|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA INTERPLANEDA MISIOAŭtoro: A. E. van Vogt |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kiam Grosvenor estis preta agi, li skribis al Kent leteron:
Al la Provizora Kunordiganto de la Ekspedicio
Administra Oficejo
Skolta Ŝipo "Stel-Hundo"
Estimata Sinjoro Kent!
Mi havas gravajn informojn, kiujn oni devas komuniki al ĉiuj departementaj estroj. La informoj koncernas fremdan intelekton de ĉi tiu galaksio. Laŭ miaj datumoj, ĝia naturo postulas agon je la plej granda skalo. Mi afable petas vin kunvoki eksterordinaran kunvenon, por ke mi povu prezenti miajn proponojn por kontraŭstari la minacon.
Kun respekto,
Elliot Grosvenor.
Li komencis demandi sin ĉu Kent rimarkos, ke li proponis solvon en ĉi tiu letero sed diris nenion pri pruvoj. Atendante respondon, li ŝtele movis la plej necesajn personajn objektojn de la kajuto al sia laborejo. Tio estis la lasta elemento de la defenda strategio, kiun li planis okaze de sieĝo.
La respondo venis la sekvan tagon:
Estimata sinjoro Grosvenor!
Mi transdonis al sinjoro Kent la enhavon de via noto de hieraŭ. Li sugestas, ke vi sendu vian raporton sur la almetita formularo A-16-4 kaj li miras, ke vi ankoraŭ ne faris tion.
Ni havas diversajn pruvojn kaj teoriojn rilate la aferon, kiun vi sugestis. Viaj informoj estos zorge analizitaj kune kun aliaj.
Mi afable petas vin kiel eble plej baldaŭ sendi la ĝuste kompletigitan formularon.
Kun respekto,
John Fohran,
anstataŭ sinjoro Kent, la Provizora Kunordiganto.
Grosvenor vere maltrankviliĝis kiam li jam legis la leteron. Li ne dubis, ke Kent faris kelkajn severajn komentojn al sia sekretario pri la sola neksialisto sur la ŝipo. Malgraŭ ĉio tamen li verŝajne havis iom da kontrolo super si mem. La tutaj tavoloj de malamo dormantaj en tiu ĉi homo kaj liaj emociaj perturboj daŭre restis subpremitaj. Se Korita pravas, ĉio ĉi malkaŝos sin en kriza momento. Nuntempe la homa civilizo trairas periodon de "vintro", kaj multaj kulturoj estantaj en ĉi tiu etapo kolapsis pro la senbrida egoismo de ĝiaj estroj.
Kvankam Grosvenor havis neniun intencon provizi Kent-on per faktoj, li tamen kompletigis la almetitan formularon. Li nur listigis multajn pruvojn. Li ne interpretis ilin nek donis solvon al la problemo. Sub la punkto "Rekomendoj" li skribis: "La konkludoj estas evidentaj por ĉiuj personoj kun taŭgaj kvalifikoj."
Sed ĉiuj pruvoj prezentitaj en la formo estis ja konataj al unu aŭ alia el la sciencistoj en la multnombraj fakoj de la "Stel-Hundo", kaj la tuta datumaro verŝajne kuŝis sur la skribotablo de Kent dum semajnoj.
Li liveris la formularon persone. Li ne atendis rapidan respondon, sed li ne forlasis siajn ĉambrojn por la okazo. Li eĉ ordonis sendi manĝojn ĉi tien. La noto de Kent venis nur post du dudek-horaj periodoj:
Estimata sinjoro Grosvenor!
Reviziante la formularon A-16-4, kiun vi sendis por konsidero, mi rimarkis, ke vi lasis la sekcion "Rekomendoj" nerespondita. Ĉar ni ricevis multajn rekomendojn de aliaj departement-estroj kaj ni intencas kombini la plej bonan el ili en unu ampleksan planon, ni estus dankaj al via detala klarigo. Ĉu vi bonvolus zorgi pri tio ĉi kiel eble plej baldaŭ?
Gregory Kent, Provizora Kunordiganto.
Grosvenor prenis la personan subskribon de Kent kiel signon ke li sukcesis atingi sian celon kaj ke la ĉefparto de la plano baldaŭ komenciĝos.
Li prenis pilolojn, kiuj kaŭzis simptomojn nedistingeblajn de la gripo. Atendante la rezultojn, li skribis alian noton al Kent, ĉi-foje informante lin, ke pro sia malsano li ne povis prepari la rekomendojn ĉar "ili estas tre longaj pro la fakto ke ili devas inkludi grandegan nombron da interpretaj konkludoj bazitaj je faktoj el multaj fakoj de scienco. Tamen, estus saĝe komenci preparajn propagandajn agadojn por alkutimigi la ekspedicianojn al la ideo plilongigi la ekspedicion por pliaj kvin jaroj."
