La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INTERPLANEDA MISIO

Aŭtoro: A. E. van Vogt

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XIX

En granda halo plena de grandegaj maŝinoj homoj aspektis kiel nanoj en ĉambro de gigantoj. Grosvenor palpebrumis reflekse ĉe ĉiu ekbrilo de strange blua lumo, kiu aperis sur la vasta, brilanta surfaco de la plafono. La bruanta sono en la fermita ĉambro incitis liajn orelojn same kiel la ekbriloj incitis liajn okulojn. Ĝi estis bruo de eksterordinara forto, muĝanta kiel fulmo ĉe la horizonto, indikanta grandegan fluon de energio.

La motoroj funkciis. La ŝipo estis akcelanta, flugante pli kaj pli rapide tra la nigra spaco apartiganta spiralan galaksion en kiu la Tero estis nur eta, turniĝanta partiklo, kaj alian galaksion de proksimume la sama grandeco. Ĉi tie okazis la furioza batalo. La plej granda, plej ambicia esplorekspedicio iam sendita de la sunsistemo alfrontis pereon.

Grosvenor estis profunde konvinkita pri tio. Tio ne plu temis pri Coeurl, kies plibonigita korpo postvivis la murdemajn militojn kondukitajn de raso faranta biologiajn eksperimentojn sur bestoj enloĝantaj la planedon de katoj. La minaco de la birdaj estaĵoj de Riim ankaŭ estis nenio kompare kun la nuna situacio. Post ilia unua malsukcesa provo de kontakto, Grosvenor sukcesis preni kontrolon de iliaj agadoj. Li sole batalis kontraŭ tuta specio kaj venkis.

La skarlata monstro plej ŝajne formis sian propran specion mem.

Kapitano Leeth grimpis metalan ŝtupetaron kondukantan al malgranda ponto. Momenton poste Morton aliĝis al li. Li tenis du stakojn da notoj en sia mano, apartigante ilin per sia montrofingro. Ili trarigardis la notojn, poste Morton diris:

– Por la unua fojo de kiam la monstro suriris la ŝipon, ni havas momenton por respiri. Eble ŝajnas nekredeble, sed ankoraŭ ne pasis eĉ du horoj. Kapitano Leeth kaj mi legis la rekomendojn senditajn al ni de la estroj de ĉiu fako. Ni provizore dividis ĉi tiujn rekomendojn en du kategoriojn. Pri unu el ili, enhavanta teoriaj konsiloj, ni parolos poste. La dua kategorio, enhavanta specifajn planojn por kapti la entrudiĝinton, estas evidente pli grava. Mi komencu de tio, ke ni ĉiuj timas, ke ĉi tiuj planoj ne povos savi sinjoron von Grossen. Sinjoro Zeller, bonvolu rakonti al ĉiuj pri via ideo.

Zeller eliris antaŭ la homamaso. Li estis brila junulo, malpli ol kvardekjara. Li estis promociita al estro de la metalurgia fako post kiam Coeurl mortigis Breckenridge-on.

– Ni malkovris – li diris – ke la fremda monstro ne kapablas penetri alojojn kun alta elektra rezisto. Dank' al ĉi tio, ni nun scias, el kio protektaj kostumoj estu faritaj. Mia asistanto nuntempe laboras super kreado de tia kostumo. Li devas povi fini ĝin ene de tri horoj. Por serĉado, kompreneble, ni uzos fluorografan kameraon. Se iu havas komentojn...

– Kial ne fari kelkajn tiajn kostumojn? – proponis unu el la ĉeestantoj.

Zeller balancis la kapon.

– Ni havas tre limigitan kvanton da materialo. Ni povus akiri pli da ĝi, sed nur per transmutacio, kaj tio ĉi bezonus multe da tempo... Cetere – li aldonis – nia fako estas unu el la plej malgrandaj. Ni estos feliĉaj, se ni sukcesos prepari almenaŭ unu kostumon ĝustatempe.

Neniu havis pliajn demandojn. Zeller malaperis malantaŭ unu el la kovriloj troviĝantaj en la maŝinejo.

Kunordiganto Morton levis la manon. Kiam la ĉambro denove silentiĝis, li diris:

– Miaflanke, mi sentas min pli bone sciante, ke post kiam ni havos la protektan kostumon, la entrudiĝinto devos senĉese moviĝi, por ke ni ne trovu von Grossen-on.

– Kiel vi scias, ke von Grossen vivas? – demandis iu.

– Ĉar se tiu malbenita monstro bezonus korpon, ĝi kunportus la korpon de sia unua viktimo, kaj ĝi ne faris tion ĉi. Li volas preni nin vivantaj. La raporto de Smith enhavas eblan klarigon pri la motivoj malantaŭ ĉi tiu agado, sed ĉi tiu estas la dua kategorio da rekomendoj, pri kiu ni diskutos poste.

