|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INTERPLANEDA MISIOAŭtoro: A. E. van Vogt |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Pasis dudek minutoj. Grosvenor sidis en la aŭditorio de la komandcentrejo kaj rigardis Morton-on kaj Kapitano-n Leeth interkonsiliĝantajn flustre starante en la trairejo kondukanta al la kontrolpupitro.
La halo estis plenplena. Oni starigis deĵorantoj en la gravaj lokoj de la ŝipo, kaj ĉiuj aliaj oni petis veni al la renkontiĝo. Soldatoj kaj oficiroj, departementestroj kaj iliaj kunlaborantaro, administraj laborantoj, kaj diversaj teknikistoj ne asociitaj kun specifaj sekcioj – ĉiuj amasiĝis en la komandcentrejo kaj en koridoroj aliĝantaj al ĝi.
La gongo eksonis. La murmuro de konversacioj komencis silenti. La gongo denove eksonis. Ĉiuj konversacioj ĉesis. Kapitano Leeth paŝis antaŭ la kunvenintojn.
– Sinjoroj – li diris – ni ne sukcesas vivi en paco tro longe, ĉu?" Mi komencas havi la impreson, ke ni soldatoj ofte subtaksis sciencistojn en la pasinteco. Ni pensis, ke ili vivas ŝlositaj en siaj laboratorioj, for de ajna reala danĝero. Sed nun ni malrapide konscias, ke la sciencistoj povas fari tondrojn eĉ en serena ĉielo.
Li hezitis momenton, poste rekomencis sian argumenton per la sama, iomete moka tono.
– Kunordiganto Morton kaj mi konsentis, ke la militistaro ne povas elteni sola en la nuna situacio. Dum la estaĵo estas surŝipe, ĉiuj devas esti singardaj. Ĉiuj iru armitaj kaj restu en grupoj – ju pli grandaj des pli bone.
Li denove pririgardis sian aŭskultantaro kaj rekomencis sian paroladon morne:
– Vi devas scii, ke la nuna situacio portas realan danĝeron kaj ke povas esti viktimoj. Morto povas okazi al iu ajn, inkluzive al mi. Vi devas alkutimiĝi al tio. Vi devas akcepti tiun ĉi eventualaĵon. Sed se vi hazarde renkontos ĉi tiun ekstreme danĝeran estaĵon, vi devas defendi vin ĉiakoste. Provu damaĝi ĝin kiel eble plej multe. Vi ne devas morti vane...
… Kaj nun – li montris al Morton – la kunordiganto gvidos diskuton pri la uzo de nia scienca scio en la batalo kontraŭ la malamiko sur la ŝipo. Sinjoro Morton, bonvolu komenci.
Morton malrapide antaŭeniris. Li estis alta, sed li ŝajnis pli malgranda sur la fono de la grandega kontrolpanelo. Liaj grizaj okuloj esplore rigardis la vizaĝojn de la kunvenintoj, ne prokrastante pli longe sur neniu el ili. Li klare provis taksi la humoron de la aŭdantaro. Li komencis de laŭdo pri la sinteno de kapitano Leeth, poste diris:
– Mi analizis ĉiujn eventojn kaj laŭ mi neniu – inkluzive de mi mem – povas respondeci pri la enŝipiĝo de la estaĵo. Kiel vi memoras, ni decidis transporti ĝin internen nur post meti ĝin malantaŭ protektaj ekranoj. Pri tiaj antaŭzorgoj ne estis dubo, kaj nur malfeliĉa akcidento malhelpis ilin efektivigi. La estaĵo eniris la ŝipon per sia propra potenco, en maniero kiel ni ne povas klarigi. – Li haltis kaj denove rigardis la kolektitajn homojn. – Ĉu iu el vi povus antaŭvidi ĉi tiun eventualaĵon? Se jes, bonvolu levi la manon.
Grosvenor ĉirkaŭrigardis sed vidis nek unu levitan manon. Li sidiĝis denove sur sia seĝo kaj kun iomete da surprizo li ekvidis Morton fiksrigardi lin.
– Sinjoro Grosvenor – Morton demandis. – Ĉu vi povus, dank'al neksialismo, antaŭdiri, ke ĉi tiu estaĵo trapasos la muron?
– Ne, mi ne povis – firme respondis Grosvenor.
– Dankon – diris Morton.