Li enŝovis la leteron en la poŝtfendon kaj tuj telefonis doktoron Eggert. Kiel evidentiĝis, lia temposento estis perfekta. Post dek minutoj, Eggert eniris portante sian medicinan sakon. Li demetis ĝin kaj apenaŭ havis tempon rektiĝi, kiam paŝoj eksonis en la koridoro. Momenton poste, Kent aperis en la ĉambro, eskortata de du grandaj teknikaj laboristoj de la kemia fako.
– Saluton, Greg! – la kuracisto gaje salutis Kent-on kaj poste koncentriĝis pri la paciento.
– Nu, mi pensas, ke ni havas ian viruson ĉi tie, mia amiko – li diris. – Estas mirinde. Ne gravas kiajn protektajn rimedojn uzi ĉiufoje kiam ni surteriĝas, iuj virusoj aŭ bakterioj ĉiam traiĝos. Ni prenos vin al izolejo.
– Mi preferas resti ĉi tie.
D-ro Eggert pripensis momenton, poste levis la ŝultrojn.
– Mi supozas, ke mi povas lasi vin fari ĉi tion – li diris, pakante siajn aĵojn. – Mi baldaŭ sendos flegiston ĉi tien. Ni ne riskos je ĉi tiuj fremdaj virusoj.
Kent respondis kun morna grunto. Grosvenor, kiu rigardis de tempo al tempo la provizoran kunordiganton kun ŝajniga surprizo, klarigis, ke li ŝatus scii, kio vere suferigas lin.
– Kio efektive okazas, doktoro? – Kent finfine demandis maltrankvile.
– Estas malfacile diri nuntempe. Ni devas atendi la testrezultojn. – La kuracisto sulkigis la brovojn. – Mi kolektis sangon kaj elŝmiraĵojn de kie mi povis. Ĝis nun, simptomoj limiĝas al febro kaj fluido en la pulmoj. – Li balancis la kapon. – Bedaŭrinde, mi nun ne lasos vin paroli kun li, Greg. Ĉi tio povus esti io serioza.
– Tamen ni devas riski – Kent malglate respondis – Sinjoro Grosvenor povas doni al ni valorajn informojn, kaj mi certas, ke li havos la forton por transdoni ilin al ni – li emfaze aldonis.
– Kiel vi fartas? – demandis la kuracisto Grosvenor-on..
– Mi daŭre povas paroli – Grosvenor respondis malforte. Lia vizaĝo brulis kaj liaj okuloj doloris. Sed li estis kontenta, ĉar li kaŭzis en si tiun ĉi malsanon pro du kialoj. Unue, li volis devigi Kent-on veni al li, kaj li sukcesis. Due, li preferis ĉeesti persone ĉe kunveno de sciencistoj, kiun Kent povus kunvenigi, kaj nur en sia propra fako, nenie alie, li povus defendi sin kontraŭ iuj senprudentaj agoj, kiujn la aliaj povus fari kontraŭ li.
La kuracisto rigardis sian horloĝon.
– Aŭskultu – li diris al Kent kaj, nerekte, al Grosvenor. – Mi sendos flegiston ĉi tien. Kiam li alvenos ĉi tien, ĉesigu la konversacion. Bone?
– Bonege! – Kent ekkriis kun falsa boneco. Grosvenor nur kapjesis.
– Sinjoro Fander venos ĉi tien post ĉirkaŭ dudek minutoj – aldonis Eggert de la pordo.
Post kiam la kuracisto foriris, Kent malrapide paŝis al la lito kaj rigardis Grosvenor-on. Li staris tiel longan momenton, poste diris per trompe milda voĉo:
– Mi ne komprenas, kion vi volas atingi. Kial vi ne donas al ni ĉi tiujn informojn?
– Ĉu vin vere surprizas ĉi tio, sinjoro Kent? – demandis Grosvenor.
Denove estis silento. Grosvenor havis la ŝancon observi kiel la kolerega viro luktis por moderigi sian koleron. Fine Kent respondis per mallaŭta, streĉplena tono:
– Mi estas la civila estro de ĉi tiu ekspedicio. Mi postulas, ke vi tuj prezentu viajn rekomendojn al mi.
Grosvenor malrapide balancis la kapon. Subite li sentis varmegon kaj senmovecon tra la tuta korpo.
– Mi ne scias kiel respondi tion. Estas facile antaŭdiri viajn movojn, sinjoro Kent. Vi vidas, vi traktis miajn leterojn ĝuste kiel mi atendis. Mi antaŭdiris, ke vi venos ĉi tien kun viaj dungosoldatoj – li rigardis ambaŭ teknikistojn. – En ĉi tiu situacio, mi pensas, ke mi pravas postuli kunvenon de departementestroj. Nur tie mi kuraĝos prezenti miajn rekomendojn.
