La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() DEKLARACIOAŭtoro: Takeo Ariŝima |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tokio, nokte la 21an de Februaro 1914.
Kara A.!
Malprava mi estis, kiu vin instigis elporti la sorton.
La ondoj de l’ sorto senkompate ĵetis nin tri al la ŝtonego de l’ vero. Kiu povas liberiĝi de ĝi?
Ni tri ĉiuj vundiĝis, terure vundiĝis. Vi devas plori, fraŭlino J. devas plori, kaj unue eksciinte verajn larmojn mi ankaŭ ploras.
Ĉiuj homoj ridas je ni tri. Senmodereco, senhonteco, senprudenteco, frivoleco kaj nemoraleco!
Malkaŝan veron, veran sincerecon ni tri eksciis. Ni tri, kiuj estas nerepacigeblaj malamikoj kaj samtempe samsentaj martiroj, devas iri ĉiu sian vojon ne erarante, nek ŝanceliĝante.
Estu beno sur via malvenko!
Estu kompato sur la renaskiĝo de fraŭlino J.!
Estu malĝojaj larmoj sur mia venko!
En fraŭlino J. mi trovis mian kompletaĵon. Mi unue al vi dediĉas ĉi tiun bonan sciigon.
Mi ĵuras, ke mi kun mia J. kuraĝe batalos ĉiujn venontajn batalojn nenion evitonte – por ni ambaŭ, por vi kaj por la homa vivo, kiun ni devas kreskigi.
Vian amikecon kiel oro, vian materian helpon, vian konfidon, vian malbonstaton, bonvolon de fraŭlino N. – ĉion ĉi tion mi kuraĝas oferi. Tio estas mia atestaĵo por tio, kiel mi povas ami kaj estimi mian J.
Sed mi timas, ke mia malbona farto min ne starigos longe sur la batalkampo. La aferoj de homa vivo estas malfacilaj kaj malproksimaj. Malĝojigite vi devos ekstari tie, kie ni pereos. Akceptu nian senfinan bondeziron por via estonteco malĝoja, sed eble vivoplena.
Mia deklaracio finiĝis. Venis jam la tempo, en kiu mi devas preni glavon.
Via B.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.