La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INTERPLANEDA MISIOAŭtoro: A. E. van Vogt |
©2025 Geo |
La Enhavo |
– Mi estas trankvila kaj malstreĉiĝita – anoncis la registrita voĉo de Grosvenor. – Mi pensas pri nenio. Tio, kion mi vidas, ne devas rilati al tio, kion mi rigardas. Kion mi aŭdas eble ne havas ian ajn signifon por la interpreta centro en mia cerbo. Sed mi vidis ilian urbon tia, kian ili volis ĝin prezenti. Sendepende de tio, ĉu kion mi nun vidas kaj aŭdas, havas sencon aŭ ne, mi restos trankvila, malstreĉiĝita...
Grosvenor atente aŭskultis siajn proprajn vortojn, poste turnis sin al Korita.
– Jen ĉio – li diris simple.
Kompreneble, povus okazi, ke li konscie ne ricevus ian parton de la transdono. Sed ĝi ĉiuokaze estos elsendata, kaj sen partopreno de la konscio de Grosvenor ĝi eĉ pli presos sin en lian menson. Daŭre aŭskultante, li la lastan fojon kontrolis la encefaloregulilon. Ĝi funkciis ĝuste. Sekve li turnis sin al Korita:
– Mi agordis la aŭtomatan signalmalŝalton post kvin horoj. Se vi premas ĉi tiun komutilon – li montris al la ruĝa levilo – vi povas liberigi min pli frue, sed faru tion nur kiel lasta rimedo.
– Kio por vi signifas la lasta rimedo?
– La atako de fremduloj. – Grosvenor hezitis. Li preferus programi kelkajn paŭzojn en la eksperimenton. Sed tio, kion li intencis fari, ne estis nur scienca eksperimento. Tio ankaŭ estis batalo je la vivo aŭ morto. Preta agi, li apogis sian manon sur la kontroldisko. Kaj li hezitis.
Timo ekposedis lin. En kelkaj sekundoj, la grupa menso de sennombraj birdaj estaĵoj transprenos parton de lia nerva sistemo. Ili sendube provos gvidi lin kiel ili gvidis la ceterajn ŝipanojn.
Li estis preskaŭ tute certa, ke li kontaktos kun multaj kunlaborantaj mensoj. Sur la planedo li vidis neniujn maŝinojn, neniujn veturilojn, nek eĉ la plej primitivajn teknikajn ekipaĵojn. Komence li supozis, ke liaj kontraŭuloj uzas televid-similajn kameraojn, tamen poste li venis al la konkludo, ke li vidis la urbon per la okuloj de unu el la loĝantoj. Se tio efektive estis la kazo, tiam la sento de telepatio ĉe tiuj estaĵoj eble estis same bone evoluinta kiel la vidsenso. La kombinita menspotenco de milionoj da birdaj estaĵoj povus trapasi distancon de multaj lumjaroj. En ĉi tiu mondo, maŝinoj estis senbezonaj.
Grosvenor ne sciis per kio finiĝos lia provo aliĝi al la kolektiva menso.
Daŭre aŭskultante la registritan voĉon, li manipulis la encefaloreguligilon, iomete modifante la ritmon de siaj propraj pensoj. Li devis esti singarda. Eĉ se li tre volus, li ne povus plene agordi sin al la fremduloj, ĉar malantaŭ tiuj ritmaj impulsoj kuŝis menslucideco aŭ frenezo. Li devis sin limigi ricevi pensojn, kiuj el psikologia vidpunkto ne ŝajnis frenezaj.
La encefaloreguligilo transformis pensojn en lumfaskon, kiu falis rekte sur la bildon projekciitan de la fremdaj estaĵoj. Se la estaĵo elsendante la mesaĝon povus ricevi la ŝablonon enkoditan en la lumfasko, ĝi ankoraŭ ne malkaŝis ion ajn. Grosvenor ne atendis klarajn pruvojn, do li ne estis seniluziigita. Li estis konvinkita, ke la nura konfirmo, ke lia mesaĝo estis ricevita, estos ŝanĝo en la ŝablono, kiun oni sendis al li. Ĉi tion – li estis certa – li devos ricevi per sia propra nerva sistemo.