Li ne havis tempon por ŝirmi sin. Li tro malfrue komprenis, ke Kent eĉ pli koleris ol li atendis.
– Saĝulaĉo, ĉu? — furioze grumblis la kemiisto kaj pugnobatis Grosvenor-on en la vizaĝon. Tra kunpremitaj dentoj, li aldonis: – Vi estas malsana, ĉu ne? Homoj, kiuj suferas diversajn strangajn malsanojn, foje freneziĝas kaj bezonas esti traktataj severe, ĉar en sia frenezo ili atakas eĉ siajn plej karajn amikojn.
Grosvenor vidis lin malklare. Li levis la manon al la vizaĝo. Ĉar li tremis kaj sentis tre malbone, li malfacile enigis la antidoton en sian buŝon. Li ŝajnigis premi sian frapitan vangon. Li englutis alian pilolon kaj respondis per tremanta voĉo:
– Bone, mi estas freneza. Kaj kio plue?
– Kion vi vere volas? – Se Kent estis surprizita de tiu ĉi reago, li ne montris ĝin.
Grosvenor devis kontraŭbatali atakon de naŭzo. Post momento li respondis:
– Mi volas, ke vi komencu propagandan agadon similan al ĉi tion: vi estas konvinkita, ke tio, kion ni lernis pri ĉi tiu fremda intelekto, igis nian ŝipanaron akcepti la penson pri resti en la spaco kvin jarojn pli longe ol planite. Ĉi tio nur komence. Kiam vi faros tion, mi diros al vi ĉion.
Li fartis iom pli bone. La antidoto funkciis. La febro malpliiĝis. Li diris precize kion li volis diri. Lia plano estis sufiĉe fleksebla. En ajna momento, Kent, aŭ poste la tuta grupo, povas akcepti liajn proponojn. Tiam li ne plu devus provi lertaĵojn.
Kent malfermis la buŝon dufoje kvazaŭ por diri ion kaj fermis ĝin ĉiufoje sen diri eĉ unu vorton. Fine li diris per obtuza voĉo:
– Ĉu tio estas ĉio, kion vi havas nun por diri?
– Mi promesas, ke vi ricevos tion, kion vi volas – diris Grosvenor, tuŝante butonon sur la litokadro per siaj fingroj.
– Nedirinde. Mi neniam konsentos kun ĉi tiu frenezo. Homoj ne eltenos plilongigi la vojaĝon eĉ unu jaron – Kent diris akre.
– Via ĉeesto ĉi tie montras, ke vi ne opinias min freneza – respondis Grosvenor trankvile. Kent kunpremis kaj malfermis siajn pugnojn.
– Estas neeble! Kiel mi povus klarigi miajn agojn al la departementestroj?
Rigardante ĉi tiun malgrandan sed arogantan viron, Grosvenor konstatis, ke krizo alproksimiĝas.
– Vi ankoraŭ nenion devas diri al ili. Sufiĉos, ke vi promesos al ili informojn.
– Estro, ĉi tiu ulo ŝajne ne rimarkis, ke li parolas kun la kunordiganto mem – enmetis unu el la teknikistoj, kiu observis la vizaĝon de Kent.
– Eble ni povus lin prilabori? – Kent, kiu klare volis diri ion pli, ekregis sin. Li faris paŝon malantaŭen kaj lekis siajn lipojn.
– Vi pravas, Bredder, mi ne scias kial mi komencis disputi kun li. Atendu, mi nur ŝlosos la pordon. Tiam kun li...
– Se mi estus vi, mi ne fermus tiun ĉi pordon. Mi starigis alarmojn en diversaj partoj de la ŝipo – avertis lin Grosvenor.
Kent, kun sia mano jam sur la manilo, haltis kaj turnis sin. Aĉa rideto frostiĝis sur lia vizaĝo.
– Nu, domaĝe – li respondis rigide. – Ni prilaboros vin kun la pordo malfermita. Prefere komencu paroli, mia amiko. – Ambaŭ teknikistoj antaŭeniris. Grosvenor diris:
– Bredder, ĉu vi iam aŭdis pri elektrostatika ŝargo? – Ambaŭ viroj haltis duonpaŝe, kaj li aldonis malbonaŭgure: – nur tuŝu min kaj vi bruliĝos severe. Viaj manoj estos en veziketoj. Kaj sur la vizaĝoj...
La teknikistoj malproksimiĝis de la lito. La blonda Bredder maltrankvile rigardis sian estron.
– La elektra ŝargo en homa korpo eĉ ne mortigus muŝon – Kent koleriĝis.
– Vi ne tre lertas pri tio ĉi, ĉu, sinjoro Kent? Ĉi tiu ŝargo ne estas en mia korpo, sed ĝi estos en la viaj, se vi tuŝos min eĉ per unu fingro – diris Grosvenor.
Kent elprenis la vibrilon kaj ludis kun ĝi signife.
