La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INTERPLANEDA MISIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro 3

Reveninte al la ŝipo, Elliott Grosvenor iris al sia laborejo. Malantaŭ la pordo kun la ŝildo "Neksialismo" estis kvin ĉambroj, okupantaj entute spacon de dek du je dudek kvar metroj, kaj ekipitaj per registara mono per preskaŭ kompleto de aparatoj por kiuj petis la Fondacio de Neksialismo. Rezulte de tio la privata rifuĝejo de Grosvenor iĝis sufiĉe malvasta.

Li sidiĝis ĉe sia skribotablo kaj komencis prepari sian raporton por Morton. Li analizis la verŝajnan fizikan strukturon de kateca loĝanto de malvarma, dezerta planedo; ĉe tio li ankaŭ donis atenton, ke oni ne devus trakti la estaĵon ekskluzive kiel "trezoro por biologo". Ĉi tiu aliro povas forgesigi homojn, ke la besto direktiĝas per siaj propraj avidoj kaj bezonoj rezultantaj de malsama metabolismo.

– Mi jam kolektis sufiĉe da faktoj – li diris en la registrilon – por eldoni tion, kion ni neksialistoj nomas "Deklaracio de Intencoj".

Li bezonis plurajn horojn por prepari la dokumenton. Li sekve iris al la stenografia sekcio por peti tujan transskribon kaj, kiel la estro de la fako, oni priservis lin senprokraste. Du horojn poste, li transdonis la finitan raporton al la oficejo de la kunordiganto kaj ricevis kvitancon de la subsekretario. Kun la sento de devo bone plenumita, li kuris en la kantinon por malfrua tagmanĝo, kaj samtempe demandis la kelneron, ĉu li scias, kie estas la giganta kato. La kelnero verdire ne estis certa, sed plej verŝajne oni devus serĉi la estaĵon supre, en la ĉefa biblioteko.

Dum unu horo Grosvenor sidis en la biblioteko kaj observis Coeurl-on, kiu, komforte etendita sur la dika tapiŝo, eĉ ne moviĝis. Fine, unu pordo malfermiĝis kaj du viroj eniris, portante grandan bovlon. Tuj post ili aperis Kent kun ardantaj okuloj pro ekscito. Li iris en la mezon de la ĉambro kaj diris per laca, tamen akra voĉo:

– Mi petas vian atenton.

Kvankam liaj vortoj referencis ĉiujn ĉeestantojn, li direktis sian vizaĝon al grupo de ĉefaj sciencistoj sidantaj en speciala sekcio de la biblioteko. Grosvenor ekstaris por rigardi en la bovlon. Montriĝis, ke ĝi enhavis brunan kaĉon.

Smith, la ĉefbiologo, ankaŭ leviĝis de sia seĝo.

– Atendu momenton, Kent. En ajna alia situacio, mi ne kuraĝus dubigi, kion vi faras, sed vi aspektas terure. Vi estas tro laca. Ĉu vi havas permeson de Morton fari ĉi tiun eksperimenton?

Kent turnis sin malrapide, kaj Grosvenor, kiu sukcesis jam reveni al sia sidloko, rimarkis, ke Smith esprimis la veron per tre mildaj vortoj. La estro de la kemia fako havis malhelajn rondojn sub la okuloj kaj enprofundiĝintajn vangojn.

– Mi petis lin veni ĉi tien – li respondis. – Sed li rifuzis. Li kredas, ke se ĉi tiu besto volonte faros tion, kion mi volas, mi malutilos neniun per miaj agoj.

– Kion vi havas tie? Kio estas en la bovlo?

– Mi identigis la mankantan elementon en la kadavro. Ĝi estas kalio. En la korpo de Jarvey restis du trionoj... nu, eble tri kvaronoj de ĝia normala kvanto. Vi scias, ke en la ĉeloj de la homa korpo, kalio estas ligita al granda proteina molekulo, kio permesas al ĝi konservi elektran ŝargon. Ĉi tio havas fundamentan signifon por subteni vivon. Tipe, post morto, kalio de ĉeloj estas liberigita en la sangocirkuladon kaj venenas la sangon. Mi sukcesis povis pruvi, ke la kalio, kiu mankis en la korpo de Jarvey, ne transiĝis en lian sangon. Mi ankoraŭ ne estas tute certa, kion tio signifas, sed ĝuste tion mi intencas ekscii.