Koncentriĝi je la projekciata bildo estis malfacile por li, sed li ne rezignis. La encefaloreguligilo komencis grave influi tion, kion li vidis, sed malgraŭ tio li daŭre rigardis la ekranon.
– Mi estas trankvila kaj malstreĉiĝita. Mi pensas pri nenio...
Por momento la vortoj trembruis en liaj oreloj. Poste ili eksilentis. En ilia loko aperis la bruo de malproksima fulmado.
La bruo malrapide malpliiĝis. Fine ĝi transformiĝis en daŭran zumadon, simila al muĝo aŭdata en granda konko. Grosvenor rimarkis, ke li vidas malfortan lumon. Ĝi estis malproksime de li kaj disiĝis kiel lanterna lumo en densa nebulo.
– Mi daŭre regas min – li certigis sin mem. – Mi ricevas certajn sensajn stimulojn per ilia nerva sistemo, kaj ili ricevas sentojn per mi.
Li povis sidi ĉi tie kaj atendi, ke la mallumo klariĝos, ke lia menso komencos interpreti la fenomenojn, kiujn li spertas telepatie. Li povus simple sidi tie kaj...
Momenton. Sidi! – li pensis. Ĉu ankaŭ tiuj estaĵoj sidas? Li pli forte koncentris sian atenton. Li aŭdis malproksiman voĉon diri: "Sendepende de tio, ĉu kion mi nun vidas kaj aŭdas, havas sencon aŭ ne, mi restos trankvila..
Lia nazo komencis juki min. Li pensis pri tio. Ili ne havas nazojn, aŭ almenaŭ mi ne rimarkis, ke ili havas. Do mia propra nazo jukas min, aŭ ĝi estas nur iluzio. Li komencis etendi la manon por grati sin, kaj tiam li sentis subitan doloron en la stomako. Li kliniĝus, se li nur povus. Li ne povis. Li ne povis grati sian nazon aŭ meti la manon sur sian stomakon.
Li tiam ekkomprenis, ke la jukado kaj doloro ne venis el sia propra korpo. Ili ankaŭ ne devis rilati al analogaj organoj en la korpo de alia estaĵo. Du tre evoluintaj vivoformoj sendis unu la alian certajn signalojn – li esperis, ke li ankaŭ sendas ilin – kiujn neniu el ili povis ĝuste interpreti. Lia avantaĝo estis ke li sciis ĝin. La fremdulo, kiu vivis en epoko de malkresko, se la teorio de Korita estis ĝusta, certe nenion sciis pri ĝi. Komprenante ĉi tion, Grosvenor mem povis kalkuli je plibonigo de percepto, dum la aliulo povis nur fali en pli grandan mensan konfuzon.
La jukado kvietiĝis. La doloro en la stomako transformiĝis en senton de satiĝo, kvazaŭ li manĝis tro multe. Subite li sentis varman nadlon enpuŝiĝi en lian spinon, tuŝante ĉiun unuopan vertebron laŭvice. Duonvoje, la nadlo glacie malvarmiĝis, kaj sekve la glacio degelis kaj komencis flui en maldika strio laŭ la dorso de Grosvenor. Io – eble mano? eble peco da metalo? eble pinĉiloj? – tuŝetis la muskolon de lia antaŭbrako, preskaŭ elŝirante ĝin el ĝiaj ligamentoj. Lia menso malleviĝis sub la ŝarĝo de dolorsignaloj. Li preskaŭ perdis konscion.
Antaŭ ol tiuj sentoj malaperis, Grosvenor suferis gravan ŝokon. Ili ĉiuj estis iluzioj. Nenio tia okazis, nek en lia korpo nek en la korpo de la birda estaĵo. Lia cerbo kaptis la faskon de signaloj venantaj tra liaj okuloj kaj misinterpretis ilin. En tia kazo, plezuro povus iĝi doloro, ajna stimulo povus kaŭzi ajnan senton. Grosvenor ne atendis, ke la eraroj en interpretado estu tiel gravaj.