– Reen! – li ordonis al siaj helpantoj. – Mi ŝarĝos lin dum dekono de sekundo. Li ne perdos konscion, sed mi elskuos ĉiun partiklon en la korpo de ĉi tiu ulo!
– Ne provu tion, Kent. Mi avertas vin – diris Grosvenor trankvile.
La kemiisto aŭ ne aŭdis lin aŭ estis tiel furioza, ke li ne atentis la averton. La celradio blindigis Grosvenor-on. Ion siblis, krakis, kaj Kent ekkriis pro doloro. La radio estingiĝis. Kent provis liberigi la pafilon el sia tremanta mano. La pafilo ŝajnis gluita al ĝi, sed fine ĝi falis sur la plankon kun metala krako.
Kent, tordante pro doloro, kaptis sian vunditan manon kaj staris balanciĝanta de flanko al flanko.
Grosvenor parolis kun kompato kaj ĝeno samtempe:
– Kial vi ne obeis min? La murplatoj en ĉi tiu ĉambro havas altan elektran potencialon, kaj ĉar la vibrilo jonigas la aeron, vi ricevis elektran ŝokon, kiu samtempe neŭtraligis la energion kiun vi liberigis ĉie krom proksime de la buŝo de pistoltubo. Mi esperas, ke vi ne tro forte bruligis vin.
Kent reakiris sian trankvilon. Lia vizaĝo estis pala kaj streĉita, sed trankvila.
– Tio ĉi kostos al vi multe – li respondis mallaŭte. – Kiam la ceteraj ekscios, ke iu provas trudi siajn proprajn ideojn… – li interrompis kaj per reĝa gesto forvokis siajn helpantojn. – Ni iru. Ni finis kun li por nun.
Ekzakte ok minutojn post kiam ili foriris, Fander aperis. Grosvenor devis pacience klarigi plurajn fojojn, ke ĉiuj liaj turmentoj jam malaperis. Necesis eĉ pli longe klarigi por konvinki D-ron Eggert, kiun vokis flegisto. Grosvenor ne maltrankviliĝis, ke ili malkovros lian trompaĵon. Por identigi la drogon, kiun li uzis, ili devus fariĝi tre suspektindaj kaj poste fari kompleksajn testojn.
Ili finfine lasis lin sola, rekomendante al li ne forlasi la fakon dum tago aŭ du. Li certigis al ili, ke li observos la rekomendojn, kaj efektive li intencis fari tion. Estis venonta malfacila periodo, en kiu la Neksialismo-Fako fariĝos lia fortreso. Li ne sciis per kio ili atakos lin, sed li estis preta por ĉio ajn.
Proksimume unu horon post la foriro de la kuracisto, io klakis en la enirkesto. Venis poŝtaĵo de Kent - sciigo pri renkontiĝo "vokita laŭ persona peto de Elliott Grosvenor." La provizora kunordiganto citis la tekston de la unua noto kaj mankigis pluajn eventojn. La sciigo finiĝis per frazo: "Konsiderante la pasintan agadrekordon de s-ro Grosvenor, la Provizora Kunordiganto kredas ke li devas esti aŭdita."
Malsupre, Kent manskribis aldone: 'Estimata sinjoro Grosvenor, pro via malsano, mi ordonis al la teamo de sinjoro Gourlay ligi vian komunikilon al la aŭditorio de la komanda centrejo, por ke vi povu ĉeesti la kunvenon ne forlasante vian liton. Se vi ne konsentus pri tio, ni mem aranĝos ĉion.
* * *
Je la difinita tempo, Grosvenor agordiĝis al aparatoj en la centrejo. Kiam la bildo aperis, li vidis la tutan salon. Li deduktis ke oni konektis lin al granda komunikilo super granda kontrolpanelo. Tio signifis, ke lia trimetra vizaĝo fiksrigardis el la ekrano al la ĉeestaantoj. Ĉi-foje ili finfine rimarkos min, li pensis acide.
Li ekrigardis la ekranon por vidi ĉu ĉiuj jam sidas. Ĝuste sub la ekrano, Kent parolis kun kapitano Leeth. Ili klare estis finantaj ilian konversacion, ĉar Kent rigardis Grosvenor-on, ridetis kontraŭvole kaj turnis sin al la malgranda publiko. Grosvenor rimarkis la bandaĝon sur lia maldekstra mano.
– Sinjoroj – Kent komencis. – Sen nenecesa antaŭparolo mi transdonas la voĉon al sinjoro Grosvenor. – Li rigardis la ekranon kun la sama minaca rideto. – Sinjoro Grosvenor, vi povas komenci.
