|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INTERPLANEDA MISIOAŭtoro: A. E. van Vogt |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La tridek-unua stelo sur la serĉvojo havis la grandecon kaj specon de la Suno. Unu el ĝiaj tri planedoj cirkulis je la orbito okdek milionojn da mejloj en radiuso. Simile kiel ĉiuj loĝeblaj mondoj, ĝi estis kovrita de ĝangaloj kaj de praaj maroj.
"Stel-Hundo" penetris la gasan ŝelon de aero kaj akvovaporo kaj flugis malalte super ĉi tiun mirindan landon.
En la geologia laboratorio, Grosvenor observis instrumentojn analizantajn la naturon de la tersurfaco malsupre. Ĉi tio estis malfacila laboro, kiu postulis grandan atenton, ĉar interpreti la datumojn kutime postulis asociajn procezojn, kiuj eblis nur kun precize trejnita cerbo. Kontinuan fluon de eĥoj de supersonaj kaj kurtondaj signaloj oni devis direkti al la taŭgaj komputantaj aparatoj en la plej taŭga momento por kompara analizo. Al la tipaj teknikoj konataj al McCann, Grosvenor aldonis kelkajn neksialajn plibonigojn kiuj nun produktis surprize kompletan bildon de la planedŝelo.
Grosvenor jam pasigis unu horon pripensante la datumojn, kiuj multe malsamis detale, sed analizo de la molekula strukturo kaj la aranĝo kaj distribuo de kelkaj el la elementoj indikis certajn geologiajn similecojn: silto, grejso, argilo, granito, organikaj restaĵoj – verŝajne karbokuŝejoj –silikatoj en formo de sablo sur roko, akvo...
Kelkaj montriloj sur la mezuriloj faris subitan salton kaj ĉesis moviĝi. Tiu ĉi reago nerekte signifis la ĉeeston de grandaj kvantoj da fererco, kun spuroj de karbono, molibdeno...
Ŝtalo! Grosvenor kaptis la levilon, kiu ekigis tutan ĉenon de eventoj. La sonorilo eksonoris. McCann alkuris. La ŝipo haltis. McCann ligis kun Kent.
– Jes, sinjoro kunordiganto – li diris – ni trovis ŝtalon, ne nur ferercon.
Li ne menciis Grosvenor-on laŭnome, sed klarigis plue: – Ni agordis la instrumentojn al maksimuma profundo de cent futoj. Tuta urbo povas esti entombigita – aŭ kaŝita – en ĉi tiu silto!
– Ni ekscios en kelkaj tagoj – Kent respondis konkrete.
Prenante ĉiun antaŭzorgon, la ŝipo ŝvebis malalte super la surfaco de la planedo. Por momento oni malfermis interspacon en la fortokampo kaj malaltigis ekipaĵon tra ĝi. Grandegaj elkavatoroj, gruoj kaj transportbendoj estis starigitaj, kune kun subtena ekipaĵo. La tutan operacion oni precize praktikis jam antaŭe, tiel ke tridek minutojn post la komenco de malŝarĝo, la ŝipo flugis en la spacon.
La laboron oni direktis defore. Funkciistoj observis la disvolviĝon de la operacion sur komunikilaj ekranoj kaj kontrolis surterajn ekipaĵojn. En nur kvar tagoj, la integra teamo de maŝinoj fosis tranĉeon du mil futojn profunda, kvarcent futojn larĝa kaj okcent futojn longa. Oni malkaŝis ne urbon, sed nekredeblan rubaĵon de io, kio iam estis urbo. La konstruaĵoj aspektis kvazaŭ iu enorma pezo dispremis ilin. Fosinte ĝis la fundo, oni komencis malkovri ostojn en la stratoj. Fosado estis ĉesigita kaj dekduo da kapsuloj malaltiĝis en la vaporan atmosferon de la planedo. Grosvenor flugis kun McCann.
* * *
Li kaj aliaj sciencistoj staris super la restaĵoj de unu el la skeletoj.
– Ĝi estas tre krakigita – diris Smith. – Sed eble oni povas kunmeti ĝin. – Trejnitaj fingroj aranĝis la konturon de la skeleto. – Kvarpiedulo – li konstatis. Li movis la fluorografian fotilon laŭ unu el la kruroj kaj aldonis: – Ĝi mortis antaŭ proksimume dudek kvin jaroj.
Grosvenor turnis sin. La restaĵoj kaj ruinoj ĉirkaŭe povis kaŝi la sekreton pri la fizikaj trajtoj de la formortinta raso. Sed ne estis indiko, ke inter la skeletoj troviĝos ajna spuro pri la nekredeble kruelaj estaĵoj, kiuj murdis la loĝantojn de la urbo. Ĉi tie oni vidis nur malfeliĉajn viktimoj, ne arogantajn, mortigajn detruantojn.