Li silentis momenton, poste parolis plue:

– Inter la planoj ataki la entrudiĝinton, mi havas unu prezentitan de du teknikistoj de la fizika fako, kaj unu de Elliott Grosvenor. Kapitano Leeth kaj mi diskutis tiujn planojn kun ĉefinĝeniero Pennons kaj aliaj specialistoj kaj decidis ke la ideo de sinjoro Grosvenor estas tro danĝera por la ŝipanaro, do tial ni uzos ĝin nur kiel lasta rimedo. Ni baldaŭ komencos efektivigi la planon de la fizikistoj, krom se iu levas gravan obĵeton. Ni ankaŭ ricevis dekduon da malfiksaj konsiletoj, kiujn ni kunmetis en tuton. Kompreneble, ĉiu rajtas prezenti sian propran ideon, sed pro limigita tempo, mi nur mallonge priparolos ilin en la formo kiu estis finfine akceptita de la ekspertoj.

Fizikistoj – Morton ĵetis rigardon al la folio, kiun li tenis en la mano – Lomas kaj Hindley, konfesas, ke la sukceso de ilia plano dependas de tio, ĉu la monstro permesos al ni fari certajn energiajn ligojn. Tio ŝajnas ebla, se ni aludas al la teorio de historiaj cikloj de s-ro Korita, laŭ kiu la "kamparano" estas gvidata nur de sia propra intereso kaj kutime ignoras la gravecon de grupa agado. Sur ĉi tiu bazo, ni modifis la planon de Lomas kaj Hindley. Ni intencas ŝalti la energikampon en la tutaj sepa kaj naŭa etaĝoj – nur en plankoj, sen muroj. Jen kion ni esperas: ĝis nun, la monstro faris neniun organizitan provon mortigi nin. Sinjoro Korita asertas, ke la entrudiĝinto, estante "kamparano", ankoraŭ ne rimarkas, ke ĝi devas detrui nin, alie ni detruos ĝin. Sed pli aŭ malpli frue ĝi komprenos, ke ĝi unue pensu pri mortigado, kaj nur poste pri ĉio alia. Se ĝi ne interrompos nian laboron, ni povos kapti ĝin sur la oka etaĝo, inter du energikampaj plafonoj. Sekve, kiam ĝi ne havos manieron eskapi malsupren aŭ supren, ni trovos ĝin uzante kameraojn. S-ro Grosvenor verŝajne konscias, ke ĉi tiu plano estas multe malpli riska ol lia propra kaj tial devus esti efektivigita unue.

Grosvenor forte suspiris, hezitis, tamen finfine diris morne:

– Se ni zorgas nur pri la nivelo de risko, eble ni enŝlosu nin en la maŝinejo kaj atendu, ke la entrudiĝinto eskapos per si mem? – Post momento li tamen serioze aldonis: – Bonvolu ne pensi, ke mi volas laŭdi mian propran planon. Krom ke... — li ​​hezitis, sed tuj finis — vian planon mi trovas tute senutila.

– Ĉu tio ne estas tro severa juĝo? – Morton demandis, surprizite.

– Se mi bone komprenas, la plano, kiun vi priskribis, estas malsama ol la originala. Kie ĝi estis modifita? – Grosvenor respondis per demando.

– Fizikistoj – respondis la kunordiganto – rekomendis turni la kampon sur kvar etaĝoj: la sepa, oka, naŭa kaj la deka.

Grosvenor ankoraŭfoje hezitis. Li ne intencis fari tro kritikajn rimarkojn. Li sciis, ke se li insistos tro forte, homoj ĉesos zorgi pri lia opinio. Finfine li deklaris:

– Tio jam sonas pli bone.

Kapitano Leeth, staranta malantaŭ Morton, intermetis:

– Sinjoro Pennons, bonvolu diri al ĉiuj, kial estus malkonsilinde ŝalti kampon sur pli ol du etaĝoj.

La ĉefinĝeniero antaŭenpaŝis. Kiam li komencis parolis, estis streĉo en lia voĉo.

– Antaŭ ĉio, necesus ankoraŭ tri pliaj horoj, kaj ni ja konsentis, ke ni estas premataj por tempo. Se la tempo ne estus problemo, la plej bona solvo estus ŝalti la kampon en la tuta ŝipo, kaj sur la plankoj kaj en la muroj, dum kontrolante la kvanton de energio liberigata. Tiam la entrudiĝinto ne plu povus eskapi. Sed tia operacio bezonus ĉirkaŭ kvindek horojn. Kiel mi jam diris antaŭe, starigi energiajn ekranojn, kontraŭ kiuj ni mem ne havas protekton, estus memmortigo. Krome, estas ankoraŭ alia faktoro, kiun ni ne menciis antaŭe. Ni scias, ke la entrudiĝinto provos kidnapi pli da homoj. Ni volas, ke lia venonta viktimo, kiu ajn li estos, havu ŝancon pluvivi. – Pennons daŭrigis per malmola tono. – Ni povas efektivigi la modifitan planon ene de tri horoj. Ĝis tiam ni restos preskaŭ sendefendaj. Ni havos nur porteblajn vibrajn pafilojn kaj vibrajn elsendilojn. Ni ne kuraĝos uzi pli fortajn armilojn interne de la ŝipo. Eĉ tiu, kiun ni uzos, estu uzata kun granda singardemo ĉar ĝi estas mortiga por homoj. Do, ek al la laboro! – aldonis li kaj forlasis la podiumon.