– Sinjoroj, antaŭ proksimume semajno mi kolektis sufiĉe da datumoj – deklaris Grosvenor – por pravigi nian ŝipon agi kontraŭ malamika fremda intelekto enloĝanta ĉi tiun galaksion. Ĉi tio eble ŝajnas troiga, sed bedaŭrinde mi nur povas doni al vi mian interpreton de ekzistantaj informoj. Mi ne pruvos al ĉiuj kunvenintaj, ke la estaĵoj, kiujn mi nomas niaj malamikoj, efektive ekzistas. Iuj el vi eble opinios, ke mia rezonado estas ĝusta. Aliaj, kiuj ne havas scion pri certaj fakoj, trovos, ke miaj konkludoj estas sendube polemikaj. Mi streĉis mian cerbon serĉante manieron konvinki vin, ke mia solvo estas la sola sekura eliro el ĉi tiu danĝera situacio.
Li ne menciis, ke li jam devis komploti pri ellaborita intrigo nur por esti aŭdita. Malgraŭ ĉio, kio okazis inter li kaj Kent, li ne intencis fari eĉ pli grandan malamikon de li.
– Mi ŝatus – li diris plue – nun turni min al sinjoro Gourlay. Mi certas, ke vi ne miros, kiam mi diros al vi, ke ĉio komenciĝis per la aŭtomata C-9. Ĉu vi ŝatus informi viajn kolegojn pri tio?
La estro de komunikado donis al Kent demandan rigardon. Tiu levis la ŝultrojn kaj kapjesis. Gourlay dum momento hezitis kaj diris:
– Estas malfacile nun diri,ĝuste kiam C-9 ŝaltiĝis Por tiuj, kiuj ne scias kio ĝi estas, mi klarigos, ke C-9 estas unu el etaj protektaj ekranoj, kiu aktivigas aŭtomate kiam la polvo en la ĉirkaŭanta nin spaco atingas koncentriĝo danĝera por la fluganta ŝipo. Kompreneble, la fakta polvdenseco en donita punkto de spaco estas relative pli alta ĉe pli altaj rapidecoj ol ĉe la malaltaj. La fakton, ke sufiĉe da polvo akumuliĝis por aktivigi C-9-on, observis unu el miaj asistantoj nelonge antaŭ ol tiuj grandaj bestoj aperis ĉe komanda centrejo. Jen ĉio – Gourlay findiris kaj sidiĝis.
– Sinjoro von Grossen, kion via fako malkovris rilate al stelpolvo en ĉi tiu galaksio? – demandis Grosvenor.
Potenca von Grossen ekmoviĝis sur sia sidloko kaj diris sen leviĝi:
– Estas nenio en ĝi, kion oni povus konsideri distinga aŭ nekutima. Ĝi estas iomete pli densa ol en nia propra galaksio. Ni kolektis iom da ĝi uzante tre altajn potencialajn jonigajn platojn, el kiuj ni poste forskrapis la sedimenton. Ĝi konsistas ĉefe el solida materio. Ĝi enhavas kelkajn liberajn elementojn kaj spurojn de multaj kemiaj komponaĵoj. Estas tie ankaŭ iom da gaso, ĉefe hidrogeno. La problemo estas, ke tio, kion ni kolektis, verŝajne nur iomete similas al kio ekzistas, sed ankoraŭ neniu kontentiga metodo estis evoluigita por kolekti la polvon en formo sendifekta. Bedaŭrinde, la procezo de kaptado de partikloj mem kaŭzas multajn diversajn ŝanĝojn. Ni povas nur konjekti, kiel ĝi influas la spacon – ĉi tie la fizikisto senhelpe etendis la manojn. – Mi nun ne povas aldoni ion plian.
Ricevinte la opinion de la fizikisto, Grosvenor diris plue:
– Mi povus nun demandi la estrojn de individuaj fakoj pri tio, kion ili sukcesis esplori. Tamen mi certas, ke mi povas resumi iliajn trovojn sen esti maljusta al iu ajn. La departementoj de s-ro Smith kaj s-ro Kent havis la saman problemon kiel tiu de s-ro von Grossen. Ŝajnas al mi, ke s-ro Smith diversmaniere plenigis per polvo la atmosferon de la vivejoj por eksperimentaj bestoj La bestoj tie metitaj ne suferis damaĝon al sia sano, do li fine faris la eksperimenton sur si mem. Ĉu vi havas ion por aldoni?
– Se ĝi estas vivoformo, mi ne povas pruvi tion ĉi – Smith konfesis. – La plej proksime al ni akiri netransformitajn specimenojn estis dum la flugoj de patrolaj ŝalupoj, kiam ni malfermis ĉiujn lukojn, poste fermis ilin kaj denove plenigis la ŝipojn per aero. Estis ceteraj ŝanĝoj en la kemia konsisto de la aero, sed nenio grava.