– Kaj kio pri ĉi tiu bovlo? Ĉu tio ĉi estas manĝaĵo? – iu interrompis lin. Ĉiuj ĉeestantoj en la biblioteko flankenmetis la librojn kaj revuojn, kiujn ili foliumis, aŭskultante la diskuton kun intereso.

– Vivantaj ĉeloj kun kalio en natura formo. Ni povas artefarite konservi ilin en taŭga stato. Eble ĝi ne volis nian manĝaĵon, kiun ni proponis al ĝi dum la tagmanĝo, ĝuste ĉar la kalio en ĝi estis senutila por la kato. Mi esperas, ke ĝi ekflaros ĝin, aŭ utiligos alian senson, kiun li uzas anstataŭ flarado...

– Ĝi verŝajne reagas al vibrado – diris Gourlay. – Iafoje, kiam ĝi movas tiujn ĉi antenetojn en la orelojn, mi ricevas klaran, fortan perturbondon, kiu tuj malaperas. Ĝi ŝajne moviĝas rapide en la zonon de pli malaltaj aŭ pli altaj frekvencoj. Plej verŝajne ĝi povas kontroli ilin laŭvole, kvankam provizore mi supozas, ke la movo de la haretoj mem ne generas ondojn.

Klare senpacienca, Kent lasis Gourlay-on fini kaj poste daŭrigis.

– Bone, tiam ĝi sentas la vibradon. Ni ekscios kiel ĝi reagas al la ricevataj ondoj, kiam ni vidos, kion ĝi faros. Kion vi pensas pri tio, Smith? – li demandis ĝentile por fino.

– Via plano havas tri malfortaĵojn – respondis la biologo. – Unue, vi supozas, ke ĝi estas nur ordinara animalo. Due, ĉu ne venis al vi en la kapon, ke post la mortigo de Jarvey – se efektive ĝi faris tion ĉi – la katido povas ne esti malsata? Krome, vi pensas, ke vi ne vekos ĝiajn suspektojn, ĉu? Ne gravas; bonvolu doni al ĝi la bovlon. Eble ni lernos ion el ĝia konduto.

Tamen, la eksperimento preparita de Kent aspektis senca, malgraŭ la evidentaj emocioj, gvidintaj ties kreinton. Grosvenor analizis la situacion. La estaĵo jam pruvis, ke ĝi povas reagi tre perforte kiam elmontrita al subitaj stimuloj; oni ne devus forgesi gian konduton en la lifto.

Coeurl rigardis singarde la virojn, kiuj metis pladon antaŭ ĝi kaj rapide retiriĝis. Kent faris paŝon antaŭen, kaj Coeurl rekonis en li la ulon, kiu celis armilon al li pli frue tiun matenon. Li rigardis la dukruran estaĵon dum momento, poste koncentriĝis sur la bovlon. Liaj sensaj haretoj rekonis la emanadon de la id, kvankam malfortan kaj tiel malklaran, ke li povus ne rimarki ĝin, se li ne donus al ĝi sian plenan atenton. Krome, la id estis konservita en suspendita stato laŭ maniero, kiu igis ĝin preskaŭ senutila. Tamen la intenseco de la vibrado lasis neniun dubon pri la intencoj de la homoj. Kun grumblo, Coeurl eksaltis supren de la tapiŝo, kaptis la bovlon per tentaklo provizita per suĉiloj kaj skuis ĝian enhavon en la vizaĝon de la viro. Kent kriegis kaj retropaŝis.

La giganta kato fulmrapide ĵetis la bovlon flanken kaj ĉirkaŭvolvis per dika kiel ŝipaligilo tentaklo la talion de la malbenanta viro. Li ne tedis sian kapon pri la armilo pendanta de lia zono – li sentis, ke ĝi estas ordinara vibra pafilo atomnutrita, ne disrompilo. Li ĵetis la tordiĝantan Kent-on en angulon, kaj subite siblis pro kolero: li devis lin senarmigi! Nun li devos malkaŝi siajn verajn kapablojn.

Kolerega, Kent viŝis la kaĉon de sia vizaĝo per unu mano kaj atingis sian armilon per la alia. Li celis kaj mallarĝa fasko de blindiga blanka lumo pafis el la barelo, trafante la masivan kapon de la estaĵo. La haroj en la oreloj de Coeurl mallaŭte muĝis, aŭtomate absorbante la energion de la pafo; nigraj okuloj mallarĝiĝis ĉe la vido de la aliaj viroj etendantaj siajn vibrajn pafilojn.