– Ne tiel rapide – Kapitano Leeth protestis. – Mi ankoraŭ volas aŭdi la obĵetojn de sinjoro Grosvenor.

– Se ni havus tempon, estus farinda vidi kiel la monstro reagas je ŝirmitaj muroj – diris Grosvenor.

– Ĉi tiu argumento ne allogas min. Post ĉio, se ĉi tiu monstro troviĝos inter du ŝirmitaj plankoj, ĝi estos finita. Ĝi ne povos trapasi – iu diris kolere.

– Tion ĉi ni ne scias – firme respondis Grosvenor. – Ni scias nur, ke ĝi eniris la ŝirmitan muron kaj tuj fuĝis. Ni konkludas el tio, ke ĝi eksentis doloron. Ŝajnas certe, ke ĝi ne kapablas resti en kontakto kun la energikampo dum longa tempo. Bedaŭrinde por ni, tamen, ni ne povas apliki la energikampon plenforte. Kiel s-ro Pennons pruvis, la muroj fandiĝus. Jen kion mi celas: ni faris ĉion eblan por haltigi la entrudiĝinton, sed tio evidentiĝis esti ne sufiĉa, ĉar ĝi sukcesis eskapi.

Ĉi tiu deklaro maltrankviligis kapitanon Leeth.

– Sinjoroj – li diris – kial oni ne konsideris tion antaŭe? Ĉi tio certe estas grava obĵeto.

– Mi estis favora por tio, ke s-ro Grosvenor partoprenu en nia pli frua konversacio – Morton klarigis – sed mi estis supervoĉvenkita pro la malnova kutimo ekskludi la ideokreintojn de la diskuto. Pro la samaj kialoj, ambaŭ fizikistoj ankaŭ ne partoprenis en ĝi.

Siedel klarigis sian gorĝon.

– Mi ne pensas – li diris – ke sinjoro Grosvenor rimarkas, kion li ĵus faris al ni. Ĝis nun, ni ĉiuj estis konvinkitaj, ke la fortokampo estas unu el la plej grandaj inventaĵoj faritaj de homo. Persone, ĝi donis al mi senton de sekureco. Nun sinjoro Grosvenor diras al ni, ke iu monstro povas penetri ĉi tiun kampon.

– Mi ne diras, ke nia fortokampo estas senutila, sinjoro Siedel – respondis Grosvenor. – Verdire, ni havas kialon kredi, ke la entrudiĝinto ne povos trapasi ĝin. Mi pensas tiel, ĉar la monstro atendis, ĝis ni mem tiros ĝin internen de la ŝipo. Tamen, la ŝirmita planko, pri kiu ni parolas nun, estas pli malforta versio de fortokampo.

– Kaj tamen – diris la psikologo – ĉu vi ne pensas, ke la ekspertoj subkonscie supozis, ke estas forta simileco inter la du aferoj? Ilia rezonado verŝajne iris jene: se la ŝirmado montriĝos esti nesufiĉa, ni ĉiuj mortos. Tiam ĝi devas esti efika.

Kapitano Leeth diris lacvoĉe:

– Mi timas, ke sinjoro Siedel ĝuste identigis niajn malfortojn. Nun mi memoras, ke tia penso venis al mi en la kapon.

– Eble ni prefere aŭskultu la krizan planon de sinjoro Grosvenor – Smith sugestis.

Kapitano Leeth ĵetis rigardon al Morton, kiu hezitis, kaj finfine diris:

– Lia plano baziĝas je tio, ke ni dividiĝu en tiom da grupoj kiom ni havas atomĵetilojn surŝipe...

Li devis diri nenion. Unu el la fizikistoj konfuzite kriis:

– Atoma energio... surŝipe?! – La tumulto daŭris longan momenton. Kiam ĝi ĉesis, Morton daŭre parolis kvazaŭ neniu interrompis lin.

– Ni havas kvardek unu ĵetilojn. Se ni akceptas la planon de s-ro Grosvenor, ĉiu el ili estos manovrata de soldattaĉmento. La ceteraj ŝipanoj devas disiĝi kiel logilo, restante ene de la atingo de unu el la ĵetiloj. La homoj manovrantaj ilin ricevos ordonon aktivigi ilin eĉ se unu el ni troviĝos en la linio de fajro.

Morton balancis la kapon, sed tuj daŭrigis:

– Ĉi tio verŝajne estas la plej efika plano kiun oni prezentis. Tamen ĝia drasta naturo timigas nin ĉiujn. La ideo pafi niajn proprajn homojn, kvankam tute ne nova, estas multe pli malfacile akceptebla ol sinjoro Grosvenor – kiel ni supozas – imagas al si. Tamen, por esti justa, mi devas aldoni, ke estis alia faktoro, kiu igis nin decidi ne adopti ĉi tiun planon. Kapitano Leeth notis ke tiuj servantaj kiel logilo devus esti senarmaj. Kaj tio estus tro multe por la plimulto el ni. Ĉiu homo havas la rajton sin memdefendi. – La kunordiganto levis la ŝultrojn. – Ĉar ni havis alternativan planon, ni decidis adopti ĝin. Mi nun kredas, ke la ideo de sinjoro Grosvenor donas al ni pli bonan ŝancon, sed mi daŭre malkonsentas kun la amendo de kapitano Leeth.