Li singardeme paŝis al McCann, kiu ekzamenis teron forigitan de la surfaco de unu el la stratoj.
– Mi pensas, ke ni devus preni provkvanton da grundo de ĉi tiu loko por stratigrafa ekzamenado – diris la geologo kaj ekfunkciigis la fosmaŝinon. Dum unu horo la maŝino tranĉis rokon kaj argilon, kaj Grosvenor pene laboris ekzamenante la fluon de specimenoj. De tempo al tempo necesis forigi terpecon por kemia analizo. Kiam ili revenis al la ŝipo, McCann povis jam prezenti al Kent sufiĉe precizan ĝeneralan raporton. Dum la transdonado de informoj, Grosvenor restis ekster la atingodistanco de la komunikilo.
– Sinjoro Kunordiganto – diris McCann – vi rememoras, ke oni specife petis min kontroli, ĉu tio ne estas artefarite plantita ĝangalo. Do ŝajnas al mi, ke tio efektive estas tiel. La tavoloj de grundo sub la silto venas de pli malnova, malpli primitiva planedo. Estas malfacile kredi, ke tavolo de ĝangalo estis forigita de iu malproksima mondo kaj metita sur la lokan grundon, sed la pruvoj montras, ke tio vere devis okazi.
– Kaj la urbo mem? – Kent demandis. – Kiel oni detruis ĝin?
– Ni faris kalkulojn kaj kun ioma singardemo ni povas konstati, ke la detruo, kiun ni vidis, estis kaŭzita de grandega amaso da grundo, rokoj kaj akvo surĵetitaj.
– Ĉu vi havas datumojn atestantajn antaŭ kiom da tempo ĉi tiu katastrofo povus okazi?
– Ni havas certajn geomorfologiajn datumojn. En kelkaj lokoj, kiujn ni ekzamenis, la nova tavolo kaŭzis enpremon de la malnova tavolo, kio indikas, ke tiu grandega maso troe ŝarĝis pli malnovajn nivelojn kuŝantajn sub ĝi. Post ekzamenado de la speco de faŭltoj, kiuj reagis tiamaniere, ni akiris nombrajn datumojn, kiujn ni planas enigi en komputilojn. Kompetenta matematikisto – li pensis pri Grosvenor – kalkulis proksimume, ke la unua fojo, kiam tiaspeca maso estis surŝutita, estis ne pli frue ol antaŭ cent jaroj. Ĉar geologio traktas fenomenojn evoluantajn dum miloj kaj milionoj da jaroj, ni nur uzos la komputilon por kontroli manajn kalkulojn. Ni ne ricevos pli grandan proksimumon.
– Dankon – Kent diris post momento de pripensado. – Mi estas konvinkita, ke via teamo faris tre bonan laboron. Ankoraŭ unu demando: dum via esploro, ĉu vi trovis ian spuron pri kia inteligenteco povus kaŭzi ĉi tiun kataklismon?
– Mi parolas nur por mi mem, sen konsulti miajn kolegojn! Mi trovis nenion tian.
Estis tre bone, ke McCann tiel zorge limigis la amplekson de ĉi tiu neado, pensis Grosvenor. Por geologo, esplori ĉi tiun planedon estas la komenco de la postkuro de la malamiko. Sed por li mem, ĝi estis la lasta ligilo en ĉeno de malkovroj kaj rezonado, kiu komenciĝis kiam li unue aŭdis strangajn flustrojn venantajn el la kosmo.
Li jam konis la formon de la plej terura fremda inteligenteco imagebla. Li sciis ĝian mornan celon. Li zorge analizis la necesajn paŝojn.
Li ne plu bezonis koncentriĝi je la naturo de la minaco. Nun li devis devigi ĉiujn akcepti liajn konkludojn. Bedaŭrinde, homoj, kies kono estis limigita al nur unu aŭ maksimume du kampoj, ne povus kaj eĉ ne volus kompreni la naturon de la mortdanĝero, la plej malbona de ĝis nunaj, alfrontanta ĉiujn vivantajn estaĵojn en la intergalaksia universo. La solvo mem povus montriĝi esti la fonto de perforta disputo.
En tiu ĉi situacio, Grosvenor vidis la naturon de la problemo samtempe kiel kaj politika kaj scienca. Dolore konscia pri la naturo de la venonta batalo, li venis al la konkludo, ke oni devas zorge pripensi la taktikon kaj plenumi la tutan agon kun plena decido.
Ĝuste nun li ankoraŭ ne povas decidi kiom malproksimen li devos iri. Tamen li venis al la konkludo, ke li neniel povis limigi sin. Li devis fari ĉion necesan.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.