La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INTERPLANEDA MISIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XX

Kaj Ixtl aperis dufoje dum unu horo kaj kvardek kvin minutoj necesaj por starigi la ekranojn sur la oka etaĝo. Restis al li ankoraŭ ses ovoj, kaj li intencis uzi kvar el ili. Lin ĝenis nur tio, ke akiri ĉiun sekvan guul-on daŭras por li pli kaj pli longe. Homoj ŝajnis pliigi sian singardemon. La ĉeesto de la atomaj ĵetiloj devigis Ixtl-on kapti nur la homojn kiuj manovris ilin.

Malgraŭ ĉiuj ĉi tiuj restriktoj, ĉiu sekva ekskurso prenis al li malpli da tempo. Ixtl ne sentis timon. Li devis fari tion, kion li faris. Poste li komencos forigi homojn.

* * *

Kiam oni kompletigis la ŝirmadon sur la oka etaĝo kaj forigis de ĝi la ĵetilojn, ĉiuj moviĝis unu etaĝon pli supren. Grosvenor aŭdis kapitanon Leeth diri:

– Sinjoro Pennons, ĉu vi pretas ŝalti la kampon?

– Jes. – La voĉo de la inĝeniero venanta el la komunikilo estis raŭka. – Ni perdis kvin homojn. Ni estis tre bonŝancaj, sed ni devas fordoni unu pli.

– Ĉu vi aŭdis, sinjoroj? Ankoraŭ unu pli. Unu el ni devas esti la logilo, ĉu li ŝatas tion ĉi aŭ ne. – Ĝi estis konata voĉo, kvankam neniu aŭdis ĝin delonge. La laŭtparolilo denove krakis. – Jen Gregory Kent. Mi bedaŭras diri, ke mi parolas al vi el la sekura maŝinejo. D-ro Eggert diras, ke mi estos forigita el la malsanullisto plej frue en semajno. Kapitano Leeth ĵus sendis al mi la dokumentoj de Kunordiganto Morton. Mi petas Kellie-on diri kelkajn vortojn pri ili. Mi pensas, ke ĉi tio klarigos tre gravan aferon. Ĉi tio permesos al ni pli bone kompreni la situacion, en kiu ni troviĝas. Mi kredas, ke ni ĉiuj havas la rajton scii la veron.

– Eee – el la laŭtparolilo aŭdiĝis la malgaja voĉo de la sociologo. – Jen miaj konkludoj. Kiam ni renkontis la entrudiĝinton, ĝi ŝvebis en la kosma spaco, kvaron milionon da lumjaroj de la plej proksima stelsistemo, plej klare senigita de ia ajn transportrimedo. Bonvolu imagi ĉi tiun distancon kaj poste demandu vin: kiom da tempo ĝi bezonus por traflugi ĝin memstare? Lester faris la kalkulojn por mi, do mi petas lin montri la rezultojn.

– Jen Lester parolas. – La voĉo de la astronomo ŝajnis strange seka. – Plej multaj el vi konas la aktualan teorion pri la originoj de la nuna universo. Ekzistas pruvsignoj, ke ĝi formiĝis el la restaĵoj de la antaŭa, kiu diseriĝis antaŭ multaj duilionoj da jaroj. Oni kredas, ke en la venontaj duilionoj da jaroj nia universo suferos similan katastrofon – ĝi ĉesos ekzisti pro granda eksplodo. La kaŭzoj de tia eksplodo estas nekonataj...

Rilate la demandon de Kellie – la astronomo daŭrigis – mi povas respondi ĝin nur bilde. Supozu, ke la skarlata monstro ektroviĝis en la spaco en la momento de granda eksplodo. Ĝi tiam alvenus en intergalaksian spacon kaj estus nekapabla iel ajn ŝanĝi direkton de sia drivado. Kaj tiel ĝi drivus senfine neniam renkontante ununuran stelon en distanco de malpli ol kvaronmiliono da lumjaroj for. Ĉu pri tio vi pensis, Kellie?

– Jes. Plej multaj el vi verŝajne memoras tion, kion mi diris pli frue: ŝajnas neeble, ke ĉi tiu monstro havu membrojn sen esti antaŭe vivinta sur iu planedo. Tamen, se ĝi vivus, ĝi devus esti konkerinta la tutan universon jam antaŭ longe. La evidenta konkludo estas: se ĉi tiu specio devis konkeri la universon, ĝi certe faris tion. Sed nun ni komprenas, ke ĝi regis la antaŭan universon, ne la nunan. Ĝi do klopodos por regi la kosmon denove. Mi pensas, ke ĉi tio estas almenaŭ kredebla teorio, se ne io pli.