Grosvenor turnis sin al la kapitano kaj rigardis lin en la okulojn. Kapitano Leeth eltenis lian rigardon kun malgaja decido sur sia vizaĝo. Momenton poste Grosvenor diris firme:

– Mi pensas, ke vi devas riski, kapitano. – La oficiro respondis al tio per eta oficiala riverenco.

– Perfekte – li diris. – Mi retiras miajn obĵetojn.

Grosvenor rimarkis ke Morton estis surprizita pri tiu subita ŝanĝo de situacio. La kunordiganto rigardis Grosvenor-on, poste la kapitanon, poste reen Grosvenor-on. Sekve li eble komprenis pri kio temas. Li alpaŝis al Grosvenor kaj diris mallaŭte:

– Kaj pensi, ke mi ne komprenis, kion li celis. Li certe eraris pensante, ke en kriza situacio... – Li paŭzis, poste rektiĝis kaj atente rigardis kapitanon Leeth.

– Li nun komprenis, ke li eraris pri tio – trankviligis Grosvenor.

Morton kapjesis kaj aldonis, kvazaŭ kontraŭ si:

– Mi pensas, ke se oni pripensas tion pli profunde, tiam la kapitano pravas. La instinkto de memkonservado, estante baza homa instinkto, povas sufoki la voĉon de racio. Kaj malgraŭ tio... — li ​​sulkigis la frunton – estas pli bone ne reveni al tio. Mi pensas, ke sciencistoj sentus sin ofenditaj, la etoso surŝipe estas ĉiuokaze terura.

Li alfrontis la kolektitajn homojn.

– Sinjoroj – li laŭte anoncis – ŝajnas klare, ke sinjoro Grosvenor sufiĉe pravigis sian planon. Mi petas ĉiujn, kiuj subtenas ĝin, levi la manojn.

Al la granda seniluziiĝo de Grosvenor, nur kelkaj dekoj da homoj voĉdonis favore. Morton hezitis, poste diris:

– Mi petas tiujn, kiuj kontraŭas, ke ili levu la manojn. – Ĉi-foje nur dekkelke da manoj leviĝis. Morton kapjesis al viro en la unua vico.

– Vi voĉdonis nek por nek kontraŭ. Kial? – Tiu levis la ŝultrojn.

– Mi preferis reteni. Mi ne scias ĉu mi estas por aŭ kontraŭ. Mi ne komprenas ĉion ĉi.

– Kaj vi? – Morton demandis la alian viron.

– Kio pri sekundara radiado? – la demandito maltrankviliĝis.

– Ĝi estos blokita – kapitano Leeth klarigis. – Ni hermetikigos la tutan areon... Sinjoro kunordiganto – li ŝanĝis la temon – mi ne komprenas, kion ni ankoraŭ atendas. La plano de sinjoro Grosvenor estis aprobita per kvindek naŭ voĉoj kontraŭ dek kvar. Kvankam mi ne havas aŭtoritaton super sciencistoj eĉ en kriza situacio, mi kredas, ke ni devus ekagi.

– Sed… – Morton protestis, – …preskaŭ okcent homoj sindetenis. – Li estis klare konfuzita.

– Ili rajtis fari tion – anoncis Leeth. – Oni atendas, ke plenkreskuloj povos fari decidojn. La tuta ideo de demokratio baziĝas sur ĉi tiu supozo. Do mi ordonas al vi tuj komenci agi.

Morton hezitis, poste diris malrapide:

– Nu, sinjoroj, mi devas konsenti. Mi pensas, ke plej bone por ni estas komenci efektivigi nian planon kiel eble plej baldaŭ. Instalado de la atomaj ĵetiloj daŭros longan tempon, do ni tuj komencu ŝalti la energikampon sur la sepa kaj naŭa etaĝoj. Ĉiuokaze, ŝajnas al mi, ke ni povus kombini ambaŭ planojn kaj poste forlasi unu el ili depende de la situacio.

– Tio sonas racie – iu viro konstatis kun evidenta malŝarĝiĝo.

La sugesto de la kunordiganto ŝajnis racia al la plimulto de la kunvenintoj. Sur iliaj streĉitaj vizaĝoj aperis trankvilo. Post momento amaso da homoj jam elverŝiĝis el la vasta halo. Grosvenor turnis sin al Morton.

– Brila sugesto – li diris. – Mi tro kontraŭstaris al la ŝalto de limigita kampo por ke tia kompromiso venu al mi en la kapon.

Morton serioze akceptis la komplimenton.

– Ĝi estis mia kriztempa plano – li klarigis. – Mi jam delonge lernis, ke ofte pli grava ol solvi problemon mem estas streĉo, kiu ĝin akompanas. – Li levis la ŝultrojn. – En situacio de minaco oni devas pene labori. Laborante pene, oni devas profiti ĉiun ŝancon por malstreĉiĝi. – Li etendis la manon. – Nu, bonŝancon, junulo. Mi esperas, ke vi restos viva post ĉi tio.

