La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() DEKLARACIOAŭtoro: Takeo Ariŝima |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tokio, matene la 7an de Oktobro 1912.
Kara B.!
Hieraŭ mi komencis skribi al vi de la krepusko, kaj kompreneble ne vespermanĝis. Dormema pro lacego mi enmetis la leteron en la koverton, ne sciante, ĝis kie mi skribis, kaj sonĝoplena, malagrabla dormo ne malfermis al mi la okulojn ĝis la 9a de hodiaŭa mateno.
La kapo doloras al mi minacante je rompiĝo. Sed, antaŭ ĉio mi ne trankviliĝos, ĝis kiam mi estos ĉion konfesinta.
Soleco estas nun por mi manĝaĵo, venena medikamento, la plej granda konsolo kaj la plej granda doloro samtempe. Iun fojon mi min sentas supermezure aminda, kaj la alian fojon tiel malaminda, ke min naŭzas nur pensi pri mi mem. Brila, sankta ĝojo, kian sentas nur la infanoj trempitaj en la amo de Dio, kaj maltrankviliga korpremo, kian Adamo sentis forpelite el Paradizo, turmentas mian koron unu post la alia. Ĝis nun mi neniam pensis, ke tia estas la homo. Mi nun miras, kiel memmensogante mi skribis al vi en Septembro.
Ĉu tio estas la enfalejo, kiun la naturo faris por konservi la specon? Ĉu ĉi tiu terura forto, kiu traborante la konscion, la koron kaj la animon eniras pli profunden kaj tuŝas laŭ sia plaĉo la bazon de l’ estado, estas nur ilo por konservi la naturan leĝon nomatan naskado? Mi pensas, ke estas ofendo de l’ homa vivo, ke oni simple traktas kaj konkludas tian misteran funkcion interne de l’ homo nur laŭ la scienco. En ĉiu fragmento de mia nuntempa vivo mi eĉ pensas, ke mi povas detrui la tutan sciencan sistemon. Sed, kio do estas, kiu estas postlasata post tia maltrankviliĝo? Estas nur grataĵo postlasita senspace sur la haŭto de l’ vivoplena koro ... kaj nenio krom tio.
Nun mi forgesis, ĝis kie mi skribis, sed mi skribados plue.
Post kiam mi akompanis mian patrinon ĝis la naskiĝloko, mi tuj veturis al Tokio, kaj poste mi nenion faris krom tio, ke mi vagadis sencele interne de l’ kvartalo Koiŝikaŭa. Veniginte ĉe ekveturo de Noboribecu la gastonomaron, mi povis ekscii ŝian nomon, sed la adreso ne staris en ĝi, eble pro tio, ke ili vizitas tiun gastejon ĉiujare. Nun, kiam mi rememoras tion, ŝajnas al mi mirinde, kial mi ne penis trovi rimedon por ekscii ŝian adreson. Mi eĉ povas pensi, ke al mi mankis sincereco pri ĉi tiu amo. Kia mallertulo mi estis! Je mia miro ŝi ankaŭ havis la saman familian nomon kiel fraŭlino Cuja. Se la horo venas, kiam la lernantinoj vizitas la lernejon, kiel somnambulo mi elvagadas el la domo perdinte sindetenon kaj senton de honto kaj vagadas sencele tra la stratoj. Posttagmeze mi faras ankaŭ la samon. Noktiĝas, kaj anstataŭ neplenumita espero maldolĉaj doloroj de l’ koro min ekminacas. Mi pentas pri mia hontinda ago, konvena je la malnoblaj knabaĉoj, malĝojas, ke la estimo kaj intereso al la scienco estas malaperanta el mia koro iom post iom kaj mi eĉ koleras pri tro sendetenema distriĝo de mia animo. Maldolĉaj, solecaj larmoj de sinneado elfluadas ĉiuvespere el miaj okuloj. Unu vesperon mi min riproĉas pli forte ol alian. Kaj la alian vesperon, post suferado ellaciĝinte, mi mallevas mian kapon por preĝi, ne sciante ĉu antaŭ Dio, aŭ antaŭ ŝi. Kaj tiam larmoj elfluadas senfine el miaj okuloj.
La antaŭlegadojn mi ĉeestis nur la unuajn kvar tagojn.
Mi – kiu antaŭe malĝojis pri mia malbela vizaĝo, dubis pri mia kapablo kaj timis, ĉu ŝia amo jam apartenis al la alia – nun persistis en unu malgranda deziro, ŝin vidi nur ankoraŭ unu fojon, kaj pro tio la deziro fariĝis tiel forta, ke mi ne povis ĝin toleri.
Kion tio signifas, ke nur okaza renkonto produktas tian miraklon? Mi estas kvazaŭ blindulo, kiu estas enĵetita en la fremdan, luman mondon. Ekster la okuloj estas lumo lumanta ĉie kaj por ĉiam, sed en miaj okuloj nur eterna, nerompebla mallumo.
Kara B.! Je mia feliĉo mi povis malkaŝe skribadi mian konfeson ĝis ĉi tie. Sed mi nun sentas tion senprudenta. Mi jam tute perdis tiel esperon kiel ankaŭ ambicion, kaj mi atendas por la venonta tempo nenion – sen iu ajn emocio. Ĉesis jam interkomunikiĝo inter vi kaj mi. Mi plu nek havas necesecon, nek la kompetentecon interkomunikiĝi kun vi. Mi skribis al vi tian longan leteron nur pro la deziro, ke vi eksciu pri tio.
Se ĉi tiu longa letero vin malagrabligos, bonvolu min pardoni por tio pro mia ĝisnuna amikeco. Plie mi timas, ke mia letero senutile pligravigos vian malsanon.
Mi kore deziras, ke mia letero vin trovu en pli bona farto.
Via A.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.