– Trankvilon! – ordonis Grosvenor, kiu staris ĉe la pordo. – Se ni kondutos kiel amaso da histeruloj, ni ĉiuj bedaŭros.

Kent malŝaltis sian armilon kaj donis al li surprizitan rigardon trans sia ŝultro. Coeurl ekkaŭriĝis kaj rigardis la kemiiston, kolera, ke homoj eksciis pri lia kapablo regi la fluon de energio ekster la limoj de sia propra korpo. Restis por li nenio farenda krom konservi singardecon kaj atendi por vidi kio okazos poste.

Kent ankoraŭfoje rigardis Grosvenor-on. Li sulkigis la brovojn.

– Kion diable vi pensas? Kiu vi estas por doni ordonojn?

Grosvenor ne respondis. Lia rolo finiĝis. Li diagnozis la krizan situacion kaj diris la ĝustajn vortojn per la ĝusta, maltolerema kontraŭ opozicio tono. La fakto, ke la homoj, kiuj obeis lin, nun pridubas lian aŭtoritaton, estis sensignifa. La krizo estis venkita kaj tio ĉi havis nenion komunan kun la demando pri la kulpo aŭ senkulpeco de Coeurl. Sendepende de la rezultoj de lia interveno, la decido pri la plia sorto de la bestaĉo devus esti farita de grupo de rajtigitaj homoj, ne de unu homo.

– Kent, mi ne kredas, ke vi efektive perdis la sinregadon – Siedel riproĉis la kemiiston. – Male, vi intence provis mortigi la katidon, sciante, ke Morton ordonis konservi ĝin viva. Mi devus prezenti raporton pri vi kaj insisti, ke vi alfrontu la sekvojn. Vi scias, kion mi volas diri: perdo de posteno en la fako kaj malpermeso kandidati por iu ajn el la dek du elekteblaj postenoj.

En la grupo de homoj, kiujn Grosvenor identigis kiel la partianoj de Kent, aŭdiĝis malkontentaj murmuroj.

– Ne estu stulta, Siedel – diris unu el ili. La dua, pli cinika, rimarkis:

– Konsideru, ke estas ankaŭ tiuj, kiuj atestos favore al Kent.

La ĉefkemiisto morne rigardis la vizaĝojn de la kunvenintoj.

– Korita pravis dirante, ke nia civilizacio atingis altan evolunivelon. Eĉ plie, ĝi falas en dekadencon. Pro Dio, ĉu vere estas neniu inter vi povanta vidi la teruron de ĉi tiu situacio? – Kent pli kaj pli ekscitiĝis. – Jarvey estis mortigita antaŭ nur kelkaj horoj, kaj ĉi tiu bestaĉo, pri kiu ni ĉiuj scias, ke ĝi respondecas pri lia morto, kuŝas ĉi tie pace, planante sekvan murdon. La murdo, kies viktimo verŝajne troviĝas en ĉi tiu ĉambro. Kiaj homoj ni estas? Idiotoj, cinikuloj aŭ tombejhienoj? Aŭ eble, ĉe ĉi tiu etapo de la evoluo de civilizacio, ni tiom profunde enprofundiĝis en la malklaraĵo de la komuna racio, ke ni povas diskuti pri murdo sen emociosigno? – Li fikse rigardis Coeurl-on. – Morton pravis. Ĉi tio ne estas animalo, ĝi estas Satano el la plej profunda rondo de la infero sur ĉi tiu malpermesita planedo.

– Ne provu kun ni tiajn melodramajn trukojn – Siedel avertis lin. – Via analizo de la situacio estas psikologie malstabila. Ni estas nek tombejhienoj nek cinikuloj, sed sciencistoj, kiuj intencas ekzameni ĉi tiun katidon. Nun, kiam li vekis niajn suspektojn, mi dubas, ke ĝi povus plie surprizi nin. Krome, ni estas milfoje plimultaj – li ĉirkaŭrigardis en la ĉambro. – Ĉar Morton ne estas kun ni, mi proponas voĉdonigi tion ĉi. Ĉu ĉiuj konsentas kun mi?