Li forgesis pri tio, kiam li sentis delikatan tuŝon sur siaj lipoj. Li aŭdis voĉon: – Mi estas amata... – Grosvenor konstatis, ke li mislegis la signifon. Ne, ĝi ne estis "amata". Ĉi tio – kiel li kredis – estis denove lia cerbo provanta interpreti sensan fenomenon venantan el la nerva sistemo, kiu spertas la realon en tute alia maniero ol la homa. Li konscie ŝanĝis la vortojn, kiujn li aŭdis, al: "Mi estas stimulita de..." – kaj poste li denove aŭskultis la ricevitajn signalojn. Ĉe la fino, li daŭre ne estis certa, kion li fakte aŭdis. La stimuloj sentataj ne estis malagrablaj. Liaj gustoburĝonoj eĉ perceptis ion kiel dolĉecon. Venis al lia menso la bildo de floro. Ĝi estis bela, ruĝa, simila al tiuj de Tero, kaj certe ĝi ne divenis el la planedo Riim.
Riim! – li pensis. Lia menso pleniĝis de subita ekscito. Ĉu tiu ĉi penso atingis lin tra la kosma spaco? Kvankam ĝi estis sufiĉe malracia, la nomo, kiu venis al lia menso, ŝajnis vera. Sed kiom ajn li aŭdis antaŭe, li ne povis forigi siajn dubojn. Daŭre li ne estis certa pri io ajn.
La lasta serio da pulsoj estis sufiĉe agrabla. Malgraŭ tio, li anksiece atendis plian malagrablaĵojn. La lumo estis daŭre malheligita kaj disigita. Denove li havis impreson senti larmojn alflui en liajn okulojn. Subite li sentis fortan jukon en la piedoj. Post momento, la sento malaperis kaj estis anstataŭita de sento de varmo, kvazaŭ li estus en sufoka ĉambro.
– Eraro! – li diris al si mem. – Nenio tia povus okazi.
La stimulo ĉesis. Denove atingis lin nur pulsanta sono kaj difuzita lumo. Ĝi komencis maltrankviligi lin. Eĉ se li elektis efikan metodon, kaj estis nur demando de tempo por akiri kontrolon super la kontraŭulo, li hastis. Ĉiu sekundo proksimigis lin pli kaj pli al pereo. Ie en la kosmo – aŭ pli ĝuste ĉi tie (en tiu momento li vere ne sciis kie li estas) – unu el la plej grandaj kaj multekostaj ŝipoj iam konstruitaj englutis mejlon post mejlo kun rapideco, kiun oni jam ne plu povis determini.
Grosvenor sciis, kiuj partoj de lia cerbo estis stimulataj. Se li aŭdis sonojn, flanka parto de la kortekso devis esti stimulata. La parto de la ekstera tavolo de la cerbo, situanta super la oreloj, generis sonĝojn kaj rememoris pasintajn okazintaĵojn kiam stimulite. Detalaj "mapoj" de la cerbo estis faritaj jam antaŭ longe. La loko de la stimulaj areoj iomete variis inter individuoj, sed la ĝenerala strukturo ĉiam estis la sama.
La homa okulo estas ekstreme preciza mekanismo. La lensoj enfokusigas la realan bildon sur la retino. Juĝante laŭ la vidaĵoj senditaj de la birdurbo, ĝiaj loĝantoj – kiel la loĝantoj de la planedo Riim – havis same precize funkciantajn okulojn. Se Grosvenor sukcesus agordi siajn vidajn centrojn al la ricevata signalo, li ricevus tute fidindan bildon.
Pasis pliaj minutoj. Grosvenor, en subita eksplodo de acerbigo, pensis: ĉu mi devus sidi ĉi tie dum plenaj kvin horoj sen fari ajnan kontakton? Por la unua fojo, li pridubis sian ideon tute mergi sin en ĉi tiu situacio. Kiam li provis movi sian manon kuŝantan sur la potenciometro de la encefaloreguligilo, vere nenio ŝajnis okazi. Aperis nur kelkaj neklaraj sentoj, nur unu el kiuj estis sendube la odoro de brulanta kaŭĉuko.
