La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() DEKLARACIOAŭtoro: Takeo Ariŝima |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Sendai, la 3an de Januaro 1914.
Kara B.!
Ĵus ricevinte telegramon de vi, kiam mi estis manĝanta zoonion[14] kun miaj familianoj, mi momente koleriĝis, sed samtempe trankviliĝis kaj ĝojis. Kie kaj kion vi faradis, depost kiam vi sendis al mi poŝtkarton el la stacio Niŝinasuno, la aŭtunon antaŭ du jaroj?
Tiam mi skribis al vi longan leteron respondante, sed ĝi revenis kun la slipo surskribita: „La adresito ne estas trovebla“ de la poŝtoficejo. Imagu mian miron tiaman! Mi tuj demandis la domposedanton per letero, sed oni ne respondis kontentige. Mi demandis pri vi ĉiujn lokojn, al kiuj vi havis ian ajn rilaton; sed al mi tute ne prosperis pri vi sciiĝi. Mi ĉiel pensis pri via malapero kaj pensis, ke vi revenis al via naskiĝloko malesperiĝinte pro neresaniĝo. Fine timante vian eventualan malfeliĉon mi rakontis pri tio al sinjoro G., sed li ridis. Kaj jam malkvietigite mi demandis la oficejon de la universitato pri la adreso de viaj gepatroj kaj al ili telegrafis demandante. Post tri tagoj oni respondis al mi telegrafe, ke laŭ onidiro ilia filo vivas, sed la adreso ne estas trovebla. Per tio mi trankviliĝis, sed samtempe la malkontenteco, kial vi perfidas eĉ mian amikecon, al mi plenigis la koron dolorigante. Ĉu vi ne ĝojis, eĉ se pro komplimento, ke la okazo min helpi venis? Malgraŭ tio vi vin kaŝis sen antaŭsciigo ĉe l’ kriza momento plej grava.
La vintron, kiam mi revenis al Sendai, mi vizitis Ŝiobara-n por certigi la aferon. Kiam mi la domposedanton demandis, li respondis, ke la matenon de la 23a de Oktobro, vidinte, ke la pordo de l’ enirejo de la domo, kiun vi luis, ne malfermiĝas, li miris kaj pro troa senbrueco en la domo li fine malfermis vespere kaj trovis, ke vi jam estis forlasinta la domon. Okaze neĝis tiun tagon; oni sentis pikan malvarmon en la domo kaj mi trovis vintran vivon en la banloko sen bangastoj soleca. La ordema domposedanto estis ordaranĝinta viajn malnovan superjupon, botelon por insektmortigo, manuskripto-paperon kaj manĝilaron en unu angulo de l’ ĉambro kaj sur tiuj aĵoj videble polvoj amasiĝis. Kiam mi tion ekrigardis, mi sentis nepriskribleblan solecon kaj silente staradis en la mezo de l’ vasta, malluma ĉambro kun larmoj en la okuloj. Kaj tie mi ankoraŭfoje pensadis, kio al vi okazis; sed mi neniel povis kompreni, kion mi ne povis kompreni ĝis nun. Mi perdis tiel esperon, kiel forton, kaj piedirante sola tra neĝado mi revenis al la stacio.
De tiam dum unu jaro kaj tri monatoj vi silentadis kiel mortinto kaj vivadis nur en mia memoro.
Povas esti malbone, ke mi pro maltrankvileco de l’ koro ne havis tempon pensi pri vi pli afable, dum kiam mi bone sciis, ke vi pro la tre senforta korpo kaj malluma direkto de l’ pensado vivadis en malĝoja humoro, tamen, ke vi, nenion al mi anoncante, vin kaŝis kaj silentadis pli ol unu jaron, al mi kaŭzis ne malgrandan solecon kaj maltrankvilon. Reveninte al Tokio, vi eble sciiĝis pri mia foresto el Tokio, miris kaj al mi telegrafis?
Kiel vi fartis de tiam? Mi jam ne povas koleri. Dum mi skribis ĝis ĉi tie, la deziro vin vidi post tiel longa silentado forte kreskis en mia koro.
Mi havas multe da aĵoj, pri kiuj mi volas paroli kun vi kaj demandi vian opinion. Sed, antaŭ ĉio, mi vin petas, sciigu min pri via vivo depost tiam, eĉ plej simple. Mi estas sana. Fraŭlino J. estas en Tokio atakite de pneŭmonio. Ni gefianĉiĝis. Nian urbon Sendai mi ne povas forlasi dum kelke da tempo.
Via A.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.