– Ne vere, Siedel – Smith respondis. La psikologo ne kaŝis sian surprizon, sed la estro de la biologia fako daŭrigis. – En ĉi tiu tuta konfuzo, mi kredas, ke eble neniu rimarkis, ke Kent trafis tiun ĉi estaĵon en la kapon, sed ne faris al ĝi eĉ la plej malgrandan malbonon!

Siedel malrapide movis sian rigardon al Coeurl, poste reen al Smith.

– Ĉu vi certas pri ĉi tio? Efektive, ĉio okazis tiel rapide... Kiam nenio malbona okazis al la katido, mi konkludis, ke Kent simple maltrafis.

– Li pafis ĝin rekte en la buŝaĉon. Kompreneble, vibra pafilo ne tuj mortigos eĉ homon, sed ĝi povas vundi lin. Kaj la kato ne montras signojn de ia vundo, ĝi eĉ ne tremas. Mi ne asertas, ke ĉi tiu fakto klarigas ĉion, sed kontraŭrigarde al niaj duboj...

– Eble ĝia haŭto estas bona izolilo – Siedel rimarkis.

– Tio eblas, sed ĉar ni havas kelkajn rezervojn, mi pensas, ke ni devus peti Mortonon meti la katon en kaĝon.

La psikologo sulkigis la brovojn, sed estis Kent, kiu respondis al Smith:

– Vi finfine parolas sense.

– Tio signifas, ke enŝlosi ĝin en kaĝon kontentigos vin, ĉu? – Siedel rapide diris.

– Jes – Kent respondis kontraŭvole. – Se dek centimetroj da mikroŝtalo ne povos reteni ĝin, ni prefere donu al ĝi la ŝipon tuj.

Malantaŭe staranta Grosvenor ne partoprenis la diskuton. La demandon pri reteni Coeurl-on enŝlosita li jam levis en sia raporto por Morton kaj trovis la kaĝon nesufiĉa, ĉefe pro la ŝlosmekanismo.

Siedel alpaŝis al la komunikilo instalita en la muro, per mallaŭta voĉo li interŝanĝis kelkajn vortojn kun iu, kaj poste revenis al la kunvintoj.

– La kunordiganto konsentis, kondiĉe ke ni sukcesu logi la katon en la kaĝon sen uzi forton. Se tio estos neebla, ni devas ŝlosi ĝin en la ĉambro, en kiu ĝi estas nun. Kion vi pensas pri tio?

– En la kaĝon kun ĝi! – la ceteraj unuvoĉe ekkriis. Grosvenor atendis momenton por silento regi, poste sugestis:

– Por la nokto oni povas forlasi ĝin el la ŝipo. Ĝi ne iros malproksimen. La plej multaj el la sciencistoj ignoris ĉi tiujn vortojn, nur Kent rigardis rekte al li.

– Ŝajnas, ke vi ne povas decidi pri ĝi. Unue vi savas ĝian vivon, kaj tuj poste vi konstatas, ke ĝi estas danĝera.

– Ĝi savis sian vivon mem – akre respondis Grosvenor. Kent turnis sin kaj levis la ŝultrojn.

– Ni enŝlosos ĝin en kaĝo, ĉar ĝi estas murdinto.

– Nun kiam ni jam faris la decidon, ni devus pripensi kiel ni intencu ĝin plenumi? – diris Siedel.

– Ĉu vi certas, ke ĝi iru al la kaĝo? – Grosvenor certigis pri tio. Li ne atendis respondon kaj li ne eraris. Li alpaŝis al Coeurl kaj tuŝis la plej proksiman tentaklon. La estaĵo iomete kurbigis ĝin, sed Grosvenor persistis: li kaptis ĝin pli forte kaj montris al la pordo per sia alia mano. La besto ankoraŭ hezitis momenton, sed fine moviĝis en la indikita direkto.

– Oni devas bone tempigi tion ĉi – la neksialisto aldone ekkriis. - Preparu vin!

Momenton poste, Coeurl, sekvante Grosvenor obeeme, trovis sin en kvadrata ĉambro kun metalaj muroj. En la kontraŭa muro li vidis alian pordon, tra kiu pasis la gvidanta lin viro. Kiam Coeurl sekvis la viron, la elirejo fermiĝis antaŭ lia nazo. En la sama momento, li aŭdis metalan klakon de malantaŭ si. Li turniĝis surloke kaj trovis, ke la pordo, tra kiu li ĵus eniris, firme fermiĝis. Li sentis ekfluon de energio, kiam la riglilo de elektre stirata seruro glitis sur sian lokon. Li estis en kaptilo. Li reduktis sin al kolera grimaco, konsciante, ke li reagas tute alie ol antaŭe, kiam li estis ŝlosita en malgranda ĉambro. De centoj da jaroj li interesiĝis nur pri trovi nutraĵon, sed nun vekiĝis en lia cerbo miloj da rememoroj el eĉ pli frua pasinteco. Lia korpo disponis potencojn kiujn li jam ne uzis dum longa tempo. Li rememoris, kion li kapablas fari, kaj lia menso aŭtomate adaptis agopovojn al la nuna situacio.