– Ĉi tiuj estas la faktoj – deklaris Grosvenor. – Mi ankaŭ faris eksperimenton lasante la polvon flui tra la malfermita luko de la ŝalupo. Mi interesiĝis pri unu afero: se vivanta estaĵo loĝas ĉi tie, kion ĝi manĝas? Do pleniginte la ŝalupon per la atmosfero de la planedo, mi analizis ĝin. Mi tiam mortigis kelkajn malgrandajn bestojn kaj denove analizis la aeron. Mi sendis atmosferajn specimenojn prenitajn kaj antaŭ kaj post la eksperimento al S-roj Kent, S-ro von Grossen kaj S-ro Smith. Multaj malgrandaj ŝanĝoj estis rimarkitaj. Kompreneble, ili povas esti atribuitaj al eksperimenta eraro, sed mi ŝatus, ke sinjoro von Grossen diru al vi, kion li konkludis.
Von Grossen palpebrumis kaj rektiĝis sur sia seĝo.
– Kaj tio devus esti pruvo? – li demandis. Li turnis sin sur sia sidloko kaj rigardis siajn amikojn penseme. – Mi ne scias, kion ĝi signifas, sed la aermolekuloj en la specimeno markita "Post la eksperimento" havis iom pli altan elektran ŝargon.
Estis decida momento. Grosvenor rigardis la levitajn al li vizaĝojn de la sciencistoj. Li atendis, ĝis ajna ekbrilo de kompreno aperos en almenaŭ unu paro da okuloj.
Ĉiuj sidis senmove kun vizaĝoj plenaj de surprizo. Fine iu diris sarkasme:
– Mi pensas, ke vi petas, ke ni elprenos rapidan konkludon, ke ni renkontis intelekton naskitan el polvaj nuboj. Kia sensencaĵo!
Grosvenor silentis. Li volis, ke ili faru eĉ pli aŭdacan pensan salton, kvankam la diferenco estis tre subtila. Li jam sentis sin profunde seniluziigita. Li komencis prepari por tio, kio estis baldaŭ okazonta.
– Nur trankviliĝu, sinjoro Grosvenor. Bonvolu klarigi ĉion kaj tiam ni decidos – ordonis Kent.
– Sinjoroj, min tre maltrankviligas la fakto, ke neniu el vi ankoraŭ komprenas pri kio temas – diris Grosvenor. – Mi antaŭvidas gravajn problemojn. Metu vin en mian situacion. Mi prezentis al vi la akiritajn pruvojn, inkluzive de priskribo de la eksperimentoj dank' al kiuj mi identigis nian kontraŭulon. Bedaŭrinde, mi vidas, ke laŭ via opinio miaj konkludoj estas tre polemikaj. Tamen, se mi pravas – kaj mi certas ĝin havi – rifuzi fari la agon, kiun mi planis, havos katastrofajn sekvojn por la homaro kaj por ĉiuj aliaj pensemaj vivformoj en la universo. La situacio estas jena: se mi klarigos al vi mian planon, la decido eskapos el miaj manoj. La plimulto decidos kaj mi ne plu povos apelacii kontraŭ tiu ĉi decido.
Li paŭzis por lasi siajn vortojn enprofundiĝi en ilian memoron. Iuj rigardis unu la alian kun mornaj vizaĝoj.
– Aŭskultu, mi jam trafis la muron de la egoismo de ĉi tiu homo – Kent ekgrumblis. Ĉi tio estis lia unua malamika komento ĉe ĉi tiu kunveno. Grosvenor mallonge rigardis lin, forrigardis kaj daŭrigis:
– Mi trovis min en ege malagrabla pozicio, ĉar mi devas informi vin, ke la problemo transformiĝis de scienca al politika. Rilate al tio ĉi mi instigas vin akcepti mian solvon. Taŭgaj propagandaj agadoj devas esti iniciatitaj pri tio, ke vicdirektoro Kent kaj aliaj departementestroj okupiĝu pri konvinki homojn, ke ni devas resti ĉi tie dum pliaj kvin Teraj jaroj, kvankam ni agu kvazaŭ ili estus sideraj jaroj. Mi prezentos al vi mian interpreton, sed mi ŝatus, ke ĉiuj departementestroj konsciiĝu, ke ili devas nerevokeble meti sian reputacion kaj bonan nomon en ludon. La danĝero, kiel mi ĝin vidas, fariĝis tia, ke etaj interpuŝiĝoj inter ni estos hontinda perdo de tempo.
Ĉi tie li mallonge klarigis la naturon de la minaco kaj poste, ne atendante ilian reagon, prezentis skizon de la proponitaj kontraŭrimedoj.