Supozeble tio ĉi kontentigis lin, ĉar li demandis neniun alian. Grosvenor konjektis, ke la kunordiganto klopodas pravigi sian propran tenon. Ĉi tio montris, ke la politika situacio sur la ŝipo ne estas bona. Tamen kio plej miris Grosvenor estis ke Morton apelaciis al neksialismo kvazaŭ ĝi estus la plej alta aŭtoritato.
Morton denove parolis.
– Siedel – li petis – ĉu vi povus doni al ni klaran psikologian analizon de kio ĵus okazis?"
– Preparante por kapti ĉi tiun estaĵon – diris la estro de la psikologia fako – ni devas komenci ekde klarigo de niajn ideojn pri ĝi. La estaĵo havas brakojn kaj gambojn kaj malgraŭ tio ĝi povas pluvivi en kosma spaco. Ĝi permesas al si esti ŝlosita en kaĝo, sed ĝi scias dum la tuta tempo ke la kaĝo ne prezentas malliberejon por ĝi. Ĝi poste ŝteliras tra la fundo de la kaĝo, kio estas tre stulta de ĝi se ĝi ne volas riveli siajn kapablojn al ni. Devas esti kialo, kial inteligenta estulo faras erarojn, fundamenta kialo, kiu multe plifaciligos al ni eltrovi de kie ĝi venis kaj analizi kial ĝi estas ĉi tie. Smith, kiajn rezultojn donis la analizoj de biologiaj procezoj?
Smith senhaste ekstaris kaj ekridetis.
– Ni jam parolis pri la planeda origino de tiu ĉi estaĵo, kiel pruvas la fakto, ke ĝi havas brakojn kaj krurojn. La kapablo vivi en kosma spaco, se ĝi estis kaŭzita entute de evoluado, estas certe tre signifa trajto. Ŝajnas al mi, ke ni havas aferon kun reprezentanto de specio, kiu finesploris ĉiujn sekretojn de biologio. Se mi scius, kiel ni povus trovi estaĵon trapasantan murojn, mi konsilus, ke ni kaptu kaj mortigu ĝin kiel eble plej rapide.
– Nu... – Kellie, la sociologo, suspiris. Li estis kalviĝanta viro en siaj kvardekaj jaroj, kun grandaj, inteligentaj okuloj. – Nu... estaĵo kiu povas adaptiĝi al vivo en vakuo devus esti la mastro de la universo. Ĝia specio povus vivi sur ĉiuj planedoj, kolonii ĉiun galaksion. Ni konstante renkontus ilin. Sed ni certe scias, ke ĝi ne estis trovita en nia galaksio. Ĉi tio estas paradokso pli atente ekzameninda.
– Mi ne tute komprenas pri kio vi pensas, Kellie – diris Morton.
– Nu… simple – la specio, kiu lernis la plej profundajn sekretojn de la biologio, devas esti multaj jarmiloj antaŭ ni en evoluo. Ĝi devas esti tre alte simpodia, tio estas, kapabla adaptiĝi al iu ajn medio. Laŭ la leĝo de la vivdinamiko, ĝi devus ekspansiiĝi al la tuta universo, same kiel homo provas fari.
– Jes, evidente estas certa paradokso en tio – Morton konfesis – ĉar ĉi tiu estaĵo verŝajne tute ne estas en pli alta evoluŝtupo. Korita, kia povus esti ĝia historio?
La japana sciencisto levis la ŝultrojn sed ekstaris.
– Ni scias tro malmulte pri ĝi por diri ion certan. Vi ĉiuj konas la teorion: la vivo ĉiam grimpas supren – kion ajn oni volas diri per supren – pasante tra sinsekvaj cikloj. Ĉiu ciklo komenciĝas per kamparano, ligita al sia terpeco. Kamparano venas al la bazaro, kaj la bazaro malrapide transformiĝas en urbon, kiu malpli kaj malpli rilatas al terkultivado. Poste kreiĝas ŝtatoj kaj nacioj, kaj fine senanimaj metropoloj kaj detrua serĉado de potenco. Estas konstantaj militoj, puŝante la homon al periodo de malkresko karakterizita de primitiveco. Tiel ni denove havas kamparanon. Ni devas respondi la demandon: ĉu ĉi tiu estaĵo estas la ekvivalento de nia kamparano aŭ loĝanto de la metropolo? De kiu ciklo ĝi estas reprezentanto?