Kiam ili manpremiĝis, Grosvenor demandis:

– Kiom da tempo daŭros por instali la atomĵetilojn?

– Ĉirkaŭ unu horo, eble iom pli longe. Ĝis tiam ni defendos nin per vibraj emisiiloj...

* * *

Kiam homoj reaperis en la koridoro, Ixtl rapidis al la sepa etaĝo. Dum kelkaj minutoj li estis nur ombro moviĝanta tra la ĝangalo de muroj kaj plankoj. Oni rimarkis lin dufoje kaj pafis lin per vibraj emisiiloj. Ili diferencis de manpafiloj same kiel vivo diferencas de morto. Ili tremigis la murojn, tra kiuj Ixtl ĵus volis penetri. Unufoje la fasko de energio trafis lin en la piedon. La ŝoko kaŭzita de la koncentrita torento de molekuloj igis lin lami. La piedo resaniĝis ene de sekundo, sed Ixtl eklernis, ke lia korpo ne estis plene imuna kontraŭ tia potenca armilo.

Tamen li daŭre ne timis. Rapido, ruzo kaj zorgema programado – tiaj antaŭzorgoj devas protekti lin kontraŭ la efikoj de ĉiuj specoj de armiloj. Sed li devis scii, kion tiuj homoj celas. Kiam ili enŝlosis sin en la maŝinejo, ili ŝajnis elpensi ian agadplanon, kaj nun ili decide efektivigis ĝin.

En la koridoroj homoj penegis ĉe aparatoj similaj al fornoj faritaj el nigra metalo. El aperturo lokita supre de ĉiu aparato eliĝis blindiga brilo. Homoj portis sur sin vakuajn skafandrojn, kies kutime travideblaj kaskoj nun estis plimalheligitaj. Tamen, tiuj kaskoj ne donis plenan protekton kaj la laboristoj estis parte blindigitaj. Rubandoj el pale brilanta materialo eligis el misteraj aparatoj. Ĉiun rubandon oni kaptis per iloj kaj tranĉis en egalajn pecojn, kiujn oni metis sur la plankon. Baldaŭ la tutan plankon kovris varma metalo, kaj tiam potencaj kompresoroj komencis malvarmigi la metalan surfacon.

Komence la menso de Ixtl rifuzis akcepti la konkludojn, kiuj venis de observado. Li provis trovi pli profundan signifon en ĉio ĉi, ian ellaboritan ruzon. Fine li decidis, ke liaj sentoj ne trompis lin. Homoj provis meti la energikampon sur la plankojn de du etaĝoj en kontrolita maniero. Poste, kiam ili rimarkos, ke ilia primitiva kaptilo estos neefika, ili certe provos aliajn metodojn. Je kiu momento iliaj agoj iĝus danĝeraj por li – tion ĉi Ixtl ne estis certa. Li nur sciis, ke se la situacio komencos iĝi malregebla por li, li nur devas sekvi la homojn kaj malŝalti la energisistemon.

Li malestime forĵetis de si la problemon. Li pensis, ke homoj efektive helpas lin faciligante akiri guulojn. Li decidis zorge elekti sian sekvan viktimon. En la korpo de la viro, kiun li hazarde mortigis, li malkovris, kion li bezonis: stomakon kaj intestojn. Tial homoj kun grandaj ventroj estis la unuaj en lia listo.

Li pririgardis ĉiujn, elektis viktimon kaj atakis. Antaŭ ol iuj armiloj povus esti celitaj kontraŭ li, li malaperis kune kun la baraktanta viro. Li facile ŝanĝis sian atomstrukturon dum li trapasis la plankon. Li trovis sin du nivelojn malsupre, en la vasta holdo de la ŝipo. Li povus veni ĉi tien multe pli rapide, sed li zorgis ne difekti sian predon.

La holdo estis konata teritorio kaj li sentis sin sekura ĉi tie. Li esploris la lokon rapide sed ĝisfunde tuj kiam li surŝipiĝis. Eksperimentante kun von Grossen, li lernis kiel procedi. Senhezite, li moviĝis tra la malklare lumigita interno al la kontraŭa muro, kie oni metis grandegajn kestojn. Li preterpasis ilin kaj trovis sin en granda tubo. Ĝia diametro sufiĉis por ke li povu rekte stari. Ĝi estis parto de mejloj longa klimatizilosistemo.

La kaŝejo en normala lumo ŝajnus malhela. Sed al la infraruĝ-sentemaj okuloj de Ixtl, ĝia tuta interno estis klare videbla. Li metis sian novan viktimon apud la korpo de von Grossen. Poste, tre zorge, li trempis sian dratmaldikan fingron en sian propran bruston, elprenis el ĝi la netakseblan ovon kaj metis ĝin en la stomakon de la viro.