– Antaŭ ĉio, ni devas trovi planedojn kun fererco kaj uzi nian maŝinaron por produkti torpedojn disvastigantajn radioaktivajn atomojn. Mi antaŭdiras, ke dum la venonta jaro ni trairos ĉi tiun galaksion laŭ hazarde elektita vojo kaj pafos ĉi tiujn torpedojn grandnombre kaj hazarde. Tiam, post kiam ni certiĝos, ke ĉi tiu tuta sektoro de spaco iĝis preskaŭ neloĝebla, ni forflugos kaj donos al la kreaĵo la ŝancon sekvi nian spuron, sed nur post kiam ĝi ne havos alian elekton ol sekvi nin kun espero, ke ni kondukos ĝin al loko, kie ĝi trovos alian pli bonan fonton de nutraĵo. Ni dediĉos la plej grandan parton de nia tempo kaj penado por certigi, ke ni ne trenu ĝin en nian galaksion. Vi jam scias ĉion, sinjoroj. Rigardante viajn vizaĝojn, mi povas vidi, ke via reago estos tre diversa kaj ke ni havos unu el tiuj malcedemaj argumentoj – li trankvile konkludis.
Silento respondis al li, kaj tiam iu suspiris:
– Kvin jaroj…
Ĝi estis apenaŭ flustro, sed ĝi komencis diskuton. Ĉiuj komencis moviĝi malkomforte en siaj sidlokoj.
– De Tera tempo – Grosvenor klarigis rapide.
Li devis emfazi tion ĉi. Li intence elektis pli longan tempokalkulon tiel ke kiam konvertite en sideran tempon, tiu periodo montrus esti pli mallonga. Sidera tempo, en kiu horo estis dividita en cent minutojn, tago en dudek horojn, kaj jaro havis tricent sesdek tagojn, estis psikologia ruzo. Kiam homoj jam alkutimiĝis al la pli longaj tagoj, ili forgesis kiom da tempo pasas laŭ Tera kalkulo. Li atendis similajn reagojn; ili estu trankviligitaj, ke la aldona flugtempo estos nur trijara sidera tempo.
– Ĉu iu volas komenti? – demandis Kent.
– Mi ne povas tutkore konsenti kun la analizo de sinjoro Grosvenor – deklaris von Grossen malgaje. – Mi havas grandan respekton al li pro liaj antaŭaj agadoj. Sed li petas, ke ni kredu ion, kion mi pensas, ke ni povus kompreni, se ni efektive havus sufiĉajn pruvojn. Mi malakceptas la teorion, ke neksialismo provizas tiel mallozan integriĝon de la sciencoj, ke nur tiuj trejnitaj en ĉi tiu metodo povas kompreni kompleksajn, interne rilatajn fenomenojn.
– Ĉu vi ne iom haste forĵetas ion, kion vi eĉ ne ĝenis esplori? – Grosvenor respondis mallonge.
– Eble – von Grossen ignoris lin. – Mi tion vidas jene: ni malŝparos multajn jarojn per laborego, kaj eĉ por momento ni ne havos pruvojn, ke nia plano estas efika, krom nerektaj, preskaŭ nerimarkeblaj faktoj.
Grosvenor hezitis. Poste li ekkomprenis ke li ne havis alian elekton ol daŭrigi fari nepopularajn deklarojn. Tro multe dependis de tio. Li ne povis zorgi pri iliaj sentoj. Li diris:
– Mi certe scios, kiam ni sukcesos, kaj se kelkaj el vi, sinjoroj, malsupreniros por viziti la fakon de neksialismo kaj lernos kelkajn teknikojn, ili ankaŭ ĝustatempe konstatos tion ĉi.
– Vi ne povas akuzi sinjoron Grosvenor pri unu afero. Li ne kaŝas siajn sciojn sub buŝelo, sed ĉiam volas treni nin al sia nivelo – Smith komentis acerbe.
– Ĉu iu havas ion alian por aldoni? – ĉi-foje diris Kent, iom pli siblante, antaŭĝoje pri venko. Kelkaj homoj volis ion diri, sed ĉiuj ŝanĝis sian opinion. Kent deklaris, – Por ne plu perdi tempon, mi proponas, ke ni voĉdonu pri la propono de s-ro Grosvenor kaj lasu la plimulton decidi pri ĝi. Mi certas, ke ni ĉiuj ŝatus scii, kia estas la ĝenerala reago al tio, kion ni aŭdis.
Grosvenor ne povis vidi lian vizaĝon, sed la aroganteco estis evidenta en la tuta figuro de tiu ĉi homo.
– Ni voĉdonas per levo de mano – Kent ordonis. – Tiuj, kiuj estas favoraj al adopto de la metodo de s-ro Grosvenor, kiu implicas resti en la spaco dum pluaj kvin jaroj preter la plano, levu la manojn.
Neniu moviĝis.
– Oni bezonas tempon por pensi pri tio... – iu komencis larmoplene.
– Ni devas scii la opinion de la plej gravaj sciencistoj sur ĉi tiu ŝipo nun – Kent interrompis al li. – Kiu nepre kontraŭas, levu la manon! – li ekkriis.
Preskaŭ ĉiuj voĉdonis, krom tri personoj: Korita, McCann kaj von Grossen. Momenton poste Grosvenor ekkomprenis ke kapitano Leeth, obskurita fare de Kent, ankaŭ sindetenis.