Ĉi tie li paŭzis. Ŝajnis al Grosvenor, ke la japano sufiĉe klare skizis lian pozicion. Civilizoj efektive trapasis sinsekvajn ciklojn. Ĉiu periodo de ununura ciklo devis havi, ĝenerale parolante, certajn psikologiajn kondiĉojn. Ekzistis multaj metodoj por klarigi la observitan fenomenon – la teorio de cikloj de Spengler estis nur unu el ili. Oni do povus esperi, ke Konta kapablos antaŭdiri la konduton de la entrudiĝinto uzante sian teorion. La arkeologo jam pruvis tiun ĉi teorion utila en la pasinteco. Nuntempe, lia teorio havis ankoraŭ alian avantaĝon: ĝi estis la nura historia teorio kiu povus esti aplikita al aktualaj eventoj.
La voĉo de Morton rompis la silenton.
– Korita, pro nia malbona scio pri la entrudiĝinto, kiajn ĉefajn trajtojn ni serĉu ĉe ĝi, se ni supozas, ke ĝi devenas el la epoko de, ekzemple, grandaj metropoloj?
– Ĝi havu perfekte trejnitan intelekton, ege fidindan. En sia propra medio ĝi farus neniujn erarojn, kaj povus esti venkita nur en situacio super kiu ĝi havus neniun kontrolon. La plej bona ekzemplo de tia persono – aldonis trankvile Korita – estas bone trejnita viro vivanta en niaj tempoj.
– Sed la estaĵo jam faris eraron! – intermetis von Grossen. – Ĝi flugis tra la fundo de la kaĝo tute senpripense. Ĉu ĉi tiu ne estas la konduto, kiun kamparano elmontrus?
– Kaj se ni supozus, ke ĝi venis ĝuste de ĉi tiu epoko – Morton sugestis.
– Do – diris Korita – ĝiaj bazaj bezonoj devus esti multe pli simplaj. La dominanta bezono estus havi idojn, precipe filon, por ke ĝia linio ne eksvalidiĝus. Supozante ke tiu specio estas tre inteligenta, tiu bezono povus evolui en bezonon konservi sian propran specion. Tion mi povas diri surbaze de la faktoj kiujn mi konas – li firme finis kaj sidiĝis.
Morton staris rigide sur la podio apud la kontrolpupitro kaj rigardis la sciencistojn. Lia rigardo falis sur Grosvenor-on.
– Lastatempe – li diris – mi komencis pensi, ke neksialismo povas esti utila por solvi nekutimajn problemojn. Ĉar ĝi estas holisma aliro al ĉiuj fenomenoj, ĝi povas helpi nin fari rapidajn decidojn kiam necese. Grosvenor, bonvolu diri al ni, kion vi pensas pri la estaĵo?
Grosvenor vigle ekstaris.
– Mi povus kunhavigi la konkludojn, kiujn mi eltiris surbaze de miaj propraj observoj. Mi povus doni mian teorion pri kiel ni renkontis la entrudiĝinton, kiel ĝi elsuĉis la energion el la motoroj, kial la truo estis kreita en la ekstera muro de la maŝinejo, kaj mi povus oferti multajn interesajn observaĵojn... sed prefere ol resti sur tiaj aferoj, mi prefere mallonge diru al vi kiel mortigi...
Li abrupte interrompis, ĉar li ekvidis, ke dekkelkaj homoj puŝas sin tra la grupo staranta en la pordo. Li rigardis demande al Morton. La kunordiganto turnis sin al kapitano Leeth. La kapitano alpaŝis al la novalvenintoj. Grosvenor rimarkis ke Pennons, la ĉefinĝeniero, estis inter ili.
– Ĉu vi finis, sinjoro Pennons? – Leeth demandis.
– Jes, kapitano. – Li aldonis per averta tono: – Ĉiu ŝipano devas surmeti protektan kostumon, botojn kaj gantojn.
Kapitano Leeth klarigis:
– Ni metis energiajn ekranojn sur la murojn inter ĉambroj. Kapti entrudiĝinton povas preni iom da tempo, kaj ni ne volas riski iun ajn senbezone. Ni estas... – Li paŭzis, kaj rapide turnis sin al la inĝeniero: – Kio okazas, sinjoro Pennons?
Pennons rigardis malgrandan aparaton en sia mano.
– Kapitano, ĉu ĉiuj ĉeestas en la kunveno? – li demandis.
– Jes, krom la deĵorantoj en la maŝinejo.
– Do... Io kaptiĝis en la fortokampon. Rapide! Ni devas ĉirkaŭi ĝin!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.