La trian fojon, li sentis larmojn sub la palpebroj. Tuj poste, tute klara bildo subite aperis antaŭ liaj okuloj, sed ĝi estingiĝis same rapide kiel ĝi aperis. Sed Grosvenor, kiu estis trejnita pri legado de taĥistoskopaj prezentoj, retenis la bildon en sia menso same klare, kvazaŭ li delonge rigardus ĝin.
Ŝajnis al li, ke li troviĝas en unu el la altaj konstruaĵoj, avare prilumigata de la lumo falanta tra la malfermita pordo. La ĉambro ne havis fenestrojn kaj anstataŭ planko estis nur plintoj. En la muroj videbliĝis pordoj kondukantaj al aliaj ĉambroj aŭ provizejoj.
Tiu ĉi bildo samtempe kaj ekscitis kaj teruris lin. Ni supozu, ke li efektive sukcesis fari kontakton kun fremda estaĵo; tiam ĝia nerva sistemo influis la lian, kaj reciproke. Ni supozu, ke li povas atingi staton, en kiu li povos aŭdi per la oreloj de la alia estaĵo, vidi tra ĝiaj okuloj kaj, iagrade, senti tion, kion ĝi sentas. Tamen provizore li ricevis nur vidajn stimulojn.
Ĉu li sukcesos efektivigi motorajn reagojn? Ĉu li kapablus igi la estaĵon marŝi, turni la kapon, movi la brakojn, agi kvazaŭ ĝia korpo apartenus al li? La atako je la ŝipo estis organizita de grupo de mensoj laborantaj kune, agante kaj sentante kune. Ĉu akirante kontrolon super unu membro de ĉi tiu grupo, li povos regi la ceterajn?
Kion li ĝis nun vidis, certe estis vidita per la okuloj de unu individuo. Kion li spertis ĝis nun sugestis, ke li kontaktiĝis kun neniu grupo. Li sentis sin kiel homo malliberigata en malhela ĉelo, kiu trovis truon en la muro, kovrita per duontravidebla materialo, tra kiu malforta lumo atingis lin. De tempo al tempo el ĝi emerĝis iaj formoj, kiel vizioj el alia mondo. Li estis preskaŭ tute certa, ke ili estas veraj bildoj. Sed li ne povis diri la samon pri la sonoj, kiuj ŝajnis veni tra alia truo en la muro, aŭ pri aliaj sentoj, kiuj ŝajnis atingi lin tra la plafono kaj planko.
Homo povas aŭdi sonojn je la frekvenco ne pli ol dudek mil vibrojn per sekundo. Kelkaj estaĵoj nur aŭdis vibradojn je multe pli altaj frekvencoj. Submetante homon al hipnoto, oni povus ridigi lin, kiam fakte li suferis neeltenebla doloro, aŭ kriegi lin kiam oni nur tiklis lin. Stimuloj perceptataj kiel doloraj de unu organismo povas esti neŭtralaj al la alia.
Pensinte pri tio, Grosvenor malstreĉiĝis interne. Restis al li nenio alia krom nur malstreĉiĝi kaj atendi.
Do li atendis.
Venis al li en la kapon, ke la sentoj, kiujn li ricevis, eble estis rilataj al liaj propraj pensoj. Ekzemple – pri kio li pensis antaŭ ol li vidis la internon de la konstruaĵo? Li rememoris al si, ke li pensis pri la strukturo de la homa okulo.
La analogio estis tiel evidenta, ke Grosvenor interne ektremis pro surprizo. Sed io alia venis en la kapon al li. Ĝis nun, li koncentriĝis pri la kapablo vidi aŭ senti ion tra la nerva sistemo de alia estaĵo. Tamen, plenumo de liaj ekspektoj dependis de tio, ĉu li faros kontakton aŭ transprenos kontrolon de la grupo de individuoj, kiuj atakis la ŝipon.
Li subite komprenis, ke por solvi tiun ĉi problemon, li devas tute regi sian propran cerbon. Kelkaj el ĝiaj areoj devus esti tute silentigitaj, ili devus funkcii kun minimuma intenseco, dum aliaj devus fariĝi ekstreme sentemaj por ke alvenantaj impulsoj trovu sian esprimon pli facile. Kiel homo sperta pri uzado de mem-hipnoto, Grosvenor povis atingi tian staton helpe de sugesto.