Coeurl sidiĝis sur siajn masivajn malantaŭajn krurojn kaj uzante la sensajn harojn en siaj oreloj li esploris specojn de energio en la ĉirkaŭo. Poste, kontenta, li kuŝiĝis sur la plankon. Kiaj malsaĝuloj!

Proksimume unu horon poste, li aŭdis kiel unu el la viroj – Smith – alĝustigetis iun mekanismon sur la plafono de la kaĝo. Surprizite, li ekstaris streĉkrure. Venis en lian kapon, ke li misjuĝis la homojn kaj ke ili nun mortigos lin, kaj li esperis havi pli da tempo kaj trankvile realigi sian planon.

La minaco timigis lin, kaj kiam li subite sentis radiadon multe sub la sojlo de videbleco, li preparis sian nervan sistemon por danĝero. Nur post dekkelke da sekundoj li komprenis, kio okazas: iu estis fotanta la internon de lia korpo.

La viro malaperis kaj al Coeurl nur penetris la brueton faratan de homoj laborantaj ie malproksime, okupantaj pri siaj propraj aferoj. Iom post iom la bruetoj mallaŭtiĝis, kaj la kato pacience atendis, ĝis la ŝipo endormiĝos. En antikvaj tempoj, antaŭ ol atingo de relativa senmorteco, coeurl-oj ankaŭ dormis dumnokte; observante dormetantajn homojn en la biblioteko, li rememoris tiun ĉi kutimon.

Tamen unu sono ne estis malaperanta. Longe post kiam la ferdeko eksilentis, Coeurl klare aŭdis la klakadon de du paroj da piedoj, kiuj ritmopaŝe moviĝis laŭ la koridoro preter la ĉelo, malproksimiĝante, kaj poste revenante. Bedaŭrinde, la gardistoj ne estis irantaj kune: unue unu preterpasis la kaĝon, kaj poste la dua gardisto paŝis ĉirkaŭ dek metrojn malantaŭ la unua.

Coeurl longe aŭskultis kaj taksis kiom longe necesas la gardistoj por rondiri. Fine li decidis ke li jam sciis tion kaj atendis ankoraŭ unu fojon ĝis ili preterpasis lin, poste transigis siajn sentojn de aŭskultado de la bruoj farataj de homoj al multe pli larĝa intervalo. Pulsanta pro kaŝita potenco atompilo en la maŝinejo vekis ritmajn resonojn en lia nerva sistemo, la generatoroj zumis per obtuza kanto de pura energio. Coeurl sentis ĝin flui tra la dratoj en la kaĝmuro kaj moviĝi en la elektran seruron. Li devigis sian streĉitan, tremantan korpon al absoluta senmovo, penante sin agordi al la siblanta kirlo de energio; la haretoj en liaj oreloj ektremis, alĝustiĝante al la ekstera kampo.

Ekaŭdiĝis metala kraketo kaj Coeurl per delikata puŝo malfermis la pordon. Li eliris en la koridoron. Por momento ree superfluis lin ondo de malestimo al homoj kaj agrabla sento de supereco, kiam li pensis pri la malsaĝuloj, kiuj provis superi lin. Li subite konsciis, ke sur la planedo vivas ankaŭ aliaj coeurl-oj. Tiu ĉi penso estis stranga kaj tute neatendita – ĝis tiam li ja malamis kaj senkompate ekstermis ilin, tamen nun li komprenis, ke tiu malpliiĝanta grupo estas liaj fratoj. Se donite ŝancon reproduktiĝi, neniu – kaj jam tutcerte ne ĉi tiuj homoj – povus rezisti al ili.