– Mi certas – Kent diris akordige – ke ĉiuj sciencistoj surŝipe komprenas, ke ni nepre parolas pri teorioj, pri kiuj ni ankoraŭ ne havas multajn pruvojn. Tial indas konsideri nian entrudiĝinton kiel reprezentanton de la specio iam reginta la universon. Eblas, ke estas similaj estaĵoj flosantaj ĉirkaŭe ie en la kosmo. Ni povas nur esperi, ke neniu ŝipo iam denove renkontos unu el ili. Biologie, ĉi tiu specio povas esti miliardoj da jaroj pli aĝa ol ni. Kaj tial ni sentas pravecon peti vin tute dediĉi vin al la bona afero...

La paroladon interrompis kriego de iu homo.

– Ĝi kaptis min!… Rapidu!… ĝi deŝiris mian kostumon… – La vortoj fariĝis nekomprenebla stertoro.

– Tio estis Dack, vicestro de la geologia fako – diris Grosvenor streĉite. Li diris ĉi tiujn vortojn aŭtomate. Li havis bonegan kapablon rekoni voĉojn.

Alia voĉo kraketis tra la laŭtparolilo.

– Ĝi fugas malsupren. Mi vidis ĝin trapuŝi sin al la malsupra etaĝo!

– La fortokampo – diris tria, pli trankvila voĉo – estas ŝaltita. – Tiu estis Pennons.

Grosvenor scivoleme rigardis malsupren al siaj piedoj. Brila blua lumo ekbrilis sur la planko. Langoj de blueta fajro avide rampis al la protekta kostumo, sed haltis kelkajn centimetrojn for, kvazaŭ retenataj de iu nevidebla forto. Ne estis sono en la aero. Pensante pri nenio, Grosvenor ĉirkaŭrigardis la koridoron plenan de blua fajro. Dum momento li havis la impreson, ke li rigardas ne rekte antaŭen, sed malsupren en la ŝipon.

Lia menso rapide revenis al laboro. Li rigardis, fascinita, kiel bluaj fajreroj provis trapasi en la kostumon.

Pennons denove parolis, ĉi-foje flustre:

– Se la plano funkciis, la monstro estis kaptita sur la sepa aŭ oka etaĝo.

Kapitano Leeth donis ordonojn:

– Ĉiuj, kies familiaj nomoj komenciĝas per la literoj A ĝis L, iros kun mi al la sepa etaĝo! Ĉiuj kun familiaj nomoj komencantaj per M ĝis Z iros al la oka etaĝo kun S-ro Pennons! Ĉiuj manovrantaj ĵetilojn devas resti sur la batallokoj! Kamerafunkciigistoj devas sekvi antaŭajn instrukciojn!

La homoj starantaj ĉirkaŭ Grosvenor haltis proksime de la lifto. Grosvenor estis inter tiuj, kiuj moviĝis al la fronto kaj staris rigardante la korpon kuŝantan sur la planko. Ĝi aspektis kvazaŭ ĝi estus tenata de brilantaj blufajraj langoj. Kapitano Leeth rompis la silenton.

– Levu lin!

Du viroj energie movis antaŭen kaj tuŝis la korpon. Blua fajro elŝprucis al ili kvazaŭ por forpeli ilin. La viroj levis la korpon kaj la helaj ligiloj tuj ellasis. Oni transportis la korpon al la lifto, kiu iris al la deka etaĝo, kiu ankoraŭ ne estis protektita de la kampo. Grosvenor sekvis la aliajn kaj staris silente dum oni metis la korpon sur la plankon. Senviva, ĝi konvulsie tordiĝis dum kelkaj minutoj, liberigante grandegajn kvantojn da sorbita energio. Sekve ĝi malrapide sinkis en mortan senmovon.

– Mi atendas viajn raportojn! – Kapitano Leeth diris malvarme.

– Homoj estis distribuitaj tra la tri etaĝoj laŭplane. Ili konstante fotas per fluorografaj kameraoj. Se entrudiĝinto estas en ĉi tiu areo, ĝi devas esti rimarkita. Necesos almenaŭ pliaj tridek minutoj por serĉi la areon – diris Pennons post momento de silento.

Post iom da tempo, raportoj komencis veni.

– Nenio! – La voĉo de Pennons montris timon. – Komandanto, la entrudiĝinto certe trarompiĝis!

Ie en la malproksimo eksonis malespera voĉo:

– Kaj kion ni faros nun?

Grosvenor sentis kvazaŭ tiuj vortoj reflektus la dubon kaj timon sentatajn de ĉiuj homoj surŝipe.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.