Kompreneble, li unue devis koncentriĝi pri tio, kion li vidis. Sekve li devus preni kontrolon super la muskola sistemo de individuo apartenanta al la grupo batalanta kontraŭ li.
Ekbriloj de bunta lumo eligis lin el liaj pensoj. Grosvenor traktis ilin kiel pruvon de la efikeco de sia propra sugesto. Kiam la bildo subite akriĝis kaj restis klara, li sciis, ke li estas sur la ĝusta vojo.
La vido estis identa. La individuo kiun Grosvenor kontaktis daŭre sidis sur unu el la plintoj ene de la alta konstruaĵo. Esperante, ke la bildo ne disiĝos en momento, Grosvenor komencis koncentriĝi pri movi la muskolojn de la fremdulo.
La tuta problemo estis, ke li ne tre bone konis la mekanismon de muskola movo. Li ne povis detale imagi ĉiujn impulsojn sendatajn el la cerbo por levi eĉ unu fingron. Do li preferis pensi laŭ tutaj organoj. Sed nenio okazis. Grosvenor – surprizita sed persista – provis uzi simbolan hipnoton, baziĝanta je uzo de unu vorton - ŝlosilon, ampleksantan la tutan movadan procezon.
Malrapide li sentis la brakon de sia viktimo leviĝi. Sekve li igis ĝin movi ĝian kapon. Ankoraŭ unu ordono, kaj la fremda estaĵo ekstaris. Ĉirkaŭrigardante, ĝi rememoris, ke la ĉambro, en kiu ĝi estis, "apartenis" al ĝi. Memoro mallonge kontaktiĝis kun konscio. La estaĵo rekonis sian propraĵon kaj akceptis ĉi tiun fakton sen tro multe da zorgo.
Grosvenor apenaŭ povis reteni sian eksciton. Kun senlima pacienco, li igis la birdan estaĵon ekstari sur ĝiaj piedoj, levi la brakojn, malaltigi ilin, kaj fine marŝi tie kaj ree sur la plinto. Finfine, ĝi sidiĝis sur sia sidloko.
La cerbo devis ricevi ian stimulon, ĉar tuj kiam Grosvenor komencis denove koncentriĝi, lian tutan menson inundis informoj, kiuj ŝajnis influi ĉiujn nivelojn de liaj pensoj kaj sentoj. Li preskaŭ aŭtomate tradukis siajn kirliĝantajn pensojn en kompreneblajn vortojn.
– La ĉeloj krias, krias. La ĉeloj timas. Ho, la ĉeloj sentas doloron! Estas mallumo en la mondo de Riim. Eskapi for de estaĵo – eskapi el Riim... Ombroj, mallumo, konfuzo... La ĉeloj devas malakcepti ĝin... Sed ili ne povas. Ili faris ĝuste traktante gasteme la estaĵon venantan el la granda mallumo, ĉar ili ne sciis, ke ĝi estas ilia malamiko... La nokto falas pli kaj pli profunde. Ĉiuj ĉeloj devas malkonektiĝi... Sed ili ne povas...
Ĉu ili gasteme traktis nin? – distrite pensis Grosvenor.
Tio konvenus al la tuta situacio. Li sciis, ke tio, kio okazis ĝis nun, ankaŭ povas esti klarigata tiel. Li kun teruro ekkonsciis pri la graveco de la situacio. Se la katastrofo okazinta surŝipe estis rezulto de eraro ĉe provo establi amikan kontakton, kian damaĝon povus fari la fremdaj estaĵoj se ili efektive decidus detrui ilin?
Grosvenor estis en pli malbona situacio ol ili. Se li nun rompas kontakton kun ili, ili liberiĝos de la novalvenintoj. Eblas, ke ili atakos. Volante lin forigi, ili eĉ povas detrui la tutan ŝipon.
Li ne havis alian elekton ol daŭrigi kun tio, kion li planis kaj esperi, ke io okazos, kio profitus al li.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2025 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.