La homo daŭre baraktis, sed Ixtl trankvile atendis, kio estis okazonta. La korpo malrapide komencis rigidiĝi, la muskoloj streĉiĝis. En paniko, la viro komencis ĝemi kaj krii, sentante paralizon transpreni lin. Ixtl tenis lin senkompate, atendante la finiĝon de la kemia reakcio. Fine la viro ripozis senmove kun liaj muskoloj streĉitaj. Liaj okuloj estis larĝe malfermitaj kaj lian vizaĝon kovris ŝvito.

Ene de kelkaj horoj, la ovoj devos nestiĝi en la stomakoj de ambaŭ viktimoj. Malgrandaj kopioj de Ixtl eloviĝos kaj komencos rapide kreski, ĉerpante nutraĵon el organismoj de homoj. Kontenta, Ixtl moviĝis al la elirejo de la holdo. Li bezonis pli da korpoj en kiuj li povus demeti siajn ovojn. Li bezonis pli da guuloj.

* * *

Antaŭ ol Ixtl finis prepari sian trian viktimon, la homoj atingis la naŭan etaĝon. Varmegaj ondoj trakuris la koridoron kiel infera vento. Eĉ la malvarmigaj sistemoj instalitaj en la skafandroj ne povis elteni la trovarmigitan aeron. Homoj ŝvitis sub siaj skafandroj. Malsanaj pro la varmego, blindigitaj pro la brilego, ili laboris preskaŭ reflekse.

Iu viro apud Grosvenor subite ekkriis:

– Ili jam estas ĉi tie!

Grosvenor turnis la kapon en la direkto, kiun la kriinto montris kaj frostiĝis. La maŝino alkuranta al ili ne ŝajnis granda. Li vidis sferan formon kun tegaĵo farita el sintraĵoj de volframkarbidoj. El ĝia centro elstaris io simila al fiksita tubfragmento. La strikte praktika strukturo estis muntita sur universala ĉasio ekipita per motoro kaj ruliĝanta sur kvar kaŭĉukaj radoj.

Homoj ĉirkaŭ Grosvenor ĉesis labori. Kun palaj vizaĝoj, ili fiksrigardis la strangan objekton. Subite unu el ili alproksimiĝis al Grosvenor kaj diris kolere:

– Diable, Grove, vi respondecas pri ĉi tio. Se io tia estu surradiadi min, mi volas antaŭe bati vin forte.

– Mi restos ĉi tie – Grosvenor respondis trankvile. – Ni mortos kune aŭ ni kune pluvivos.

Tiuj ĉi vortoj iom trankviligis la koleron de la aliaj. Sed Grosvenor daŭre sentis koleron en la voĉo de sia interparolanto.

– Kia stultaĵo estas ĉi tio? Certe ekzistas pli bona plano, kiu ne devigas nin agi kiel logilo.

– Estas ankoraŭ unu afero, kiun ni povas fari – respondis Grosvenor.

– Kio?

– Sinmortigi! – Li diris tion tute serioze.

La viro rigardis lin kaj poste foriris, murmurante ion pri stultaj ŝercoj. Grosvenor indulge ridetis kaj rekomencis labori. Tamen li rimarkis, ke homoj perdis sian entuziasmon. La streĉiĝo montriĝis kontaĝa. Nun la plej eta ribelo de iu ajn povus kaŭzi ribelon de la tuta skipo.

Ili ĉiuj estis logiloj. Ĉiuj timis morton.

La instinkto de memkonservado estas tro profunde enradikiĝinta en homoj por ke la nerva sistemo povu rezisti ĝin. Trejnitaj soldatoj kiel kapitano Leeth eble ŝajnigis esti trankvilaj, sed ilia timo pulsadis tuj sub la surfaco. Elliott Grosvenor ankaŭ sentis la danĝeron kun ĉiu poro de sia haŭto, sed li estis plene konvinkita, ke tio, kion li faris, estis ĝusta kaj li devis kompletigi sian planon.

– La tuta personaro bonvolu atenti!

Grosvenor kuris kun la aliaj al la plej proksima komunikilo. Nur post pli longa momento li ekkomprenis, ke li aŭdas kapitanon Leeth.

– Ĉiuj atomaj ĵetiloj nuntempe celas etaĝojn sep, ok kaj naŭ. Verŝajne vi ĝojos ekscii, ke mi diskutis kun miaj oficiroj pri la danĝeroj de efektivigo de ĉi tiu plano. Ni rekomendas la jenon: se vi vidas entrudiĝinton, ne atendu, ne rigardu ĉirkaŭen! Tuj falu sur la plankon. Al ĉiuj funkciigantaj la ĵetilojn: agordu la ajutojn al 50 ĝis 15. Ĉi tio donos al vi disvastiĝon de unu kaj duono futoj. Ĝi ne protektos vin kontraŭ sekundara radiado, sed mi honeste povas diri, ke se vi falos sur la plankon ĝustatempe, d-ro Eggert kaj lia personaro troviĝantaj en la maŝinejo povos savi vian vivon...