Enprofundiĝanta en tiaj pensoj, li subite sentis la ŝarĝon de siaj propraj limigoj, soleco kaj la bezono de kontakto kun aliaj coeurl-oj: li estas sola, li havas mil kontraŭulojn, kaj la gajno estas aliro al la tuta galaksio. Senbrida, rabema ambicio puŝis lin al la steloj. Se li malsukcesos, li ne havos duan ŝancon; en la mondo, kie nutraĵo daŭre malabundas, li neniam povos malkovri la sekreton de kosmovojaĝado. Eĉ la konstruistoj ne eblis mliberiĝi de sia hejmoplanedo.

Li trairis vastan salonon kaj emerĝis en apuda koridoro. Li haltis ĉe la pordo de la unua kajuto. Ili havis elektran seruron kiu cedis senbrue. Coeurl kuris internen kaj elŝiris la gorĝon de viro dormanta en la lito. La kapo perforte ruliĝis flanken, la korpo konvulsiiĝis en morta spasmo. La id-emano estis preskaŭ tro forta, sed Coeurl devigis sin daŭrigi la agon.

Sep kajutoj, sep senvivaj homoj.

Li silente revenis al la kaĝo kaj fermis la pordon malantaŭ si. Li bele tempigis tion ĉi: la gardistoj ĵus preterpasis, rigardis internen tra aŭdskopo kaj pluiris. Dume, Coeurl ekiris al sekva ĉasekspedicio, dum kiu li vizitis kvar pliajn kajutojn ene de kelkaj minutoj, kaj poste trovis sin en komunĉambro, kie dudek kvar homoj dormis. Li mortigis rapide ĉar li baldaŭ devos reveni al la kaĝo. La ŝanco mortigi tiom da viktimoj samtempe iom konfuzis lin. Ekde pli ol mil jaroj li mortigis ĉiun formon de vivo, kiun li sukcesis trenkonti – kaj eĉ en la fruaj tagoj, tio signifis nur unu id-on de tempo al tempo. Li neniam ĝis tiam devis limiĝi en mortigado. Li transiris la ĉambron silente kiel la giganta kato, kiu li vere estis – silenta murdanto, por kiu la ĝojo murdi finiĝas ĉe la momento de morto de la lasta viktimo.

Subite li komprenis, ke li estis tro longe ekster la kaĝo kaj li eĉ falis teren. Li planis pasigi la tutan nokton murdante la ŝipanaron, en stadioj, tiel ke post ĉiu ondo da murdado li revenus al la malliberejo kaj ne lasus la gardistojn scii ion ajn. Kaj nun la ebleco ekregi la grandegan ŝipon en ununura dormperiodo estis pridubata.

Coeurl kolektis la restaĵojn de komuna prudento, kiuj vagis en la fundo de sia menso kaj, ignorante la bruon, kuregis al la salono. Li elkuris en la koridoron, atendante esti salutata de torentoj da energio, kiujn li ne povos manipuli.

La gardistoj staris unu apud la alia — sendube ili ĵus malkovris la malfermitan pordon. Samtempe ili suprenrigardis, paralizitaj dum frakcio da sekundo pro la terura vido de fulmantaj ungegoj, implikaĵo de tentakloj, kapo de furioza kato kaj okuloj plenigitaj de malamo. Unu el la viroj atingis sian eksplodilon, sed estis jam tro malfrue. La alia staris fiksiĝinta al la tero, nekapabla moviĝi antaŭ neevitebla pereo. Li povis nur ekkrii, lia terura kriego eĥis tra la ŝipo kaj vekis ĉiujn dormantojn, kaj poste transiĝis en makabra stertoro kiam Coeurl ĵetis ambaŭ korpojn tra la longo de la koridoro per unu movo. Li ne volis, ke oni trovu ilin ĉe la ĉela pordo. Ĉi tie li metis sian tutan esperon.

Ŝokita, konscianta pri terura eraro, ne povanta racie rezoni, li saltis en la kaĝon. La pordo fermiĝis malantaŭ li per mallaŭta klako, kiam elektro fluis denove tra la seruro. Li kuŝiĝis sur la plankon, ŝajnigante dormon. Post iom da tempo, li aŭdis rapidajn paŝojn de multaj homoj kaj konversaciojn per laŭtaj voĉoj. Li rimarkis, ke iu ŝaltis la aŭdskopon kaj rigardis en la ĉelon. La plej malbona momento estos kiam ili trovos la reston de la korpoj.

Profunde en sia animo, li prepariĝis batali la plej malfacilan batalon de sia vivo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.