– Kapitano Leeth, jen la momento, kiam vi povas alvoki vian konstitucian rajton kaj transpreni kontrolon super la ŝipo. La danĝero estas evidenta – rapide diris Grosvenor.
– Sinjoro Grosvenor – respondis la soldato. – Vi pravus, se ni alfrontus videblan malamikon. En tia situacio, mi nur povas fidi la konsilon de kompetentaj fakuloj.
– Estas nur unu spertulo tia sur ĉi tiu ŝipo – diris Grosvenor malvarme. – La ceteraj estas amaso da amatoroj, kiuj nur glitumas sur la surfaco de aferoj.
Plejparto de la ĉeestantoj estis senvortaj ĉe ĉi tiu rimarko. Post iom da tempo, kelkaj homoj komencis paroli samtempe. Kaj ĉiuj denove eksilentis. Regis kolerplena silento.
Fine kapitano Leeth diris per artefarite trankvila tono:
– Sinjoro Grosvenor, mi ne povas akcepti senpruvan deklaron.
– Nu, sinjoroj, nun ni finfine scias, kion sinjoro Grosvenor vere pensas pri ni – grumblis Kent.
La esenco mem de la insulto verŝajne ne multe impresis lin. Li konservis ironian senton de humuro. Li verŝajne forgesis, ke lia devo, kiel provizora kunordiganto, estas konservi etoson de digno kaj ĝentileco.
Meader, la estro de la botanika fako, turnis sin al li kolere:
– Sinjoro Kent, mi ne komprenas, kial vi toleras tiajn insolentajn rimarkojn.
– Jes – respondis Grosvenor. – Defendu viajn rajtojn. La tuta universo estas en mortdanĝero, sed vi devas konservi vian senton de persona digno, ĉu ne?
McCann parolis unuafoje. Estis zorgo en lia voĉo:
– Korita, se ekzistus la estaĵo, kiun Grosvenor ĵus priskribis, ĉu vi povus enmeti ĝin en la leĝojn de la cikla historio?
– Mi timas, ke tio estus tre malpreciza. – La arkeologo kontraŭvole balancis la kapon. – Oni povus supozi la ekziston de primitiva vivoformo. – Li ĉirkaŭrigardis. – Mi multe pli zorgas pri tio, kiomgrade la teorio de cikla historio konvenas al miaj amikoj nuntempe. Plezuro ĉerpata el la falo de viro, kies antaŭaj sukcesoj lasis nin iom maltrankviliĝantaj. Subita eksplodo de egomanio de tiu ĉi viro – li rigardis bedaŭrinde la vizaĝon de Grosvenor sur la ekrano. – Sinjoro Grosvenor, vi ege seniluziigis min, kiam vi sentis necesa esprimi la jus diritajn opiniojn ĉi tie.
– Sinjoro Korita – respondis Grosvenor sobre – se mi adoptus alian strategion ol tiu, kiun mi ĵus uzis, vi eĉ ne havus la plezuron aŭdi min diri ion ajn al honorindaj sinjoroj – multajn el kiuj mi respektas kaj admiras kiel individuojn – kion mi ĵus diris kaj kion plian mi ankoraŭ havas por diri.
– Mi estas certa – respondis Korita – ke la membroj de ĉi tiu ekspedicio faros ĉion necesan kun sindevigo kaj sindediĉo.
– Estas sufiĉe malfacile kredi tion ĉi – konstatis Grosvenor. – Mi havas la impreson, ke la decido de la plimulto estis influita de tio, ke mia plano implicas pasigi pliajn kvin jarojn en la spaco. Mi konfesas, ke ĝi estas kruela neceso, sed samtempe mi certigas al vi, ke ne ekzistas alia eblo. – Li subite ŝanĝis la temon. – Mi atendis ĉi tiun rezulton kaj mi estas preta. – Li nun alparolis la tutan grupon. – Sinjoroj, vi devigis min fari agojn, kiujn mi sincere bedaŭras, pli ol mi povas esprimi. Jen mia ultimato.
– Ultimato! – Estis Kent, surprizita kaj subite paligita. Grosvenor ignoris lin:
– Se vi ne akceptos mian planon antaŭ la 10:00 morgaŭ, mi transprenos kontrolon je la ŝipo. La tuta ŝipanaro estos devigita sekvi miajn ordonojn ĉu ili volas aŭ ne. Kompreneble, mi atendas, ke ĉiuj sciencistoj surŝipe kombinos siajn sciojn kaj penojn por provi malhelpi min atingi mian celon. Tamen mi deklaras, ke ajna rezisto estas senutila.
Post tiuj ĉi vortoj tumulto eksplodis kiu daŭris ĝis Grosvenor interrompis la ligon inter sia komunikilo kaj la komandcentrejo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.