misio. Tamen, sperto de aliaj unuoj instruis homojn de la registaro, ke la militistaro, pro neklaraj kialoj, ne tre respektas sciencistojn. Tiu ĉi malemo montriĝis en momentoj kiel la nuna, ĉar ne estis kialo, kial Morton ne faru mem sian propran eksperimenton.
– Sinjoro kunordiganto, mankas tempo por informi min pri la detaloj de via plano – Pennons respondis. – Bonvolu doni ordonojn. Se mi havos iujn rezervojn, ni diskutos ilin.
Li tiel gracie pasis la bastonon al Morton. Kvankam li estis soldato, li ankaŭ estis la ĉefinĝeniero de la "Stel-Hundo", kaj tial sciencisto kun altaj kvalifikoj.
– Sinjoro Pennons – Morton iris rekte al la afero. – Bonvolu asigni grupojn de kvin teknikistoj al ĉiu el la kvar koridoroj kondukantaj al la maŝinejo. Mi mem gvidos unu el ili, Kent prenos la duan, Smith prenos la trian, kaj kompreneble vi havos la kvaran. Ni uzos porteblajn hejtilojn por trarompi la pordon, kiun mi rimarkas, ke estas ŝlosita. La katido zorgis pri tio. Selenski, vi iros al la komandcentrejo kaj malŝaltos ĉiujn sistemojn krom la ĉefa propulso. Bonvolu konekti la elektron al unu komuna ŝaltilo kaj malŝalti la tutan elektroprovizon samtempe. Nur memoru unu aferon: la trogravitado devas resti senŝanĝa. Ne aktivigu kontraŭgravitajn aparatojn. Ĉu estas klare?
– Jes! – la piloto salutis kaj iris al la centralo.
– Kaj bonvolu sciigi min per komunikilo, se tamen iu el ĉi tiuj aparatoj estus refunkciigita! – Morton kriis post li.
Ĉiuj viroj elektitaj por ago apartenis al la armea personaro de la ŝipo. Grosvenor, akompanata de manpleno da scivolemuloj, observis la kuron de agoj el sekura distanco de pli ol kvindek metroj. Kiam oni alportis la hejtilojn kaj starigis protektajn ekranojn, li havis la impreson, ke neevitebla katastrofo atendas ilin. Li aprezis la celecon de la provo, kies atestanto li estis ĵus estonta; plie, li kredis, ke ĝi havas ŝancon de sukceso, kvankam ĝi estos neantaŭvidita sukceso – nur bonŝanca akcidento. Sed kio plej incitis lin estis la fakto, ke li povis nur observi kaj kritiki.
– Kiel mi jam diris, nia atako estas esence provo – venis la voĉo de Morton el la komunikilo. – Mi supozas, ke la katido ne estis sufiĉe longe en la maŝinejo por kontraŭstari aŭ prepari sin kontraŭ ĝi. Tamen, krom la ebleco, ke ni povos simple forigi ĝin, mi havas teorion. La ideo estas simpla: oni dezajnis la pordon de la maŝinejo tiel, ke ĝi eltenu eĉ sufiĉe grandan eksplodon, do la hejtiloj bezonos almenaŭ kvaronhoro por trarompi ĝin. Dum ĉi tiu tempo, la ĉambro estos malkonektita de la elektroprovizo. Selenski prizorgos tion. Li lasos la propulson funkcianta, kompreneble, sed la motoroj uzas nuklean reagon, kaj mi suspektas, ke nia gesto ne povas uzi ion tian. Vi baldaŭ vidos, pri kio temas al mi. Almenaŭ tian esperon mi havas. Selenski, ĉu vi estas preta? – li demandis, iomete plilaŭdigante la voĉon.
– Jes.
– Bonvolu malŝalti la elektron.
La koridoro – kaj kun ĝi la tuta ŝipo – subite plonĝis en mallumon. Grosvenor ŝaltis la spotlumon enkonstruitan en sia skafandron. Aliaj sekvis la ekzemplon; lumradioj falis sur palajn vizaĝojn, kiuj malkaŝis streson.
– Fajron! – La ordono de Morton eksonis klare kaj distinge.
Porteblaj hejtiloj ekvibris kaj ŝprucis torentojn da varmo generitajn de siaj propraj atompiloj. Varmondoj batis la pordon de la maŝinejo, el kiu tuj malsuprenfluis la unuaj gutoj da likva metalo. Grosvenor observis ilin formi riveretojn kaj flui plue malsupren. Estis pli kaj pli da ili. La travidebla ŝildekrano nebuliĝis, kaj estis pli malfacile vidi tra ĝi kio okazas al la pordo, kiam subite la metalo ekbrilis blanke. La varma ŝtalo lumis per hela, fantoma fajro, malrapide cedante lokon al la fajra furiozo de la hejtiloj.
La tempo pasis ĝis Morton finfine alvokis Selenski-on per raŭka voĉo.
– Nenio okazas, sinjoro kunordiganto.
– Ĝi certe devas ja ion fari – Morton komentis per laŭta flustro. – Ĝi ne povas simple sidi tie senage kaj atendi kiel rato en kaptilo. Selenski!
– Daŭre nenio.
Pasis sep minutoj, dek, dek du.
– Sinjoro kunordiganto! – Selenski ekkriis nervoze. – Ĝi ekfunkciigis la generatoron!
Grosvenor profunde enspiris kaj aŭdis la voĉon de Kent:
– Morton, ni ne povas trapiki pli profunde. Ho! Tion vi celis?
La ekspedicia kunordiganto rigardis tra la viziero, kaj eĉ al Grosvenor, malgraŭ la distanco apartiganta lin de la maŝinejo, ŝajnis, ke la metalo paliĝis kaj ne plu lumis tiel hele kiel antaŭe. La pordo ruĝiĝis, kaj post momento ĝi eĉ pli mallumiĝis, malvarmiĝante antaŭokule.
– Jen ĉio por nun – ĝemis Morton. – Bonvolu lasi gardistojn en ĉiu koridoro kaj ne tuŝi la hejtilojn. Mi atendos en la komandcentrejo la estrojn de ĉiuj departementoj.
Grosvenor ekkomprenis ke la eksperimento finiĝis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.