– ...Resume... – Kapitano Leeth ŝajnis pli trankvila dirinte la plej malbonan – ...mi volas certigi al la tuta ŝipanaro, ke neniu surŝipe estis senokupema. Kun la escepto de la kuracistoj kaj la tri vunditoj, ĉiuj estas eksponataj al la sama danĝero. Miaj oficiroj estis dividitaj en grupojn. Kunordiganto Morton nun estas sur la sepa etaĝo. Sinjoro Grosvenor, kies planon ni sekvas, estas sur la naŭa etaĝo. Kaj tiel plu. Mi deziras al vi sukceson!

Ekregis silento dum momento. Poste la komandanto de la taĉmento manovranta la ĵetilon, ĉe kiu staris Grosvenor, ĝoje kriis:

– Hej, sinjoroj! Ni celis nian armilon! Gardu vin kaj falu plate kiam ni pafos.

– Dankon por la averto – Grosvenor kriis reen. Dum mallonga momento la streĉiĝo malpliiĝis. Iu el la matematika fako ŝercis:

– Grove, ne flataĉu.

– Mi ĉiam amis soldatojn – diris iu alia. Post momento, li aldone flustris, sufiĉe laŭte por ke la pafistoj aŭdu: – Eble ili donos al mi la momenton, kiu savos mian vivon.

Grosvenor ne aŭskultis ĉi tiun mokadon. Logilo, li pensis denove. Kiam venos danĝero, neniu grupo povos averti la aliajn. Grandega kvanto da energio estos liberigita el la ĵetilbarelo, disvastigante nevideblan radiadon.

Kiam jam ĉio finiĝos, tiuj, kiuj pluvivos, sciigos kapitanon Leeth je rezervita bendo. Nur tiam la kapitano avertos la aliajn skipojn.

– Sinjoro Grosvenor!

Aŭdinte la akran voĉon, Grosvenor instinkte falis sur la plankon. Li dolore batis sin, sed tuj leviĝis, kiam li rekonis la voĉon de kapitano Leeth.

La ceteraj homoj pene stariĝis. Unu murmuris:

– Damne, falsa alarmo!

Grosvenor iris al la komunikilo kaj ensalutis, rigardante la koridoron malantaŭ si okulangule.

– Ĉu vi bonvolu tuj malsupreniri al la sepa etaĝo? Ĉefa koridoro. Bonvolu veni de la naŭa horo.

– Jes, Sinjoro.

Grosvenor antaŭeniris timigita. Estis io stranga en la voĉo de la kapitano. Io certe okazis.

Kion li vidis, ŝajnis koŝmaro. Kiam li eniris, li rimarkis, ke unu el la atomĵetiloj estis faligita flanken. Apud ĝi kuŝis la bruligitaj restaĵoj de tri homoj manovrantajn ĝin. Malantaŭ ili, sur la planko, kuŝis kvara soldato, ŝajne duonsvenigita de pafo el vibra pafilo.

Sur la alia flanko de la ĵetilo, li ekvidis dudek pliajn homojn mortajn aŭ senkonsciajn, inter kiuj troviĝis kunordiganto Morton.

Sanitaristoj en protektaj kostumoj svarmis ĉirkaŭ la viktimoj, levante kaj metante ilin sur ĉarojn. La savoperacio daŭris jam kelkajn minutojn.

Grosvenor haltis ĉe improvizita vando metita trans la koridoron. Kapitano Leeth sidis malantaŭ la vando. Li estis pala sed trankvila. Li rapide rakontis al Grosvenor la tutan historion.

Ixtl aperis. Unu juna teknikisto – kapitano Leeth ne malkaŝis lian nomon – forgesis en sia paniko, ke li devis fali sur la plankon. Kiam la ajuton de la ĵetilo oni celis al li, pro malespero li komencis pafi al la homoj manovrantaj ĝin. Tiuj ŝajnis heziti, kiam ili vidis la homon en la fajrolinio. Post momento, ĉiuj tri el ili pretervole kontribuis al la katastrofo. Ŝokite de la vibra armilo, ili falis sur la ĵetilon kaj kaptis ĝin instinkte, faligante ĝin flanken. Ĉi tio metis ilin en la fajrolinion.

Bedaŭrinde, unu el ili havis la aktivilon en sia mano kaj ŝaltis ĝin por preskaŭ plena sekundo.

Tri homoj troviĝis rekte antaŭ la ajuto. Ili tuj mortis. Tuj poste, la ĵetilo ĉesis ruliĝi kaj frapis la muron.

Morton kaj liaj homoj, kvankam ne rekte trafitaj, iĝis viktimoj de sekundara radiado. Ankoraŭ estis tro frue por determini kiom grave ili suferis, sed la plej multaj el ili certe pasigos almenaŭ jaron en hospitalo, kaj kelkaj mortos.

– Ni iom malfruis – kapitano Leeth konfesis. – Ĝi certe okazis sekundojn post mia averto, sed pasis preskaŭ unu minuto antaŭ ol iu, kiu aŭdis la sonon de la falanta ĵetilo, iĝis suspektema kaj iris por vidi kio okazis tie. – Li forte suspiris. – Mi atendis perdojn, sed ne ke la tuta taĉmento eble povus perei.

Grosvenor silentis. Nun li komprenis kial kapitano Leeth volis senarmigi la sciencistojn. En tempo de danĝero, la homo instinkte defendas sin. Estas nenio, kion oni povas fari pri ĝi. La homo tiam komencas batali por sia propra konservado kiel besto.

Li preferis ne pensi pri Morton, kiu komprenis, ke sciencistoj kontraŭos ke oni forprenu iliajn armilojn, kaj elpensis agadplanon, en kiu ĉiuj povis akcepti la uzon de atomaj ĵetiloj.

– Kial vi alvokis min? – li demandis la kapitanon.

– Ĉar mi pensas, ke ĉi tiu okazintaĵo igos vin modifi vian planon. Kion vi pensas pri ĉi tio?

Grosvenor necerte kapjesis.

– La elemento de surprizo jam malaperis – li diris. – La monstro devis esti falonta en niajn manojn, ne sciante, ke ni atendis ĝin. Nun ĝi certe pligrandigis sian singardemon.

Grosvenor imagis, ke la skarlata monstro elŝovas sian kapon el la muro, skanante la koridoron, poste rapide preterpasante unu el la ĵetiloj kaj forprenas la homojn manovrantajn ĝin. La nura racia solvo estus starigi kontraŭe la duan ĵetilon. Sed tio estis neakceptebla – ne restis eĉ unu rezerva ĵetilo sur la tuta ŝipo.

– Ĉu ĝi sukcesis kapti sekvan viktimon? – li demandis.

– Ne.

Grosvenor denove eksilentis. Kiel la aliaj, li povis nur diveni, kial la entrudiĝinto volis, ke ĝiaj viktimoj estu vivaj. Unu el la klarigoj estis kongrua kun la teorio de Korita, kiu asertis, ke la monstro venas el la epoko de "kamparanoj" kaj la bezono konservi ĝian specion dominas. Tio estis sangofrostiganta supozo, sed ĝi ankaŭ signifis, ke la entrudiĝinto serĉos pli kaj pli da novaj viktimoj.

– Se mi ĝuste komprenas, la entrudiĝinto denove aperos – diris kapitano Leeth. – Mi proponas, ke ni forlasu la ĵetilojn por momento kaj komencu ŝirmi la plankojn sur tri etaĝoj. Ni jam finis la sepan, eble ni baldaŭ finos la okan. Tiel ni blokos tri etaĝojn samtempe. Supozante, ke nia plano sukcesos, ni devas ankaŭ konsideri, ke la besto jam forrabis tri homojn, sen kalkuli von Grossen. Ĉiufoje oni vidis ĝin preni ilin malsupren, por tiel diri. Mi proponas, ke tuj kiam ni starigos la ekranojn sur la oka etaĝo, ni transiru al la naŭa etaĝo kaj atendu ĝin tie. Kiam la monstro kaptos iun, ni atendas momenton kaj poste sinjoro Pennons aktivigos la fortokampon sur ĉiuj tri etaĝoj. La monstro estos blokita sur la oka etaĝo, ambaŭflanke protektata per ekrano. Se ĝi sukcesos trapasi, ĝi malkovros ke la sepa etaĝo ankaŭ estas protektata. Se ĝi trapasos supren, same okazos al ĝi sur la naŭa etaĝo. Kiel ajn, ni devigos ĝin en kontakton kun ŝirmitaj surfacoj. – La kapitano paŭzis, pripense rigardis Grosvenor-on, kaj diris: – Mi scias, ke laŭ vi la kontakto kun nur unu ŝirmita tavolo ne povas mortigi la entrudiĝinton. Sed vi ne estis certa kiel du tavoloj funkcios. – Li paŭzis kaj atente rigardis Grosvenor-on.

– Indas provi. Sincere, ni povas nur diveni, kia estos ĝia reago. Eble ni ricevos agrablan surprizon – Grosvenor respondis post momenta hezito.

Li ne kredis tion, kion li diris, sed en la nuna situacio li ankaŭ konsideru la kredojn kaj esperojn de la ŝipanaro. Iuj homoj eble povis ŝanĝi sian opinion nur kiam io okazis. Kiam iliaj ideoj estos korektitaj de la realo, tiam – kaj nur tiam – ili estos emocie pretaj por pli drastaj solvoj.

Grosvenor ŝajnis malrapide akiri la kapablon influi homojn. Ne sufiĉis havi scion kaj informojn, ne sufiĉis diri la veron. Necesis argumenti kaj konvinki. Foje tio daŭris pli longe ol sekureckonsideroj permesis. Foje estis tute neeble. Tiamaniere detruiĝis civilizoj, perdiĝis bataloj, pereis ŝipoj – ĉar homoj, kiuj sciis kiel eliri el problemoj, ne volis perdi tempon por konvinki aliajn.

Se li povos, li ne lasos tion okazi ĉi-foje.

– Ni povas teni atomajn ĵetilojn prete ĝis ni finos ŝirmi la plankojn – li diris. – Poste ni devos movi ilin, ĉar la energikampo igos la misilojn pafi memstare.

Tiamaniere Grosvenor mem nuligis sian planon ataki la malamikon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.